Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kvin kubanoj en malliberejo : viktimoj de la obsedo de Bush
de Saul LANDAU  
18a majo 2007

Saul Landau estas iama esploristo de la usona ministrejo pri eksteraj rilatoj ("ŝtat-departemento"). Li gvidas nun la Ciferecajn Programojn de la Politeĥnika Universitato de la ŝtato Kalifornio, en Pomona. Li verkis dek-kvar librojn inter kiuj : The Pre-Emptive Empire : A Guide to Bush’s Kingdom, The Business of America : How Consumers Have Replaced Citizens and We Can Reverse the Trend kaj Assassination on Embassy Row pri la murdo de Orlando Letelier en 1976. Landau produktis pli ol kvindek filmojn pri polemikaj temoj, de la portreto de Fidel Castro, de Salvador Allende kaj de Michael Manley ĝis la zapatista ribelo en Ĉiapo, la Kongreso de Usono, la ribelo de la Siuoj en Wounded Knee kaj la usonaj malliberejoj. Lia lasta filmo estas Syria : Between Iraq and a Hard Place (2004).

PENSU PRI LA Kvin Kubanoj kiel viktimoj de la obseda kaj kompulsia malekvilibro de George W. Bush. Jen la faktoj : kvin junaj kubanoj sekrete venis al Usono en la 1990-aj jaroj por enŝoviĝi en la antikastristajn teroristajn grupojn. Nun ili troviĝas en la usonaj malliberejoj. Kubaj oficistoj admiras ke ili sendis la agentojn ĉar la FBI neniam kontrolis la perfortajn agadojn kontraŭ Kubo. Anstataŭ uzi la informojn liveritajn de tiuj agentoj, kaj koncerne la teroristajn planojn, la prokuroroj de la justic-ministrejo ("departemento pri justico") juĝis kaj kondamnis la Kvinopon la 8-an de junio 2001 pro spionado kaj kompliceco kun mortigo.

Antaŭ tri jaroj, dum kunveno de latinamerikaj fakuloj, kubdevena antikastrista klerulo deklaris ke "la proceso de la kvin kubaj spionoj en Florido povus signifi kulpigon de la diktatoro pro murdo". Li ĝojis fantaziante pri Fidel Kastro [orig. Fidel Castro] aperanta antaŭ usona tribunalo.

"Vi atendos longe", pensis mi. Tamen, oficistoj de la justic-ministrejo komencis pensi pri strategio por utiligi la kazon de la Kvin Kubanoj por persekuti Kastron. Guy Lewis, la usona prokuroro de Sud-Florido, eĉ aludis ke li povus akuzi Fidelon kiel ĉefan kunlaboranton de Gerardo Hernández, la supozata "ĉefo de la spionoj". Hernández estas kondamnita pro kompliceco de murdo al kvar membroj de Hermanos al Rescate, ekstremisma antikastrista grupo. La kubaj MIG-aviadiloj estis depafintaj du civilajn aviadiletojn la 24-an de februaro 1996 ĉar, laŭ Lewis, la registaro demonstris "ekster ĉia dubo ke ekzistis konspiro por fari murdon kun aprobo de la plej altaj niveloj de la kuba registaro kaj sekve al ties ordono."

En la zono de Miamo, la prokuroro emas sekvi la dezirojn de diversaj ekstremdekstraj kubaj grupoj kiuj konsistigas la antikastristan premgrupon. Francisco Hernández, prezidanto de la Kub-Usona Nacia Fondaĵo, iris en la direkton de la usona prokuroro. La "respondeco pro antaŭpreparita murdo de kvar junaj kubanoj dum la detruo de la aviadiloj de Hermanos al Rescate ne finiĝas kun la kondamno de Gerardo Hernández. La venonta etapo konsistas en ekzamenado de tiuj kiuj troviĝas pli alte en la komando-ĉeno, kiu donis la ordonon fari tiun krimon, inkluzive de Fidel kaj Raúl Castro. Ni petas la ĝeneralan prokuroron fari tion kio necesas por akuzi la kulpulojn".

La entuziasma logo de la antikastrisma premgrupo utiligi la Kvin Kubanojn por atingi Kastron funkciis. La prezidanto Bush havas ŝuldon al tiu grupeto de fanatikuloj kiuj malamas Kastron, ne nur ĉar ili esence kontribuis al lia kampanjo en 2000, sed ankaŭ pro tio ke la elektantoj voĉdonis rapide kaj amase por li, ĉu ili estis usonaj civitanoj aŭ ne, kaj por helpi poste timigi tiujn kiuj volis renombrigi la voĉojn de Florido. Ili ankaŭ kontribuis al la reelekto de lia frato Jeb al la posteno de guberniestro de Florido en 2002.

