Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Vojaĝo de kontrastoj
de Maria MERLA  
12a aprilo 2007

Mia vojaĝo al Salvadoro

Mia vojaĝo al Salvadoro – centraamerika lando kun 6,7 milionoj da loĝantoj, en kiu ŝajne (ankoraŭ) ne ekzistas esperantistoj – estis vojaĝo plena je kontrastoj por mi. Mi tie pasigis en dekpersona grupo du kaj duonan semajnojn en decembro 2006/januaro 2007. Fakte temis pri mia unua vojaĝo al Centra Ameriko.

Ekvidis mi la ’’unuan mondon’’ apud la ’’tria mondo’’ : En la ĉefurbo San Salvador estas grandegaj usonstilaj vendejoj dum ĉe la rando de la urbo multas mizerkvartaloj, kaj ankaŭ en la kamparo videblas malriĉeco, almozpetantaj infanoj, domoj en priplorinda stato.... Ni aŭdis ke la morteco de la infanoj altas ĉar pro la malriĉaj salajroj – ekzemple tiuj de la kafplukistoj ne eblas aĉeti sufiĉe da manĝaĵoj. Se homoj iel sukcesas postvivi tio parte eblas pro la mono sendita de parencoj laborantaj en Usono.

Unuflanke ĉi-lando similas al paradizo : ĉiun tagon la suno brilas sur abundan vegetaĵon en belega pejzaĝo. Ĉie videblas floroj, kiujn oni en Eŭropo ja konas, sed en iel reduktita formo, nome en endomaj florpotoj, dum en Mezameriko ili senbride kaj malavare disvastiĝas ĉie ajn en la naturo. Ni ankaŭ admiris altajn bambuojn, bananarbojn kaj kokospalmojn ĉe la belega pacifika strando. Krome eblis ekvidi plej diversspecajn birdojn, belkolorajn kaj grandajn papiliojn. En niaj ĉambroj foje ankaŭ troviĝis iom malpli allogaj bestetoj kiel araneoj, formikoj, kuloj aŭ blatoj. En duŝejo gastis raneto. Unufoje ni disdividis dormĉambron kun vesperto. Poste ni eksciis ke ankaŭ ekzistas tie tiel nomataj vampirvespertoj kiuj kapablas transdoni rabion, nu nia vesperteto ŝajne estis tute sendanĝera. Feliĉe nin ankaŭ ne atakis malarion transportantaj anofeloj. La promesitajn krokodilojn ni finfine ne ekvidis !

En pentrinda fiŝista vilaĝo (la domaj tegmentoj estis faritaj el palmfolioj) oni servis al ni bongustajn freŝajn fiŝojn post kiam ni estis ludintaj en la ondegoj de la pacifika oceano. Ni diskutis kun la fiŝistoj kies vilaĝon minacas projektoj pri hoteloj pro ĝia belega longa kokosnuksarboplena strando. Sed feliĉe momente ankoraŭ mankas mondonanto por tiu projekto, do ili povas daŭrigi tie vivi.

Ne hazarde ni apenaŭ vidis turistojn en Salvadoro. Eŭropaj registaroj kutime malkonsilas viziton al tiu lando kiu estas la plej perfortema lando en tuta Latinameriko. Ĉiutage okazas meznombre 15 mortigoj, du violentaj junularaj bandoj kun 40 000 membroj troveblaj en la tuta lando, drogmafio kaj – ne malplej grave – partoj de la polico kiu koruptas kaj foje mortpafas anojn de junularaj bandoj aŭ post arestado mistraktas ilin kvazaŭ por kaptitoj ne ekzistus homaj rajtoj kontribuas al ĝenerala malsekureco. Lastatempe ankaŭ okazas, same kiel en Meksikio kaj Guatemalo murdoj de virinoj, kiuj ne kondutas laŭ la tradiciaj roloj. Polico ofte malhelpas la klarigon de tiuj krimoj.

Sekve de tiu ĝenerala malsekurecsituacio ĉie ajn videblis sekurigaj mezuroj : fenestroj provizitaj per kradoj, alarminstalaĵoj, pikdratoj sur muroj kaj laŭlonge de la tegmentoj kaj antaŭ vendejoj, benzinejoj kaj restaŭracioj staras gardistoj kun armiloj. Ankaŭ ĉe nia grupo kiam ni tranoktis en lignaj kabanoj en la montaro ĉiam tutnokte deĵoris armita gardisto. Ni sufiĉe atentis pri la konsiloj, kiujn oni donis al ni : Neniam ni sole promenis ien, post la noktiĝo (ĉiam post la sesa vespere) ni apenaŭ eliris, maksimume al apuda uruguaja aŭ meksika restaŭracio.

