Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2007-03-20
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
23a marto 2007

MSF-Bulteno

La 20-an de marto 2007

Enhavo

1. SF Ameriko : la kunveno de Gŭatemalo diskutos pri la preparo de la evento de 2008

2. SF Usono : la enskriboj estas malfermitaj

3. Memoraĵoj pri la MFS 2007 kaj bilancoj

4. Sociaj forumoj en la mondo

1. SF Ameriko : la kunveno de Gŭatemalo diskutos pri la preparo de la evento de 2008

Inter la 28-a kaj la 30-a de marto, la Hemisfera Konsilio (HK) de la Socia Forumo Ameriko (SFA) kunvenos en Gŭatemalo. Sur la tagordo estas plantitaj la ellaborado de laborplano por la venonta SFA, kiu okazos en tiu sama lando en 2008 kaj ankaŭ la difino de la eventa dato. Por la vespero de la 28-a de marto estas planita publika akto de dissendo kaj de debato pri la proceso de la SFA.

La elekto de Gŭatemalo kiel sidejo de la venonta SFA estis farita en la kunveno de la HK en Koĉabambo, en Bolivio, en decembro 2006, kaj konfirmita sekve al pluraj konsultadoj ĉe gŭatemaltaj organizoj kaj de la centramerika zono. Konsultu la sintezon de la difinoj de Koĉabambo sur la retejo :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

Pintkunveno de la indianaj popoloj

La kunveno de la HK okazos dum la 3-a Kontinenta Pintkunveno de la Indianaj Popoloj kaj Etnoj de Abya Yala kiu okazos inter la 26-a kaj la 30-a de marto en Tecpan, en Gŭatemalo. Membroj de la HK akompanos ankaŭ la agadojn de la pintkunveno kaj faros kunvenojn kun lokaj organizoj. Por pli da informoj pri la pintkunveno, vizitu la retejon :

http://www.cumbrecontinentalindigen...

2. SF Usono : la enskriboj estas malfermitaj

La enskriboj por la individuaj partoprenontoj kaj la organizoj en la Socia Forumo de Usono (SF Usono) estas jam malfermitaj. Trovu pli da informoj ĉi-sube, eltiraĵoj el la retejo de la evento (www.ussf2007.org), kiu okazos de la 27-a de junio ĝis la 1-a de julio 2007, en Atlanto :

- Individuaj enskriboj :

La enskrib-kotizoj por individuaj partoprenontoj estas :

Ĝis la 1-a de majo 2007 : $ 15 - $ 100

Post la 1-a de majo 2007 : $ 20 - $ 125

- Perpoŝtaj enskriboj

Por enskribi sin kiel individuo ĉe la poŝto :

a) aliru al la retejo : http://www.ussf2007.org/files/USSF_...

b) plenigu la formularon PDF, elpresu ĝin kaj sendu ĝin kun la pago (kaj kontribuaĵo) al la adreso :

Project South/ USSF

United States Forum

9 Gammon Ave SW

Atlanta, GA 30315

NOTU : enskribu en la ĉekon kiel ricevonton : Project South/ USSF

c) vi ricevos, pere de poŝto aŭ retpoŝte, konfirmon de via enskribo

- Perretaj enskriboj

Por enskribi sin perrete kiel individuo :

a) aliru la retejon http://www.ussf2007.org/en/node/add...

b) plenigu la formularon kaj alklaku "submit". Alia fenestro malfermiĝos al nova formularo

c) plenigu tiun novan formularon (nomatan "Billing Information") kun la informojn de via bank- aŭ kredit-karto, kaj alklaku "Continue checkout".

Notu : En la kampo "Payment For", vi devas enskribi la sumon kiun vi deziras pagi por via enskribo, laŭ la skalo de USD 15 ĝis USD 100.

ĉ) Alklaku "Continue checkout" kaj sekvu la instrukciojn sur la ekrano.