Bush komencis pagi sian ŝuldon eĉ antaŭ la 11-a de septembro [2003]. En sia pleja interno, Bush scias distingi la bonajn kaj la malbonajn teroristojn. Krome, kun sia aparta firmeco, li donis ordonojn en la maniero de malbone edukita infaneto kiu scias kion ĝi volas, kaj por kiu la sekvoj ne tre gravas ; li volis reĝimŝanĝojn en la tuta mondo. El lia buŝo venis la ordono "kaptu Kastron" sen ajna logiko, kaj kun sama facileco kiel liaj ordonoj por la milito kontraŭ Afganio kaj Irako. Li metis tiujn politikojn en la saman kategorion de "batalo kontraŭ la terorismon" kaj "antaŭenigo de la libereco".

Supoze ke lia decidpovo ne kongruas kun riĉa vorttrezoro, utilas substreki la fervoron kaj la oftecon kun kiuj Bush uzas la vortojn "terorismo" kaj "libereco". Dum la gazetara konferenco de la 13-a de aprilo 2004 koncerne Irakon, li uzis la vortojn "libera" kaj "libereco" 50 fojojn, kaj "teroro" kaj "terorismo" 30 fojojn.

Malgraŭ la adeco de la vortoj "libereco" kaj "terorismo", Bush neniam difinis ilin. Kiel adepto de la Biblio - li ŝatas aŭdi la aliajn laŭtlegi ĝin al li -, Bush povas bone koncepti ke la libereco signifas la elaĉeton de la homaro ; la Harmagedono kaj la Ekstazo kiun li kunportas kun si troviĝas en la Proksim-Oriento, regiono kiu, laŭ tio kion li komprenis, inkludas Afganion, Irakon, Sirion kaj Palestinon. Saŭd-Arabio, kompreneble, ĝuas specialan statuson, danke al la komercaj rilatoj de la familio Bush. La islamaj teroristoj fariĝis la malamikoj de la libereco, dum la antikastristaj teroristoj estas batalantoj de la libereco.

Tiel, dum Bush admonas la nacion batali kontraŭ la teroristoj, li celas la malbonajn teroristojn, kaj ne la bonajn. Ekzemple, la Blanka Domo dediĉas okoble da tempo por eltrovi la usonanojn kiuj vojaĝas al Kubo kaj por praktikigi la malpermeson vojaĝi al tiu nacio ol enketi pri la financado de Al-Kaido. La FBI, kiu kvazaŭ permesis ke la demona kazo de antrakso estis finklasita sen sekvo, pasigis sennombrajn horojn por laŭspuri la Kvin Kubanojn, kiuj siavice laŭspuris la teroristajn grupojn.

La gvidantoj de la antikastrisma konspiro de Sud-Florido, kiuj ĝuas la politikon de Bush "kaptu Kastron", uzis tiun obsedon kontraŭ Kubo ankaŭ por amasigi riĉaĵojn kaj enorman politikan povon. Antaŭ ol morti en 1997, Jorge Mas Canosa, fondinto kaj gvidinto de la Kub-Usona Nacia Fondaĵo, fariĝis unu el la plej riĉaj kaj plej potencaj homoj de Florido. Li ĉeestis regule la agadojn de la Blanka Domo kaj estis servata de la plej altaj respondeculoj. La pordoj de multaj oficejoj de kongresanoj estis konstante malfermaj por li.

La larĝanimeco de Bush etendiĝis al malpli gravaj personoj. La 20-an de majo 2002, la sekretaj servoj permesis al Sixto Reynaldo Aquit Manrique (ankaŭ konata kiel la ĉino Aquit) sidi kelkajn vicojn malantaŭ la ŝtatprezidanto en la tribuno kie li faris paroladon en Miamo. La sekurec-grupo de la prezidanto sciis ke la 2-an de novembro 1994, la antiterorisma taĉmento de la FBI estis arestinta s-ron Aquit post kiam li kaj du liaj kolegoj estis aperintaj ĉe magazeno en la sudokcidenta parto de Dade [Florido]... armitaj per 10 galonoj da benzino, meĉo kaj ŝargita duon-aŭtomata armilo. La Miami Herald de la 4-a de novembro 1994 redonis la vortojn de la polico : "Kiam la policanoj intervenis, la homoj jam estis rompinta fenestron kaj provis penetri en la internon".

