Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
RSF kun sangaj manoj
de Jean-Guy ALLARD  
24a februaro 2007

Al kiu fia ludo dediĉas sin, refoje, la franca neregistara organizo de Robert Ménard, Reporters Sans Frontières (RSF), per sia provo kaŝi la faktojn en la kazo de la haitiaj ĵurnalistoj murditaj de kvazaŭarmeanoj ?

Jen la demando kiun multaj observantoj faras post la ĵusa apero de enketo farita de rekona usona fakulo pri la sovaĝa murdo al fotoraportisto en la malriĉega karibia nacio.

Jeb Sprague - kalifornia akademiano, kiu de kelkaj jaroj dediĉas sin al la temo Haitio, kaj kiu senmaskigis, kun sia kolegino Diana Barahona, la koluzion de RSF kun la Ministrejo pri eksteraj aferoj ("ŝtatdepartemento") - fine publikigis en la konata teksejo Narco News analizon en kiu li indikas ke la pariza organizo misinformis pri la morto de la fotoĵurnalisto Jean-Rémy Badio, la 19-an de januaro 2006.

Sprague rakontas kiel najbaroj de la haitia vilaĝo Martissant, sude de Portoprinco, akuzas la kvazaŭarmean grupon Lame Ti Manchèt (Armeo de la Malgrandaj Maĉetoj) respondeci pri la murdo al la raportisto.

Laŭ la grupo SOS Journalistes, en kiu membris Badio, la ĵurnalisto estis ekzekutita post esti fotinta la murdistojn. Tamen, komunikaĵo de RSF el Parizo prezentas torditan version de la faktoj, "eĉ kiam al tiu grupo atribuiĝis terura nombro da dokumentitaj murdoj", raportas Sprague, en speciala raportaĵo por Narco News Bulletin.

Gazetara komunikaĵo de RSF el Parizo provas devojigi la atenton por impliki alian grupon konatan kiel Baz Gran Ravine, kiu ne havis pruvitan partoprenon en la murdo.

La ĉefino de la oficejo de RSF en Kanado, Emily Jacquard, zorge evitis mencii la akuzojn esprimitajn de la najbaroj de la krimejo kaj ankaŭ ne indikis ke la grandega kvanto da dokumentitaj politikaj murdoj en Martissant dum la lastaj du jaroj estis faritaj de Lame Ti Manchèt.

Sprague memorigis pri masakro farita kune kun la haitia polico en piedpilka ludo subtenata de USAID, la 20-an de aŭgusto 2005. Bildoj de tiuj tragikaĵoj aperis en la dokumenta filmo de Walt Bogdanich, raportisto de la New York Times, titolita Haitio : demokratio nefinita.

La Haitia Gazetara Agentejo (AHP) raportas ke, laŭ la proksimaj amikoj de Badio, la viktimo ricevis mortminacojn de membroj de Lame Ti Manchèt, kvazaŭarmea grupo kiu aperis sub kuratelo de la reĝimo de Latortue, trudita de Usono.

Guyler Delva, de la Asocio de Haitiaj Ĵurnalistoj (AJH), denuncis la murdon de Badio en multnombraj haitiaj komunikiloj.

La kazo de Abdias Jean

Ne estas la unua fojo ke klare konfirmiĝas la ambigueco de RSF en la haitia dosiero.

Evidenta kazo : la murdo de alia ĵurnalisto, Abdias Jean, 25-jara, korespondanto de radiostacio en Miamo, WKAT, kiu estis ekzekutita de la polico de la intera reĝimo en januaro 2005.

Gazetaraj agentejoj menciis la ateston de ĉeesta atestanto, laŭ kiu Abdias Jean estis murdita per kuglopafoj de policaj agentoj de la registaro de Latortue, kiam li raportis pri polica agado.

La policistoj batis Jean kaj pafis al li per siaj fajroarmiloj, kvankam li estis sin klare identiginta kiel ĵurnalisto.

Ankaŭ en tiu kazo, Guyler Delva, prezidanto de la AJH, ne nur kondamnis la murdon, sed asertis disponi pri informoj laŭ kiuj la policistoj persekutis la ĵurnaliston ĝis ene de domo.

Tamen, RSF konservis totalan silenton pri la kazo.

La franca grupo, tiel intervenema por kaŝi krimojn de usonaj protagonistoj - la informo de RSF pri la murdo de la hispana bildraportisto José Couso en Irako igis tion senduba - ne taksis tiun sovaĝan ekzekuton inda eĉ de komunikaĵo.

Laŭ artikolo aperinta en aŭgusto en la usona teksejo Counterpunch, de la enketintoj Diana Barahona kaj Jeb Sprague, la alianco inter RSF kaj la ŝtatdepartemento estas tiom konfidenca ke la National Endowment for Democracy (NED) rifuzis riveli la enhavon de la dokumentoj IRI 2002-022/7270, IRI 2003-027/7470 kaj IRI 2004-035/7473 kiuj enhavas la detalojn de la ekzistantaj interkonsentoj inter RSF kaj la International Republican Institute (IRI), la enmekisiĝo-aparato de la Respublikana Partio.

La ĵusa enketo pri la USAID de la General Accountability Office (GAO), la komerca kontrol-organo de la usona registaro mem, rivelas kiel la IRI kaj la NED estas du el la perantoj uzataj ekde la Reagan-registaro por devojigi monon de la impostpaganto al eksterlandaj organizoj kiuj apogas la projektojn de la usona ekstremdekstro kaj de la CIA.

Haitio travivis senfinan tragedion ekde 2004 kiam mafio de usonaj politikistoj kaj oficistoj, post internacia kampanjo de misinformado, organizis la forigon de la prezidanto Jean-Bertrand Aristide.

Tiu mafio ricevas la ekonomian subtenon de la United States Agency for International Development ([USAID]), de la International Republican Institute (IRI) kaj de la National Endowment for Democracy (NED).

Tiuj samaj organizoj financis, vide al la prezidant-elektoj, diversajn politikajn grupojn kiuj partoprenis en la puĉo kontraŭ Aristide aŭ subtenis ĝin.

RSF troviĝas inter la pruvitaj ricevintoj de la monhelpoj donitaj al tiuj samaj organizoj antaŭ kaj post la puĉo.

Do... Al kiu fia ludo dediĉas sin, refoje, la franca neregistara organizo de Robert Ménard, per prezentado de distordita versio de la murdo de ĵurnalisto kaj totala ignorado de alia murdo, spite al la ripetaj denuncoj de profesiuloj de la haitia gazetaro ? Ĝis kiam RSF pretendos defendi la ĵurnalistojn kaj la homrajtojn, dum ĝi montriĝas ĉiufoje pli ligita kun la misinform-aparato de la usona registaro ?

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de MAS el : Granma Internacional, februaro 2007 -vl