Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La kazo de la KVIN : Pruvo de la terorismo de Usono kontraŭ Kubo
de Ricardo ALARCÓN  
17a majo 2007

(Transkribo de la parolado de la prezidanto de la kuba Parlamento dum publika aŭdienco la dekan de Majo 2004)

Hodiaŭ mi volas tre speciale saluti la ĉeeston de grupo de usonaj junuloj, kiuj estas en nia lando, kaj – estu tiel ! - povas esti multe pli da junuloj, kiuj vizitos nin. Estu tiel, ke baldaŭ oni ĉesigos la arbitrajn limigojn, kiujn la nuna registaro estas metinta por eviti la akademiajn ligojn kaj kontaktojn. Pro tre kompreneblaj kialoj, mi estas certa, ke la junuloj, kiuj estas ĉi tie ne aŭdis pri la kazo de la Kvin antaŭ ol alveni en nian patrujon – mi vidas kelkajn konsentajn signojn inter ili. La plej grava parto de la temo, kiu okupis tiun ĉi kunvenon, temas pri elementaj rajtoj de tiuj ĉi usonaj junuloj el tiu lando. Ili rajtas vivi en sana societo. Ili rajtas ne esti viktimoj de terorismo, ankaŭ ne de la hipokriteco de tiuj, kiuj sendas usonajn junulojn al maljustaj nenecesaj militoj nome de la lukto kontraŭ la terorismo, kiam, reale, tiuj hipokrituloj estas ŝtata grupo, la nuna registaro, kiu respondecas pri kelkaj el la plej malbonaj terorismaj okazaĵoj de tiu ĉi kontinento.

Tiu estas, esence, la ĉefa kialo pro kiu estas malfacile konigi la kazon de niaj kvin kamaradoj. Ili estis arestitaj, akuzitaj, procesigitaj kaj estas punataj ekde pli ol kvin jaroj, nur ĉar ili agis interne de Usono kontraŭ la terorismaj grupoj, kiuj tie loĝas kun plena senpuneco. Tiu senpuneco kun la terorismo estas fakto, kiu devus ankaŭ esti diskonigata publike.

Leonard [Weinglass] menciis diversajn kazojn, pri kiuj ĉiutage la usona gazetaro zorgas raporti : la proceso de la sinjorino Stuart, tiu de Michael Jackson aŭ de la fama korbopilka ludisto, kiu ajn afero, sed neniam kazoj, kiel tiu de la Kvin, kie estas montrite, sen ajna dubo, ke Usono estas lando gvidata de grupo, kiu ne nur malatentas la internacian juron, piedpremas la pacajn celojn de la homoj, estigas militon ĉie, sed tion tia grupo faras hipokrite, nome de pretekstita opozicio al terorismo.

La usonaj junuloj ja ne scias, aŭ ne sciis, kiu estis Orlando Bosch ĉar ili ne loĝas en Miamo. Se ili loĝus tie, ili povus vidi lin per la televido, ili ekscius pri diversaj detaloj kaj pri la heroaĵoj, kiujn li estas farinta dum sia longa kariero de teroristo. Tiu sinjoro estas teroristo laŭ la usonaj leĝoj. Tion ne diras mi : ĝin difinis la Justic-ministrejo de Usono, la aŭtoritato, kiu respondecas pri tio.

Weinglass memorigis mian intervenon en la Konsilio pri Sekureco, kie mi montris - kaj tio estis publikigita - la juĝraporton de la Konsilio pri Sekureco. Tie oni povas legi, ke Orlando Bosch ne nur estas teroristo, sed la plej grava teroristo de la Okcidenta Hemisfero. Sed li ne estas en malliberejo. Li ne estas punita. Li aperas, kiam li deziras parolante per la televido en Miamo.

Vi ja ankaŭ certe ne aŭdis paroli pri Carlos Muñiz Varela, usona junulo, kiu, kvankam li naskiĝis en Kubo, loĝis en Portoriko, kie li estis fridsange murdita antaŭ 25 jaroj. Estis nur unu problemo, la aŭtoritatoj ne kapablis trovi la murdistojn. Ili nur sciis, ĉar oni ĝin publikis, ke la la fiago estis respondeco de organizaĵo nomata CORU, kontraŭleĝa terorista grupo, en kiu oni ŝajne ne sciis kiuj membriĝis en ĝi kaj sekve, oni ne sciis, kiuj estis la murdistoj de Carlitos.

