Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La komunismo estas bona partio
de Roger MARTELLI  
20a julio 2005

Roger MARTELLI :

La komunismo estas bona partio - diru al ĝi JES

Ĉu komunista partio havas ankoraŭ estonton ? Jes, asertas tiu teksto. Kondiĉe ke ĝi estu la « partio de la komunismo » : reveno al la originaj valoroj kaj originale konstruita en la dudek-unua jarcento, liberigante la vojon al « nova mondo ebla ».

Roger Martelli ĉerpas sian pensadon en sia duobla sperto de historiisto kaj politika respondeculo - li estas hodiaŭ direktoro de la komunista monatgazeto Regards. Lia eseo, ligante la historian kritikon kun la politika prospektivo, larĝigas la komprenon de la komunisma malsukceso kun konsidero al la malforto de la maldekstrularo kaj la novliberala kapitalismo. Sub tiu lumo aperas alia konfiguraĵo de la demokratio, de la politikaj bataloj, de la eblaj kuniĝoj kaj de iliaj celoj.

« La granda vojdisiĝo » proponita ĉi tie - ŝanĝi la komunismon por ŝanĝi la mondon - koncernas la komunistojn, kun aŭ sen membrokarto. Ĝi interesas samtempe ĉiujn kiuj volas vivindan mondon, en Eŭropo kaj aliloke.

Enkonduko

Ĉu la Franca Komunista Partio havas ankoraŭ estontecon ? Hodiaŭ, ĝi jam ne havas rezervojn. Sovetio malaperis ; la "socialisma tendaro" jam ne ekzistas ; kio restas de la komunistaj organizoj en la mondo penas renoviĝi. Ĝis hodiaŭ, la aparatoj kaj la malnovaj kulturoj blokis ĉian konsekvencan refondiĝon. Kiam la USSR kolapsis, en 1991, kaj kun ĝi la lastaj esperoj de relanĉo de la sovetismo, multaj francaj komunistoj kredis ke ilia partio povos eskapi el la kadukiĝo, ke ĝi disponas en si mem pri historio kaj pri resursoj kiuj ebligus al ĝi alfronti la situacion. Ne estis tiel. La internaj avertoj ne mankis dum la kuro de la jaroj. Vane : la alarm-sonoriloj ne estis aŭdataj. La Franca Komunista Partio estas elsangiĝinta. Ĝi estas ĉe la elektoj forigita ; ĝiaj aktivuloj dubas, konsternitaj de la elektaj katastrofoj de 2002.

Jen la raporto pri la stato. Ĝi sonas kvazaŭ funebra parolado. Ĉu la komunismo estas do morta ? En eseo, antaŭ nelonge, la historiisto Marc Lazar, tamen asertante ke « [la elekto-katastrofo de] 2002 certe signifis la morton de la franca komunista partio », miras kelkajn paĝojn poste, ke « formo de komunismo daŭre ekzistas sendepende de la aktivula institucio kiu kreis ĝin ». Li prave substrekas tiun persiston. La komunismo restas fonto de engaĝiĝo, ĝiaj valoroj akvumas la socian agadon, ĝia simboleco prilaboras la politikan imagaron. Kontraste al la esperoj de iuj, al la timoj de la aliaj, ĝi ne estis reduktita al la « pasinteco de iluzio ».

Sed jen ĝi diseriĝinta, ĝi kies senmanka unueco vekis, antaŭ ne longa tempo, admiron aŭ timon. Ĝi eksplodis tiom, ke nenia organizo, nenia aparta sentemeco kapablas kunigi ĉirkaŭ si ĉiujn komunistojn. Tiu situacio akre diferencas de la malesperiga monolitismo de antaŭe ; sed se la diverseco fariĝas disŝiriĝo, rifuzo de la alia, neado de io komuna, la klinika morto atendas ĉe la horizonto. Ĉu eblas fari el la agnoskata diverseco forton, sinergion de la specifaĵoj, la fandujon de tio kio ne estos plu la antaŭa uniko, sed kio estos io komuna de morgaŭ ? Ne estas absurde pensi tion.

Tiu ĉi libro asertas la trafecon de partio, tiu de la komunismo. Tio estos certe ne komunismo de daŭrigo kiu, prenante la malfeliĉojn de kelkaj jardekoj por neatenditaĵoj, konservus la fromojn kiuj ĝi alprenis en la 20-a jarcento. Oni projektu ĝin, parte, kiel reveno al la originaj valoroj, al la komplekseco de la « marksa metodo ». Sed samtempe kun reveno, ĝi estos aventuro al malsamaj horizontoj, neesploritaj eblecoj, ankoraŭ ne uzataj minejtavoloj. Rekomenco kaj komenco... Resume, komunismo kiu forgesos nenion de kio, en la lasta jarcento, fariĝis en ĝia nomo, nek la plej sublimajn sindonemojn, nek la plej hontindajn krimegojn. Komunismo kiu, ne pro malkonfeso, sed pro fideleco senigas sin de siaj arĥaiĝintaj formoj por povi fine eniri novan aĝon. Tiu komunismo estas intelekte fondita ; ĝi estas politike necesa. Ĝi povas okupi lokon en la mondo kaj en la socio tiaj kiaj ili estas ; se - kaj nur se - ĝi donas al si la rimedojn. Ĝi ne povas vivi sen projekto, sen politika strategio, sen kulturo, sen organizo. Ĝi devas akiri politikan formon, devenir « komunista partio ». Tiu de la 21-a jarcento restas konstruenda.

Mi ne proponas por tio miraklan solvon. Mi nur eldiras komunistan pripensadon, konstruitan en la dialogo kaj en konfrontiĝo kun miloj da aliaj, ĉu komunistaj aŭ ne. Mi prilaboris ĝin en la kuro de la jaroj, en la esplorlaboro kiun mi faris kun miaj amikoj en la instituto Maurice-Thorez, poste ĉe la Instituto pri marksismaj esploroj. Mi elprovis ĝin, post 1989, en la aventuro de la "refondistoj", kaj precipe ĉirkaŭ la semajngazeto Futurs [Estontoj]. Tiu aventuro, ne ĉiam komprenata, estis famigita « disidenta ». Mi tamen ĉiam konsideris ĝin kiel komunisman vojiron, eble malsaman, sed neniam disan de tiu de miaj kamaradoj, la anoj de la Franca Komunista Partio.

Mi esperas ke tiu ĉi raporto, samtempe persona kaj kolektiva, povos fariĝi ŝtono, simpla ŝtono de tiu vera komuna domo de la komunistoj, kiu ankoraŭ ne estas konstruita, por kiu ni kunigas la materialon, kaj por kiu ĉiuj komunistoj devas ankoraŭ fari la planon kaj fine realigi la strukturon.

Mirabeau diris pri la Francio de 1789 ke ĝi estas « nekonstituita agregaĵo de malunuecaj popoloj ». La formulo validas, ĉe la limo, por la nuntempa komunismo. En 1789, la politika komunigo faris el la agregaĵo nacion ; hodiaŭ, ĝi povas fari el la komunistoj « tutaĵon konstituitan de unuiĝintaj aktivuloj ».

Fondi la bazojn de plurisma kaj unuiĝinta organizo, kapabla agadi, en tiu ĉi mondo, por necesa kaj ebla alia mondo... Ĉu jen ne « bona partio » ? Oni diru al ĝi JES !

Parizo, februaro 2003.

Unua ĉapitro

Kio okazis ?

La elekta ekfalo de la KPF ne datas de 2002, nek eĉ de la jaroj de « mutacio », kiel kelkfoje aŭdigas, interne de la partio, tiuj kiuj dekomence kritikis la entreprenon de Robert Hue.

La simptomoj de la ekfalo

Oni povas diri ke la regreso de la FKP komencis... kiam ĝi ĉesis kreski ĉe la elektoj, tio estas post 1946. Tiun jaron, la FKP transiras la sojlon de 28 % da esprimiĝintaj voĉoj, kaj la tiuepokaj sondaĵoj pensigis ke ĝi povus transalti eĉ tiun de 30 %. Tiu premo estis tiel forta ke la ĉiuspecaj konservativuloj komencis sincere kredi ke la komunistoj povas enpotenciĝi, kiel en la landoj de centra kaj orienta Eŭropo metitaj sub la militan kuratelon de Sovetio. Fakte, la FKP neniam plu atingis sian parlamentan voĉdonrezulton de novembro 1946. Kompreneble ne ebla paroli pri kontinua falado, por signi movadon en kiu alternas rekreskoj kaj faloj. Sed la ĝenerala tendenco estis la retroiro, per sinsekvaj sojloj, dum kiuj la FKP neniam sukcesis komplete rekapti la perdojn de la plej malfacilaj konjunkturoj. Tiel, la miliono kaj duono da voĉoj kaj preskaŭ 6 % perditaj inter 1956 kaj 1958, kiam instaliĝis la kvina Respubliko, ne estis rekaptitaj poste. En la parlamentaj elektoj de 1967, la FKP resuperas certe la sojlon de 5 milionoj da voĉoj kaj ricevas 22,5 da esprimiĝintaj. Sed tio estis sub la mezumo de la 25 % kiuj karakterizis ĝiajn voĉojn dum la antaŭa Respubliko ; kaj ĉiukaze tiu rezulto de 1967 ne estis plu atingita. La 1970-aj jaroj lasas ĝin ĉe nivelo de 20-21 %, ĝis la dua frapo, decida, de 1981. La unua elekto de François Mitterrand repuŝas la FKP al ĝia nivelo de 1936 (15-16 %), la parlamentaj elektoj de 1986 subigis ĝis sub 10 %, la prezidantaj elektoj de 1988 sub 7 %, do pli malsupren ol ĉe la malbonaj elektoj de 1932.

