Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La brutala respondo
de Fidel CASTRO RUZ  
5a junio 2007

Teksto de

http://www.cuba.cu/gobierno/discurs...

Pensoj de la ĉefkomandanto

La brutala respondo

La plej aŭtenta reprezentanto de terorsistemo kiu trudiĝis al la mondo pro la teĥnologia, ekonomia kaj politika supereco de la plej potenca povo kiun spertis nia planedo, estas sendube George W. Bush.

Pro tio ni kundividas la tragedion de la usona popolo mem kaj ĝiajn etikajn valorojn. Nur el la Blanka Domo povis deveni la instrukcioj por la verdikto farita de Kathleen Cardone, la juĝistino de la Federacia Kortumo de El Paso, Teksaso, lastan vendredon, kiu koncedis la liberecon laŭ fido al Luis Posada Carriles.

Estis la prezidanto Bush mem kiu en ĉiuj momentoj evitis la krimecon kaj teroristecon de la akuzito. Li protektis lin akuzante lin pri simpla lezo de migradaj proceduroj. La respondo estas brutala. La registaro de Usono kaj ĝiaj plej reprezentaj institucioj decidis dekomence la liberecon de la monstro.

La antecedentoj estas bone konataj kaj longaj. Tiuj kiuj trejnis lin kaj ordonis al li detrui kuban pasaĝer-aviadilon en plena flugo, kun 73 atletoj, studentoj kaj aliaj naciaj kaj eksterlandaj vojaĝantoj en ĝi, kun krome ĝia altruisma skipo ; tiuj kiuj, kiam la teroristo estis arestita en Venezuelo, aĉetis lian liberecon por ke li provizu kaj praktike gvidu fian militon kontraŭ la popolo de Nikaragvo, kio signifis la perdon de miloj da vivoj kaj la ruinigon de la lando por jardekoj ; tiuj kiuj donis al li facilecojn por kontrabandi per fidrogoj kaj armiloj por primoki la leĝojn de la Kongreso ; kun li ili kreis la teruran Operacion Kondor kaj internaciigis la teroron ; tiuj kiuj kondukis al torturo, morto kaj multfoje korpa malapero de centmiloj da latinamerikanoj ; ili ne kapablis agi alie.

Neatendite la decido de Bush estas malpli humiliga por nia popolo, ĉar Kubo estis tiu kiu, elirante de la riveloj de "Por Esto !", gazeto de la meksikia ŝtato Quintana Roo, poste kompletigitaj de niaj propraj rimedoj, sciis tute precize ke Posada Carriles eniris, el Centrameriko, tra Kankuno, al la Insulo Mujeres, de kie, en la [ŝipo] Santrina, post inspektado de la ŝipo fare de la federaciaj aŭtoritatoj de Meksikio, direktis sin, kune kun aliaj teroristoj, rekte al Miamo.

La registaro de tiu lando, denuncite kaj publike pridemandite, kun precizaj datenoj pri la temo ekde la 11-a de aprilo 2005, atendis pli ol monaton ĝis aresti la teroriston kaj bezonis jaron kaj du monatojn por rekoni ke Luis Posada Carriles eniris kontraŭleĝe tra la bordoj de Florido per la Santrina, supozita lernoŝipo registrita en Usono.

Pri liaj nenombreblaj viktimoj, pri liaj bomboj kontraŭ turismaj instalaĵoj en la lastaj jaroj, pri liaj dekoj da planoj financitaj de la registaro de Usono por korpe elimini min ne estas dirita eĉ unu sola vorto.

Ne sufiĉis por Bush ofendi la nomon de Kubo instalinte en la teritorio de Gŭantanamo kontraŭleĝe okupata hororan torturo-centron similan al Abu Ghraib, kiu, ĉe sia konatiĝo, kaŭzis abomenon en la mondo. La kruela agado de liaj antecedentoj ŝajnis al li ne sufiĉa. Ne sufiĉis la 100 miliardoj da dolaroj kiujn ĝi devigis malriĉan kaj subevoluintan landon kiel Kubo elspezi. Akuzi Posada Carriles estis akuzi sin mem.

Laŭlonge de preskaŭ duonjarcento, ĉio estis bona kontraŭ nia malgranda insulo je 90 mejloj de ĝiaj marbordoj, kiu deziris esti sendependa. En Florido instaliĝis la plej granda centralo de sekretaj informoj kaj de subfosado de la planedo.

Ne sufiĉis la soldula invado de Girón [ Porkogolfo ], kiu kostis al nia popolo 176 mortintojn kaj pli ol 300 vunditojn kiam la malmultaj specialistoj pri medicino, kiuj restis al ni, ne havis sperton pri militaj vundoj.

Antaŭe li eksplodigis ĉe la haven-kajo de Havano la francan ŝipon La Coubre, kiu transportis armilojn kaj granatojn fabrikitajn en Belgio, kaŭzante per siaj du eksplodoj, bone sinkronizitaj, la morton de pli ol 100 laboristoj kaj vundojn al multe pliaj meze de iliaj sav-klopodoj.

Ne sufiĉis la krizo de oktobro 1962, kiu kondukis la mondon al rando de totala atommilito, kiam ekzistis jam bomboj 50-oble pli potencaj ol tiuj eksplodigitaj super Hiroŝimo kaj Nagasako.

Ne sufiĉis enŝovi en nian landon virusojn, bakteriojn kaj fungojn kontraŭ plantejoj kaj brutaroj kaj ankaŭ, kvankam tio ŝajnas nekredebla, kontraŭ homaj estuloj. El usonaj laboratorioj devenis kelkaj de tiuj patogenaj substancoj por esti transigitaj al Kubo per bone konataj teroristoj en la servo de la registaro de Usono.

Al ĉio ĉi aldoniĝas la enorma maljusto teni en prizono kvin heroaj patriotoj kiuj, ĉar ili liveris informojn pri la teroristaj agadoj, estis kondamnitaj en fraŭda formo al punoj kiuj atingas ĝis du vivolongaj malliberadoj kaj kiuj eltenas stoike, ĉiu de ili en aliaj prizonoj, kruelajn mistraktojn.

Pli ol unufoje la kuba popolo spitis neŝanceleble la danĝeron morti. Ĝi demonstris ke per inteligento, uzante taŭgajn taktikojn kaj strategiojn, speciale per densigo de sia unueco kun sia politika kaj socia avangardo, ne ekzistos forto en la mondo kapabla venki ĝin.

Mi pensas ke la venonta Unua de Majo estos la ideala tago por ke nia popolo, kun minimuma elspezo de karburaĵo kaj transportiloj, esprimu siajn sentojn al la laboristoj kaj malriĉuloj de la mondo.

Fidel CASTRO RUZ.

10-a de aprilo 2007

Elhispanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl