Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Veraj batalantoj kontraŭ terorismo
de Jitendra SHARMA  
21a majo 2007

Jitendra Sharma estas la prezidanto de la Internacia Asocio de Demokrataj Juristoj. Tiu asocio, kiu havas reprezentantojn ĉe Unesko kaj Unicef, estas agnoskata kiel ento de konsulta karaktero ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj posedas membrojn en 96 landoj.

Li estas ankaŭ membro de la Supera Kortumo de Barato.

La terorismo tuŝis la vivon de homoj en la tuta mondo. Ĝi estis la kaŭzo de nepriskribeblaj suferoj, morto, invalideco, trudizoladoj, perfortoj kaj enormaj perdoj da havaĵoj. La homoj perdis ne nur tiujn kiujn ili pleje amis, sed ili perdis ankaŭ siajn hejmojn. La terorismo kaŭzis milionojn da orfoj, malliberuloj kaj vagabondoj.

La terorista atako kontraŭ la ĝemelaj turoj de la World Trade Center en Novjorko, kontraŭ la Pentagono en Vaŝingtono kaj en aliaj lokoj, la 11-an de septembro 2001, estis terura. Miloj da senkulpuloj viktimiĝis de la terorismo. El ĉiuj mondpartoj homoj proponis sian helpon kaj donis siajn kondolencojn al la familioj de tiuj kiuj perdis siajn pleje amatajn. La plej multaj estis konsternitaj kaj senvortaj pro la aŭdaco de la terorista atenco. La superpotenco, Usono, estis frapita en sia plej sensiva loko. La teroristoj semis la detruon kaj perdigis al ĝi ĝian orgojlon. La simboloj de la usonaj potenco kaj ekonomia prospero, la ĝemelturoj, ne plu ekzistis. La fonto de la potenco de la usona imperiismo, la Pentagono de Arlingtono, estis ĥaoso. La Pentagono mem, kiu timigas kaj inspiras teroron en la diversaj mondpartoj, simbolo de la milita potenco, ne povis protekti sin. La sidejo de la Departemento pri Defendo de Usono povis ankaŭ ne defendi sin kontraŭ terorista atako.

Tio ne estis la unua fojo ke la terorismo montris sian hororan vizaĝon. La teroristoj kaŭzis detruegojn dum jardekoj en la diversaj mondpartoj. Kio kortuŝis la mondon estis la giganteco de la krimo. La terorista atako de la 11-a de septembro subite koncentris la internacian atenton sur la danĝerojn de la terorismo, pro la priplorinda kaj totale senutila perdo de homaj vivoj kaj de havaĵoj.

Barato estas viktimo de la terorismo de tre longa tempo. S-ino Indira Gandhi, dum ŝi estis ĉefministro de Barato, estis murdita de la teroristoj de Panĝabio. En la sekvo, tamulaj aktivuloj de Srilanko murdis Rajiv Gandhi, la filon de Indira Gandhi, kiu oficis kiel ĉefministro de Barato post la murdo de lia patrino. Tiu ĉi lando vivis dum pli ol du jardekoj kun la panĝabaj teroristoj, kun la aktivuloj de Kaŝmiro kiuj havas diversajn uniformojn kaj flagojn kaj kun la terorismo de la nordoriento de tiu teritorio. Kvazaŭ kolofono de terorismo en Barato, la konflikto dividis sin inter la tamulaj "tigroj" kaj la registaro de Srilanko. Pro la terorismo, plurmiloj da hinduoj mortis kaj havaĵoj en valoro de plurmiliardoj da dolaroj estis detruitaj.

Tio, kion oni identigis kiel terorismon de Kaŝmiro, estas grandparte la rezulto de translima terorismo. Oni scias ke Pakistano trejnis, armis kaj financis tiujn teroristojn, kaj ke ili havas siajn trejn-tendarojn kaj siajn bazojn aliflanke de la limo, ĉefe en la parto konata sub la nomo "Kaŝmiro okupata de Pakistano". Diversaj grupoj de teroristoj atakas ĉiutage diversajn celojn, kio sekvigas konstantan perdon de homaj vivoj. En decembro 2002, ili atakis la sidejon de la barata parlamento, kaŭzante la morton de pluraj policanoj. Ekzistas longa historio de la terorista perforto en Barato, kaj malfeliĉe, ties plej granda parto ricevas helpon kaj subtenon el la ekstero de la lando.

