Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Najrobo : kunveno de ĵurnalistoj kaj sociaj komunikantoj
de CIRANDA  
18a februaro 2007

Monda Socia Forumo 2007, de la 20-a ĝis 25-a de januaro, Najrobo

Informo pri la kunveno en Najrobo

Vendredon, la 9-an de februaro 2007

Ĵurnalistoj kaj sociaj komunikantoj kunvenis en Najrobo por komenci interŝanĝi strategiojn pri la tutmondaj mobilizaj tagoj laŭ la MSF-proceso

La 24-an de januaro, ĵurnalistoj kaj sociaj komunikantoj el diversaj alternativaj komunikiloj invititaj de la Internacia Ciranda de Sendependa Informado, konvenis en Najrobo, Kenjo, Afriko. La kunveno estis programparto de la Monda Socia Forumo 2007 kaj celis debati pri la estonteco kaj strategioj de interŝanĝa komunikado ene de la MSF-proceso.

La iniciato estis bonvenigita de la trum- kaj danc-grupo The Drum Beat Of Uganda el Ugando, kiu estis ankau bonvenigita kaj tre aprezata de Ciranda. La muzikistoj kaj dancistoj de la grupo celebris la malfermon de kunveno kies unuaj konkludoj okazos ene de jaro, dum la tagoj de tutmondaj mobilizaj tagoj laŭ la MSF-proceso.

Aktivuloj pri komunikado el Afriko, Latinameriko, Azio kaj Eŭropo komencis la kunvenon per mallonga prezento de la historio de interŝanĝa raportado kiu okazis dum la MSF-proceso ekde 2001, inkluzive de regionaj kaj naciaj iniciatoj - la lasta okazis en Nov-Delhio, kiel rimarkigis membro de la Barata Socia Forumo.

Estis ankaŭ prezentado pri la koncepto de interŝanĝa gazetara raportado, kiu kontrastas al merkata ĵurnalismo, kaj la diskuto pri Ciranda, iniciato kiu ĉiam transformiĝas mem. Sekvis dialogo pri estontaj iniciatoj por la proceso 2007/2008 kiam, anstataŭ havi centran MSF-eventon, estas planitaj multaj tagoj por ke ĝi okazu samtempe por levi la voĉon kontraŭ la Monda Ekonomia Forumo en Davoso.

La partoprenantoj de Ciranda trovis ke nia ĉefa defio estas raporti pri agoj kaj iniciatoj de sociaj movadon en tiu proceso kaj, samtempe, partopreni en sociaj movadoj por alia komunikado, nekonkurenca kaj nemerkata, kiu ankaŭ konscias pri la sociaj bataloj por alia mondo ebla.

La kunveno estis sukcesa en sia celo recertigi la koncepton de interŝanĝa komunikado kiel unu el la alternativoj al la nuna komunikada normo. Pli ol pri subteni starigon de amaskomunikiloj, kiu fine fariĝos kontrolataj de etaj grupoj, niaj partoprenantoj interesiĝas pri esti konektita kun diversaj komunikiloj kaj homoj pere de horizontecaj retoj kapablaj kune subteni komunikadajn iniciatojn.

La temoj kaj la partopreno dum la kunveno en Najrobo respondas al la MSF-proceso kaj estas kongrua kun la Principoj de MSF. Krom esti en kontakto kun diversaj komunikiloj, la homgrupo ĉeesta en la kunveno ankaŭ engaĝiĝis komunikiĝi kun la socia movado kaj daŭre defendi la rajtojn pri komunikado.

Alivorte, el la Najroba renkontiĝo aperis laborgrupo preprarita por komenci la preparlaborojn por la mobilizaj tagoj en 2008. La grupo estas malferma por ĉiu ajn kiu deziras partopreni. Kaj nia unua movo estas produkti kaj disdoni tiun ĉi dokumenton. Por startigi niajn agadojn, ni elektis kelkajn komunikajn instrumentojn, la sekvajn :

1. Starigo de komunikad-listo per retpoŝto, kio estis ankaŭ farita de Hipatia. La retpoŝtadreso estas : alafas@listas.hipatia.info, nur en la angla, tra kiu ni interŝanĝos informojn pri organizado ;

2. Monataj dokumentoj en aliaj lingvoj kun informoj pri niaj agadoj estos preparitaj por distribuado al diversaj diskutlistoj kiuj partoprenas en la MSF-mdedio ;

3. Wiki-teksejo estas preprarata por interŝanĝi informojn pri konstruado de ago-projektoj kaj -iniciatoj, kaj ankaŭ por interŝanĝi metodajn kaj konceptajn referencojn, kiu troviĝas en la teksejo www.ciranda.net/wiki (konstruata) ;

4. La teksejo Ciranda Mundi (Spip-sistemo de kolektiva publikigado) por publikigi artikolojn aŭ informojn pri la mobilizadoj kaj temoj de MSF. La adreso estas www.ciranda.net/mundi (konstruata) ;

5. Nun ni havas ankaŭ la retpaĝon Ciranda Africa, kiu estas kunorganizata de Ciranda Afro (Brazilo) kaj M.A.U. Group (Kenjo) kaj diversaj afrikaj ĵurnalistoj kiuj ĉeestis en la Najroba renkontiĝo. La teksejo : www.ciranda.net/africa (konstruata) ;

6. Prioritatas dialogoj kun aliaj alternativaj komunikiloj kiuj estas partneroj, por disvolvi interŝanĝajn agadojn uzante liberajn programojn kaj komunikajn instrumentojn, kiel aŭdvidajn enhavojn kun interfaco ĉe la teksejoj de Ciranda.

La Najroba kunveno daŭras rete, per retpoŝto, kaj ankaŭ korpe, per diversaj lokoj kie niaj partoprenantoj ankaŭ agas. Se iu deziras aliĝi, bonvolu sendi retmesaĝon al ciranda@ciranda.net, kun via nomo, organizo kaj lando. La persono povas elekti inter aliĝo al laborgrupo (lista Alafas) aŭ ricevi informojn (listas Ciranda).

Informoj pri kiel partopreni en la wiki-retpaĝo, en Ciranda Mundi aŭ Ciranda Africa, estos baldaŭ sendotaj tra la diskutlistoj Alafas (angla) aŭ Ciranda (aliaj lingvoj).

Venonta kunveno okazos en 2009, dum la venonta Mond Socia Forumo.

La 24-an de januaro 2007

Kasarani Stadium, Najrobo, Kenjo.

Krome :

Artikolo de Thais Chita and Lina Rosa - Paulo Freire Institute - Ciranda (angle) : http://www.ciranda.net/spip/article...

Artikolo de Constanza de Pina, Flamme d’Afrique - Ciranda (portugale) : http://www.ciranda.net/spip/article...

Elangligita de MAS -vl