Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2007-05-07
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
9a majo 2007

MSF-Bulteno

La 7-an de majo 2007

Enhavo

1. Procezo de la MSF en 2008

2. Socia Forumo Ameriko 2008

3. SF Usono : novaj limdatoj por enskribo de agadoj

4. Socia Forumo Kebekio - enskribo de agadoj malfermita

5. Sociaj Forumoj en la mondo

1. Procezo de la MSF en 2008

Dum la lasta kunveno de la Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo (IK-MSF), kiu okazis fine de januaro en Najrobo, kelkaj decidoj estis faritaj koncerne la procezon en 2008 :

1. La procezo de la MSF estos en 2008 karakterizita per tutaĵo de regionaj kaj/aŭ lokaj agadoj ĉie en la mondo kaj en komuna tago de tutmonda efiko kaj de videbleco, fortigita de komunaj strategio kaj komunikiloj.

2. La tegmenta slogano estos "Alia mondo eblas / konstruatas", kiu estas decidota dum la venonta kunveno de la IK.

3. La proponitaj agadoj daŭrigos la debatojn de la MSF 2007 en Najrobo, aparte la rezultoj de la kvara tago (planoj de agadoj kaj kampanjoj).

4. La dinamikoj kaj agadoj devas esti malfermitaj, inkluzivaj kaj plurismaj, en la spirito de la procezo de la Monda Socia Forumo, kaj ili devas kongrui kun la Ĉarto de la Principoj de la MSF http://mas-eo.org/article60.html.

5. La datoj kaj agadoj de la MSF 2008 okazu ĉirkaŭ la datoj de Davoso kaj la tutmonda tago de agado/videblo kiu estos la 26-a/27-a de januaro.

Estos laborgrupo (LG) en la kadro de la IK taskita ellabori plan-proponon por subteni la mobilizon en 2008. Tiu plano estos unu el la debat-temoj de la tagordo de la venonta kunveno de la IK, kiu okazos fine de majo en Germanio.

2. Socia Forumo Ameriko 2008

De la 26-a ĝis 31-a de marto de tiu ĉi jaro okazis la kunveno de la Hemisfera Konsilantaro de la Socia Forumo Ameriko (HK-SFA) en Gŭatemalo, en la kadro de la 3-a Pintkunveno de la Indiĝenaj Popoloj kaj de la Naciecoj de Abia Jala.

La ĉefa celo de tiu kunveno estis lanĉi la konstruadon de la procezo al la Socia Forumo Ameriko 2008, kiu okazos en Gŭatemalo, kunlabore kun la lokaj organizaĵoj.

Dum la kunveno debatiĝis ankaŭ aliaj procezoj en Ameriko apogataj de la HK, inter ili, la Socia Forumo Usono, kiu okazos de la 27-a de junio ĝis la 1-a de julio en Atlanto, Georgio, kaj la Socia Forumo de la Triopa Landlimo.

Koncerne la procezon de la MSF en la monda kadro, la Hemisfera Konsilantaro konfirmas sian apogon al la mobilizoj en 2008 en Ameriko, kaj ĝi kontribuos al la debato pri la kriterioj por elekti la sidejon de la MSF 2009.

La kompleta dokumento de la precipaj interkonsentoj kaj rezolucioj de la HK disponeblas sur la retejo de la MSF (france) http://www.forumsocialmundial.org.b...

3. SF Usono : la enskribo de agadoj havas novan limdaton

La enskribo de memmastrumaj agadoj por la Socia Forumo Usono, kiu okazos de la 27-a de junio ĝis la 1-a de julio en Atlanto, Georgio, havas novan limdaton : la 11-a de majo.

Ĉiuj organizoj kongruaj kun la Ĉarto de la Principoj de la MSF (en Esperanto : http://mas-eo.org/article60.html, en la franca :http://www.forumsocialmundial.org.b...) povas proponi agadon (atelierojn, seminariojn, filmojn ktp.), sed ni petas la entojn ekster Usono kunlabori kun organizoj de tiu ĉi lando por disvolvi la agadon.