Kubo estis, kiel Barato, konstanta celo de terorismo. Ekde la venko de la Kuba Revolucio en januaro 1959, la kontraŭrevoluciuloj, subtenataj kaj helpataj de Usono, faris sisteme teroristajn agojn kontraŭ tiu nacio.

Dum la kvardek-kvin lastaj jaroj, Kubo devis alfronti la ekonomian blokadon trudatan de la sinsekvaj usonaj registaroj en la espero sufiki la insulon kaj ĝian ekonomion. Dum tiu periodo, miloj da teroristaj agoj kontraŭ la lando estis faritaj kaj pli ol 600 murdo-provoj estis instigitaj kontraŭ la prezidanto Fidel Castro. Inter la kazoj de terorista perforto troviĝas la eksplodo en plena flugo de aviadilo de Cubana de Aviación kiu kaŭzis la morton de ĉiuj pasaĝeroj kaj de la skipo ; la atencoj kontraŭ diversaj hoteloj de Havano dum la Monda Festivalo de la Junularo kaj Studentoj, kaj ĉiuj eblaj formoj de atakoj kontraŭ la kubaj infrastrukturoj. Tiu teroristaj atakoj aparte intensiĝis post la disfalo de Sovetio. La plej multaj de tiuj agresoj estis farita el Miamo, centro de ĉiaj kontraŭleĝaj agadoj faritaj kontraŭ Kubo de la kub-usonanoj kiuj vivas "ekzile".

La kubanoj Gerardo Hernández, Ramon Labañino, Fernando González, Antonio Guerrero kaj René González - du de ili havas la statuson de usonaj civitanoj -, estis malliberigitaj la 12-an de septembro 1998. Ekde ilia aresto oni tenis ilin sekrete dum 17 monatoj kaj ne permesis al ili ajnan kontakton aŭ komunikadon kun sia familio, kun siaj advokatoj aŭ inter si.

Kvankam oni pretekstis kontraŭ ili dudek-ses diversajn deliktojn, la plej granda parto de tiuj estis malgravaj deliktoj rilate al uzo de falsa identeco, ktp. La plej granda kulpigo kontraŭ ili estis tiu de konspiro kun la celo spioni. Pli poste, oni ankaŭ akuzis Gerardon Hernández pri konspiro cele al murdo. Se tio estus pruvita, la verdikto por tiuj du kulpigoj estus vivolonga malliberejo. Sur kio baziĝas tiuj kulpigoj ?

Miamo estas la centro de teroristaj agadoj kontraŭ Kubo. Tie vivas granda nombro da ekzilkubanoj kiuj, sisteme, ne nur realigas kontraŭkubajn kaj antikastrismajn kampanjojn, sed ankaŭ uzas senkaŝe terorismon, regas la publikan opinion pri ĉiuj temoj koncerne Kubon kaj plenumas enorman ekonomian kaj politikan povon. Multaj gvidantoj de la antikuba premgrupo estis trejnitaj de la CIA en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj por fari terorismajn agojn de sabotado, pafado kaj bombado. Tiuj agadoj kaŭzis la morton de preskaŭ 4.000 kubanoj.

Por la memdefendo de Kubo nepre necesas havi informojn pri la antikubaj teroristaj kontraŭleĝaj agadoj, ĉar la plimulto da ili estis planitaj kaj realigitaj de diversaj teroristaj organizoj en Miamo. Kun la celo eviti ke Kubo kaj ĝia popolo viktimiĝu de la terorista perforto, kvin junaj kubanoj, kiuj konsideris patriota devo obteni la kiom eble plej grandan kvanton da informoj pri la fiaj agadoj de la antikubaj teroristoj, enŝoviĝis en tiujn grupojn en Miamo, obtenis informojn pri la planitaj teroristaj agoj kaj transdonis ilin al Kubo por ebligi preventajn disponojn kontraŭ tiuj agoj. Tio fariĝis pli kaj pli necesa ĉar Usono estis neniam disponebla por kunlabori. En realo, ĝi totale apogis ilin kaj estis komplico kun la agadoj de tiuj teroristaj grupoj de Miamo. Luis Posada Carriles - unu el la plej konataj teroristoj mondskale kun Orlando Bosch - estas bazita en Miamo de kie li planas kaj financas siajn fiaĵojn kontraŭ Kubo.