Estas vere ke la komunistoj spertis realtiĝon, en 1993 - jaro de la granda fiasko de la miteranda socialismo - kaj ankoraŭ pli en 1995 kaj 1997. Dum la « mutacio » kaj la bona bildo de la nova gvidanto de la partio, Robert Hue, realtigis la « kvoton » de la FKP en la opinio, oni rekomencas esperi pri regajno. Kvazaŭ la elekta regreso estus nur malbona sonĝo, la portempa prezo de la disfalo de la sovetismo. Nenio ĉispeca. La FKP ne sciis aŭ ne povis profiti la malfacilojn de sia eterna « malamika frato », la Socialista Partio. Tion faris aliaj : la juna partio de la Verduloj en 1992-1993, la tre diskutebla Bernard Tapie ĉe la eŭropaj elektoj de 1994, aŭ la trockisma ekstremmaldekstro kiu sukcesis identigi sian bildon kun la nova radikaleco de la jaroj 1990. La influo de la FKP okazis ekde la liberiĝo 1945 laŭ tutlanda nivelo : ĉe la parlamentaj elektoj de 1978, neniu eŭropfranca departemento situiĝis sub 5 % de la esprimiĝintaj voĉoj. Ĉe la parlamentaj elektoj de 2002, ili estas 62 en tiu situacio, [...]. Ekde tiam, la komunista elektantaro estas kuntirita kaj geografie malekvilibra ; ĝi estas maljuniĝanta (53 % de la elektantoj de Robert Hue en 2002 havis pli ol 50 jarojn) ; ĝi ne certigas plu la politikan reprezentadon de la « simpla » popolo, aparte de la laboristoj.

La elekta kadukiĝo trovas sian paralelon en ĉiuj aliaj indikiloj de la partia influo. La FKP estis konsiderata sola amaspartio, en franca tereno kie la malnova demokratia tradicio neniam bone harmoniis kun partia membreco. La mokuloj certe ĉiam ironiis pri la fakto ke la plej multnombra partio de Francio estas tiu de la ekskomunistoj. Ni diru do ke la FKP kontinue restis... la dua organizo post la virtuala partio de tiuj kiujn ĝi forigis. Nu, tiu rimarkinda amaso da aktivuloj maldensiĝis. Estas neniam facile bilanci fidinde : ĉia statistiko pri aliĝoj lasas perpleksa, kiu ajn estu la partio ; des pli se ĝia kulturo de sekreto kaj ĝia organiza fiero tre ofte kontentiĝis pri certa senĝeneco rilate la realon. Sed se ne estas io « vera », la tendencoj, siavice, estas ja realaj. En 1968, la komunista direktejo anoncis oficiale 380.000 membrojn, 450.000 en 1974, 703.000 en 1979. Ni koncedu ke tiuj donitaĵoj estas serioze pufigitaj kaj, ekzemple, ke la membroj de 1979 ne estis pli ol 500.000. Restas tamen ke, en 1987, la FKP ne deklaris pli ol 330.000 membrojn, iomete pli ol 200.000 en 1998, 160.000 en 2000 kaj proksimume 125.000 laŭ la ciferoj de fine de 2002.

Kio restas en la FKP ? Nekontesteble, kelkaj belaj restoj. Sume, potencialo de 100.000 ĝis 120.000 membroj ne estas neglektebla se oni pensas pri kelkmiloj da ekologiaj membroj aŭ pri la reduktitaj membraroj de la ekstremmaldekstraj organizoj. Krome, la partio daŭre ekzistas surloke. Se la rezultoj de la lastaj parlament-elektoj estis, laŭ voĉoj kaj elcentaĵo, preskaŭ same malesperigaj kiel tiuj de la prezidantaj (4,8 % kontraŭ 3,4 %), la FKP, je la ĝenerala surprizo, konservis parlamentan grupon, kio certigas al ĝi veran influon, kiel en la antaŭaj parlament-elektoj. Se oni aldonas la pezon de la urba ĉeesto, oni konstatas ke la FKP, eĉ malfortiĝinta, ne malhavas atutojn. Sed la ĝenerala movado restas sisteme retroira. Tiel, la komunuma mastrumado estis tre frue gravega forto de la franca komunismo, ĝia precipa matrico de enradikiĝo kun la sindikata relajso. La amplekso de tiu ankriĝo - la « ruĝa ĉirkaŭurbo » ne estis nur mito - kaj ĝia originaleco estis tiaj ke oni povis paroli pri « komunuma komunismo ». Ne vidu en tiu formulo indikon de fermita institucio - la komunista hegemonio estis ĉiam relativa - sed indikon de sufiĉe forta ĉeesto por kolorigi tutan socian spacon. « Thorez-jaroj, Gabin-jaroj », titolis la revuo Autrement en 1992, en numero dediĉita al la historio de la ĉirkaŭurbo. La formulo diras subtile ke la komunismo kunkorpiĝis kun tuta popola kaj urba sociemeco : ĝi ĉerpis abunde el ties valoroj kaj ĝia imagaro ; ĝi kompense donis al ĝi siajn simbolojn kaj siajn signojn. Nu, tiu urba komunismo ne havas plu la iaman viglecon. Ĝi atingis sian apogeon en 1977, kun la unio de la maldekstro : la FKP mastrumis tiam 72 urbojn de pli ol 30.000 loĝantoj, 250 kun pli ol 3.500 loĝantoj kaj milon da pli malgrandaj komunumoj. En 1989, ĝi regis ankoraŭ milon da komunumoj, de kiuj 46 kun pli ol 30.000 loĝantoj. En 2001, ĝi gvidas nur 29 urbojn kaj centon da malpli gravaj komunumoj. La urba spaco de la komunistoj estas koncentrita en la pariza regiono kaj en la ĉirkaŭurboj. Ĝi ne plu gvidas grandajn urbojn (la FKP ne regas plu urbojn kun pli ol 100.000 loĝantoj) kaj, pli ĝenerale, centrajn urbojn.

La klarigoj de la falo

La retroiro estas tro ĝenerala kaj tro akcentita por esti konjunktura. La konjunkturo estis certe ne sen influo. En 1958, la FKP suferis la sukceson de gaŭlismo1 kiun ĝi akre kritikis sed kiu ŝajnis, en la okuloj de la opinio, la sola rimedo fronte al enterigo de kvara respubliko strangolita de ĝiaj koloniaj militoj. En 2002, la FKP viktimiĝis de la efektoj de la registara maldekstro kiuj pezis sur ĝi, kvankam ĝiaj kritikoj ne mankis dum monatoj. Sed ĉu la ekstera konjunkturo ne prezentiĝis pli bone ? La FKP, kiu spertis sian unuan traŭmaton en 1958, estis la sama kiu, du jarojn antaŭe, rifuzis la ŝancon de renoviĝo kiun donis al ĝi la 20-a kongreso de la sovetia KP. Ĝi ne volis vidi la ŝanĝojn kiuj ampleksiĝis : dum la konsumado kreskis en ĉiuj kategorioj, ĝi rigidiĝis en la simplisma teorio de la « absoluta paŭperiĝo ». Ĝi kontraŭbatalis la koloniisman respublikon, sed sen proponi alian kadron ekster la referenco al la granda orienta modelo. Mallonge, kiam la demando pri ŝanĝo komencis formi la francan politikon, meze de la granda postmilita kresko, la FKP restis en la kadro de pasintaj imagoj kaj, ĉe la limo, identigis sin kun projektoj de konservado.

La FKP de 2002 volis certe « mutacii », ekde la mezo de la jaroj 1990, kiam Robert Hue anstataŭis Georges Marchais kiu, antaŭ li, gvidis la partion dum proksimume 25 jaroj. Sed tiu mutacio ne finiĝis. La 30-a kongreso de Martigues, printempe de 2000, decidis « konstrui novan komunistan partion ». Nu, la decido restis nuraj vortoj : kelkaj aŭdacoj en la konsisto de la gvidaj organismoj, sed nenio pri nova partio... Rilate la strategion, la komunistoj ripetis iksafoje ekde 1978, ke ili ne volas plu « malnovajn formojn de unio ». Krom distanciĝo, nenia alternativa strategio klare formulita anstataŭis la malnovan « union de la maldekstro ». Se iu orientiĝo ne cedas la lokon al alia bone formulita, tiam la antaŭaj formoj superregas, ĉu vole aŭ ne. La komunistoj diris pri la unio de la maldekstro, ke ĝi faris la ludon de la Socialista Partio ; ili devis kontentiĝi pri la « plurisma maldekstro ». Tiu ne estis pli malbona ol la antaŭa ; sed kiam la FKP akceptis ĝin, ĝi jam tue ne estis je 20 % !

Se la konjunkturo pezis sur la retroiro de la Franca Komunista Partio, ni ne forgesu ke la historio ne konas fatalecon. Al konjunkturo eblas kontraŭdir ĝiajn efektojn, kiel la FKP sciis, meze de la jaroj 1930, superi la violentajn ŝtormojn kiuj ŝajnis kuntreni Francion, kiel grandan partion de Eŭropo, en la regresojn de la faŝismo. Aliflanke okazas, ke malfeliĉaj decidoj, aŭ kelkfoje eĉ la foresto de decidoj, akrigas la efektojn de la konjunkturo kaj rapidigas la retroiron, anstataŭ forŝovi ĝin. Ne ĉar la komunistoj partoprenis en la registaro de 1997 ĝis 2002 ili troviĝis en malfacilo ; sed ili faris tion en strategia kaj organiza kadro kiu devis fari el tiu partopreno kalvarian vojon, kaj ne saltotabulon por nova vivo.

La antikvaj romanoj kutimis aserti ke la Tarpeja roko estas neniam tre malproksima de la Kapitolo : ili celis per tio ke nur kelkcentoj da metroj distancas la loko kie oni ekzekutis la falintajn respondeculojn de tiu kie oni celebris ilian triumfon. Kiam organizo malprosperas post esti granda, ĉiam utilas provi kompreni kio faris ĝian forton, por pli bone distingi tion kio estigis ĝian malforton. Tiurilate, ne mankas studaĵoj kiuj, kun la jaroj, kiuj pacience prilumis la bazojn de la enradikiĝo de la komunismo en franca tero.

La tri pilieroj de la franca komunismo

La komunismo eniris en apriore favoran grundon : tiu de la revolucia tradicio kaj de la laborista movado. La « ruĝuloj » instaliĝis en la teritoriojn de la « bluuloj », la revoluciuloj de 1789-1793. Okulfrapas la kvazaŭ supermetiĝo de la mapoj pri komunistaj voĉoj - kiu estas proksimume la sama depost 1924 - kaj la revolucia aktiveco en 1793-1794, dum la tempo de la robspjerisma Konvencio. Kiam la FKP naskiĝis, la franca revolucio estis finita jam pli ol 120 jarojn ; kaj tamen montriĝas kontinueco, trans la mutacioj de la socio, kunligante la popolan kaj la revolucian historiojn, ambaŭ historioj de bataloj kaj de esperoj. La anoj de la Pariza Komunumo de 1871 daŭrigas la revoluciulojn de 1793 ; la francaj komunistoj sekvas samtempe la spuron de la Granda Revolucio kaj tiun de la Pariza Komunumo por « konkeri la ĉielon »...

