Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Kvin Kubanoj : kandidatoj por la Nobel-premio
de James PETRAS  
20a majo 2007

James Petras estis membro de la Bernard-Russell-Tribunalo kontraŭ la subpremo en Latinameriko (1973-1976). Li estis ankaŭ studenta gvidanto en Berkeley en la 1960-aj jaroj.

De 1965 ĝis 1973 li laboris en Ĉilio kaj estis konsilisto de la registaro de Salvador Allende de 1970 ĝis 1973. Lia verko "The U.S. and the Overthrow of Allende" estas konsiderata nemalhavebla legaĵo.

Li faris prelegojn en universitatoj kaj kunlaboris kun la popolaj movadoj tra Latinameriko, Eŭropo, Azio kaj Oceanio.

Li aŭtoras kaj eldonis 63 librojn tradukitajn al 21 lingvoj.

Li estas nun konsilisto de la Senterula Movado en Brazilo, vica profesoro ĉe la univeristato Saint Mary en Kanado kaj emerita profesoro ĉe la universitato de Suny Binghamton.

En la batalo kontraŭ terorismo, la Kvin Kubanoj aperas kiel indaj kandidatoj por la Nobelpremio pri paco. La teroristoj estas ĉefe la ekzilkubanoj instalitaj en Miamo, financataj de la registaro de Usono kaj subtenataj de la Kub-Usona Nacia Fondaĵo (Cuban-American National Foundation), la sinsekvaj prezidantoj de Usono kaj kompreneble de la usonaj sekretaj servoj dum la lastaj 45 jaroj. Tiuj teroristoj eksplodigis aerliniajn aviadilojn, murdis kubajn kamparanojn kaj diplomatojn, eŭropajn turistojn kaj siajn kub-usonajn kontraŭulojn en Florido kaj Portoriko, inter siaj multaj tre diversaj viktimoj. Ili agas kompreneble en tuta senpuneco en Usono.

La ĉefa centro por la ekzilkubaj teroristoj subtenataj de Usono estas la Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kiu ludas la rolon de peranto en la financado de la terorismaj agoj kontraŭ Kubo. Ĉiuj demokrataj aŭ respublikanaj kandidatoj por la usonaj prezidant-elektoj petas la subtenon de la KUNF por la elektoj kaj interŝanĝe promesas antaŭenigi politikajn kaj ekonomiajn direktivojn konceptitajn por detrui la kuban ekonomion. Danke al la sekurec-sistemo kaj al la unuarangaj informservoj de Kubo, la plej multaj teroristaj komplotoj estis kontraŭitaj kaj tiel miloj da senkulpaj vivoj savitaj.

La prezidanteco de Clinton toleris la atakojn subtenatajn de la KUNF kontraŭ la kuba turisma ekonomio, la ĉefa fonto de eksterlandaj valutoj de Kubo. Kiel ŝirma ago, la revolucia registaro decidis formi antiteroristan skipon kun la celo kolekti informojn en Usono pri la teroristaj komplotoj de la ekzilkubanoj kaj povi defendi sin. La Kuba Kvinopo enŝoviĝis, riske de sia vivo, en la teroristajn ekzilkubanajn grupojn por informi la kubajn aŭtoritatojn pri okazontaj perfortaĵoj kiel la komplotoj por murdi kubajn gvidantojn kaj diplomatojn aŭ bombatencoj en turismaj hoteloj aŭ restoracioj. Kolekti informojn pri la teroristaj grupoj kiuj projektas perfortaĵojn estas akceptata ĉie en la mondo kiel praktiko de nacia sekureco. La Kuba Kvinopo ludis ekzemplodonan rolon en la monda batalo kontraŭ terorismo ; iliaj informoj ebligis al la kubaj aŭtoritatoj kapti teroristojn antaŭ aŭ dum iliaj atakoj kaj identigi kaj neŭtraligi la maratakojn kaj la enrompojn en la kuban aerspacon.

La kubaj informservoj, danke al la informoj de la Kvinopo, kapablis faciligi la arestadon de gravaj ekzil-teroristoj kiuj decidis eksplodigi superplenan universitatan aŭditorion en Panamo kie miloj da studentoj ĉeestis paroladon de Fidel Castro. La antiteroristaj agadoj de la Kvinopo ne nur savis kubajn vivojn, sed donis ankaŭ helpon al la sendependaj politikaj kaj armeaj gvidantoj tra la mondo kiuj oponas la ambiciojn de la usona imperiismo. La teroristoj agantaj de Miamo kaj laborantaj kun la CIA estis implikitaj en la murdo de la ĉilia ministro pri defendo Orlando Letelier kaj de ties usona asistanto 1975 en Vaŝingtono ; ili torturis kaj murdis la tutmonde faman gerilo-ĉefon Che Guevara en Bolivio kaj estis larĝe implikitaj kun la nikaragvaj dungosoldatoj (1980-1990), la mort-eskadroj de Salvadoro kaj de Honduro kaj la genocido en Gŭatemalo de la majaj indianoj (1980-1984). Postsekvante tiujn internaciajn teroristojn kaj liverante antaŭinformojn, Havano kapablis averti la latinamerikajn registarojn pri eventualaj teroristaj atakoj.

La usona registaro arestis la Kvin, ne pro "spionado" (ili neniam spionis usonajn civilajn aŭ armeajn instalaĵojn), sed ĉar ili perturbis ĝian teroristan reton kiu agadas de Miamo. La Kvinopo demonstris la hipokritecon de la pretendata "antiterorista politiko" de Vaŝingtono antaŭ, dum kaj post la 11-a de septembro 2001. La usona reĝimo uzis la antiterorismajn informojn liveritajn de la kubaj informservoj (grandparte estigitajn de la Kvinopo mem) por identigi kaj aresti la Kvinopon, kaj tiel donis al la ekzil-teroristoj ĉian liberecon daŭrigi siajn atakojn kontraŭ la civilaj celoj en Kubo, kun la celo timigi la komercajn partnerojn kaj la eŭropajn kaj kanadajn turistojn kiuj volas viziti Kubon.

La usona atako kontraŭ la kubaj antiteroristoj estis signalo por ĉiuj teroristoj en la mondo ke, se ili agas laŭ la usonaj imperiaj interesoj kaj kontraŭ la kontraŭuloj kaj kritikantoj de Usono, ili estos netuŝeblaj. Ariel Sharon komprenis la mesaĝon kiam li daŭrigis la "celatajn murdojn" de centoj da palestinaj ĉefoj kaj de oponantoj, antaŭe sciante ke Vaŝingtono aprobos. La "torturaj pridemandistoj" de la usona armeo en Irako kaptis la mesaĝon kaj murdas la aktivulojn de la rezistado kaptitajn en Irako.

La alianco de Vaŝingtono kun la perfortaj teroristaj bandoj kaj ilia financado kaj trejnado havas longan kaj malpuran historion, kaj ankaŭ teruran koston por la usonaj civitanoj. Fine de la Dua Mondmilito, la usona registaro dense kunlaboris kun la sicilia mafio de Lucky Luciano por pereigi la antifaŝistajn fortojn de la maldekstro en Sud-Italio, kaj tiel solidigis la krimajn bandojn (en realo privataj armeoj) kiuj estis dominontaj la grandajn havenojn, la ŝose-transportojn kaj la sindikatojn de konstruado kaj de similaj industrioj en Usono, kaj kiuj krome favoris prostituadon, drogon kaj politikan korupton.

Dum la kvindekaj jaroj, Usono aliancis kun la teroristaj diktatorecoj de Haitio, de Domingo, de Kubo, de Peruo kaj de Venezŭelo por certiĝi per dependaj marionetaj reĝimoj dum la Malvarma Milito kaj por povi regi la strategiajn resursojn, kio kaŭzis la kreskon de antiimperiismaj movadoj kaj la venkon de la kuba revolucio.

En la sesdekaj jaroj, Usono disvolvis ligojn kun la fidrogo-komercistoj en Sudorienta Azio kaj la mort-ekadrojn en Vjetnamio provante venki la hindoĉinian revolucion, kio kaŭzis la militan malvenkon kaj la eksponencialan kreskon de produktado kaj de eksportado de fidrogoj al Usono.

Dum la sepdekaj jaroj, Usono, sub Carter, rekrutis, trejnis, armis kaj financis grandan nombron da islamistoj el la tuta mondo por invadi kaj ataki la sekularan respublikon Afganio, tiujn samajn fortojn kiuj poste ĵetis lini-aviadilojn en la ĝemelajn turojn de Novjorko kaj sur la Pentagonon en Vaŝingtono.

En la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj, Vaŝingtono milite subtenis la islamajn ekstremistojn kaj la mafiajn gangsterojn kiuj batalis en Bosnio, en Ĉeĉenio kaj en Kosovo kontraŭ la serboj kaj la rusoj ; ili tiel rikoltis novan grupon de estontaj batalantoj kontraŭ Vaŝingtono kaj ties eŭropaj aliancanoj.

En ĉiu kazo, la subteno de Vaŝingtono al la teroristoj, ĉu siciliaj gangsteroj, islamaj fundamentistoj, latinamerikaj diktatoroj aŭ murdistoj de la israela ŝtato, bumerangis. La teroristoj returnis sin kontraŭ siaj komanditantoj aŭ fajrigis la antiimperiismajn radikalajn rezistadojn. Se iam Usono normaligus siajn rilatojn kun Kubo, ni alfrontus, en Usono mem, grupon de senkompataj kaj bone trejnitaj kub-usonaj teroristoj, kapablaj ataki usonajn celojn.

La Kuba Kvinopo estis engaĝita en neperforta prevent-agado : la kolekto de informoj destinitaj eviti novajn konfliktojn kaj tensiojn inter Usono kaj Kubo. La Kvinopo agis por profundigi kaj etendi ankoraŭ pli la rektajn interhomajn rilatojn kiuj komencas flori, kaj la komercajn interŝanĝojn kiuj multobliĝis de meze de la 1990-aj jaroj ĝis hodiaŭ. La agrokulturaj eksportistoj de 34 usonaj ŝtatoj vendis por 500 milionoj da dolaroj nutraĵojn kaj grenojn por animaloj en Kubo ; centmiloj da usonaj vizitantoj, inkluzive de kub-usonanoj, vizitis Kubon ĉiujare, spite al la restriktoj trudataj al la vojaĝoj. La ekonomia blokado de Vaŝingtono eluziĝis pli kaj pli ; ekster Miamo kaj Vaŝingtono ekzistis malmulta subteno por la antikubaj disponoj kaj eĉ malpli por la teroristaj ĉeloj de ekzilkubanoj kiuj metas bombojn en hoteloj, lini-aviadiloj kaj universitataj aŭditorioj. La opini-sondaĵoj montris ke pli ol du trionoj de la usonaj civitanoj estis kontraŭ la vojaĝ-restriktoj kaj la ekonomia embargo. Eĉ la kub-usona komunumo estis kontraŭ la metodo "ĉion aŭ nenion" de la teroristoj en la rilatoj inter Kubo kaj Usono. La antiterorista preventa agado de la Kvin Kubanoj estis vivnecesa por la grandiĝanta "proksimiĝo" inter Usono kaj Kubo, ĉar ĝi kontribuis stabiligi la politikan etoson kaj la kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn.

Dum la prezidanteco de Bush, Usono daŭrigis agresan politikon de rekrutado kaj financado de agentoj en Kubo kaj de pli severaj restriktoj por la familiaj esceptoj kaj la kulturaj interŝanĝoj. Vaŝingtono provis semi la malakordon ene de Kubo per siaj aliancanoj en Miamo kiuj povas sendanĝere komploti, nun kiam la kubaj antiteroristoj estas arestitaj. La timo de multaj fakuloj pri kub-usonaj rilatoj estas ke la Bush-registaro povas uzi sian reton de teroristoj bazitan en Miamo por provoki "incidenton" aŭ perfortan atakon por altigi je unu ŝtupo la usonan agresadon laŭ la doktrino de Bush de la "permanenta milito" kontraŭ la sendependaj landoj de la Tria Mondo.

En pli larĝa perspektivo, la Kvin riskis sian liberecon por defendi la principojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj : "la rajton de la landoj pri memdeterminado", la rajton de la popoloj decidi pri la propra formo de sia regado kaj la universalan rajton defendi sin kontraŭ la eksteraj agresantoj kies celo estas trudi leĝon per forto kaj teroro. Agante kontraŭ la kub-usonaj teroristaj bandoj subtenataj de Usono, la Kvin Kubanoj defendis la rajton de la kuba popolo decidi mem pri la nuna kaj estonta formo de sia regado. Inter la granda plimulto de la kubanoj kaj de la latinamerikaj popoloj, la Kvin estas konsiderataj kiel herooj kiuj kuraĝis penetri en la koron de la imperia metropolo kaj eksponi la perfortajn manovrojn de ties protektataj teroristoj. Per tio ke ĝi arestis kaj akuzis tiujn heroajn homojn, ĉiuj patroj kaj edzoj, praktike al vivolonga malliberejo, Vaŝingtono plian fojon pruvis ke en la kanajlaĵoj de la teroro, Usono ne konas limojn, nek honton, nek timon, escepte se ĝiaj propraj kreaĵoj turnas sin kontraŭ ĝi, kaj ke ni, la usonaj civitanoj, suferas la terurajn sekvojn de tio.

James PETRAS.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

El la libro : Salim Lamrani (sub la dir. de) : Washington Contre Cuba - Un demi-siècle de terrorisme - L’affaire des Cinq, Le Temps des Cerises, Pantin, 2005, (ISBN 2-84109-587-8) p. 183-189.

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo http://mas-eo.org/article102.html

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html