La strategio de inform-serĉado per enŝoviĝo en la teroristajn grupojn estas bone konata metodo en la antiteroristaj operacioj kiun praktikaj ĉiuj landoj. La usonaj informservoj mem adoptis tiun metodon ekde la teroristaj atakoj de la 11-a de septembro. Kubo disponigis al la registaro de Usono la informojn kiujn ĝi estis kolektinta pri la planoj de tiuj teroristaj organizoj. Sed la usona respondo estis totala manko de intereso kaj de ago. Male, kion ĝi faris, estas averti la antikubajn teroristajn grupojn ke en iliaj ĉeloj troviĝas enŝoviĝintoj kaj ke iliaj planoj esit senditaj al Kubo. Krome, la registaro de Usono, anstataŭ proponi sian kunlaboradon al Kubo, kaj post havi informojn pri la rolo de la Kvin, arestis tiujn kubajn patriotojn.

La akuzo pri konspiro cele al murdo imputita al Gerardo Hernández referencis la detruon, fare de la kubajn armitaj fortoj, de du aviadiloj apartenantaj al la organizo Brothers to the Rescue de Miamo kiuj enpenetris la aerspacon de la insulo kaj rifuzis returni en sian landon malgraŭ la kubaj ordonoj. La kvar teroristoj en la aviadiloj pereis. Hernández troviĝis en Miamo en tiu momento kaj tute ne kulpis pri doni aŭ plenumi la ordonon depafi la aviadilojn. Estis klare ke Gerardo Hernández kulpas pri la morto de la kvar homoj kiuj estis la skipo de la aviadiloj. Dum la proceso oni pruvis ke la aviadiletoj uzataj de la teroristoj estis enpenetrintaj la kuban aerspacon ĉe pluraj okazoj por fari multnombrajn perfortaĵojn kaj terorismaĵojn : mitraladojn, bombadojn, dissemadon de bakteriologiaj kaj ĥemiaj substancoj. La detruo de la aviadiloj estis laŭleĝa kaj sendependa ago de la suverena ŝtato Kubo por protekti sian aerspacon, ago totale laŭleĝa agnoskata de la internacia juro kaj de la kubaj leĝoj. Oni povis ankaŭ pruvi ke Kubo antaŭe avertis ke ĝi ne plu toleros enpenetradojn en ĝian aerspacon.

La Kvin estis juĝataj en Miamo, loko kie la eblecoj trakti juste iun kiu simpatias kun Kubo estis nulaj. Tiuj teroristaj bandoj de Miamo faris sennombrajn krimojn kaj murdojn en Usono, ĉefe en tiu urbo, kontraŭ la institucioj aŭ personoj kiuj havis rilatojn kun Kubo aŭ kiuj estis favoraj al starigo de normalaj rilatoj inter ambaŭ landoj. En tiu kunteksto maleblis ke la Kvin Kubanoj ricevus ajnan justecon. En pluraj okazoj la advokatoj de la defendo petis ke la proceso okazu ekster tiu urbo. La peto estis eĉ ne ke la proceso okazu ekster la ŝtato Florido. La peto ŝanĝi la lokon de la proceso, eĉ se nur je kvindek kilometroj for de Miamo, en urbo kun heterogena loĝantaro, estis rifuzita.

La mondo ne forgesis la perforton, la minacon kaj la timigon de tiuj teroristaj bandoj kiam Elián González, sesjara kuba knabo, estis sekvestrita kaj kvazaŭ ostaĝo retenata en Miamo. Tiuj teroristaj grupoj violente furiozis, detruis posedaĵojn, bruligis usonajn flagojn kaj minacis bruligi la urbon se oni permesus al la infano reveni al Kubo. La nivelo de politika influo de tiuj teroristaj bandoj konstateblas en la fakto ke la urbestro de Miamo mem rifuzis obei la ordenon redoni la knabon al lia patro. Estas en tiu etoso kaj kun tiuj antecedentoj en kiu oni juĝis la Kvinopon en Miamo.

Dum tiu juĝado, la kvin akuzatoj indikis klare ke ili laboris por la kuba registaro kun la celo protekti Kubon kontraŭ la terorismaj atakoj kiuj organiziĝis kaj realiĝis ekde Miamo, kaj ke ili estis tiucele enŝoviĝintaj en kelkajn de tiuj kub-usonajn organizojn bazitajn en Miamo kiuj organizis tiujn agojn.

Estis klare ke ili ne ricevis nek serĉis ajnan informojn klasitan sekreta kiu povintus minaci la nacian sekurecon de Usono. Altrangaj oficiroj de la FBI kaj gravaj usonaj militistoj konfirmis tiujn asertojn. La generalo James R. Clapper, eksdirektoro de la Inform-Agentejo de la Pentagono, ŝlosila atestanto de la publika ministrejo, kiu atestis kiel ekspertizisto, rekonis ke la akuzitoj ne praktikis spionadon kontraŭ Usono. Tio kaj aliaj similaj pruvoj, prezentitaj de altrangaj usonaj oficistoj, detruis la bazojn de la akuzaĵo pri "konspiro kun la celo praktiki spionadon".

Dum la proceso, eĉ ne unu atestanto reasertis la deciditan akuzojn kaj, same, ne estis ajna pruvo kiu permesus asocii la akuzitojn kun la supozata delikto de "konspiro cele al spionado". En la pun-jurisdikcio de ĉiu jurisdikcio de Usono, la leĝo pri spionado estas klara : ĉia informo kiu estas ĝenerale disponebla por la publiko ne povas servi kiel fundamento por akuzo aŭ proceso pri spionado. Por tio necesus ke ili serĉus aŭ ricevus sekretan, konfidencan informon aŭ informon klasitan defend-sekreto aŭ informojn filtritajn aŭ rivelitajn kiuj povus endanĝerigi la nacian sekurecon. Ne temas pri ajna speco de informaĵo. La ricevita aŭ serĉita informo devas koncerni la nacian sekurecon kaj esti malutila al ĝi. Necesas ke ĝi estu informo konsiderata kiel oficiala sekreto. Nur la fakto riveli tian sekretan informon povas konsistigi delikton de spionado.

Inter la ĵurianoj, ĉiuj loĝantoj de Miamo, troviĝis simpatiantoj de la antikubaj agadoj kaj personoj timantaj la reprezaliojn kiujn povus fari la perfortaj kaj neantaŭvideblaj antikubaj lokaj grupoj kaze ke la ĵurio aŭ iu el ties membroj montrus pozicion nekongruan kun la deziroj de la antikubaj teroristaj grupoj. La minacoj de tiuj grupoj estis nek maskitaj nek diskretaj, sed klaraj kaj timigaj. Konstante okazis timigoj ekster la tribunalo dum la tuta proceso. Ili fotis la numerŝildojn de la aŭtoj de la ĵurianoj por timigi ilin, kaj la gazetoj kaj elsendoj de Miamo faris konstantan kampanjon kontraŭ la Kvin.

En tiuj kondiĉoj ne estis dubo ke, post mallonge, la ĵurio prezentos unuaniman verdikton en kiu ĉiu de la akuzitaj kvin estos deklarita kulpa pri ĉiuj akuzoj kontraŭ li. S-ino Lenard, federacia juĝisto de la urbo Miamo kiu oficis, trudis longajn kaj severajn punojn al la Kvin : du kondamnojn je vivolonga malliberejo plus dek-kvin jaroj por Gerardo Hernández, kondamnon je vivolonga malliberejo plus dek-ok jaroj por Ramon Labañino, dek-naŭ jaroj da malliberejo por Fernando González, dek-kvin jaroj por Antonio Guerrero. Refoje, la verdikto de la ĵurio tute ne surprizis. Kio alia atendeblis de s-ino Lenart kiu, rifuzante la peton de la defendo deloki la proceson ekster Miamon, deklaris al la gazetaro : "Tiu proceso estos pli interesa ol ia ajn televid-programo" ?

La Kuba Kvinopo prezentis sian apelacion antaŭ la apelacia kortumo de la Dekunua Distrikto la 10-an de marto 2004, kaj oni antendas ankoraŭ ties decidon. [1]

La pozicioj sur kiuj baziĝas la apelacioj estas nerefuteblaj el jura vidpunkto. Videblas ke la Kvin Kubanoj ne povis havi, kaj ili ne ricevis, justan proceson en Miamo. En la intereso de la justico, la tribunalo devis akcepti la peton de la akuzitoj ne esti juĝataj en Miamo. Sed krome, la pruvoj ke ne ekzistis konspiro flanike de Gerardo Hernández por murdi la kvar personojn kiuj konsistigis la skipon de la du depafitaj aviadiloj estis klaraj kaj nedubeblaj. Cetere, la agoj kiujn faras suverena ŝtato por protekti sian aerspacon ne interpreteblas de la leĝo kiel akuzaĵo kontraŭ akuzito kiu troviĝis tre malproksime de la loko kie la aviadiloj estis depafitaj. Ekzistis nenia antaŭplanado por plenumi la krimon. Same, la akuzaĵo pri konspiro cele al spioni ne estis pruvita, ĉar la Kvin ne serĉis nek ricevis ajnan sekretan informon. Kaj la pinto troviĝas en la ekscesaj kaj malproporciaj verdiktoj.

Tamen gravas evidentigi la fakton ke la prokuroro de Usono asertis kategorie ke la Kubanoj akuzitaj pri konspiro por plenumi spionadon favore al la kuba registaro povis havi justan proceson en Miamo, kaj kontraŭis ĉiujn petojn transloki la proceson ekster tiun urbon. Li argumentis ke Miamo estas "metropoleca zono ekstreme heterogena, diversa kaj fleksiĝema el politika vidpunkto". La prokuroro de Usono mem, kiu persvadis la tribunalon rifuzi la tranlokadon de la proceso, ŝanĝis radikale sian opinion jaron poste. Li postulis lokŝanĝon profite al loko kie okazis akuzoj flanke de la servo pri enmigrado kaj ŝtatanigo, pro diskriminacio ĉe dungo kontraŭ la latinamerikanoj.

Lia peto baziĝis sur la samaj elementoj kiujn uzis la Kubaj Kvin por ke la proceso estu juĝata ekster Miamo. La prokuroro de Usono ne nur subtenis sian argumentadon apogante sin sur la samaj faktoj kiujn li rifuzis kiel neakcepteblajn en la kazo de la Kuba Kvinopo, sed li apogis sin sur la sama leĝo kiun li estis priskribinta kiel neaplikeblan (Pamplin kontraŭ Mason, 364F 2do, 1, 5-a Cir. 1968).

Kiel la prokuroro de Usono povis primoki la justic-sistemon tiel adoptante kontraŭajn poziciojn kaj tiel perfidi siajn taskojn kaj devojn certigi justan juĝadon kiel publika prokuroro ? Kiam la akuzitoj asertis ke ili ne havus justan proceson en Miamo, la prokuroro argumentis ke tiu estas verama, sed kiam en civila afero, la akuzito, al kiu oni imputis la akuzaĵon de diskriminacio en kazo de dungo kiu estis en tre malproksima rilato kun Kubo, hazarde estis la prokuroro de Usono mem, tiu argumentis ke tio estas "praktike neebla" : tio estas parodio de justico. Tiu kontraŭdira pozicio de la usona registaro estas, evidente, trompa, kaj pruvas ke en la kazo de la Kuba Kvinopo ne povis okazi, kaj ne okazis, justa juĝado en Miamo.

La nacia asocio de advokatoj, organizo kiu reprezentas la advokatojn de Usono kaj estas filio de la Internacia Asocio de Demokrataj Juristoj (IADJ), prezentis expediente amicus curiae antaŭ la Apelacia Kortumo de la Dekunua Distrikto laŭforme adoptita kaj apogata de la Internacia Asocio de Demokrataj Juristoj, en kiu oni petis novan proceson en alia loko.

La reprezentantoj de tiuj kaj de granda nombro de aliaj advokataj organizoj kaj de sociaj organizoj, ĉeestis kiel observantoj en la apelaciaj debatoj de la 10-a de marto 2004 montrante sian solidarecon, por akiri veran justicon kaj justan juĝon.