La vojo ne ŝajnas tiel malproksima inter Moskvo-1917 kaj Parizo-1793 : ĉu la rusaj bolŝevistoj ne estas la modernaj jakobenoj ? Tiuj, kiuj alproprigis al si la rusan ekzemplon de 1917, la estontaj « komunistoj », do metis sin en solidan socipolitikan linion. Kaj tamen, ilia enradikiĝo estis neniel fatala. La unuaj jaroj sugestas eĉ ke, male, la heredaĵo, kvankam solida, povas esti forfuŝita. En decembro 1920, la partianoj de la Komunista Internacio estas plimultaj sine de la Socialista Partio SFIO. Sed, kelkajn jarojn poste, la situacio inversiĝis : la iama malplimulto de Turo (Tours) - la amikoj de Léon Blum kaj de Jean Longuet - rekomfortiĝis. La komunistoj politike marĝeniĝis, punataj de la sektecaj orientiĝoj de la Internacio, por kiu la precipa malamiko ŝajnis esti pli la socialisto - la « frato » de hieraŭ, fariĝinta « socialfaŝisto » - ol la klasa kontraŭulo mem. Necesis atendi la mezon de la jaroj 1930, la forlason de la katastrofa strategio nomita « klaso kontraŭ klaso » kaj la aperon de la orientiĝo de la « popola fronto » por ke komencu la releviĝo. Kial tiu strategio relanĉis en decida maniero la enradikiĝon ? Ĉar ĝi donis al la franca komunismo klaran identiĝon, per la kuniĝo de tri elementoj kiuj fariĝis, danke al ĝi, nedisigeblaj.

La FKP estas unuavice sociologie enradikiĝinta, en la industria kaj urba Francio, kaj precipe en la urbaj periferioj kiujn la ŝtataj neglektoj lasis nezorgataj - ĉu oni ne parolis pri la « franca Far West » ? - kaj kiujn la foresto de tradiciaj politikaj partioj, dekstraj aŭ maldekstraj, lasis orfaj, kiel montras jam delonge la paciencaj laboroj de la historiistoj. Per sia eniĝo en la socialajn luktojn, per sia reto de asocioj kaj, eĉ pli per siaj sindikataj kaj komunumaj praktikoj, la FKP plenumas, kelkfoje kvazaŭ ekskluzive, funkcion de preprezentado de la popolaj tavoloj.

Al tiu « tribuna » funkcio - en la antikva Romo tio estis la « pleba tribuno » kiu plenumis tiun popolan reprezentadon - aldoniĝas dua funkcio kiun eblus nomi utopia. Ĉiuj grandaj fazoj de la popola historio, de la « emocioj » de la Feŭda Reĝimo ĝis la modernaj « manifestacioj » kaj « revolucioj », rezultiĝis ĉiam de kuniĝo de kolero kaj de espero. En la 19-a jarcento, tio estis la « Sociala Respubliko » kiu enkarnigas tiun esperon, tiun kiu donas tiom da deziro vivi ke oni pretas morti por ĝi. Ekde 1917, la « Sociala » ŝajnis fariĝi realo, en Oriento, en la fora Rusio : ke ekzistis, en tiu supermetiĝo, io mita, eĉ « iluzio » - por repreni la faman terminologion de François Furet -, neniel malhelpis ke Sovetio longtempe enkarnigis utopion kiu efikis antaŭenpuŝe.

Fine, al tiuj du antaŭaj funkcioj aldoniĝas tria, pli klare politika, fundamenta en lando de partizana plurismo : ekde la jaroj 1930 la FKP aperas kiel iniciatanto de grandaj realismaj formuloj de politika kolektiĝo. Antifaŝisma fronto, nacia rezistado, unio de la maldekstro... Ne gravis la formuloj, ne gravis eble eĉ ke tiuj grandaj figuroj de kolektiĝo fine, post esti portintaj la FKP, turnis sin kontraŭ ĝi - mi pensas kompreneble antaŭ ĉio pri la unio de la maldekstro. Gravas, ke la FKP plurfoje asociigis sian nomon al kelkaj klaraj modeloj ebligantaj al individuoj kaj al diversaj fortoj kuniĝi ĉirkaŭ komunaj perspektivoj, eĉ se ili estis partaj kaj provizoraj.

Estas la kuniĝo de tiuj tri funkcioj kiuj faris la forton de la Franca Komunista Partio. Eĉ pli, estas ĝi kiu konstruis, en la longa daŭro, la identecon de la politika komunismo en Francio. Nek la socia karakterizo - antaŭ ĉio laborista - nek la utopia projekcio, nek la institucia realismo sufiĉas, unuope, fondi la politikan utilon de la FKP kaj difini ĝian identecon. Ilia kombiniĝo certigis ilin ; la malfaro de tiu kombinaĵo, kontraŭe, signis la inversan fenomenon de la « elradikiĝo », de malklara identiĝo kaj de elekta malfortiĝo.

Kiam la FKP perdas la kontakton

La FKP perdis la kontakton kun franca socio kiu transformiĝis pli inter 1945 kaj 1975 ol en la antaŭa jaracento kaj duono. Ĝi ne perceptis la signojn de tio, aŭ nur malbone. Ĝi pasas grandparte flanke de la grandaj mobiliziĝoj de la junularo en la 1960-aj jaroj, apenaŭ komprenas la novigaĵojn de majo 1968, observas kun distanco la novajn sociajn movadojn de la 1970-aj jaroj. La kontaktoperdo havis politike neniom da fatalo, kaj la internaj alvokojn ne mankis favore al noviĝo. Sed ĝi produktiĝis senindulge de kulturo - socio- kaj mondpercepto - kiu tro forte timis ke la skuoj de la socia sfero endanĝerigu relativan komunistan hegemonion super la laborista mondo. Ni rimarkigu ke tio ne havis videblajn sekvojn - tiugrade neniu forto povis konkursi kun la FKP pri la loko kiun tiu estis akirita en la popolaj socitavoloj. Sed kiam la Socialista Partio (PS), kiu pli rapide kaj pli profunde ol la FKP tiris la instruon de 1968, decidis okupi la spacon de certa antikapitalismo kaj samtempe akceptante la logikon de la unio de la maldekstro kiun ĝi estis rifuzinta ĝis tiam, la utilo de la FKP fendetiĝis, en ĉiuj siaj facetoj, de la sociala ĝis la kultura. Ankaŭ tiam montriĝis la mankoj de modelo kiun la historio unue validigis sed kiun ĝi des pli rapide diskreditigis ĉar ĝi neniam sciis renovigi sin mem. Kion la evoluo de la socio kaj de la mondo iom post iom senvalidigis, tio ne estas la deziro faligi la kapitalon kaj revoluciigi la ordon de la mondo, sed la manieron pensi la « realan movadon kiu al si abolas la aktualan staton » - unu de la plej famaj difinoj de komunismo donitaj de Markso kaj Engelso.

La komunismo de la 20-a jarcento kaj la FKP kun ĝi naskiĝis de la bolŝevismo. Sed kio estas la bolŝevismo, funde de la fundo ? Rimarkinda politika maŝino kaj, antaŭ ĉio, koncepto de partio artikigita kun koncepto de revolucio. La laborista klaso, diris Lenino en 1903, estas objektive revolucia, sed subjektive ĝi ne estas tia ; do, el « la ekstero », de intelektuloj kaj poste partio, venas al ĝi la revolucia konscio. Ĉar la partio « scias » ke ĝi kondukas la popolon al la preno de la potenco ; kaj ĉar ĝi grupigas la revolucian eliton en perfektan homogenecon kaj feran disciplinon, ĝi kapablas kapti ĉian okazon, perfortan aŭ pacan, por preni la potencon. Sed se la partio « scias », dum la popolo ne scias, kiel eviti ke, fine, la partio kutimiĝas decidi anstataŭ la popolo ? Jen troviĝas sendube la komenca fendo, kiun la praktiko de la potenco larĝigis ĝis kiam ĝi fariĝis abismo. Kaj ĉiukaze, se tiu malnovega disduiĝo de popolo kaj partio fundita sur la scio povis parte kongrui kun la socioj de la kapitalisma industriiĝo kaj amasiĝo, ĝi ne estas plu adaptita al la realo de popolo fariĝinta grandparte « scia », pro la objektiva socia evoluo kaj pro la sperto de siaj propraj konkeroj.

Ĉiuj ĉi transformiĝoj, kiuj fine forprenis la forton al la fondo-modelo, ne estas nure francaj. Ili tuŝis la tutan komunisman movadon en la mondo : nenia forto evitis la spiralon de regreso. La politika komunismo, al kiu ni kutimiĝis, naskiĝis komence de la 20-a jarcento ĉirkaŭ la ekzemploj de la rusaj bolŝevistoj, interne de la eŭropa marksisma socialdemokratio, de kiu la partizanoj de Lenino estis komence simpla branĉo inter aliaj. Kiam ĝi strukturiĝis en aparta organizo, post 1917, la bolŝevisma solvo restis ĝenerale malplimulta en Eŭropo. Kun kelkaj esceptoj, ĝi aligis nek la socialdemokratan laboristaron nek eĉ la tutaĵon de la revolucia tendenco, ĝuste komunisman. Sed ĝi estis validigita, en la okuloj de la plej radikalaj socialistoj kaj sindikatistoj, pro la sperto de milito - la bolŝevistoj estis inter tiuj kiuj ĝisfine rifuzis « la sanktan union » - kaj, ankoraŭ pli, pro la sukceso de la oktrobra revolucio en Rusio. Ekde 1917, la rusaj komunistoj estis aŭreolitaj de la prestiĝo de la juna soveta ŝtato, kies sperto prenis la valoron de modelo, tre rapide, ve ! en la interpreto kiun donis al ĝi la stalinismo.