Tribunalo de Florido kondamnis s-ron Aquit je kvin jaroj da malliberejo. Poste, sen ajna klarigo, la registaro akceptis ke Aquit rekonis sin kulpa pro delikteto, kio ebligis al li eskapi el malliberejo kaj pasigi malpli ol du jaroj en kontrolata loĝado. La registaro traktis indulge subjekton kun klaraj teroristaj antecedentoj. Tute ne necesas uzi la servojn de Sherlock Holmes por trovi la kialon de tio. La terorismo de Aquit estis "patriota fervoro". Li estis "bona teroristo" kiu apartenis al la Sekreta Armeo (Ejército Secreto Armado), antikastrista grupo kiu rekomendas perforton kiel rimedon por renversi la reĝimon en Kubo.

Jaron antaŭ sia delikto de 1994 en Miamo, Aquit pafis per mitraleto de kalibro 50 kontraŭ kipra kargoŝipo en la kubaj akvoj. Tiel, bona teroristo povas sidi proksime de la usona prezidanto sen kontraŭdiri la novajn sekurec-regulojn de Bush. Memoru lian paroladon de la 20-a de septembro 2001 antaŭ la Kongreso : "Aŭ vi estas kun ni, aŭ vi estas la teroristoj". Provi sinkigi transportŝipon aŭ bruligi magazenon ne estas ago de terorismo, se antikastrismaj intencoj animas tiujn agojn. Imagu ke Abu Reynaldo Ben Aquit provas sidiĝi apud la prezidanton ! La sekretaj servoj certe mortigintus lin. Tamen, Bush direktas sian antiterorisman kompulsion kontraŭ islamdevenaj homoj, kaj ne kontraŭ fanatikaj Kubanoj, antikastristaj patriotoj, kiujn la pasio pelas al perforto, ankaŭ en Usono.

Bush patro ankaŭ fajfis pri la tute klaraj opinioj de la FBI kaj de la Servo de Enmigrado kaj Ŝtataniĝo (INS) kiam li ordonis la finon de la elpel-proceduro de la INS por Virgilio Paz kaj José Dioniso Suárez, du konspirintoj kiuj konfesis esti metintaj, por murdi la tiaman ĉilian ministron pri eksterlandaj aferoj Orlando Letelier kaj ties usonan kunulinon Ronni Moffitt, bombon en lian aŭtomobilon en Vaŝingtono D.C. en 1976.

La prezidanto Bush kaj lia frato Jeb akceptas ankoraŭ alispecajn monon kaj helpon, tiujn kiuj venas de la antikastristaj teroristoj por financi iliajn kampanjojn, grupoj kiuj sufiĉe murdis kaj bombatencis kaj restas kvazaŭ imunaj kontraŭ ĉia jura proceso en Usono. Ekde la 1970-aj jaroj, la FBI posedas informojn kiuj ligas multajn de tiuj gvidantoj kun murdoj, sabotadoj kaj aliaj formoj de terorismo direktita kontraŭ Kubo, kies veraj celoj troviĝas en Jamajko, Barbado, Meksikio, Panamo kaj en Usono mem. La prezidanto de la KUNF, Mas Canosa, kaj lia organizo, pli kaj pli riĉiĝis kaj disponis pri politikaj ligoj.

La 17-an de novembro 2000, la panamaj aŭtoritatoj arestis kvar Kubanojn kun ekstreme perfortaj antecedentoj kaj kun ligoj kun la KUNF. Aĝaj de kvindek ĝis iom pli ol sepdek jaroj, Luis Posada Carriles, Ignacio Novo Sampol, Pedro Remón kaj Gaspar Jiménez povus aparteni al la grupo de maljunaj murdistoj de la Fondaĵo. La panama polico trovis eksplodaĵojn interne de aŭtoj kiujn ili estis luintaj, kun iliaj fingrospuroj sur la danĝera materialo. Kubaj oficistoj estis avertintaj la Panamanojn ke tiuj fondintoj de la klubo "Mortigu Fidelon" estis enirintaj Panamon por murdi la kuban prezidanton kiu partoprenis tiam regionan pintkunvenon.

