Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Alvoko : Luis Posada Carriles devas esti juĝata pro siaj krimoj
de La Jiribilla  
30a majo 2007

Lista de la Revista Digital de Cultura Cubana La Jiribilla

Lundon la 16-an de aprilo 2007

Alvoko : Luis Posada Carriles devas esti juĝata pro siaj krimoj

Havano, la 16-an de aprilo 2007

Dum, en la nomo de la batalo kontraŭ la terorismo, centmiloj da homoj mortis en Irako kaj Afganio, kaj aliaj - arbitre malliberigitaj - estas torturataj en Abu Ghraib kaj Guantanamo, la registaro de Usono protektas la plej konatan teroriston de la okcidenta hemisfero, provas trompi la publikan opinion per senfinaj ŝajne laŭleĝaj manovroj kaj rifuzas juĝi lin pro liaj veraj krimoj.

Luis Posada Carriles estas akuzita kaj submetita al juĝo nefinita en Venezuelo pro la atenco en 1976 kontraŭ civila aviadilo ĉe kiu mortis sepdek-tri homoj. Post eskapo el venezuelaj prizonoj, en 1982, li laboris en la servo de la CIA por la operacio konata kiel Iran-Contras kaj estis implikita en la genocida Plano Condor. Poste li preparis, en 1997, serion da teroristaj atencoj kontraŭ Havanaj hoteloj - ĉe kio perdis la vivon la juna itala turisto Fabio Di Celmo - kaj, en 2000, la projekton de atenco kontraŭ la prezidanto Fidel Castro en la universitato de Panamo.

En marto 2005 Posada Carriles eniris kontraŭleĝe Usonon. Nur post ripetaj publikaj denuncoj kiuj rivelis la ĉeeston de tiu krimulo en ĝia teritorio, la registaro de George W. Bush decidis aresti lin kaj akuzi lin pri enmigrad-deliktoj kaj pri falsa atesto, sen la plej eta aludo al terorismo.

Per sia traktado de Posada Carriles, la usonaj aŭtoritatoj, premataj de la kubaj ekstremismaj grupoj en Suda Florido, metis en absolutan evidenton la duoblan moralon de sia milito kontraŭ la terorismo en kies nomo ili torturas, forkondukas kaj bombadas. Samtempe, kiel denuncis multaj internaciaj forumoj kaj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kvin kubaj antiteroristaj aktivuloj restas maljuste enprizonigitaj en Usono, submetitaj kun siaj familianoj al kruela kaj diskriminacia traktado. 

Ĉiuj honestuloj kiuj en la mondo laŭtigas sian voĉon kontraŭ la milito kaj kontraŭ la terorismo havas antaŭ si la nerefuteblan pruvon de manko de etiko sur kiun la nuna registaro de Vaŝingtono bazas sian agadon. La subskribintoj postulas ke la registaro de Usono, plenumante siajn internaciajn devojn, akuzu Luis Posada Carriles pri ĉiuj liaj krimoj aŭ sekvu la peton pri ekstradicio kiun faris Veneuzelo kaj kiu ĝis nun ricevis nenian respondon.

Komencaj subskriboj :