La komunismo de bolŝevisma familio estas « unu » komunismo ; ĝi ne estas « la » komunismo. Historie ĝi aperas kiel la kombinaĵo de la teorio de la « malforta ĉenero » kaj de la fera avangardo. Se la imperiismo regas la mondon sendivide, ĝi havas siajn malfortajn punktojn - Rusio estas unu de ili - kaj partioj kunforĝitaj de fera disciplino povas, se ili serioze prepariĝas al tio, kapti ĉian okazon por ekfunkciigi procedon kiu kondukas al la mond-revolucio. Post 1919 kaj la starigo de la Komunisma Internacio, tiu bolsevismo fariĝis kadro de universala referenco, kaj ĝia ekisto kunfandiĝis, ĉefe, kun tiu de « internacia komunista movado » dominata de la soveta KP. Nenia alia forto devojiĝanta, nek la kontraŭstalinaj intermilitaj opozicioj, nek la Jugoslavio de Tito ekde 1948, nek la Ĉinio de Mao Zedong ekde la jaroj 1960, nek la eŭrop-komunismo meze de la jaroj 1970 malfortigis la hegemonion de la sovetiaj komunistoj super la movado.

Oni ne povas fornei la komencan dinamikon. La partioj volitaj de Lenino pli aŭ malpli enradikiĝis ekde la jaroj 1920 en teritoria areo pli vasta ol tiu okupita antaŭ ili de la socialdemokratoj de la Dua Internacio. Sed tiu enradikiĝo okazis kun malsama sukceso : ĝi restis modesta en la anglo-saksa mondo, en Afriko kaj Skandinavio, pli forta en Azio, en parto de la araba mondo kaj en Latin-Eŭropo. En Eŭropo, la germana KP estis potenca, antaŭ esti komplete malkonstruita de la sanga diktaturo de la nazioj ; en Francio, necesis antendi la mezon de la 1930-aj jaroj por ke la virtuala enradikiĝo fariĝu reala ; en Italio, post 1943, sur la ruinoj de la venkita faŝismo, prosperis itala KP kiu estis aŭtenta konstruisto de la tute juna respubliko.

La travivaĵoj de modelo

Tiu komunismo profunde stampis la historion de la 20-a jarcento. Du mondmilitoj portis ĝin al la potenco, en Rusio unue, poste en centra kaj orienta Eŭropo, de kiu Stalino faris protektan glacizon fronte al la reala kaj supozata minaco de usonigita Okcidento. La planedvasta malstabiliĝo kaŭzita de la imperiismo donis al ĝi novan spacon en Azio, kun la venko de la komunistoj en la grandega Ĉinio en 1949 kaj la loko akirita de la KP-j en la movadoj de nacia liberigo en Indonezio kaj preicpe en Hindoĉinio. La modelo trudita de Stalino en la jaroj 1930 ŝajnis tiam esti modelo de impresa regajnado, valida eĉ transe de la landoj eksplicite komunistaj.

Ĉu la egaleca logiko fine venkos danke al la virtoj de fortaj kaj mobilizigaj ŝtatoj ? Oni povis pensi tion, dum la kelkaj jardekoj en kiuj kuniĝis la premoj de la komunistaj povoj kaj tiuj de la malkoloniigo. Sed tiuj esperoj ne daŭris longe. Sovetio neniam sukcesis atingi sian grandan rivalon Usono, malgraŭ la triumfismaj deklaroj de siaj gvidantoj en la jaroj 1960 kaj 1970. La maoisma ĉina modelo, prezentata de siaj partizanoj kiel eksportebla alternativo, ne havis pli da sukceso, ĉar ĝi kaŭzis tiom da katastrofoj per sia taŭz-orda volismo ke la posteuloj de Mao devis returniĝi, kombinante la senliman potencon de la partio kun kreskanta malfermo de Ĉinio al la konkurenco kaj al la merkat-reguloj. Ĉie aliloke, la aŭtoritataj solvoj, funditaj sur forta popola mobiliziĝo ĉirkaŭ karismaj naciaj partiestroj kaj pli aŭ malpli socialemaj, fine senspiriĝis kaj lasis la lokon al gvidaj skipoj pli atentemaj al la ordonoj de la okcidentaj liberaluloj.

En la eŭropaj landoj en kiuj la komunistoj restis ekster la potenco, la KP-j ne konservis la influon akiritan en la antifaŝismaj kaj rezistadaj bataloj. Ili restis certe potencaj longtempe, en Italio kaj Francio. Ili trovis eĉ novan viglecon, en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, dum la socia kontestado kreskis en la evoluintaj landoj, kaj ili kreskis en la landoj liberiĝintaj de diktaturo den la 70-a jardeko, en Grekio kaj Portugalio. Tiam ankaŭ, en la epoko de « eŭropkomunismo », oni ekkredis ke nova figuro de komunismo estis naskiĝanta, kun alternativa modelo, pli demokratia kaj do pli loga ol tiu de skleroza sovetismo. Sed tiu provo, kiu asociigis la francan, italan, hispanan kaj kelkajn aliajn KP-jn - inter ili la japanan - daŭris nur kelkajn jarojn. La nova malvarma milito, komencita en la dua duono de la jaroj 1970, forbalais la lastajn esperojn. La socialisma tendaro enfermiĝis iom pli en si mem, tiom enkistita en siaj malnovaj kutimoj ke ĝi ne sciis kapti la lastan savbuon, tiun de la perestrojko provitan de Miĥaelo Gorbaĉov.

La lasta de la ĝensekoj - la ĉiupovaj ĝeneralaj sekretarioj de la sovetia KP- povis eble redoni spiron al la socia sistemo naskiĝinta en 1917 ; ne estas certe ke li povintus relanĉi la komunismon mem. La eŭropkomunismo, siavice, havis ŝancon sukcesi tion : en tio ĝi estis la lasta granda provo kiu povis ebligi al la bolŝevista trunko transformiĝi, sen ke nepre necesintus rompo kun la fondo-modelo. Antaŭ ĝi, ne mankis provoj de komunisma noviĝo, sen iam atingi sian celon. La opozicioj al Stalino, en Sovetio, estis dispremitaj. La provoj mildigi la trudojn de la « militkomunismo », poste de la « Granda Salto » de 1929-1933, estis ĉiufoje repuŝitaj : fine de la jaroj 1920, la zorgoj de la ruso Nokolao Buĥarin ne estis aŭskultataj ; la aranĝoj de la milito kaj de la tuj postmilita periodo ne transvivis la malvarman militon. Poste, la USSR ne sukcesis sian malstaliniĝon. La kuraĝaj kaj senordaj skurĝparoladoj de Nikita Ĥruŝĉov fine alvenis en la breŝnevan « stagnadon ».

Sammaniere, la reformoj en la eŭropaj popoldemokratioj fiaskis unu post la alia, de la memmastrumado de Tito, ĝis la « socialismo kun homa vizaĝo » en Ĉeĥoslovakio, tra la skizoj de la hungaro Imre Nagy en 1953-1956 aŭ eĉ de la modernigita socialismo de lia posteulo Janos Kadar, en la Hungario de la jaroj 1970. Ili fiaskis, ĉu pro izoliteco, ĉu pro subpremo. Kiam lanĉiĝis la lasta reforma ondo en USSR, tiu de Miĥail Gorbaĉov, jam estis ege malfrue, kaj la burokrata maŝino estis nekroziĝinta. La ŝajne tiel unubloka sistemo abrupte kolapsis en tragikomedion, evitante la sangan aventuron (escepte en Rumanio) sed ne ĉiam la ridindon, kiun montris la moskvaj puĉistoj de aŭgusto 1991

Dua ĉapitro

La tempoj ŝanĝiĝas

La komunistaj potencoj pereis, ĉar ili ne sciis renoviĝi. Ili trenis kun si la komunisman movadon kiu estis liginta sian sorton kun la fondomodelo. Ĉu tiu falo estis fatala ? Certe ne. Almenaŭ necesintus kompreni ke la mondo ŝanĝiĝis. Ĝi restas, kompreneble, pli ol iam ajn dominata de la kapitalismo. Sed tiu de la komencanta 21-a jarcento tute same diferencas de tiu de 1917 kiel la imperiismo esplorata de Rudolf Hilferding kaj Vladimir I. Lenin diferencis de la ekspansia manufaktura kapitalismo de meze de la 19-a jarcento.

La epoko en kiu ni vivas ne estas plu tiu kiu, ĝis la 20-a jarcento, miksis la malfacilan naskon de la burĝa socio kaj la sinsekvon de armitaj revolucioj. Fakte, ni ĉeestas pli aŭ malpli la samtempan finiĝon de pluraj evolu-cikloj.

Fino de cikloj

La kapitalismo, unue, finas sian « fordisman » ciklon. La longa fazo kiu komencis en la jaroj 1930 kaj daŭris ĝis komence de la 1970-aj jaroj, estis instalinta originalajn metodojn de regulado. Tiuj kombinis du tendencojn : unuflanke, labor-organizon funditan sur la « tajlorigado », kaj labor-rilatoj stabiligitaj de salajro-altigoj ; aliflanke, la impresa kresko de la interŝanĝoj en la kadro de sistemo apoganta sin sur la miksiteco de la publika kaj la privata sektoro. La alianco de la produktoĉeno, de la kronometro, de la amasa konsumado kaj de la ŝtata redistribuado dominis la jarojn de la granda kreskado. Hodiaŭ, la « tutmondiĝo » aŭ « globaligo » ĝeneraligas liberaligon kiu rekomponas la salajro-rilatojn, per la sama movo malfortigas la naci-ŝtatojn kaj la prizorgo-ŝtaton, vigligas la planedvastajn malegalecojn, malstabiligas la relativan ekvilibron kiu estiĝis el la venko kontraŭ la faŝismo kaj de la malvarma milito. La eniro en tiu nova fazo perturbas samtempe la dominantajn mastrumadojn kaj la klasikajn formuladojn de la alternativo : tute samtempe troviĝas malfortiĝintaj la klasika socialdemokrata redistribuado, la postmilita « radikala kejnzismo » (la plej maldekstraj variantoj de la socialdemokratio kaj de la komunista projekto de la jaroj 1960) kaj la bolŝevisma modelo de potencopreno.

De brita modelo al sveda aŭ germana, la socialdemokratio malrapide elĉerpiĝis, sen povi kontraŭstari la galopantan financiiĝon de la ekonomioj, nek bremsi la pli kaj pli viglan konkurencon de la nov-konservativuloj fine de la 1970-aj jaroj. La ankoraŭ pli reforma varianto, kiun enkarnigis la socialismo de Olof Palme en Svedio aŭ la registaroj Mauroy de 1981-1984 en Francio, ne rezistis al la krizo de la publikaj mastrumadoj kaj al la malrapida interveno de la ŝtato. La bolŝevisma modelo, siavice, jam sankciita dekomence pro sia aplikado de postrestintaj kaj malekvilibraj ekonomioj, komplete malsukcesis la teston de sia modernigo. La ekonomiaj reformoj lanĉitaj de Ĥruŝĉov post 1956 kaj unue daŭrigataj de liaj posteuloj - la reformo Liebermann de la jaroj 1960 - senspiriĝis komence de la jardeko 1970 kaj rapide dronis en longa marasmo.

