Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 25
de Afrika Centro Esperantista  
30a marto 2007

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

KomACE n-ro 25

Redaktas :Cophie PARPHES

ENHAVO

1. Vojaĝo suden

2. Argentinano kaj Novzelandano en Kongolando

3. En Togolandon

================================================

Tukegon ĉirkaŭ la kolo kaj sakon el tolo en la manoj FUME frumatene forlasis la vilaĝon. Li informis neniun pri la loko kien li iras. Grandpaŝe li trairis la vojon al najbara vilaĝo, kie estas taksioj por atingi la urbon. Kiu renkontis lin survoje, tiu ĉiam demandis lin :"Kien vi iras tiom frumatene per viaj grandaj paŝoj". Al multaj li eĉ ne respondis, sed al iuj li diretis :"Vi neniam sekvas konsilojn de niaj gvidantoj". Vere, kiuj ricevis la respondon, tiuj nenion komprenis. Kio gravis por FUME, tio estis ne la respondo, sed la atingo de lia celo. Kiu ?

Finfine li alvenis al la vilaĝo, kie li devus enbusiĝi por voji al la urbo. Li eĉ ne rigardis la aŭtomobilojn, sed daŭrigis piede sian vojon. "Strange", pensis homoj starantaj tie : "Kien ĝuste iras FUME". Tiu ĉi tuj eksaltis  :"Kial vi volas ŝovi vian nazon en fremdan vazon ? Mi iras al urbo LAMENE por viziti amikojn. Ĉu nun vi komprenas ?" Li ne atentis, ĉu iuj komprenis lin, sed tuj pligrandigis la paŝojn. De malproksime venis al li eĥo :"Hooo, LAMENE troviĝas je sepdek kilometroj de tie ĉi". FUME ne tuj respondis. Li iris kelkajn metrojn, kaj renkontante sian kuzon LANO, li al li diris :" Rigardu tiujn homojn en tiu loko kie estas la aŭtoj ! Kiam vi atingos ilin, parolu al ili. Ankaŭ al niaj parencoj en la vilaĝo vi parolu. Diru al ili, ke mi iras piede al LAMENE. Mi ne havas monon por busetoj, sed la vizito estas tre grava al mi". La parenco senvorte lin rigardis kelkajn minutojn, kaj daŭrigis sian vojon. Li pripensis liajn vortojn :" La vizito estas tre grava al mi". Lano vere ne komprenis kiel Fume povos atingi tiun urbon piede. Li enmemiĝis :"Certe Fume sekvas konsilon de eksprezidento de nia lando, kiu diris, ke kiam oni havas amikon, oni vizitu lin en ties loĝloko". Fume tuj kriis al li :"Ho jes, vi komprenas".

FUME ne havis monon por la veturado, sed li piediris pli ol sepdek kilometrojn por viziti amikon. Li tute konsentas kun la diro de la eksprezidento. Ĉu viziti amikojn ne estas tre ofte inter esperantistoj ? Neniu povas nei tion ĉi. Ĉu ne por tio ekzistas la pasporta servo en nia E-movado. Kvankam eŭropaj eksterafrikanoj pli vizitas Afrikon al ties anoj Eŭropon, ankaŭ afrikanoj havas la emon viziti siajn amikojn eksterafrike. Ĉar ili ne povas iri la vojon de Fume, ili tamen ege ĝojas gastigi siajn gesamideanojn en Afriko. Instituto Zamenhof, en kiu nun lernas pli ol 300 geknaboj, havas gastoĉambron por ĉiu Esperantisto vizitanta Togolandon. Ĝi jam gastigis esperantistojn, kaj plugastigos tiajn. Ĝi estas je dispono de ĉiuj Esperantistoj vizitantaj Togolandon, kiel ankaŭ Kongolandanoj kaj Tanzanianoj estas pretaj gastigi Esperantistojn.

Legu sube raportojn pri vizitoj de eksterafrikaj Esperantistoj al Afriko !

CoPo

1. Vojaĝo suden

Tanzanio ĉijare jam havis vizitojn de almenaŭ tri svedaj esperantistinoj. Hazarde ni ne renkontiĝis, sed niaj tanzanaj amikoj ege ĝojis pro la gastoj. Juna Anna vizitis Daresalamon kaj dua juna Anna Mwanzan komence de Februaro.

