Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu ŝarado aŭ unua paŝo ? La interkonsento de Usono kaj Nord-Koreio
de Immanuel WALLERSTEIN  
14a marto 2007

Komento n-ro 204, la 1-an de marto 2007

La 13-an de februaro, Usono, Nord-Koreio kaj la kvar aliaj potencoj en la sespartaj interparoladoj (Ĉinio, Sud-Koreio, Japanio kaj Rusio) publikigis komunan deklaron, kiun la usona "ŝtatdepartemento" [ministrejo pri eksterlandaj rilatoj] nomas "agoplano pri senatomigo". John Bolton, gvidanta novkonservativulo kaj la antaŭa ambasadoro de Bush ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, tuj denuncis ĝin kiel "ŝaradon" kiu "sendas precize la malĝustan signalon al disvastigemuloj tra la mondo". La prezidanto Bush priskribis tiun interkonsenton malsame. Li diris ke la interparoladoj estis "la plej bona ebleco por uzi diplomation kaj ke la interkonsento estis la unua paŝo al [korea] duoninsulo sen atomarmiloj". Kiu pravas ?

Unue, kio estas la interkonsento ? La interkonsento havas diversajn partojn. Nord-Koreio konsentis "elŝalti kaj sigeli kun la celo de eventuala forlaso la atomcentralon de Yongbyon" kaj reinviti la personaron de IAAE [1]. Ĝi krome konsentis "diskuti [nur diskuti] kun aliaj partioj liston de ĉiuj siaj atomprogramoj". Interŝanĝe, Usono konsentis komenci duflankajn interparoladojn pri plenaj diplomatiaj rilatoj, forigi la klasadon de Nord-Koreio kiel ŝtatan apoganton de terorismo, kaj ĉesigi la Dekreton pri Komerco kun la Malamiko rilate al Nord-Koreio. Japanio ankaŭ konsentis pri duflankaj interparoladoj "surbaze de konstato de malfeliĉa pasinteco kaj la tiurilate nefaritaj deklaroj" - do iel malpreciza agendo. Kaj ĉiuj konsentis doni urĝan energihelpon al Nord-Koreio ene de 60 tagoj.

Kial Usono subskribis tion ? La New York Times diris, ke tiu interkonsento "signifas gravan kursoŝanĝon por la Bush-registaro", kaj kompreneble Bolton konsentas. Tion faras la plej multaj aliaj komentistoj. Oni montris ke la interkonsento estas tre proksima al tiu atingita de la Clinton-registaro kaj denuncita de la Bush-reĝimo. La plej multaj komentistoj konsentas ankaŭ ke tiu interkonsento verŝajne atingintus antaŭ kvin jaroj, en momento kiam Nord-Koreio ankoraŭ ne testis atomarmilojn, se la Bush-reĝimo nur volintus.

Do, kio ŝanĝiĝis ? Ŝajnas ke la realo de rifuzitaj opcioj movis la decidulojn en Vaŝingtono. Fakto estas ke Nord-Koreio havas nun kelkajn armilojn kaj dubindas ke ĝi forlasos ilin. Fakto estas ke Usono enkaĉiĝis en Irako kaj koncentras siajn kromajn politikajn energiojn al Irano. Fakto estas ke la respublikanoj perdis la lastan elekton, grandparte pro temoj de ekstera politiko. Fakto estas ke ĝiaj aliancanoj ĉiutage malpli emas sekvi la usonan politikon. El usona vidpunkto, la interkonsento forigas la temon provizore el la geopolitikaj aktualaĵoj. Poste estos multaj okazoj por Usono reveni al la demando.

Kaj kial subskribis Nord-Koreio ? Pro unu afero : ĝi estis sub peza ĉina premo subskribi ion. Kaj eble ŝajnis al la nord-koreanoj malsaĝe tro forte kontraŭi Ĉinion ĉi-momente. Pli grave, Nord-Koreio ricevis ion kion ĝi longe deziris kaj kion la Bush-reĝimo longe rifuzis – la promeson de duflankaj interparoladoj kun Usono pri plenaj diplomatiaj rilatoj. Kaj ĝi ricevis ion urĝe bezonan : energi-helpon. Ĝi faris tion sen tro multe forlasi. Estas certe ke ĝi devas elŝalti la reaktoron de Yongyon. Sed krome, la resto estas malfermita al "diskuto" kaj ne estas menciita ke ĝi devas nun malmunti atomarmilojn.

El vidpunkto de Ĉinio, tiu interkonsento reduktas la premon de Usono sur ĝi por revenigi Nord-Koreion sub kontrolon. El vidpunkto de Sud-Koreio, tio permesas la daŭrigon de ĝia iomete diskreditita afablec-politiko. Nur Japanio grumblas, kaj indikis ke ĝi ne kontribuos al la energi-helpo, kio signifas ke Sud-Koreio devas surpreni la parton de Japanio – kio ne taŭgas por fortigi la jam ŝanceliĝantajn rilatojn inter Japanio kaj Sud-Koreio.

Do, ĉu temas pri ŝarado aŭ pri unua paŝo ? Mi emas kredi ke estas certe la unua, kaj la dua nur eble. Kion la interkonsento elmontras refoje, estas la malkreskanta kapablo de Usono atingi siajn ĉefajn celojn en la geopolitika areno.

Immanuel Wallerstein.

[Kopirajto ĉe Immanuel Wallerstein, donata de Agence Global. Pri rajtoj kaj permesoj, inkluzive de tradukado kaj alŝuto al nekomercaj retejoj, kaj kontakto : rights@agenceglobal.com, 1.336.686.9002 aŭ 1.336.286.6606. Permeso estas donita por deŝuto, elektronika plusendado, aŭ retmesaĝo al aliaj, kondiĉe ke la eseo restas integra kaj la noto pri kopirajto estas montrata. Por kontakti la aŭtoron, skribu al : immanuel.wallerstein@yale.edu. Tiuj komentoj, aperantaj dufoje monate, celas esti pensadoj pri la nuntempa monda scenejo, el la perspektivo ne de aktualaj ĉeftitoloj, sed el pli longtempa distanco.] Fernand Braudel Center, Binghamton-Universitato HYPERLINK "http://www.binghampton.edu/fbc/cmpg.htm" Listo de antaŭaj komentoj en la angla kaj tradukoj al aliaj lingvo

Elangligita de Monda Asembleo Socia (MAS) -mjcc