Duavice, ni spertas la finon de la ciklo de la mekaneca industrio kaj de la laborista movado. La industrio certe daŭrigas sian kreskon, precipe en la landoj de la « Sudo ». Sed la teĥnologiaj revolucioj kaj la eniro en la eraon de la « informadiko » modifis la produktad-procezojn, malkomponis la labor-kolektivojn kaj difektis la klasikajn bazojn de la laborista movado (la kuplado de la granda industrio kun la urbo), almenaŭ en la evoluintaj kapitalismaj landoj. La laborista figuro ne malaperis ; sed la fino de laborista ekspansio en la « Nordo » kaj la profunda transformiĝo de la industria teksaĵo metis finon al la ideo, samtempe mita kaj aktiviga, de la klaso kiu tendencas identiĝi kun la popolo kaj kies liberiĝo estus do tiu de la tuta socio. La larĝiĝinta kampo de individueco - ne konfuzinda kun la individuismo kiu estas la pure kapitalisma respondo al tiu larĝiĝo - kaj la konsciiĝo ke la socia fremdiĝo, kvankam ĝi ne disiĝas de la ekspluatado, ĝi tamen ne samas kun ĝi, tute relativigis la proletaran kolektivan batalon de hieraŭ kaj larĝigis la manierojn kontesti la malnovan ordon de dominadoj. Regresante, la « laborista movado » parte liberigis la impulson de kritiko kiu en Francio alprenis la nomon de « socia movado » kaj, planedvaste, tiun de « antiglobaliga » aŭ « alimondisma » movado. Ankoraŭ necesas ke tiuj movadoj akiru la politikan econ - la ĝeneralan projekton de emancipiĝo - kiu vigligis la laboristan movadon en la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj kiun ili ankoraŭ ne havas.

Triavice, ni spertas hodiaŭ la finon de la ciklo de la reprezenta demokratio. Ĝi trudiĝas en la 18-a kaj 19-a jarcentoj ; ĝi havas sian unuan seriozan krizon kun la « amasiĝo » akcelita de la unua mondmilito ; ĝi relanĉiĝas en 1945, fariĝante pli « sociala ». Nun ĝi troviĝas antaŭ senprecedenca struktura krizo. Ĉar la postmilita socio estis renversita (salajrigo, urbanigo, virinigo, tutmondigo, individuigo...) sen ke la institucia spaco adaptiĝis al tio ; ĉar la tradiciaj tranĉlinioj de ekonomio, socio kaj kulturo jam ne esprimas la kompleksecon de la nuntempaj socioj ; ĉar la civitana implikiĝo - konstitua por la demokratia ligo - ne povas plu limigi sin en la tradiciaj teritoriaj kadroj kaj precipe ne en tiuj de la nacio. La nuna dekomratio suferas pro tio ke ĝi ne scias sufiĉe malfermiĝi al la supernacia spaco, al la mondo de la laboro kaj, pli ĝenerale, al la « socia » kampo. Ĝi ne atingos tion en la nura kadro de la reprezentado. La malfermiĝo al malsama demokratio komencis antaŭ kelkaj jardekoj. Ĝi portos la memmastrumadan fluon de la jaroj 1970 - unue akre kritikatan de la komunistoj. Ĝi poste instaliĝis, ne en Francio - kie la memmastrumada spirito estis dronigita en la marĉoj de etanima malcentrigo - sed en la landoj de la Tria Mondo. Tie ĝi fariĝis « partopreniga demokratio ». Ni koncedu, ke la sperto restas modesta laŭ sia amplekso. Tamen ĝi sufiĉas por fondi la konvinkon ke venis la tempo, ankaŭ tiukampe, por neŝtataj alternativoj en la ekzistanta stato de la aferoj.

Laste notindas ke Francio spertas la ciklo-finon de la unio de la maldekstro. Tiu ciklo malfermiĝis komence de la jaroj 1960, kiam la FKP faris el ĝi sia batalĉevalo fronte al la instaliĝo de la gaullisma reĝimo de la Kvina Respubliko. Tiutempe, al la strategio de unio de la maldekstro ne mankis racieco nek forto. Kion celis tiam la komunistoj ? Ili pensis ke la tempo ludas favore al la profundaj transformiĝoj, ke la « monopolisma ŝtatkapitalismo » iel fosas sian propran tombon larĝigante la salajro-kampon kaj rafinante la formojn de publika regulado. Dum tiuj periodoj, en kiuj la ŝtato estis ankoraŭ efika, ne estis malracie pensi ke modifado de la ekvilibro en ĝiaj pintoj sekvigos transformiĝojn de la tuta ekonomia-socia sfero. Krome, la polusiĝo de la politika vivo donis tutan kredindecon al la projekto grupigi la maldekstron kiu daŭre esprimas la popolajn aspirojn.

En tiuj tempoj dum kiuj la gaullisto Antré Malraux povis diri ke « inter ni kaj la komunistoj estas nenio », la ĝenerala evoluo ŝajnis favori unue la komunistojn. Estas vere ke ilia tiama politika skemo estis mirinde simpla : la komunistoj batalas por trudi la subskribon sub komuna programo kiu ligas la manojn de la socialistoj kiuj rifuzas tion obstine ; ili trudas la subskribon de tiu programo, kio ebligas ke la franca popolo adoptas ĝin ; la francoj kutimiĝas tiel al strukturaj reformoj, kio fortigas la plej radikalajn poziciojn kaj ebligas, en favora internacia medio - la pezo de la « demokratia tendaro » -, la transiron al la posta etapo, « revolucia » kaj socialisma.

Jen la politika projekto de la tiama FKP : miksaĵo de franca tradicio kaj de sovetia modelo, kiu ŝajnis tiam la scenaro plej konforma al la « respublikana » tendenco de la kolektiĝo, al kiu la Popola Fronto estis doninta ĝian plej viglan formon. Certe, oni povintus diri ke se la Popola Fronto estis akceptita de sesdeko da politikaj, sindikataj aŭ eĉ kulturaj asocioj, la Komuna Programo, siavice, estis subskribita nur de la FKP kaj la SP kaj kelkaj radikaluloj. Sed tiu rezervo ne valoris multe en tiu epoko kompare kun la politika altiroforto kiun la logiko de la komuna programo kaj la unio de la maldekstro estis akirinta. Fakte, la unio de la maldekstro triumfis dufoje : en 1972, kiam la Mitterrand-a SP decidis adopti ĝin kaj subskribis kun la FKP kaj la maldekstraj radikaluloj la Komunan Programon pri Registaro ; en 1981, kiam François Mitterrand starigis registaron kiu enhavis komunistajn ministrojn, unuafoje depost 1947. Intertempe, la SP estis ĉe la elektoj superinta sian komunistan rivalon kaj aliancanon. La registaro de la « plurisma maldekstro » estis certe la lasta misaventuro de tiu historia periodo.

Ne ĉar la franca maldekstro ne devus plu starigi al si la demandon pri sia politika hegemonio kaj do pri la majoritatoj kiuj ebligas ĝin. Sed la « unio de la maldekstro » apoganta sin sur la alianco de la instituciaj partioj (kaj unue de la FKP kaj la SP) respondis al stato de la salajro-socio, de la popola reprezentado kaj de la prizorgo-ŝtato. La serĉado de alianco de instituciaj partioj kongruis perfekte kun la ideo ke la okupado de la ŝtatpotenco ebligas daŭrigi kaj plibonigi la kejnzecan redistribuadon. Por la SP de la 1970-aj jaroj temis pri daŭrigi la reformisman tradicion de la Welfare State ; por la FKP, temis, per aŭdaca politiko de demokratiaj reformoj (ŝtatigo kaj ampleksigo de la povo mastrumi la salajrojn), prepari la loĝantaron al pli strukturaj transformadoj de socialisma-komunisma tipo. Tiu ekvilibro ne validas plu, samtempe pro la moviĝoj de la socio en la kadro de la tutmondiĝo, pro la krizo de la politikaj reprezentadoj kaj pro la maniero en kiu fariĝas nuntempe la bataloj por emancipiĝo.

La socia ekvilibro kontestata

Tiuj kvar grandaj cikloj stampis la tutan nuntempan historion, per varia entempeco, de kelkaj jardekoj por la ciklo de la unio de la maldekstro ĝis preskaŭ tri jarcentoj por la ciklo de la reprezenta demokratio. Kio estas do la konsekvenco de ilia finiĝo ? Refoje, la nuntempaj socioj troviĝas antaŭ la problemoj de ĝenerala regulado.

La ekstrema komplekseco de la kapitalismo neniam malhelpis ke ĝi stampis la historion de la socioj en tri grandaj koheraj fazoj de socia disvolviĝo. Unue (19-a jarcento), ĝi renversas la iamajn sociojn bazitajn sur agrikulturo, rekomendante, kontraŭ la praaj dividoj la koncentritan kreskadon de la industrio kaj la ĝeneralan fluecon de la konkurenco. Trudante siajn normojn ĝi samtempe instalas la « socialan demandon », portatan de laborista grupo sen ia ajn rajto sed en ekspansio, kiu minacas la komencan ekvilibron de la « libera » kontrakto inter du individuoj, la mastro kaj la laboristo. La socia demando malheligas la horizonton de la kapitalismo, ĉefe kiam la ekspansio de la imperiismo larĝigas kaj fragiligas sian universalan dominadon. Des pli, kiam la « malforta ĉenero » de la granda Rusio engaĝiĝas en impresa revolucio kiu materiigas la hipotezon ke trans la kapitalismo eblas io.

En dua tempo (la jaroj 1930-1940), kiam la tento de totalisma kapitalismo skiziĝas ĉirkaŭ la germana naziismo, fine instaliĝas ekvilibro : unuflanke ekspansia kaj raciigita kapitalismo dominanta la ekonomian kampon ; aliflanke tre aktiva « prizorga ŝtato » taskita reguligi la sferon de la sociaj rilatoj. Do, kapitalisma logiko sen serioza kontestado en la ekonomia ordo ; garantiita sistemo de rajtoj kaj de statusoj por salajrularo en ekspansio ; relativa socia integriĝo pro la larĝigita konsumado : jen kio nutris la evoluon de kelkaj jardekoj, apogite de escepte forta kaj daŭra kreskado. Tiu modo de socia « regulado » perdis la spiron fine de la jaroj 1960, kiam la kapitalismo estis ŝajne elĉerpinta, almenaŭ en la okcidentaj landoj, la altirajn virtojn de la « konsum-socio » kaj kiam la kvanta sukceso de la salajrularo denove kaj grandskale starigas la demandojn pri la ekvilibro inter kapitalo kaj laboro.

Tiam komencas tria fazo, kun la jaroj 1980, kiam la antaŭa ekvilibro eniras krizon kiu ĝeneraligas novan fazon sen sendivida hegemonio de la financkapitalo. La ŝtato malfortiĝis, la laborjuro cedis antaŭ la postuloj de fleksiĝo, la publika sektoro iom post iom malkonstruiĝis. La regno de la leĝo kaj de normoj, juĝata tro rigidaj, cedis la lokon al pli fluecaj formoj de kontrakto. La malrapidiĝo de la kresko interrompis la antaŭan ciklon de socia redistribuado. Strukture, tiu fazo de malkomponado kreis novan malekvilibron inter kapitalo kaj laboro, malfavore al tiu lasta. Resovaĝiĝante, la nova kapitalismo relanĉis la socian demandon ; sed tiu ne estas plu nur nek eĉ precipe kovrata de la laborista demando. Potenciale, la nova sociala situacio estas eksplodema pro la malegalecoj kaj la doloroj kiujn ĝi generas. La minaco estas sufiĉe forta por ke, flanke de la kapitalisto, estu serĉataj novaj formoj por integri la subalternajn klasojn, por anstataŭigi la fordismon de la antaŭa periodo. Tiu apogis sin sur la ampleksiĝanta konsumado kaj la sociala protekto ; la nova reĝimo de la mon-kapitalo preferas, siavice, partoprenigi la labor-mondon en la kapitaligo, de kiu la pensi-fonduso estas la ĉefpeco de la pratipo. Oni povas veti ke tiu mekanismo, akcentuante la malreguladojn de la spekul-veziko, estas graveda je ŝtormoj. La demando de sociaj ekvilibroj do vigle restariĝis per la evoluo de du jardekoj. Kiel « reguligi » sociajn rilatojn malstabiligitajn de kreskantaj malegalecoj de teritorioj, de grupoj kaj de individuoj ? Kiel pacigi sociojn kies disŝiriĝoj timigas perfortojn de la plej primitivaj antagonismoj ? En la momento, du grandaj tipoj de respondo formaliĝis kaj estis vulgarigitaj.

La liberala respondo disvastiĝis fine de la jaroj 1970, sur la ruinoj de la prizorgo-ŝtato. Kiam komencis la fazo de longdaŭra marasmo, la okcidentaj konservativuloj serĉis tutmondajn solvojn, en internacia kadro - ekzemple la ideojn de la usona « Triflanka Komisiono » pri « la regado de la demokratioj » en 1976. Rapidege, la respondeco pri la ekzistantaj malbonaĵoj estis atribuita al la rigideco de sistemo dominata, kiel oni diris, de la regulad-mekanismoj konfidataj al la ŝtatoj. Por retrovi la viglecon de la kresko, la intelektaj kaj gvidaj elitoj asertis ke taŭgas do inversigi la logikon de la jaroj 1930-1970 kaj retrovi la originajn virtojn de la libera konkurenco, liberigante la merkaton kaj ĝiajn supozatajn ekvilibrigo-kapablojn. Ekonomie, la flueco refariĝis la regulo - la cedo de la normoj por kontroli la merkatojn kaj de la reguloj de socia juro. La ekonomikistoj Milton Friedman kaj Friedrich von Hajek sur teoria nivelo, Margaret Thatcher kaj Ronald Reagan sur politika, aperis kiel la kantoroj de tiu impresa alĝustigo kiu, en Usono, alprenis eĉ la ekstreman aspekton de « konservativa revolucio ».

Liberaluloj kaj socialliberaluloj

Komence de la jaroj 1990, dum foriĝis la granda sovetia danĝero en Oriento, la novliberala ondo rompiĝis sur la teruraj damaĝoj kiujn ĝia politiko rapide kaŭzis. Timetema kritiko de la plumbaj jaroj de thatcher-ismo tute nature montriĝis, en formo de nova rozkolora ondo, de Vaŝingtono ĝis Londono aŭ Berlino. Sed la socialismo kiu revenas sur la scenejo ne estas plu tiu de la socialdemokrata zenito ; ĝi havas eĉ ne plu multon por fari kun la roosevelt-a demokratiismo. Estas la « tria vojo » - la favorata temo de la teoriisto de Tony Blair, Anthony Gidden - kiu fariĝas la komuna referenco. Pri kio temas ? Unue, pri integri la ekonomikan diskurson de la liberaluloj elirante de la ideo « ke ne ekzistas alternativo al kapitalismo ». La klasika regulado fare de la ŝtato ne povas plu esti akceptebla respondo por la novaj « social-liberaluloj ». La sole ebla solvo estas la integrado de la tuta socio, sub la flago de la mezaj tavoloj, en la normojn de komerca efikeco. Sed kie la kejnzismo realigis tiun integradon per volisma politiko de socia redistribuado kaj per parta regulado de la konkurenco, la « tria vojo » preferas la ĝeneraligitan laborigon (per sankciigo de la senlaboruloj), per sekureca ordo de « nul tolero » kaj la socia paco per la starigo de « minimumaj servoj ».

Jen la decidita vojo kiu, de Bill Clinton ĝis Tony Blair, tra Massimo d’Alena en Italio, volas esti preterpaso de la malnova laborpartiismo (la New Labour de Tony Blair volas definitive seniĝi je sia origina kuratoreco tamen malfortiĝinta de la anglaj sindikatoj) kaj, pli ĝenerale, je socialdemokratio akuzata ne sukcesi preterpasi sian marksisman fondo-tradicion. Al tiu vojo ne mankas atutoj : ĝenerala malfortiĝo de sindikatismo, senkreditigo de la ŝtato, perdo de konfido en la politikaj organizoj, sociala detruo kaŭzita de kelkaj jardekoj da akcelitaj mutacioj kaj de violentaj krizoj, struktura malforto de la publika potenco en Eŭropa Unio dominata de la fonda komerc-logiko, tiu de la « Komuna Merkato ».

Kaj tamen, tiu « tria vojo » estas ĉio alia ol glora vojo. La logiko de la minimumaj servoj estas supozata superfluigi la sindikatan premon ; sed en malferme tutmondiĝinta komerc-logiko, ilia funkciado estas eĉ ne certigita. Nu, ekde la momento en kiu minimumo da redistribuado ne estas atingita por ĉirkaŭbari la socian ribeladon, la publika ordo kaj eĉ la morala ordo kiun predikas la nova « socialliberalismo » - la « blerismo » ne hezitas repreni certan puritanan diskurson - riskas resti senefikaj. Faktge, post la granda retrofluso de la laborista movado kiun spertis la okcidenta mondo de la jaroj 1980, la jardeko 1990 vidis rekreskon de la signoj de socia konflikteco. La salajrula mondo rerektigis la kapon iom ĉie, en Usono aŭ en Eŭropo, en nacia kadro aŭ je la nivelo de la « eŭropstrikoj ». La heredantoj de la laborista movado ne estis solaj en la areno. La movadoj nomataj « sen » (senlabora, senloĝeja, senlegitimila), la kolektiĝoj kontraŭ diskriminadoj, la feminismo, la kulturpolitika kritiko portata de asocioj kiel Act-Up ampleksigis « socian movadon » iom ĉie, kelkfoje en impresa maniero kiel en Francio en novembro kaj decembro 1995. La imperiisma potenco estis skuata, en Ĉiapo aŭ en Venezuelo kaj, eĉ pli, en la koro mem de la sistemo, en la fluoj de la « alimondisma » movado. La G8 estas kontestata en Seatlo aŭ en Ĝenovo kaj surstratigas centmilojn da junuloj. Pli signife ankoraŭ, la nuna movado ne kontentiĝas kontesti : ĝi volas konstrui ion alian, aliajn reguladojn ol tiujn de la mono kaj de la potenco. En tiu serĉado, la Nordo kaj la Sudo intermiksiĝas, Floreco reeĥas Portalegron por antaŭenigi senlace la temon de « alia mondo » aŭ, en la Malnova Kontinento, de « alia Eŭropo ».

Ĉu ekzistas alternativo al liberalismo ?

Ŝajnas certe ke la kapitalisma konkurenco ne kapablas certigi regatan reguladon, kiel videblas en la kampo de energio, aŭ eĉ per tio ke ĝi kaŭzas terurajn danĝerojn, kiel montras la dosieroj de la GMO kaj de la bioetiko. En la ekonomiaj medioj mem, la kontestado de la diktaturo de la mallongtempaj solvoj trudata de la financ-merkatoj stimulas la serĉadon de pli longtempaj reguladoj, je makro- kaj mikro-ekonomiaj skaloj. Sed samtempe, la pure ŝtata logiko ne povas certigi tiun reguladon : se la merkato disŝiras la socion per sia malegaleco-spiralo, la ŝtato senposedigas la individuojn kaj do malriĉigas la individuankaj kolektivan iniciaton per sia delega logiko. Ĉu eblas difini la konturojn de publika regado - kaj do sen la trudoj de la « libera » merkato - sen tamen engaĝiĝi en ĝeneralan ŝtatigon ? Eble troviĝas tie la plej grava problemo de la transforma movado de la venontaj jardekoj.

Hodiaŭ, la bazoj de tia movado estas konstituitaj. Ĝi havas siajn vortojn : « alia mondo eblas », « la mondo ne estas varo ». Ĝi havas siajn orientilojn : la grandajn transnaciajn renkontiĝojn kiuj estas la manifestacioj kontraŭ la G8, la kunvenoj de la Socia Forumo devena de Portalegro aŭ la kontinentaj derivaĵoj de tiu Forumo, kiel en Florenco en 2002 kaj en Sankt-Denizo-Parizo en 2003. Ĝi havas siajn retojn, asociante diversnaturajn organizojn, asociojn, NRG, sindikatojn, politikajn partiojn - eĉ se la loko de tiuj estas ankoraŭ kontestata. Ĝi havas sian stilon, samtempe radikalan kaj realisman, por kiu la nova brazila prezidanto, Lula, estas interesa ilustraĵo. Ĝi alprenas intelektajn formojn, ĉirkaŭ libroj, revuoj, de fondaĵoj aŭ de asocioj intermiksante agantojn sur la tereno kaj intelektulojn - laŭ la bildo de reto kiel Attac.