Mi mem vizitis unue vilaĝon ekster la urbeto Bunda ĉe la Viktoria lago, kie loĝas Mramba Simba, kiu kore salutas al konatuloj. Mramba, nun estas kvartalestro ¬ kompareble kun komunumestro ĉe ni ¬ por kvin vilaĝoj. Li daŭre aktivas kaj per helpo de esperantistoj povis altiri monon kaj konstrui lernejajn konstruaĵojn en vilaĝoj. Kelkaj usonaj donacintoj mem venis por kunhelpi konstrui. Mramba deziras, ke aliaj sekvu iliajn ekzemplojn. "Ĉion donis al mi Esperanto" diris Mramba dum vojaĝo al vilaĝo en sia buseto nomata "Esperanto".

De tie mi daŭrigis al Mwanza kaj renkontis plurajn konatulojn, inter alie tri esperantistinojn. Virinoj ne tre videblas en la afrika movado. Mia gastiganto Ambrose Polle kaj lia juna edzino salutas.

Fine mi renkontis geamikojn en Daresalamo. De tiuj Costantine Maŝaŭri kaj Nyambona Massamba estas plej konataj en Svedio. Ambaŭ bone memoras siajn vizitojn ĉi tie kaj esperantistojn, kiujn ili renkontis, ekz. en Karlskoga kaj Lesjöfors.

Oni petis min transdoni kelkajn vortojn : eksterlandaj kontaktoj estas ege gravaj, estas vitaminoj al la juna afrika movado. Oni bonvenigas vizitontojn, sed ankaŭ bezonas korespondajn kontaktojn. Dum la lastaj jaroj retmesaĝoj anstataŭis leterojn, sed por afrikanoj ekster la grandurboj tio ne estas bona evoluo. Komputeroj ne estas ĝeneralaj kaj ne en ĉiu urbo ekzistas retkafejo. Ekzemple Mramba Simba devas veturi preskaŭ 200 kilometrojn al la plej proksima retkafejo. Komprenu, ke la retaĵoj maloftas ! La tanzanoj bonvenigas kaj bezonas novajn korespondamikojn.

Antaŭ iom pli ol 20 jaroj mi venis unuafoje al Kenjo kaj Tanzanio. Mi nun povis konstati, ke multo ŝanĝiĝis dum tiu periodo. En la grandurboj la evoluo al moderna vivo plej videblas kaj rapidas. En Daresalamo konstrulaboro okazas en preskaŭ ĉiu kvartalo. Ankaŭ en foraj kamparaj lokoj la vivo ŝanĝiĝas, sed je pli malgranda rapideco. Mi havis eblecon renkonti pokotajn virinojn en okcidenta Kenjo, kiuj kun ĝojaj voĉoj rakontis pri nuntempa ebleco paroli en la komunumo. Mi renkontis la unuan pokotan universitatan studentinon kaj aŭskultis ŝian rakonton pri la revoj de ŝi kaj la gepatroj, ke ŝi antaŭenigos sian popolon. Sed mi ankaŭ spertis la doloron en grupo de virinaj gvidantoj, kiam venis novaĵo, ke la sekureca polico "purigis" vilaĝon, forbruligis ĝin kaj mortigis ĉirkaŭ 200 vilaĝanojn, ĉefe virinojn kaj infanojn.

Spite al la negativaj spertoj la restanta impreso estas, ke Afriko estas survoje al pli forta rolo. La Orientafrika unuiĝo somere pligrandiĝos, kiam Burundio kaj Ruando kuniros kun Kenjo, Ugando kaj Tanzanio. La orientafrika regiono ofertas multon al la vizitanto : bela naturo, vigla besta vivo kaj longaj sablaj strandoj por ĝui la Hindan Oceanon. Por esperantistoj ĝi ofertas ankaŭ gastigemajn samideanojn.

Anita DAGMARSDOTTER.