Por enskribi agadon, aliru la retejon (en la angla) :http://www.ussf2007.org/en/node/add...

Por vidi la liston de proponitaj agadoj, alklaku : http://www.ussf2007.org/en/submitte...

Temaj aksoj

Estas ses pli ampleksaj temaj aksoj de diskutoj pri la politika movado por ĝenerala justeco en Usono, kaj en aliaj landoj, survoje al alia mondo ebla :

1. Katrino (la ciklono) kaj la rekonstruado de la Golfo de la marbordo

2. La imperiismo de Usono, la milito, la militismo kaj la malliberejoj : survoje al Usono bazita sur paco kaj justeco

3. Indiĝena suvereneco kaj klimataj ŝanĝoj

4. La rajtoj de la enmigrintoj

5. La rajtoj de la gelaboristoj

6. Liberigo de la virinoj kaj liberigo de la gesamseksemuloj, gebiseksemuloj kaj transseksuloj

Transversaj aksoj

Konsultu la liston de la transversaj temoj : http://www.ussf2007.org/program_cross

Aliaj agadoj

En la programo de la SF Usono estas planitaJ : malferma marŝo, kulturaj agadoj, tendoj kaj aliaj specialaj eventoj (uson-piedpilka ludo "soccer", kunveno de familianoj de arestitoj, interalie), kaj kunorganizitaj agadoj, asembleoj por debati pri la mobilizo de la procezo MSF en 2008 kaj la daŭrigo de la procezo de la SFUsono al 2009.

Vizoj por la SFUsono

Por peti invitleteron por helpi la proceduron de vizo, kontaktu Ruth Castel-Branco per la retpoŝtadreso : mailto

Retejo de la SFUsono (disponebla en la angla kaj la hispana)

Por ricevi informojn pri la entoj kiuj organizas la SFUsono, kiel partopreni ĝin, volontuloj, donacoj, akredito de komunikiloj, enskribo de standoj, kaj pri demandoj de transport- kaj gastigad-logistiko, vizitu la retejon de la Socia Forumo Usono : www.ussf2007.org.

Apogo de la Hemisfera Konsilantaro

Legu la leteron de apogo al la partopreno en la SFUsono dissendita de la Hemisfera Konsilantaro de la Socia Forumo Ameriko kiu rimarkigas ke la granda rezistad-defio lanĉita de la usonaj organizoj kaj ĝia geopolitika kaj socia graveco (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b...

4. Socia Forumo Kebekio : enskribo de agadoj malfermita

La enskribo de agadoj/memmastrumaj atelieroj por la 1-a Socia Forumo Kebekio estas malfermita ĝis la 31-a de majo. La evento okazos de la 23-a ĝis 26-a de aŭgusto 2007 en la urbo Montrealo. La enskribo por la kultur-agadoj estas ankaŭ malfermitaj.

La Socia Forumo Kebekio estas spaco kiu celas kunigi, en kelkaj tagoj, la tutaĵon de individuoj kaj organizoj kiuj oponas la avancojn de la novliberala kapitalismo kaj ĉian formon de subpremo en Kebekio kaj en la mondo, kaj kiuj deziras konstrui kune la projekton de estonta justa, demokratia kaj solidara socio.

Por ekscii pli pri tio, vizitu la retejon : http://www.forumsocialquebec.org/

5. Sociaj Forumoj en la mondo

Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis la 1-a de julio 2007 - Atlanto, Georgio, Usono

2-a Socia Forumo Nord-oriento, de la 2-a ĝis 5-a de aŭgusto 2007 - Salvadoro, Bahio, Brazilo

Kebekia Socia Forumo, de la 23-a ĝis 26-a de aŭgusto 2007 - Montrealo, Kebekio, Kanado

Vidu la agendon de la Sociaj Forumoj 2007 en (franclingve) : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno Traduko al la franca/kunlaboro : Vanessa Sigaud Pays

Traduko al Esperanto : Monda Asembleo Socia (MAS) -vl

Sendita de : "BOLETIM FSM"

al : bulletin_fsm@listas.rits.org.br

Dato : 08/05/2007 20:52