Nun oni povas scii ĝin tre facile. Mi vidis ĝin. Ĝin vidis kiu ajn kubano en la Insulo. Ĉi tie oni elsendis televide la antaŭlastan intervjuon de la sinjoro Orlando Bosch, kie li diris, interalie, ke li estis la ĉefo de CORU. Tio signifas, ke post 25 jaroj de la murdo de Carlos Muñiz Varela, solviĝis la problemo por la FBI. Ŝajnigite, ili neniam kapablis akuzi iun ajn homon pro tiu murdo, ĉar ili ne sciis, kiu estis la ĉefo de CORU.

Nu, la ĉefo, kiu tiam alprenis la respondecon pri la murdo, konfesis, ke li estis la ĉefo. Ĉu post 25 jaroj preskriptiĝas murdo ? Ĉu oni povas fanfaroni esti teroristo en tiu ĉi hodiaŭa mondo, en lando, kie centoj da ĝiaj junuloj mortis en milito, kiu, ili diras, estas parto de la lukto kontraŭ la terorismo ? Nu, kion faras FBI, kial tiu institucio ne demandas al BUSH patro ? Kial ili ne arestas Orlandon Bosch, eĉ ne pridemandas lin ? Ĉu vi scias, kial ili ne povas tion fari ? Ĉar la patro de la nuna prezidanto de Usono, kiu fakte estis la tiama prezidanto, lin pardonis, li ignoris la ekspertizon de la Justic-ministrejo kaj simple sendis s-ron Boch hejmen. Sed li ne restis trankvile hejme : li aperas en la televido, li faras publikajn deklarojn, li gvidas organizon libere…

Kaj sekve, aliaj usonaj junuloj kiel Carlos, vivas sub la minaco de teroristo aŭ murdisto havanta tiom da privilegiaj rilatoj.

La kazo de Elián González

Antaŭ proksimume kvar jaroj, pli malpli dum tiu ĉi tempo, en Miamo, okazis gravaj eventoj rilate al la justica proceso de la Kvin. Oni memoras, ke ĝi estis unu el la plej longaj procesoj, kaj ankaŭ unu el la plej prokrastitaj. Estis multaj monatoj de disputo antaŭ la proceso, kiu temis grandparte pri la afero de la sidejo. La defendantaj advokatoj prezentis multnombrajn mociojn kun la celo atingi, ke la proceso ne okazu en Miamo.

Antaŭ kvar jaroj, inter la monatoj Aprilo kaj Majo, Miamo fariĝis tre konata de ĉiuj el vi en Usono, ĉar okazis tre eksterordinaraj aferoj. Kvinjara knabo estis forkondukita. Li aperis ĉiutage sur la ekrano de la televidiloj. La forkondukintoj ne kaŝis sin. Ili estis en Miamo kaj malakceptis la dekreton de la Federacia Registaro, kiu esprimis : "la knabo devas reveni al sia patro". Nur en Miamo grupo da maliceguloj povis malakcepti plenumi tian decidon. Ĝi diris tion ne en la mallumo de la nokto, sed antaŭ la filmiloj kaj neniu, neniu ajn aŭtoritato, sukcesis ke plenumiĝu tiu justa, elementa dekreto, bazita sur la usona leĝo. Tion ankaŭ ne atingis juĝisto, kiam tribunalo decidis favore de la reveno de la knabo al sia patro. La familio diris : "ne, ni estas en Miamo ; ĉi tie ne funkcias la leĝo, sed tio kion ni deziras fari : ni estas en Miamo".

Kiam la federacia registaro, per publikaj deklaroj, petis kunlaboradon al la lokaj aŭtoritatoj por atingi, ke la leĝo estu aplikata, la urbestro kaj la policestro malakceptis kunlabori kun la FBI. Kvazaŭ Miamo estus secesiiĝinta. Fine, la federacia registaro devis plenumi operacion en Aprilo, sendi trupojn, kie la knabo estis – ili ĉirkaŭis diversajn domojn per homoj forte armitaj - kaj reakiri lin. Kion diris la urbestro, la policestro kaj la ĉefo de la fajrobrigado ? Ĉu ili aplaŭdis, ke la federacia registaro estis aplikinta la leĝon ? Ne, ili minacis incendii la urbon. La tuta usona popolo estis atestanto de la perforto, de la perturboj kaj de bruligo de la usona flago, kiu krome estis piedpremata.

Dum tiuj samaj tagoj la federacia registaro, pere de la Ĝenerala Prokurorejo, neis al la defendantaj juĝistoj de niaj kvin samlandanoj la eblecon transloki la okazigon de la proceso al la urbo Fort Laŭderdale, nur duonhoron de Miamo, je 50 kilometrojn for, en la sama Suda Distrikto. La advokatoj estis tiom modestaj, ke ili ne petis iri al alia ŝtato, sed al alia parto de la ŝtato Florido. Ili akceptis, ke la proceso okazos interne de la Suda Distrikto, nur duonhoro de Miamo.

La registaro rifuzis kaj diris, ke la proceso devas okazi en Miamo. Kaj tiu urbo – riske de esti detruita, bruligita, piedpremita de tiuj amasoj, kiuj faris kion neniam iu ajn faris en iu ajn usona urbo - estis laŭ la opinio de la usona registaro la ideala urbo, mirinda, kosmopolita, kie niaj kvin samlandanoj povos esti juĝataj sen iaj problemoj. Kaj tion ili diradis meze de la fumo, la ekkrioj kaj la skandalo. Ĉu iu en Miamo forgesis la forkondukon de Elián ? Kaj, ĉu iu havis la ideon ligi la du aferojn, la kazon de Elián kaj la fakton, ke en tiuj samaj tagoj tiu registaro rifuzis al la defendo la eblecon ŝanĝi la lokon de la proceso ?

Weinglass memorigis, ke unu jaron post la fino de la proceso, tiu sama registaro estis akuzita dum administra proceso, sed nedirekte ligita kun la kazo de Elián. Tamen, en tiu ĉi okazo, la registaro diris, ke ili translokigis la okazigon de la proceso al Fort Laŭderdale, ĉar en Miamo ĝi ne povis okazi. Ĉu oni bezonas pli grandan pruvon ol tian de la trompa sinteno de la florida prokurorejo, kiu asertis dum majo aŭ junio 2001, ke en Miamo oni ja povas senpartie diskuti pri iu ajn temo rilate al Kubo, sed, ke en Junio 2002 ili diris la malon ?

Ili ne estis juĝitaj pro spionado

Ili estas kelkfoje prezentataj kiel spionoj kaj eĉ ne la registaro akuzis ilin pro spionado. Ĝi prezentis akuzon "konspiri por praktiki spionadon", akuzon kontraŭ tri el la kvin. Eĉ ne la registaro implektis en tiu akuzo la kvin. Samtempe oni klarigis, ke ne ekzistis spionado, nek iu ajn informado protektita de la registaro. Antaŭ la tribunalo defilis generaloj, sekurecaj specialistoj kaj ĉiuj, sub ĵuro, asertis, ke tie ekzistis neniom da spionado. Ili konfesis, ke la kamaradoj celis ekscii pri la planoj de la teroristaj grupoj.

Spionado estas la serĉado de sekretaj datenoj kaj informaĵoj de registaro. Ne ekzistis spionado en tiu ĉi okazo, krom se la usona registaro rilatigas la teroristajn grupojn kun la usona registaro mem. Tiukaze, iagrade estas iom da pravo en la akuzo, do oni devus forigi la vualon de hipokriteco (pref.), kaj agnoski tion. La vero estas, ke por la usona registaro, tiuj teroristaj grupoj estas parto de la sistemo, kiel povas esti la ministrejo pri edukado aŭ pri Sano, aŭ kiu ajn alia. Malgraŭ ĉio, ili estas traktataj respekteme. Ili ĝuis tiom da apogo de la federacia registaro, ke povas esti, ke ili faris tiun eraron identigi ilin publike, kvazaŭ la teroristaj grupoj estus parto de ili mem, de la usona sistemo.

Sed tio estas kontraŭleĝa, kaj ĝi ne devus esti akceptebla, ke iu estus en malliberejo ĉar li agis ne kontraŭ la registaro kaj la leĝoj, sed kontraŭ teroristoj kaj krimuloj, kontraŭ kiuj devus esti aginta la FBI, institucio, kiu anstataŭ ol plenumi sian devon, – favore de la junuloj kaj de la usonaj familioj – persekutas heroajn batalantojn kontraŭ la terorismo.

Neniu faris ĝin, sed estus interese fari komparon kaj sekvi kiel evoluis la okazaĵoj. Dum niaj kamaradoj estis en la truo, aliaj homoj moviĝis en la suda flughaveno de Florido, pretigante mortigajn armilojn kontraŭ la usona popolo, kaj la FBI ne kapablis kompreni tion. Tiuj mortigaj armiloj estis uzotaj la 11-an de Septembro 2001 kontraŭ du konstruaĵoj de Novjorko. Dum oni faris proceson niaj kamaradoj kaj kontraŭ ili faris akuzojn tute falsajn kaj elpensitajn, kiuj temis pri la aviado, ili ne vidis la aliajn sinjorojn trejni sin por mortigi usonanojn. La FBI ne atentis pri tio, ĉar vere, ĝi ne celas persekuti tiajn teroristojn. La FBI protektas ilin.