2. Argentinano kaj Novzelandano en Kongolando

La E-Movado en Kongolo ne fartas tre bone sed estas grava informo rilate al vizitoj de 2 amikoj eksterkongolaj : la 1-a el Argentinio (F.Zilli), en oktobro 2006 kaj la 2-a el Novzelando (Emin Baro) en decembro ; tiu lasta pasigis preskaŭ 40 tagojn kaj forlasis nin en februaro 2007. Kun Baro, ni provis labori pri E-o sed ne estis favora sukceso pro diversaj kialoj. Estas tamen notinde, ke tiuj vizitoj montris al lokaj loĝantoj ke la Internacia Lingvo ne estas nur afero mia kaj estas nun multaj interesatoj. Pri ĝeno ni ankaŭ spertis travivaĵojn. Ne estas facile gastigi blankulojn, kiuj povas kalkuli pri ni sed ne kutimis vivi laŭ nia malrapida teknika evoluado...

INVITO

Mi solene petas al vi, se eblas, trovi por Kongolo E-vojaĝantan profesoron modestan kaj ne postuleman. Tio helpos nin dum lia restado krei novan varmecon por altiri samlandanojn.

Eden LOUBAKI.

(Prezidanto de Kongola E-Asocio)

3. En Togolandon

RESUMO : en januaro 2004, ni, tri anoj de Sunkompanio (farmbieneto en Arrout suda parto de Francio) vizitis Togolandon. Renkontinte kun Koffi GBEGLO kiu vizitigis IZon (Instituto Zamenhof), tiam nur konstruaĵo, ege apogita de Hans Bakker, ni sentis grandan emocion antaŭ tiom da volo kaj espero. Reveninte Francion, ni kreis asocion « Une Ecole aŭ Togo », kiu celas kunigi baptogepatrojn por malaltigi la lernejkotizon de la gelernantoj. Jen ĉio bone funkcias de tri jaroj, kaj imagu nian ĝojon kiam dum la lasta asocia jarkunveno, ni decidis viziti IZon, sed tiun ĉi fojon, okope !

Jen kelkaj linioj pri niaj sentoj dum la januara vizito de 2007, tri jarojn poste :

La taksio forlasis la ĉefan straton por skuadeniri maldekstran polvan vojon, malrapidis por liberigi nin antaŭ mirinda duobla verda pordo : Instituto Zamenhof !

Jen, ĉe tiu ĉi matena horo, la kvartalo aspektas trankvila, ĝis la momento kiam aŭdiĝas sonorilo : paŭzo por la gelernantoj de la elementa nivelo ! Ni decidas eniri la lernejan korton.

Viglaj, gajaj infanoj eliras el la klasoj, ridante, saltante, kantante, eĉ kriante. Ili tuj celas la vendistinojn kiuj prezentas amason da bongustaj nutraĵoj. Ili povas elekti pastaĵon, nodelojn, rizon, maniokkaĉon, kukojn, fruktojn (unu aĉetitan, unu senpagan), malsamajn lokajn sukojn.... Per kelkaj moneroj, ili povas sati, krom kelkaj kiuj ne bonŝancas havi tiun sumon... Ni ne forgesu, ke en afrikaj landoj, manĝi estas la unua zorgo de la homoj.

Jes, Instituto Zamenhof ja estas granda sukceso, ĉefe en tiu ĉi populara kvartalo de Lome, ĉefurbo de Togolando, kie la infanoj fieras lerni.

La akcepto, ambaŭflanke, el la gelernantoj, kaj el la profesoroj montriĝas simpla kaj afablega. Ĉiuj scivolemas pri ni, deziras rilati, interŝanĝi. Ni devus resti longatempe por elĉerpi ĉiujn temojn ! La infanoj tuj donacas sian ĝojon dancante kaj kantante spontanee, kiam la plej aĝaj deziras paroli, sed ĉefe demandi nin pri Eŭropo, klarigante ke temas pri revo viziti Francion...

La profesoroj konas la saman sorton kiel ĉiuj togolandanoj kiuj malesperas pri la vivkondiĉoj, la malaltaj salajroj de la lando, kvankam en IZo la salajroj pli altas ol en aliaj lernejoj, kaj ĉefe estas regule pagataj.

En tiu ĉi antaŭvidita vizittago, ni estis invititaj de la lernejo kaj feliĉis havi la oportunecon gustumi bongustan manĝon kun ĉiuj profesoroj kaj reprezantantoj de la gepatroj de gelernantoj.