Kio igis ĉi vojaĝon iom eksterordinara por mi estis la fakto ke krom kelkaj turistaj ĝuoj ni havis programon sub la temo ’’kafo’’. Ni do vizitis diversajn etajn kafokooperativojn kaj oni al ni klarigis kiamaniere oni plukas kaj prilaboras la kafon. Ni eĉ havis okazon kune kun la plukistoj iri al la kafkampo kaj pluki kafon kaj konstati kiom longe daŭras ĝis kiam oni havas akcepteblan kvanton, kaj vidi ke vide al la malbonaj salajroj tute ne eblas iel dece vivi eĉ se oni pli ol averaĝe rikoltas. La belajn ruĝajn kafoĉerizojn ili kutime uzas por eksporto, la verdaj kaj malpli bonaj restas en la lando. La salajro de la plukistoj estas hontige malalta. Ili ricevas inter 77 kaj 90 centojn (de dolaro usona, kiu de 2002 estas la nova nacia mono de Salvadoro) kontraŭ unu arobo(= 11,34 kg) da kafoĉerizoj. Foje oni nur gajnas 2 ĝis 3 dolarojn tage kvankam kvinkapa familio bezonas almenaŭ 240 dolarojn monate por sin vivteni. Sed ankaŭ tiuj kiuj en la kadro de la kontrakto pri libera komerco kun Usono produktas vestaĵojn en la tiel nomataj ’’maquílas’’ (fabrikoj) ege malmulte gajnas. La sindikatuloj, kun kiuj ni renkontiĝis, diris ke sindikatoj provas atingi minimuman pagon de 1 dolaro kontraŭ arobo. Bedaŭrinde la kafokooperativoj, kiuj en Eŭropo havas bonan reputacion kaj kies anojn multaj homoj emas subteni por subteni ’’justan komercon’’ ofte pagas simile malaltajn aŭ eĉ pli malaltajn salajrojn al la plukistoj ol la riĉegaj ekspuatemaj posedantoj de multe pli grandaj terenoj. Tio okazas foje ĉar ili pro ŝuldoj ne povas pagi pli, sed foje ĉar ili simple ne volas pagi pli. Iom ŝoka estis la vizito ĉe kooperativo kiu ankaŭ funkcias laŭ kriterioj de ’’justa komerco’’ kaj eĉ ekologie produktas kafon, sed kiun estas kreinta Nestle por povi ankaŭ vendi ’’justakomercan kafon’’ kaj tiel provi plibonigi sian aĉan reputacion . Nekredeble !

Kelkajn detalojn pri la ĝenerala politika situacio eblas aldoni : En 1980 komencis civila milito pro maljusteco kaj agrara reformo. La partizanoj aŭ gerilbatalantoj militis kontraŭ la ŝtata armeo kiun per mono kaj armiloj apogis Usono. La terposedantoj dekomence kontraŭis justan disdonadon de la kampoj kaj pro tio malhelpis ĝisfundan agrarreformon. En 1992 okazis pacnegocoj. Ek de tiam regas la dekstraj partioj. Plej fortas la tiel nomata Arena-partio kies gvidanto dum la civila milito inter 1980 kaj 1992 respondecis pri la ’’mortigaj skadroj’’ kiuj dum la milita tempo mortigis multajn sindikatulojn, maldekstrajn politikistojn kaj kritikemajn ekleziulojn. Postmilita leĝo pri ĝenerala amnestio cetere ĝis hodiaŭ malebligas akuzadon de tiuj homoj kiuj ĉiel malrespektis la homajn rajtojn torturante kaj mortigante. Batalantoj por la homaj rajtoj provas tion ŝanĝi nun. Ĝis nun ili ne sukcesis. Lastatempe oni eĉ nomis placon en la ĉefurbo laŭ D’Aŭbuisson, iama respondeculo pri la krimoj de la ’’mortigaj skadroj’’. Kaj krome la nuna registaro honorigis generalon, kiu dum la milito respondecis pri masakro de pli ol 700 homoj, inter ili300 infanoj ! Gravas en la parlamenta opozicio la FMLN (Frente Martí de la Liberación Nacional), la iama gerilaro aŭ partizanaro kiu post la milito iĝis politika partio. Granda malavantaĝo ĝia estas ke ĉiujn amaskomunukilojn kontrolas la dekstrularo. Ni havis okazon diskuti kun FMLN-urbestro de Mejicanos (prononcu : Meĥikanos), speco de antaŭurbo de San Salvador. Li sufiĉe pozitive impresis nin. Malgraŭ la fakto ke la situacio por la maldekstrularo sufiĉe malfavoras, li ne estis tiom pesimisma, sed iel agema kaj pragmata. Tiu-ĉi lasta kunveno de nia vojaĝo (antaŭe ni renkontis anojn de diversaj kamparanaj organizaĵoj, socialajn laboristojn laborantaj en malliberejoj kun anoj de la junular-bandoj provante ilin helpi forlasi la bandojn, virinojn agantaj por virinaj rajtoj, advokaton agante por homaj rajtoj kontraŭ la amnestio de la militkrimuloj,kaj gravan aŭtoron de la lando kiu pro sia kritikema sinteno jam dekdufoje estis en prizono) estis esperodona kulmino de la tuta restado. Flugante hejmen ni – dank’ al franca kunvojaĝantino vivanta en Berlin kaj aktivanta en Amnestio Internacia – legis la raporton de AI pri Salvadoro kiu tamen estis harstariga.

Resume mi devas tamen diri ke mi sentis min ege allogata de ĉi- lando pro la granda ĝentileco de la homoj kiujn ni renkontis kaj kun kiuj eblis intense diskuti. La ĝoja etoso, la muzikemo de la homoj ekestigis en mi la deziron reveni kaj pli longe resti, malgraŭ la malsekureco, k.t.p.........

Maria MERLA.