Por pli da informoj pri la Socia Forumo Usono, kontaktu Alice Lovelace, telefone (404) 6221133 aŭ retpoŝte mailto:alovelace@mindspring.com

- Enskribo de organizoj :

La enskrib-kotizoj por organizoj estas (la enskribo de organizo entenas ĝis 3 personojn) :

Ĝis la 1-a de majo 2007 : $ 125 - $ 300

Post la 1-a de majo 2007 : § 150 - $ 350

- Perpoŝtaj enskriboj

Por enskribi sin kiel organizo perpoŝte :

a) aliru la retejon : http://www.ussf2007.org/files/USSF_...

b) plenigu la formularon en PDF, elpresu ĝin kaj sendu ĝin kun la pago (kaj kontribuaĵo) al la adreso :

Project South/ USSF

United States Forum

9 Gammon Ave SW

Atlanta, GA 30315

Notu : enskribu en la ĉeko kiel ricevanton : Project South/ USSF

c) vi ricevos, perpoŝte aŭ retpoŝte, la konfirmon de via enskribo

- Enretaj enskriboj de organizoj

a) aliru la retejon : http://www.ussf2007.org/en/node/add...

b) plenigu la formularon kaj alklaku "Submit". Alia fenestro malfermiĝos al nova formularo

c) plenigu tiun novan formularon (nomatan "Billing Information") kun la informoj de via bank- aŭ kredit-karto, kaj alklaku "Continue checkout"

Notu : En la kampo "Payment For" vi devas meti la sumon kiun vi deziras pagi por via enskribo, laŭ la skalo de USD 125 ĝis USD 300

ĉ) alklaku "Continue checkout" kaj sekvu la instrukciojn sur la ekrano

Por pli da informoj pri la Socia Forumo Usono, kontaktu Alice Lovelace, telefone (404) 6221133 aŭ retpoŝte mailto:alovelace@mindspring.com

Aliaj enskrib-kotizoj :

Enskriboj de universitatoj aŭ entreprenoj (rajto je 3 partoprenontoj) :

Ĝis la 1-a de majo 2007 : $ 500

Post la 1-a de majo 2007 : $ 600

Enskribo de fondaĵoj :

Ĝis la 1-a de majo 2007 : $ 500

Post la 1-a de majo 2007 : $ 600

Memoraĵoj pri la MSF 2007 kaj bilancoj

Dum la MSF 2007 volontuloj de la projekto memoraĵoj starigita de la organiz-komitato kolektis 160 mallongajn raportojn pri agadoj, 10 foliojn de impresoj kaj pli ol 300 proponojn por agoj kaj alternativoj.

Pot la evento MSF de Najrobo, la memoraĵprojekto MSF 2007 daŭros, samtempe en la retejo evento www.wsf2007.org kaj en la retejo www.wsfprocess.net, kiel indikite en la letero de la organizkomitato ĉi-poste almetita.

La skipo de la projekto Memoraĵo MSF2007 proponas al vi kontribui al la vivanta memoro de la forumo en tiu du retejoj laŭplaĉe, kaj partopreni ankaŭ en la dinamiko kiu povas estiĝi ĉirkaŭ pli ol 300 agad-proponoj prezentitaj la 4-an tagon, la 24-an de januaro, en Najrobo.

Vidu la detalaĵojn pri "kiel" fari tion, en la subaj ligiloj.

Dum la venontaj semajnoj, la memoraĵo-skipo MSF2007 kontaktos agad-organizantojn pri dokumentoj kiujn ili anoncis kiam ili renkontis la volontulojn de la skipo dum la Najroba forumo, kaj la organizojn kiuj prezentis proponojn en la kvara tago de la MSF 2007.

Kontaktu la skipon Memoraĵo MSF2007 ĉe la adreso : memory@wsf2007.org

Pli da informoj per alklako de la subaj ligiloj :

- Letero de la organizkomitato de Najrobo pri la Memoraĵo de la MSF 2007

- Kiel kontribui al la viva memoro de la MSF 2007

- Kiel konsulti la faritajn kontribuaĵojn por la memoro de la MSF 2007

- Kiel partopreni en grupo de kunlaborado ĉirkaŭ propono prezentita en la MSF 2007

Bilancoj kaj deklaroj

Vidu ankaŭ tekstojn de bilanco pri la proceso kaj evento en Najrobo, kaj deklarojn el diversaj memmastrumatajn agadojn kiuj okazis dum la MSF (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b...

4. Sociaj forumoj en la mondo

- 3-a Socia Forumo Melburno, de la 20-a ĝis 22-a de aprilo 2007, Melburno, Aŭstralio.

- Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis la 1-a de julio 2007, Atlanto, Usono.

- Kebekia Socia Forumo, de la 23-a ĝis 26-a de aŭgusto 2007, Montrealo, Kebekio, Kanado.

Vidu la agendon de la Sociaj Forumoj 2007 en la retejo : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brasilo Poŝtkodo : 01223-010 Retejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

Tradukado (de la portugala al la franca) /kunlaborado : Vanessa Sigaud Pays

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl