Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉarto de la Tero
27a julio 2005

Verdlingvanoj por la Ĉarto de la Tero

« Nia plej granda defio ĉi-jarcente konsistas en igi lauŝajne abstraktan koncepton — daŭripova evoluo — ĉiutaga realo por ĉiuj homoj tutmonde. » (Kofi Annan)

Kio entute estas "la Ĉarto de la Tero" ?

La Tero-ĉarto sin komprenas kiel inspira vizio de bazaj etikaj principoj por daŭripova evoluo kaj strebas fariĝi obligacia kontrakto de la popolaro tutmonda. Fundamentaj estas la respekto al la naturo, la universalaj homaj rajtoj, socia kaj ekonomia justeco kaj kulturo de paco.

La principoj de la Ĉarto de la Tero konsistigas en sia tuto koncepton por daŭripova evoluo kaj prezentas bazajn gvidmarkojn por la vojo tiudirekten. La principoj deriviĝas de la internacia juraro, ekkonoj el la scienco, la filozofio, la religio, de UN-pintorenkontiĝoj samkiel de la ĝisnunaj Ĉarto-interparoladoj pri tuttera etiko.

La Tero-ĉarto konstatas, ke la ekologiaj, ekonomiaj, sociaj, kulturaj, etikaj kaj spiritaj problemoj kaj esperoj de la homaro estas tre malvaste interligitaj. La defioj al libereco, justeco kaj paco firme interplektiĝas kun la protekto de la medio samkiel kun la zorgo pri la ekonomia bonfarto. Sole en tutmonda partnereco kaj komuna respondeco solvoj troveblas.

En la jaro 1987 la Monda Komisiono de UN pri Medio kaj Disvolvado en sia fina rezolucio, la t.n. Brundtland-raporto, proponis Ĉarton de la Tero, kiu la demandojn pri evoluo kaj disvolvado daŭre kaj pli forte interrilatigu. La Brundtland-komisiono ankaŭ unuafoje popularigis la kernkoncepton pri « daŭripova evoluo » (sustainable development, angle). Daŭripova evoluo fariĝis la gvida koncepto de la UN-konferenco por Medio kaj Disvolvado 1992 en Rio-de-Ĵanejro. En la agad-programo "Agendo 21" ĝi estis plikonkretigita kaj poste tutmonde en sennombraj surlokaj, regionaj kaj naciaj "Agendo 21"-grupoj laŭ la tieaj ebloj efektivigita, idealkaze.

La Ĉarto de la Tero laŭcele priskribu interkonsenton pri baza kaj obligacia etika kadro por diversaj taskoj kaj projektoj de la "Agendo 21". Tio en unua provo tamen ne sukcesis. Spite al fortostreĉoj de la registaraj reprezentantoj kaj neregistaraj organizoj (NRO-oj) siatempe en Rio-de-Ĵanejro ekzistis ankoraŭ tro multe da enhavaj malkonkordoj porjam trovi interkonsenton pri komuna teksto. Aparte grupoj el la t.n. evoluantaj landoj ne taksis sin reprezentataj en la unua dokumentoversio.

Post la komenca seniluziĝo novaj impulsoj por Tero-ĉart-iniciato venis de la "Konsilio de la Tero" (angle Earth Council) en Kostariko kaj de la "Internacia Verda Kruco" (speco de "Rugha Kruco por la medio", iniciita 1992 de Miĥail Gorbaĉov), kune ili engaĝiĝis por la pluevoluigo de la Tero-Ĉarto. Subtenataj ili siatempe estis ankaŭ de la nederlanda registaro.

Dum komuna renkontiĝo kun aliaj NRO-oj estis fondita 1995 en Hago komisiono por la Tero-Ĉarto kun la celo efektivigi en la venontaj jaroj mondskalan interkonsultadon por prezenti malneton por Tero-Ĉarto. La sekretario de ĉi tiu komisiono situas ĝis hodiaŭ ĉe la Konsilio de la Tero en Kostariko.

Vastskala diskutado en ĉiuj teranguloj estis iniciita, en kies evoluo 1997 la unua kaj 1999 la dua tekst-malneto ekestis. Centoj da organizoj kaj grupoj kaj miloj da unuopuloj partoprenis en tiu ĉi procezo. Finfine, en marto 2000 dum renkontiĝo de la komisiono en Parizo la lastajn aldonaĵojn oni enmetis kaj la Ĉarto en sia lasta versio publikiĝis. La oficiala lanĉo okazis en junio 2000 en la Paco-Palaco en Hago. Propre estis unu el la celoj de la internacia iniciato atingi konfirmon de la Tero-Ĉarto flanke de la "Mondpinto por Daŭripova Evoluo" en Johanesburgo (2002). Tamen la Ĉarto kiel dokumento ne estis oficiale diskutita kaj alprenita. Malgraŭ tio, la Tero-Ĉarto postlasis siatempe nepretervideblajn spurojn kaj rolis multloke dum la konferenca procezo en Johanesburgo signife kaj inspirige. En aro da deklaroj ĝi estis favore kaj pozitive menciita, ekzemple reprezentantoj de urboj kaj distriktoj el la tuta mondo alvokis, ke la mondo orientiĝu laŭ la valoroj kaj principoj de la Ĉarto de la Tero (« Johanesburga Voko »). Dum pluraj okazoj kaj eventoj la Ĉarto povis esti prezentata en Johanesburgo. Oficiala rezulto de Johanesburgo ankaŭ estis - kiel t.n. Tipo-2-rezolucio - la interkonsento pri plurjara klerigado-programo « Klerigi por daŭripova vivado per la Tero-Ĉarto » (« Educating for Sustainable Living with the Earth Charter », angle). Sub gvido de la internacia Tero-ĉart-sekretario en Kostariko la koncerna programo laŭrezolucie efektiviĝu kunlabore kun kelkaj registaroj, pluraj NRO-oj kaj ankaŭ kun UNESKO. Sur multaj lokoj de la mondo dume bonaj spertoj raporteblas en la eduk-laboro per kaj kun la Ĉarto. Ensume, ĝi estis kaj daŭre estas bonvenigata de multaj organizoj por klerigado kaj edukado kiel grava kaj utila instrumento por edukado en daŭripova direkto. Pro tio la nuna versio ankaŭ plue funkciu kiel « kuraĝiga dokumento » (empowering document, angle) : ĝi montru en mondskala iniciato al la homoj, kiel ili povus kunvivi en daŭripova maniero, kaj progesigu dialogon pri komune dividitaj valoroj. Tiu projekto nutriĝas de la espero, ke pli kaj pli da homoj, grupoj kaj iniciatoj, institucioj kaj registaroj konsentu kun tiu integrema, etika-ekologia vidmaniero.


Kara vizitanto, se vi interesiĝas, same kiel la aŭtoro de la supra artikolo, pri agadi ene de la Esperanto-movado favore al la Tero-ĉarto-iniciato, eble kadre de ia stariĝunta « projektgrupo », mi ĝojus pri komenta mesaĝo de vi. Ideoj pri tio, kion tia agado alstrebu, povus esti :

- instigi diskutadon kaj debatojn, plejfavorkaze por ke iam ajn la movado interkonsentu pri deklaracio favora kaj subtena al la Tero-Ĉarto (ekzemple dum renkontiĝoj de MAS aŭ de la Verduloj dum la Universalaj Kongresoj)

- starigi kaj mastrumi ttt-ejon « www.charto-de-la-tero.org » au simile.