Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kultura dominado
de Por Esto !  
24a februaro 2007

Por Esto ! (Kankuno, Meksikio), 17-a de februaro 2007

La projekto de Vaŝingtono "Komputileto por ĉiu infano" (OLPC, laŭ la angla), de malmultekostaj komputiletoj por la Sudo, estas "miriga sistemo de dominado kaj de tutmonda kultura manipulado", denuncas la kreinto de la operacia sistemo (operaciumo) UTUTO dum la Informadika Konvencio 2007 en Havano.

Havano, Kubo, la 16-an de februaro (AFP). - La usona projekto "Komputileto por ĉiu infano (OLPC)", gvidata por redukti la digitan breĉon kun la Sudo, estas "granda negoco" kaj "miriga sistemo de kultura dominado", denuncis en Havano la kreinto de la operaciumo UTUTO, la urugŭajano Daniel Olivera.

La projekto "Komputileto por ĉiu infano", de malmultekostaj komputiloj por la Sudo, estas "miriga sistemo de dominado kaj de tutmonda kultura manipulado", diris Olivera en la Informadika Konvencio 2007, kiu ĉi-vendrede fermiĝas en Havano kaj en kiu partoprenas 1.650 fakuloj el 58 landoj.

Laŭ Olivera, la porteblaj OLPC "enhavas obskurajn aferojn kiuj ne plaĉas al ni", havas "sistemon de tutmonda lokalizado por scii kie troviĝas la aparatoj, alian por bloki ĝian uzadon kiam ajn plaĉas al la kreintoj kaj krome (antaŭdifinas) la enhavojn kiujn uzos" la uzantoj.

La OLPC, iniciato de Nicholas Negroponte, fondinto kaj direktoro de la Media Lab, de la Masaĉuseca Teĥnologia Instituto (MIT), kaj frato de la eksa nacia direktoro de la Sekretaj Servoj de Usono, John Negroponte, estis prezentita kiel alternativo kun malalta kosto (po 100 dolaroj por komputilo) por redukti la digitan breĉon kun la Sudo, unu el la plej diskutataj temoj en la Konvencio.

"Rezultiĝas trompo ke tiu sama registaro (de Usono) parolas pri redukto de la "digita breĉo", diris la kuba ministro pri Informadiko kaj Komunikado, Ramiro Valdés, dum la malfermo de la evento, kiun partoprenis la tielnomata patro de libera programaro, la usonano Richard Stallman, kaj aliaj partizanoj de lia doktrino.

Olivera, kiu gvidas en Argentino la projekton per donacoj UTUTO destinitan faciligi la aliron al la konoj tra teĥnologio, speciale en la Sudaj landoj, substrekis ke malantaŭ la "homamaj motivoj" anoncitaj de la OLPC, kaŝiĝas ankaŭ "granda negoco".

"La MIT ne nur gajnus grandan elcentaĵon da mono vendante tiun maŝinon al la registaroj, ĉar ĝi haveblas nur per aĉeto de minimume unu miliono da ili ; sed krome ĝi ricevus monon por la teĥnika servo kaj riparoj de tiuj maŝinoj", klarigis la urugŭajano, aŭtoro de la operaciumo UTUTO (libera programaro).

Krome, klarigis li, "MIT enspezas pro la operaciumo kiun ili instalas" en tiuj komputiloj.

"Nun il ja sukcesis la ’miraklon’ maski la manipuladon de la enhavoj", rimarkigis Olivera, aŭtoro ankaŭ de operaciumo por la projekto OLPC kiun ties instigantoj eĉ ne volas aprezi.

"La propono de UTUTO de nova operaciumo por la malmultekosta maŝino ebligus ne nur instali pli da programoj (...). Ni pensas ke ne necesas submetiĝi al la programoj kiujn la komputilo enhavas", asertis li.

La bazoj de la movado de libera programaro, kiun defendas Stallman kaj Olivera, starigas la liberan uzadon kaj disdonadon de la programaroj kaj aliron al iliaj fontokodo por povi modifi la programon. "En la kampo de informadiko, la libereco ne estas povi elekti inter diversaj programoj privataj (ne liberaj), ĝi estas ne havi proprietulojn, estas ne uzi privatajn programojn", asertis Stallman.

Olivera emfazis ke "pli universala" kaj "pli solidareca" operaciumo jam pretas, "necesas nur ke iu aŭskultu" la programistojn de la Sudo, por kiu "la gajno estas en tio ke ĉiuj lernas pli".

Kreiĝis antiviruso por la reto de la Insulo

Havano, Kubo, la 16-an de februaro (DPA).

La entreprenoj Segurmática de Kubo kaj Kaspersky de Rusio kreis antiviruson kiu fortigas la protekton kaj sekurecon en la retoj de la plej granda el la Antilaj Insuloj, diris hodiaŭ oficisto de la sektoro.

La Antiviruso Segurmática Eldono Kaspersky, detektisto de malicaj programoj, enhavas serĉilon disvolvitan de la rusa laboratorio Kaspersky, informis Orlando Vasallo Prieto, teĥnika kaj komerca direktoro de Segurmática.

Por la kuba fakulo, la nova programo "povas realigi heŭristikajn procesojn por detektado de nocaj kodoj, do, ĝi havas praktikan agadon kontraŭ la kibernetikaj minacoj". Li aldonis ke la antiviruso kapablas imagi ĉu nekonata programo prezentas "danĝeron ĉar temas pri nove kreita malica programo".

Olga Korenbaum, specialistino pri Teritoria Disvolvado por Latinameriko de la rusa entrepreno, informis ke la ĉeesto de ŝia firmao en la regiono jam de ses jaroj estas centrita en Kubo kaj Meksikio.

"Por la proksima estonto ni ŝatus altigi nian ĉeeston kaj niajn vendojn en Latinameriko, io tute ebla, antaŭ ĉio se oni konsideras ke la regiona kresko de Kaspersky en 2006, kompare kun 2005, estis je 280 elcentoj", informis ŝi.

Elhispanigita de MAS el "Por Esto !", 2007-02-17