La problemo jenas : tiu movado etendiĝas, ĝi agas kiel premforto, neevitebla aganto de la internacia scenejo ; sed se ĝi estas jam fermento de kontraŭpovo, ĝi estas tamen nur parte portanto de perspektivoj de transformado de la povo mem. Kiel politika aganto, en la vera senco de la vorto, la movado ankoraŭ ne havas politikan forton. Ĝi tuŝas samtempe la scion, la imagon kaj la agon, sed ĝi ankoraŭ ne kunligis tiujn tri kampojn tiel ke ĝi fariĝu referenco kapabla kontesti la hegemonion de la dominantaj fortoj kaj pezi pozitive sur la estonto de la mondo. En la evoluintaj landoj, la sfero de la povo kaj tiu de la socia agado restas disaj.

Sendube ne estas plu la tempo por revi pri la grandioza kohero kiu kunligis iam, en la grandaj unuigaj teorioj, la sciencon kaj la praktikon. La sistemo de la scioj kaj la homa diverseco estas tro kompleksaj, kaj la evoluo bonŝance tro flua por ke oni risku fermitajn sistemojn. Sed tiom longe, kiom la universo de la scioj kaj de la signoj ne povas kunligi sin kun kolektiva ago, tiel longe kiel la socia agado ne fariĝas projekto, dum ĝi ne celas agi sur la tuta socio, la ĝenerala regado restas al tiuj kiuj estas la mastroj de la senco, tiuj kiuj dekretas la direblon kaj la nedireblon, la laŭleĝecon kaj la kontraŭleĝecon, la eblon kaj la neeblon. Oni povas ĝeni ilian dekretadon, humiligi ilian orgojlon, kiel faras la manifestacioj kontraŭ la G8 ; oni povas cedigi la limojn kiujn ili desegnas, kiel la feminisma movado sukcesis atingi ; sed la ĝenerala direktado restas daŭre al ili. Jen kio pravigas ilian potencon ; hodiaŭ, ĝi estas en la manoj de la merkato kaj de la teknikaj strukturoj. La integra liberalismo estas la normo ; tiuj, kiuj en la momento kiel solaj kontraŭas ĝian potencon, estas tiuj kiuj akceptas ĝian ĝeneralan kadron por ŝovi ĝin al la marĝeno.

La jardekoj de 1990 ŝajnis eti konfrontinta la novliberalismon kaj la socialliberalismon. La juna jarcento enkondukis trian protagoniston : certan radikalecon, sufiĉe kritikan al la liberala ordo por voli kontraŭmeti al ĝi verajn ĝeneralajn alternativojn. Sed se la amplekso de tiu nova radikaleco estas agnoskata de ĉiuj, ĝiaj konturoj estas ankoraŭ malbone difinitaj. Ĉu eblas do ĝia ekspansio al la politika ordo ?

La komunismo : timoj kaj atutoj

La kontestado de la liberala ordo disvastiĝis en la jaroj 1990. Kiam la movado komencis, la politika komunismo estis en la plej forta punkto de sia krizo. La « socialisma tendaro » ne povas plu servi kiel granda ariero ; la komunisma movado implodis. Ĉu la nova radikaleco definitive senvalidigas la politikan komunismon ?

Tri donitaĵoj ludas kontraŭ ĝi. Dum ok jardekoj ĝia sorto estis ligita kun la soveta ekperimento ; ĝi estis asociita al tio kio estis unue eksterordinara espero, poste terura perversiĝo de la fondo-valoroj. Ĝi disvastiĝis en la 20-a jarcento ekde revolucio, kaj do de liberiga espero. Sed ĉar tiu revolucio ne sukcesis fariĝi universala, ĉar ĝi estis tiu de unusola lando - krome sufiĉe postrestinta -, ĉar ĝi rezignis, preskaŭ dekomence, pri demokratiaj reguloj kiuj povintus esti ĝiaj gardreloj, ĝi rigidiĝis en despota mastrumado. La bolŝevismo volis gvidi la popolon al ĝia liberiĝo ; fariĝinte stalinismo, ĝi anstataŭis ĝin por starigi la senliman potencon de ŝtato kiun la dua mondmilito transformis al potencego.

Duavice, la komunismo estis sankciita ĉar ĝi unuiĝis kun eĉ pli longa periodo, tiu de la industria kaj laborista ekspansio, kiun oni konsideras aparteni al la pasinteco. Ĉu la forto de la « proleta » komunismo ne ekĉesis kun la kresko de la laboristaro ?

Trie, la komunismo kiel « pensmondo » miskreditiĝis en la optimismo de la klerismo, la konvinko ke scienco kaj homa progreso kuniĝas. Tiu optimismo ne estas plu tiel konvinka. Eĉ se necesas gardi sin kontraŭ la antisciencaj regresoj, neniu povas hodiaŭ ankoraŭ kredi ke la scienca racieco estas sole kapabla konduki la homaron al la feliĉo. La marksismo prezentis sin kelkfoje pli kiel scienco ol kiel konscienco : tiu facileco kostis al ĝi multe ; ĝi kostas daŭre.

Se oni konsideras nur la 20-an jarcenton, la komunismo aperas kiel la esprimo malpli de la promesita liberigo ol de giganta senposedigo. En la plej malbona kazo, ĝi estas identigata kun la amas-krimoj kaj kun la mortiga despotismo de Stalino, Pol Pot kaj similaj ; en plej bona kazo ĝi estas nenio alia ol la pasinteco de granda espero. Kaj tamen, tiu komunismo ne estas sen atutoj.

Ĝi estas, unue, la unua ĝenerala kritiko de la moderna mondo. Kion priskribas la Manifesto de la komunista partio de Markso kaj Engelso, tio estas nia mondo pli ol ilia. Iliaj famaj pensoj estas pli anticipo de la venontaĵoj ol analizo de la realo de ilia tempo. Kion ili priskribas al ni ? Kapitalismon kiu trudis sian manufakturan kaj komercan logikon, malkonstruante la malnovajn klasojn de la feŭda mondo, forigante la limojn kaj transformante la mondon al la bazon por vasta universala merkato. Jen la kapitalismo de nia epoko... pli ol tiu de 1848. Ĉar ĝi enmetas la historion de la burĝa socio en la longan ĉenon de la sociaj formoj de ekspluatado, la kritiko de la « fondopatroj » restas fundamenta, profunde « vera ». Endas, kompreneble, senigi ĝin je la postaj skorioj. Preferindas, ekzemple, neniam plu forgesi ke ĝi estas ne nur kritiko de la ekonomia fundamento de la sistemo - la kapitalisma eltrudo de la plusvaloro - sed kritiko de la tuta sistemo, de la kapitalo kiel socio. Necesas relegadoj, nuancigoj, korektoj ; sed la kritiko, en siaj originaj fundamentoj, restas trafa kaj utila.

Nu, ĝi ne restis en la sola registro de la teorio : ĝi estis samtempe penso kaj praktiko, teoria kritiko kaj politika komunismo. Oni diras foje : ni konservu Markson kaj seniĝu je la marksistoj ; ni konservu la teorion kaj forlasu la politikan heredaĵon. Ĉu Markson sen la praktikan tradicion kiun li generis ? Jen io diskutebla. tiu « kontinento Markso » estas certe stimula penso per si mem. Sed de Markso ĝis hodiaŭ, kun pli aŭ malpli da forto kaj fekundo, tiu pensado alfrontiĝis la praktikan engaĝiĝon por kompleta renversado de la klasa socio. La kompreno de socia transformado evidente ne apartenas al unu sola speco de teoria pensado, eĉ se tiom entutiga kiel estis la marksismo. La merito de Markso estas ĉiukaze ke li faris ponton, pli funkcikapablan kaj pli kompleksan ol la antaŭaj humanismoj kaj raciismoj, inter la sfero de la ideoj kaj la kolektiva ago. Iuj povas pensi ke la tuta marksa paradigmo estas senvalidigita kaj ke necesas inventi novajn, ekzemple la ekologiisman. Sed se oni konsideras ke la marksa impulso restas utila ĉar la kapitalisma dominado daŭre necesigas la projekton de ĝia forigo, tiam estas pli racie konservi la originan ligon inter intelekteco kaj ago. La « marksisma » komunismo estas praktiko, do historio, intermiksante ĉiumomente la konstruadon de vortoj kaj aĵoj.

La komunismo validas pro la daŭra valideco de ĝia teoria kritiko. Ĝi validas ankaŭ ĉar ĝi estis longa praktiko de socia renverso. Malproksima imagado, enradikiĝinta en la kontraŭdiroj de konkretaj komunumoj de vivo kaj sorto, ĝi estas praktika aktiveco kun pluraj facetoj, dum unu jarcento kaj duono. Dum ĉiuj ĉi jaroj, la devenĉeno komencita de la Manifesto akvumis multegajn agadojn, ĉu politikajn aŭ ne. Ĝi nutris konceptojn de sindikata agado, stimulis kreadon de organizoj, relanĉis la mutualismon, revoluciigis certajn instituciojn, precipe sur loka tereno. En la amas-socioj kiuj devenis de la industriiĝo ĝi estis originala komponanto de popola politikigo. Ke dum la 20-a jarcento maturiĝis tute novaj formoj de socia mastrumado, ĉu ŝtataj aŭ neŝtataj, de la socia sekureco ĝis la franca pensiosistemo, ne estas sen rilato kun la premo de la soveta modelo kaj kun la influo de la komunista movado. Tiu influo estis kelkfoje rekta - ĝi estis decida en Francio - kaj plej ofte nerekta : ĉie en la okcidenta mondo la socialdemokratioj devis kalkuli kun la konkurenco de la vasta komunista galaksio.

Tiu historia graveco, alianco de revo kaj de organizo, estas la forto kaj la malforto de la komunismo. Ambaŭ... Ni konas nun la riskon voli ŝanĝi la mondon ; sed ni konas ankaŭ la tute realajn katastrofojn de ĝia transformado. Ĉe la limo, tio kio estis la dramo de la 20-jarcenta komunismo povas esti la atuto hodiaŭ. Ankoraŭ pli ol antaŭ 150 jaroj, maleblas lasi la mondon tia kia ĝi estas ; necesas konstrui alian. Oni ankoraŭ ne tute scias kiel fari por atingi tion. Sed oni scias almenaŭ tion kion oni devas ne fari : la historio de la komunisma pasio ekzistas por memorigi tion al ni.