La usonaj junuloj rajtas postuli koherecon kaj firmecon de siaj aŭtoritatoj. Nuntempe tion faris diversaj usonaj senatanoj. Ili starigis kelkajn demandojn al la nuna registaro kaj ni vidos kian respondon ili donas. Ili, ekzemple, ne komprenas kial la Oficejo pri Kontrolo de Eksteraj Aktivoj, kiu apartenas al la ministrejo pri financoj - tiu, kiu aplikas la blokadon al Kubo kaj supozeble devas ankaŭ apliki ĉiujn ekonomiajn sankciojn, interalie kontroli la financajn movojn, kiuj rilatas al la terorismo - havas kvar dungitojn kontraŭ Al Kaida kaj la teroristoj, kaj tamen ekzistas almenaŭ dudek du por apliki la restriktojn kontraŭ Kubo. Ĉu tiuj estas la prioritatoj de Usono ? Kial estas pli da burokratoj kontraŭ vi ? Kiel oni esplikas tion ? Tie estas la demando. Ĝin formulis diversaj senatanoj. Mi imagas, ke iam ili devas ricevi ian klarigon.

Nekapabligado

Ĉar la sidejo estis la malplej konceptinda loko por justa juĝo, estis logike, ke okazis la eksterordinaraj aferoj, kiuj okazis. Mi estas certa, ke Gerardo Hernández estas la sola persono en la mondo, kiu estas kondamnita al duoble vivolonga malliberejo kaj unu el ili, pro io pri kio li ne estis akuzita en la momento de la kondamno. Sekve, la registaro estis kulpiginta lin komence, sed dum la evoluo de la proceso la akuzanto mem devigis sin akcepti skribe, la 25-an de Majo 2001, ke li ne povas pruvi tiun akuzon kaj petas, ke tiu akuzo estu modifita. (Memoru, ke laŭ la usona leĝo, la ĵurio devas trovi kulpa iun trans iu ajn racia dubo.)

Ĉu vi kapablas imagi 12 homojn, kiuj ne havis ian dubon kondamni iun, kvankam la akuzisto estis dirinta skribe, ke la akuzo ne povis esti pruvita ? Ekzistis tuta dubo, tuta debato, kaj mi mencias, kion la akuzisto mem diris, la usona ĝenerala prokurorejo : "Laŭ la pruvoj prezentitaj dum la proceso, tio fariĝas nesuperebla obstaklo por Usono kaj verŝajne ĝi rezultigos malsukceson de la akuzo en tiu ĉi akuzo ĉar ĝi trudas nesupereblan barilon por tiu ĉi prokurorejo".

Tiu estas dokumento, kiun la ĵurio konis kaj al neniu ĝi kaŭzis ian racian dubon. Tute male : la ĵurio trovis Gerardon kulpa pri afero, pri kio jam neniu akuzis lin. Mi dubas, ke ekzistas unu persono en tiu ĉi momento sur la planedo kiu suferas kondamnon je vivolonga malliberejo pro io pri kiu neniu akuzis lin.

Stranga kroma sankcio

Ĉi tie oni vidis etan filmon, kiu finas prezentante la verdikton de ĉiu el la kvin. Mankis mencii gravan fakton, kiu klarigas la tiel ondolinian funkciigon, de tuta kaŝado de la vero. Ili ne nur estis kondamnitaj al tiaj sankcioj. Estas stranga aldona sankcio, kiun mi voĉlegos : "Estas malpermesite al la akuzato aliĝi al aŭ viziti specifajn lokojn, pri kiuj oni scias, ke tie estas aŭ vizitadas individuoj aŭ grupoj tiaj kiaj teroristoj". (Paĝo 45 de la akto koncernanta la sesion de la tribunalo, de la 14-a de Decembro 2001.)

Ili metis en akto skribitan memorandon de la usona registaro prezentita antaŭ la tribunalo, per kiu oni petas trudi al la akuzato aldonan sankcion. Ili faris al sia la laboron, krome, peti en la kazo de du kamaradoj, kiuj havas la usonan civitanecon, René kaj Antonio – en la aliaj tri kazoj ili solvas la problemon per forpelo de ili el Usono post plenumo (pref.) de la verdikto - la malkapabligon. Tio signifas, simple, malebligi, ke ili faros denove, kion ili faris. Malebligi, ke ili denove malkaŝos la planojn de la teroristoj.