Posada, la gvidanto, fuĝis de Kubo en 1959. Li estis policano dum la registaro de la diktatoro Fulgencio Batista. Poste li dediĉis la plej grandan parton de sia vivo al la provado murdi Kastron, laborante por la CIA kaj, laŭ siaj propraj vortoj, por Jorge Mas Canosa. En oktobro 1976 Posada konspiris kun sia terorista kolego Orlando Bosch por eksplodigi kuban pasaĝer-aviadilon kiu superflugis Barbadon. Tute kiel Posada, Bosch esprimis sin fiere pri sia rolo en tiu terorisma ago kiu kostis la vivon al 73 homoj.

La panamaj aŭtoritatoj arestis la du individuojn, sed Posada konvinkis sian kunasocianon Mas Canosa doni 50.000 dolarojn por subaĉeti la aŭtoritatojn de la malliberejo. Post esti eliginta Posada-n el la venezŭela malliberejo, Mas Canosa trovis laboron por siaj teroristaj komplicoj ĉe la subkolonelo Oliver North, kiu engaĝis la fuĝinton por laborigi lin en la kampanjo de la "Contras" en Centrameriko, agado al kiu la vicprezidanto Bush dediĉis pli ol okazan kontrolon. Nekonataj mortigistoj pafis al Posada en Gŭatemalo en 1990 kaj lezis lin en la vizaĝo. Kiam li resaniĝis, li reprenis siajn teroristajn agadojn kontraŭ la turismo en Kubo. Koncerne tion, la 12-an de julio 1998, li fanfaronis antaŭ ĵurnalisto de la New York Times pri la helpo proponita de Mas Canosa por financi sian kampanjon de bombatencoj en turismaj centroj meze de la 1990-aj jaroj. Unu el tiuj bomboj kaŭzis la morton de itala turisto.

En la sama eldono de la New York Times oni anoncis ke "Posada, kun tima rideto, kvalifikis la morton de la itala turisto kiel eksterkutiman akcidenton". Tamen li deklaris havi trankvilan konsciencon dirante "mi dormas kiel bebo", aldonante "estas triste ke iu mortis, sed ni ne povas halti. Tiu italo troviĝis en la malbona ejo en la malbona momento".

La 20-an de aprilo 2004, panama tribunalo deklaris Posada-n kaj la aliajn akuzitajn kulpaj pri minacoj por la publika sekureco kaj pri falsado de dokumentoj, kaj ne pri la provo de murdo al Kastro. Posada estis kondamnita je ok jaroj da malliberejo. Novo kaj Remón ricevis punojn de sep jaroj kaj Jiménez de ok karoj. [1]

Malgraŭ la kritikoj de la kuba registaro kontraŭ la indulgeco de la punoj, la eventoj evoluis strange. La Blanka Domo donis kvazaŭ plenpovojn al la antikastristaj teroristoj, danke al la politika influo de la premgrupoj kontraŭ Kubo.

Plie, la bonvolemo de la usona registaro al la teroristoj engaĝitaj en la detruado de Kubo igis la kubajn informservojn sendi enŝoviĝajn agentojn al Miamo. Dum ties proceso, la aŭtomate nomitaj advokatoj por la kubaj agentoj asertis ke, konsiderante la teroristajn agojn faritajn kontraŭ Kubo dum jardekoj el usona teritorio, kaj la malfortan persekutadon de la antikastristaj teroristoj fare de la FBI, Havano, en pozicio de prava defendo, sendis spionojn por enŝoviĝi en la grupojn de ekstremismaj ekzilintoj por malhelpi estontajn perfortaĵojn kontraŭ la lando.

La defendo elektis ĵurion de 12 membroj kiuj ne estis kubdevenaj, sen partopreno de parencoj aŭ amikoj por eviti la socian premon kiu estiĝus pro la verdikto ĉe la plej granda kuba komunumo ekster la socialisma insulo. Tamen la timiga faktoro funkciis. Oni devus esti nescia aŭ surda, muta kaj blinda por ne konscii pri la reputacio kiun havas en tiu zono la kubaj ekzilintaj perfortuloj, kiuj ĝuste ne estas la homspeco kiu pledas por justa proceso. La juĝistoj de Sud-Florido estas triste famaj pro siaj konstantaj decidoj malfavoraj al la registaro de Kastro.

Post ses monatoj da proceso, la ĵurio debatis dum kvar tagoj antaŭ ol deklari la kvin kubajn agentojn kulpaj pri rompo de la leĝoj pri spionado de Usono, kaj Hernández-on kulpa pro esti aginta por la detruado de la aviadiloj de Hermanos al Rescate.