Adolfo Pérez Esquivel, Argentino ; Noam Chomsky, Usono ; Oscar Niemeyer, Brazilo ; Alfonso Sastre, Hispanio ; Eduardo Galeano, Urugvajo ; Danny Glover ; Usono ; Istvan Meszaros, Hungario ; Alice Walker, Usono ; Gianni Miná, Italio ; Blanca Chancosa, Ekvadoro ; Cindy Shehan, Usono ; Manu Chao, Francio-Hispanio ; Boaventura de Sousa, Portugalio ; Frei Betto, Brazilo ; Mario Benedetti, Urugvajo ; Ariel Dorfman, Ĉilio-Usono ; Tristán Bauer, Argentino ; Howard Zinn, Usono ; Armand Mattelart, Belgio ; Gioconda Belli, Nikaragŭo ; Russell Banks, Usono ; Nora Cortiñas, Argentino ; Joao Pedro Stedile, Brazilo ; Medea Benjamín, Usono ; Roy Brown, Portoriko ; Belén Gopegui, Hispanio ; Hildebrando Pérez Grande, Peruo ; Luis Britto, Venezuelo ; Jane Franklin, Usono ; Daniel Viglietti, Urugvajo ; Emir Sader, Brazilo ; Miguel Bonasso, Argentino ; Lucius Walker, Usono ; Piero Gleijeises, Italio-Usono ; Gianni Vattimo, Italio ; Jorge Enrique Adoum, Ekvadoro ; Juan Gelman, Agentino ; Michel Collon, Belgio ; James Petras, Usono ; Francois Houtart, Belgio ; Stella Calloni, Argentino ; Eric Toussaint, Belgio ; Atilio Borón, Argentino ; Naomi Klein, Kanado ; Pascual Serrano, Hispanio ; Manuel Cabieses, Ĉilio ; Keith Ellis, Kanado ; Michael Parenti, Usono ; Arturo Corcuera, Peruo ; Beverly Keene, Usono-Argentino ; Carlos Fazio, Meksikio ; Ramón Chao, Hispanio-Francio ; James Early, Usono ; Jorge Sanjinés, Bolivio ; Franz Hinkelammert, Germanio-Kostariko ; Adolfo Sánchez Vázquez, Hispanio-Meksikio ; Volodia Teitelboim, Ĉilio ; Noé Jitrik, Argentino ; Wim Dierckxens, Nederlando-Kostariko ; Victor Victor, Domingo ; Fernando Buen Abad, Meksikio ; Saul Landau, Usono ; Salim Lamrani, Francio ; Juan Madrid, Hispanio ; Rene Burri, Svislando ; Luisa Valenzuela, Argentino ; Carlos Fernández Liria, Hispanio ; José Steinsleger, Argentino-Meksikio ; Roberto Montoya, Argentino ; Fernando Morais, Brazilo ; Federico Álvarez, Meksikio ; Montserrat Ponsa, Hispanio ; Héctor Díaz-Polanco, Meksikio ; Setsuko Ono, Usono ; Antonio Maira, Hispanio ; Marilia Guimaraes, Brazilio ; Pepe Viñoles, Svedio ; Ana Delicado Palacios, Hispanio ; Tununa Mercado, Argentino ; Winston Orrillo, Peruo ; John Gerassi, Usono ; Santiago Alba Rico, Hispanio ; Gilberto López y Rivas, Meksikio ; Rafael Cancel Miranda, Portoriko ; James Cockcroft, Usono ; Eva Forest, Hispanio ; Juan Mari Brás, Portoriko ; Michèle Mattelart, Francio ; Donatella Meszaros, Italio ; Víctor Flores Olea, Meksikio ; Maribel Permuy, Hispanio ; Hernando Calvo Ospina, Kolombio ; Rosina Valcárcel, Peruo ; Pablo Guayasamín, Ekvadoro ; Isaura Navarro, Hispanio ; Pilar Roca, Peruo ; Carlos Gabetta, Argentino ; Etna Velarde, Peruo ; Ernesto Carmona, Ĉilio ; Néstor Kohan, Argentino ; Vicente Romano, Hispanio ; Vicente Battista, Argentino ; Carlos "Chino" Dominguez, Peruo ; Nazanín Amirian, Irano ; Higinio Polo, Hispanio ; Beinusz Szmukler, Argentino ; Pablo Romo, Meksikio ; Aton Fon Filho, Brazilo ; Manuel Talens, Hispanio ; Alcira Argumedo, Argentino ; Jacek Wozniak ; Pollando ; David Acera, Hispanio ; Arnoldo Mora, Kostariko ; Juan Cristóbal, Peruo ; Julio César Monge, Salvadoro ; Harald Neuber ; Germanio ; Alfredo Vera, Ekvadoro ; Fernando Rendón, Kolombio ; Leslee Lee, Peruo ; Ángel Guerra, Kubo ; Alessandra Riccio, Italio ; Atilio Bonilla, Peruo ; Gennaro Carotenuto, Italio ; Javier Couso, Hispanio ; Reynaldo Naranjo, Peruo ; Carlos Varea, Hispanio ; Gustavo Espinoza, Peruo ; John Pateman, Britio ; Héctor Arenas, Kolombio ; Federico García, Peruo ; Eva Björklund ; Svedio ; Jordan Flaherty, Usono ; Bruno Portuguez, Peruo ; Raúl Zurita, Ĉilio ; Gloria La Riva, Usono ; Francisco Cañizales, Venezuelo ; Marta Harnecker, Ĉilio ; Peter Bohmer, Usono ; Ann Sparanese, Usono ; Francisco (Pancho) Villa, Ĉilio ; Yhonny García, Venezuelo ; Patricia Ariza, Kolombio ; Raúl Vallejo, Ekvadoro ; Georges E. Maouvois, Martiniko ; Isidora Aguirre, Ĉilio ; Antoine Chao, Francio ; Xiomara García Venezuelo ; Sara Rosenberg, Argentino ; Fernando Butazzoni, Urugvajo ; Danielle Bleitrach, Francio ; Jaime Chao, Francio ; Miguel Urbano, Portugalio   POR ALIĜI :

http://www.porlajusticia.cu/      

© La Jiribilla. Revista de Cultura Cubana

La Habana, Cuba. 2007.

LaJiribilla mailing list

LaJiribilla@listas.cult.cu

http://listas.cult.cu/mailman/listi...

Elhispanigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl

http://mas-eo.org