Iu estus povinta pensi, ke inkluzivi tian klaŭzon en la sankcio de René estis troigo aŭ momento de erarego de la usona registaro. Sed du semajnojn poste, kiam oni faris la verdikton de Antonio, ili ripetis la samon. Kaj tiu ĉi juĝopeto pri malkapabligo estas tiom grava, ke la sinjorino akuzisto klopodis, skriboforme kaj buŝe, insisti kun la tribunalo por ke Antonio post kiam li estos plenuminta la tutan sankcion – dumviva malliberejo plus dek jaroj - oni establu tiun ĉi kondiĉon. "Estas malpermesite al la akuzato aliĝi al aŭ viziti specifajn lokojn, pri kiuj oni scias, ke tie estas aŭ vizitadas individuoj aŭ grupoj tiaj kiaj teroristoj".

Decembro 2001. Vi memoras tiujn tagojn, kio estis okazinta tri monatojn antaŭe en Novjorko kaj en la usona vivo. Kiom da fojoj la sinjoro Bush diris, ke tiu, kiu akceptas aŭ gastigas teroriston estas tiel kulpa kiel la teroristo mem ? Ĉu ne estas tiel kulpa tiu ĉi registaro kiel tiuj murdistoj kaj teroristoj, kiujn ĝi gastigas ? Se ion li ripetis, estas tia frazeto, kaj tamen, tiu kiu protektas, defendas, kaj punas la usonanojn pro protekti teroristojn, kiuj alkuras al tiu lando, ne estas tiel kulpa kiel la teroristo mem. Tio eble helpos kompreni, kial estas tiom malfacile, ke la usonanoj komprenas la veron pri tiu ĉi kazo kaj ke oni permesos al ili aliri tiun veron.

Nuntemnpe estas skandalo en Usono rilate al traktado al la malliberuloj en Irako, kun la torturoj aplikitaj al la irakoj kaptitaj de la usonaj kaj britaj trupoj. En Anglio oni sciis ion ekde januaro de la pasinta jaro kaj kelkaj artikoloj estis reproduktitaj en diversaj gazetoj, inter ili la artikoloj de Robert Fisk, kiujn oni ripetis en Meksikio (La Jornada) kaj en Kubo (Juventud Rebelde), sed nur nuntempe oni estas permesinta aliron al la informaĵo por la usonanoj. La Internacia Ruĝa Kruco asertas, ke ekde Februaro ĝis Decembro de la pasinta jaro ĝi avertis la usonan registaron pri kio okazadis en la malliberejoj.

Iam oni scios multe pli pri niaj kvin samlandanoj. Iam la usonanoj havos la eblecon legi kion ilia registaro diris defende de la terorismo en tribunalo de Miamo. Iam ili scios la nekvalifikeblan kruelecon, la turmenton, kiujn ili trudis kontraŭ tiuj knaboj, kaj kontraŭ ties patrinoj, edzinoj kaj infanoj. Iam ili scios. Ne gravas, ke la povuloj, kiuj regas la amaskomunikilojn en tiu lando, daŭriĝus oponante kaj intencante malhelpi tion. Se nur pere de pagitaj anoncoj oni povas atingi, ke honesta publikaĵo diru ion pri la Kvin - kiel The New York Times, en marto -, ni daŭrigos farante tion kaj iam ili scios, kio okazis.

Pri kio ja ne ekzistas duboj estas, ke ni daŭrigos la lukton, kaj faros tion senlace. Kion ni atingis ĝis nun, ne estas sufiĉe, kaj ĝi ne rajtigas nin ripozi eĉ momenton, ĉar niaj kvin kamaradoj kaj iliaj familianoj ne ripozas, kaj ili suferas tiun situacion kuraĝe kaj honore, por ni, por nia rajto je (aŭ : rajto pri) la vivo, je digno, kaj ankaŭ por vi, usonaj junuloj, por la usona popolo, por via rajto je la vivo kaj je la vero.

Ni ĉiuj devas klopodi, la kubanoj kaj tiuj, kiuj ne estas kubanoj, konigi tiun situacion kaj kiuj estas la Kvin, kies vera altruismo estas la esprimo de la plej altaj virtoj, kiujn nia popolo sukcesis sintezi.

Ricardo ALARCÓN.

Elhispanigis Amparado Cisnero Rovira, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo http://mas-eo.org/article102.html

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html