La kazo de la Kuba Kvinopo vekis gravajn leĝajn demandojn, al kiuj la jura komunumo de la tuta mondo serĉas respondojn. Ĉu, por filo de suverena ŝtato, protekti sian landon kaj sian popolon ne estas tasko kaj devo ? Responde al tiu patriota tasko, la ambaŭseksaj junuloj aliĝas al la armitaj fortoj por defendi sian landon. Ĉu la aliaj landoj povas konsideri tion delikto ? Ne, tio neniam konsidereblos delikto, sub nenia legitima leĝo. Same, kian delikton farus persono kiu enŝoviĝus en teroristajn grupojn kun la celo akiri informojn por la bono de sia lando ? Li farus nenian delikton. Li farus delikton nur se dum sia misio li rompus iun el la leĝoj de la lando. Akiri informojn pri teroristaj planoj estas patriota devo. Tio estas la sola maniero batali kontraŭ la terorismo. Ne temas pri batalo inter du malamikaj armeoj. Ne estas alfrontiĝo. La teroristaj atakoj kalkulas kun la efektoj de surprizo, de sekreto kaj de trompo. Ĝenerale la teroristoj atakas tie kie oni malplej atendas ilin. Ofte ili atakas facilajn celojn. Unu maniero preventi kaj fiaskigi tiujn atakojn estas kalkuli kun anticipa informo pri la eco kaj fonto de la atako. Tio estas nuntempe la metodo akceptita de ĉiuj kontraŭterorismaj operacioj. Usono, Britio kaj ĉiuj landoj de la mondo provas protekti sian popolon tiamaniere. Tio ne konsistigas delikton de spionado, ĉar oni ne serĉas informon pri la registaro.

Ĉu konsidereblas delikto la agon de sendependa kaj suverena ŝtato en plenumado de sia rajto protekti siajn landlimojn, siajn teritoriajn akvojn kaj sian aerspacon ? Iu povas certe doni informojn pri tuj okazonta atako aŭ enpenetrado, sed la interkaptado aŭ detruado de tiuj aviadiloj estas ago de suverena ŝtato. Neniu povas diri dum la proceso ke la informanto konspiris kun la celo fari murdon. Ĉia ajn tiuspeca akuzo estas kruda neado de la leĝo kaj atenco al la fundamentaj suverenaj rajtoj de sendependa ŝtato. Ĝi estus evidenta rompo de la internacia juro kaj de la imanenta rajto de ŝtato defendi sin.

En ĉia pun-proceso, baza principo de la leĝo estas ke la akuzito devas havi la eblecon defendi sin en justa proceso antaŭ sendependa justica potenco. Se la loko kie okazas la proceso havas malbonan etoson por la akuzitoj pro antaŭjuĝoj kontraŭ ili aŭ pro inklino favore al la publika ministrejo, ĉu tiukaze eblas havi justan proceson ? Kiel la akuzitoj povas esperi efikan defendon en tiaj kondiĉoj ?

La jura komunumo de la tuta mondo observas kun granda intereso la rezulton de la apelacioj, kaj ĝi serĉas respondon al la juraj demandoj kiuj aperas okaze de tiuj procesoj kaj kiuj maltrankviligas ĝin.

La Kuba Kvinopo plenumis ne nur patriotan taskon provante protekti Kubon kaj ĝian popolon, sed tiuj junuloj riskis ĉion kio estis por ili altvalora por ke iliaj kubaj gefratoj povu vivi en paco, sane kaj sekure. Ili defiis la terorismon en ties propra nesto. Ili alportis la batalon kontraŭ la terorismo ĝis ties propran rifuĝejon, ĉar ili estis konvinkitaj ke tio estas la sole efika maniero lukti kontraŭ tiu plago. Ili alfrontis la plej fian formon de homa traktado, de etanimeco kaj de malnobligo, dum la sep lastaj jaroj de sia mallibereco, kun kuraĝo kaj konfido. Ili estas la veraj batalantoj kontraŭ la terorismo, kaj ili venkos !

Jitendra SHARMA.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS)

El : Salim Lamrani (sub la dir. de) : Washington contre Cuba. Un demi-siècle de terrorisme. L’affaire des Cinq [Vaŝingtono kontraŭ Kubo. Duonjarcento da terorismo. La afero de la Kvin.], Le Temps des Cerises, Pantin, 2005. ISBN : 2-84109-587-8, p. 191-202.

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo http://mas-eo.org/article102.html

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html