Temis pri nekutima manĝo en Togolando, ĉar staris sur la tablo pladoj de diversaj krudaĵoj, frititaj ignamoj, saŭco kun fiŝaĵo, fruktoj, trinkaĵoj, vera bankedo ! Ni ege dankas la IZo-an taĉmenton pro la donacema akcepto.

Kion diri pri la posttagmezo ? Grandioza, vera festo ! Ni ne povis imagi ke tiu ĉi montrado sin turnis al ni. Vere, ni estis kortuŝitaj, profunde, rigardante la gelernantojn danci laŭ la ritmo de tamburoj. La knabinoj scipovis bele danci, vestitaj de mirindaj afrikaj tukoj, kaj iuj eĉ skribis sur la dorsa haŭto, per blanka farbaĵo : Zamenhof ! La muzikistoj impresis nin per sia senco de la ritmo.

Necesas diri ke la profesoro kompetentas !

Rapide kaj gaje forflugis la tagmezo, kaj ni preskaŭ forgesis planti la arbojn  ! Sed, ĉiuj gelernantoj ne fuĝas el IZo, kaj du gelernantoj, knabo kaj knabino proponis partopreni la plantadon de du « Moringa Oleifera » kies sekigitajn foliojn indas aldoni en la manĝoj pro la riĉeco de tiu planto kiu vere plibonigas la sanon de la homoj.

Ni ankaŭ povis tute libere viziti la klasojn, konstati ke la lernantoj studas en agrablaj kondiĉoj, eĉ se mankas kelkaj klasĉambroj. (sed Koffi jam montris al ni novan terenon ne for de IZo por konstrui aliajn lokojn !). La akcepto varmas kaj ĝojas la gelernantoj kiuj plenkore kantas por ni en Esperanto. Ili ĉiuj viglas kaj ĉiam diradas ke ili feliĉas lerni en Izo. Tamen, la tasko de la intruistoj ne ĉiam facilas, ĉar ili devas kalkuli kun la ĝenerala etoso en la togolandaj lernejoj. La ĉiama temo en la buŝo de infanoj kaj profesoroj estis : la bastono ! Jes, ja, en Togolando, oni kutimas frapi la infanojn kiam ili malbone kondutas aŭ ili eraras. Se ne, ili rifuzas lerni, mankas la motivo. Tiel la gepatroj postulas ke oni batu iliajn maldiligentajn infanojn... Laŭ Koffi, en IZo oni frapas malpli ol en aliaj lernejoj, kaj iom post iom li esperas ke malaperos tiu kutimo, kiu (laù lia diro) devenas el la koloniantoj !!!

Aliparte, IZo proponas malaltan lernejkotizon, kaj favoras knabinojn. La studentoj povas malkovri kaj Esperanton kaj komputiladon, ambaŭ grandaj fenestroj sur la mondon. Kiam lernanto malsaniĝas, la lernejo tuj zorgas pri li, eĉ pagas kuracilojn. Novaj ideoj kuras tra la lernejo por inviti la geknabojn plibone manĝi (sana menso en sana korpo), ĉefe fruktojn, sed ankaŭ por pliĝuste pripensi pri sia lando, pri eksterlandoj, eble pli fieri pri sia afrikaneco....

IZo ne estas paradizo, ankoraŭ multas la farendaj taskoj, sed en la nuntempa togolanda kunteksto, ni nur povas admiri la fortan decidiĝon kiu ligas la plenkreskulojn de IZo ĉirkaŭ la infanoj.

Ne estas dubo, IZo vere estas apogenda lernejo, ne nur por la gelernantoj, por la espero, en tia lando, sed ankaŭ por ĉiuj homoj kiuj sur nia planedo esperas pri pli justa kaj pli feliĉa mondo. Tiel prezentiĝas esperantistoj, ĉu ne ? IZo troviĝas en Esperantujo, esperantistoj nepre vizitu ĝin !

Februare 2007

Evelyne

Sunkompanio

09800 ARROUT

FRANCIO

Tel : 05.61.96.82.08 - sunkompanio@wanadoo.fr

********************************************* <> en kor’ al ni sonas. <> Zamenhof ********************************************* La vero ĉiam verdiktas. *********************************************


La informojn en KomACE ĉiuj rajtas ĉiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto ===============================================