Kubo argumentis ke la MIG-aviadiloj ekpafis nur en la kuba aerspaco post kiam la aerkontrolo de Kubo estis ordoninta al la pilotoj ne enpenetri la kuban teritorion. Vaŝingtono rebatis ke la aviadiloj troviĝis en la internacia aerspaco kiam la misiloj atingis ilin. Dum la proceso, la advokatoj de la "spionoj" prezentis atestojn kiuj montris ke la kuba registaro estis avertinta la aŭtoritatojn de Usono dum preskaŭ du jaroj, periodo dum kiu la Hermanos al Rescate daŭre superflugis Kubon, eĉ ĵetante flugfoliojn.

La kubaj "spionoj" koncedis esti enŝoviĝintaj en Hermanos al Rescate kaj konfesis ke ilia ĉefo en Havano estis petinta Hernández-on ne kunflugi dum la periodo en kiu okazis la mortiga incidento. La tribunalo argumentis ke tiu konsilo signifis instigon al kaj komplicecon kun fridsanga murdo. Tamen, la ĵurio ankaŭ eksciis ke la usonaj aŭtoritatoj havis konon pri la senĉesaj flugoj kaj ke ili êc avertis Havanon pri tio.

La defendo prezentis sennombrajn pruvojn por demonstri la logikan timon kiun sentis Kubo kontraŭ la ekstremismaj grupoj de Sud-Florido. Tamen, malmultaj surpriziĝis kiam la ĵurio deklaris la kvin akuzitojn kulpaj agi kiel eksterlandaj agentoj - sen esti pri tio informintaj la registaron de Usono - kaj pri konspiro. Tri estis kondamnitaj pro konspiro de spionado kaj provoj enpenetri la usonajn arme-bazojn. Hernández estas kondamnita je vivolonga malliberejo pro konspirado.

En la eta sektoro de Miamo, la antikastrisma obsedo distingiĝas inter la aliaj eventoj kaj aperas kiel klara escepto de la milito de Bush kontraŭ la terorismo. Kuba diplomato diris sarkasme ke "atommilito povus eksplodi pri kiu la KUNF konspirus por kredigi ke Fidel estas la kulpulo". Fidel "eksportis" tiujn malsaĝajn antikastristojn al Usono, kaj Bush konsentis kundividi ilian obsedon kontraŭ Kastro. La iama prezidant-kandidato John Kerry, deklarante ke li traktintus Kastron per severa mano se li estus elektinta, montris ke ankaŭ li cedintus al la stulteco de la grupeto da ekstremdekstraj ekzilkubanoj kiu firme akaparis la politikon inter Usono kaj Kubo.

Dume, kuraĝaj Kvin Kubanoj ŝimas en usonaj malliberejoj. Ĉu necesas atendi ke la medicina scienco progresu en transplantado de vertrebraro por atingi ke prezidanto reprenu la regadon de la kuba politiko el la manoj de la fanatikaj ekzilintoj ?

Saul LANDAU.

NOTOJ

1. Sed jen la sekvo de iliaj kondamnoj : La 25-an de aŭgusto 2004, la tiama prezidantino de Panamo, Mireya Moscoso, kies mandato estis finiĝonta la 31-an de aŭgusto 2004, pardonis la kondamniton Posada Carriles kaj liberigis lin. Per tio ŝi cetere rompis la panaman leĝon kiu preskribas ke eblas pardoni malliberulon nur se la jura proceduro finiĝis. Sed la proceso de Posada Carriles troviĝis en apelacia fazo. Nun estas publike konata ke Moscoso agis tiel por kontentigi la dezirojn de la kuba ekstremdekstro en Miamo, urbo kie ŝi nun loĝas, kaj sekve al premoj de Vaŝingtono. (Laŭ S. Lamrani, kiu citas kiel fontojn International Herald Tribune, "Four Cubans Pardoned", 27-a de aŭgusto 2004 ; Anita Snow, "Mireya Moscoso indulta a cuatro anticastristas", El Nuevo Herald, 27-a de aŭgusto 2004 ; Glenn Kessler, "U.S. Denies Role in Cuban Exile’s Pardon", Washington Post, 27-a de aŭgusto 2004 : A18). -vl

CETERE : Por sekvi la evoluon de la situacio de la Kuba Kvinopo kaj ankaŭ tiun de la konataj teroristoj en Miamo, eblas en Esperanto legi la kuban retpaĝon www.cubanoticoj.ain.cu. -vl


Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html