Ne estas estonto sen pasinteco. Al tiuj kiuj demandas kial daŭre nomi sin komunisto, post ĉio farita nome de komunismo, mi respondus ĉi tie : ĉar necesas antaŭ ĉio ne perdi la memoron. « Komunismo », « komunisto », ne estas facile trovi vortojn kiuj kapablas esprimi, tiel simple kaj tiel universale, la postulon de komunigo. Ilia uzado havas cetere egan avantaĝon : la vortoj diras tuj ke oni devas nenion forgesi da tio farita en la nomo de komunismo, la grandon kaj la tragikon, la sublimon kaj la krimecon. La tuta homaro estas spuro pasinta, nuna kaj venonta. Historio estas por rekomponi, por rekonstrui, ne por forĵeti. La komunismo naskiĝis multe antaŭ la rusa Oktobro ; ĉio pensigas ke ĝia altiro persistos post kiam la bolŝevisma revolucio finis sian ciklon.

La komunisma historio havas siajn ombrojn kaj siajn lumojn. Oni ne seniĝas facile de la ombroj por ke gajnu la lumo. La unuaj kiel la aliaj devas esti alproprigitaj, por ke neniam reproduktiĝu la mortigaj tentoj, por ke la plej brila flanko de la komunisma engaĝiĝo ne estu mallumigita de la malracio. Clemenceau, kiam li ankoraŭ enkarnis la agantan radikalismon de la finiĝanta 19-a jarcento, diris pri la franca revolucio ke li prenas ĝin « bloke ». Oni devas fari same pri la komunismo, eĉ se oni eĉ ne momenton rezignas pri la necesa kritika rigardo al ĝi. Sed se oni volas daŭrigi ĝin, oni devas ŝanĝi ĝin, de la kelo ĝis tegmento.

Tria ĉapitro

Komunismo kaj socia transformado

Ni resumu : ekde proksimume du jarcentoj, la paro kapitalismo kaj reprezenta demokratio antaŭenigis niajn okcidentajn sociojn kaj profunde ŝanĝis la homan historion. Kaj ĝuste tiu ekvilibro estas hodiaŭ pridubata. La kapitalismo generas pli ol iam malegalaĵojn, kies eco estas planedvaste eksplodema. La reprezenta demokratio siavice montras realajn signojn de spirmanko, kaj ĝia krizo de civitana partoprenigo estas nur simptomo por tio.

Ĉu akomodiĝi al kapitalismo ?

Fakte, la fonda ekvilibro ne povas plu funkcii, ĉar la socio ne estas plu tiu de agrikultur-bazitaj socioj nek tiu de la meĥanika industrio. La « informadika » erao, malegale kaj per skuoj, enigas nin en mondon interpenetrantan kie ĉiu parto de la spaco dependas tuj de ĉiuj aliaj. Ni vivas en integritaj socioj kie pli kaj pli malfacilas dise trakti ekonomion, socialon, politikon kaj kulturon. La manieroj de regulado, la kriterioj pri efikeco tendencas delokiĝi. Subordigo de la laboro, fabrik-disciplino, koncentriĝo de la scioj kaj de la potencoj ne estas plu vektoroj por la moderneco. Male, kvalito de la medio kaj de la urbo, formado de la homoj, plenposedo de la rajtoj, aŭtonomio de la laboristo kaj de la civitano fariĝas la precipaj modalaĵoj de la nuntempaj implikiteco kaj do efikeco. Mallonge, ni pasas de periodo, kie oni pensis ke la kreskado estas la ĉefa demando, al epoko kie tiu fariĝis la homa disvolvado. Antaŭe, la kresko de materiaj havaĵoj estis necesa por eligi la homojn el la dependeco de ilia natura medio. Ĝi daŭre estas tia, kie la malhaveco restas la sorto de miliardoj da homaj estaĵoj. Sed la kresko ne sufiĉas plu por produkti la ekvilibran disvolvadon de la homaj kapabloj. Multe pli : ĝuste tiuj kapabloj determinas nun la kreskon mem, ĝian forton, ĝian daŭremon kaj ĝian kvaliton.

Tia ŝanĝo de paradigmoj havas gigantajn sekvojn. Ĉar la kresko, parte, ŝajnis sufiĉi al si mem : la materia akumulado estis samtempe celo kaj kriterio de sia realigo. La homa disvolvado siavice starigas tuj demandojn pri la senco : kresko, certe, sed por kiu, kun kiu kaj laŭ kiuj metodoj ? La individuoj bezonas ne nur pli da resursoj kaj da havaĵoj : ili bezonas pli da spaco por disvolvi sian personecon, pli da okazoj por kreado, pli da kundividata senco. Ili bezonas konstrui sian historion, produkti ties celojn mem. La demando pri la celoj venas iom post iom en la centron de la publika spaco. Kion oni metu en la centron de la socia disvolvado : ĉu la akumuladon de varoj kaj de profito aŭ la plilarĝigon de la kapabloj de ĉiu individuo ? Unuvorte, kian socion kaj kian mondon ni volas konstrui ? Tiom da demandoj fariĝis nun neeviteblaj.

Ni revenu momenton al nia elirpunkto. Se oni bone pripensas, kapitalismo kaj reprezenta demokratio funkcias ambaŭ disige : ili disigas la laboriston de lia laboro, la koncepton de la plenumado, la direktanton de la direktato, la reprezentanton de la reprezentato. Nu, la hodiaŭa moderneco ne estas ĉe la flanko de la disigo kaj de la delegado, sed ĉe la flanko de la multfakeco kaj persona implikiĝo. Oni produktas bone nur kion oni kontribuis koncepti ; oni plene engaĝiĝas nur se oni partoprenis en la difinado de la celoj. La kapitalismo kaj la reprezenta demokratio stumblas super la samaj limoj : ili senposedigas la individuon je la regado de liaj celoj ; ili fremdigas lin en la propra senco de la vorto. Tiuj limoj estas preterpasotaj por estigi novajn avancojn de la homa disvolviĝo.

La konkurenco restas eble potenca faktoro de implikiĝo, de kreemo kaj do de efikeco. Tamen ĝi ne produktas tion kio hodiaŭ estas esenca : la partoprenigan homan disvolviĝon. Ni ne estas plu en la tempo kiam, por ke Praksitelo skulptu kaj Platono pensu, milionoj da sklavoj devis peni en silento. Ankoraŭ nun, parto de la konsumado de la « Nordo » baziĝas sur la superekspluatado kaj kvazaŭsklaveco de la plej malfortaj loĝantaroj de la « Sudo ». Tio estas samtempe abomenaĵo kaj absurdaĵo. Ĉar nia epoko kondukas, kontraste al tiuj praaj kutimoj, pli ĝuste al la aserto ke « la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo de la libera evoluo de ĉiuj ». Tiu formulo, oni scias, estas de Markso : li vidis en ĝi fundamentan trajton de la komunismo. Nu, la kapitalismo celas la enkonkurencigon de ĉiuj, kaj ne la liberan disvolviĝon de ĉies kapabloj. En tio, ne ŝajnas realisme akcepti ĝiajn normojn, nek eĉ provi adaptiĝi al ĝi korektante ilin ĉe la marĝeno. Ni ne dancu kiel kato ĉirkaŭ poto : la revolucio, kiu metas la akcenton sur la neceso pasi de unu logiko al alia, de unu dominanto al alia, daŭre estas saĝa celo. Tamen, ĝi ne plu penseblas en la modalecoj al kiuj la antaŭaj jarcentoj kutimigis nin.

Alia koncepto de revolucio

Ni ne trompiĝu pri la kritiko. Kio pekis en la malnova koncepto de revolucio, tio ne estis ĝia rapideco. Ekstreme dirite, tio estis eĉ ne ĝia perforto kiu, bedaŭrinde, akompanis ĝin. La ĉefa problemo kuŝis en la hierarĥia vertikaleco de la revolucio. Eĉ kiam ĝi estis amas-movado - tia ĝi estis en Rusio -, ĝi rapide alvenis al delegadoj al la pintoj de la ŝtato. La « konsilisma » aŭ « sovetisma » logiko daŭris ne pli longe ol kelkajn monatojn. Kial ? Ĉar la difinado de la proceduroj de socia transformado neniam venis de la socio mem, sed « deekstere », tio estas de la partio en la bolŝevisma koncepto de Lenino.

En la temo de « potenco-preno » estas certe parto de saĝo. Post la malsukceso de la revolucioj de la 19-a jarcento, kiel ne esti obsedita de la fakto ke ili perforte frapiĝis kontraŭ la ŝtato kaj la povo de ĝiaj subpremfortoj ? Kaj ankoraŭ nun, kiel la socio povus profunde ŝanĝiĝi, se la arĥitekturo de la potencoj daŭre reproduktas siajn malnovajn logikojn ? Fakte, la socialdemokrataj eksperimentoj ne produktis efektivajn sociajn transformiĝojn, ĉar ili tuŝis nek la ekonomiajn kaj sociajn substratojn de la merkatekonomio nek la tutaĵon de la organizado de la publika potenco. Pro tio ili enkondukis nenian procedon de rompo en la maniero per kiu la tuta socia organismo koheriĝas.

La demando de potenco ne povas esti subtaksata. Sed fine de la 20-a jarcento estas same malfacile ignori ke la koncentriĝo al ŝtatkonkero produktis, minimume, forgesojn. Inter la radikala neado de la ŝtato fare de la anarĥiismo kaj la ŝtatemo de la germanoj kaj francoj, Markso kaj Engelso proponis dialektikan kontraŭdiron : por redukti la reagon de la antaŭaj posedantaj klasoj, diris ili, necesas uzi maksimuman trudon, « diktaturecan », kontraŭ la posedintoj ; sed ili proponis fari tion en la perspektivo de rompo de la ŝtataparatoj kaj de la « forpereo de la ŝtato ». Lenino, antaŭ oktobro 1917, havis la saman zorgon, ekzemple kiam li verkis Ŝtato kaj Revolucio. Nu, la dialektiko estis forgesita en la praktiko : anstataŭ pereigi la ŝtatan trudon, oni zorge flegis ĝin, kaj oni faris de la provizora diktaturo strukturan fakton. Per tio oni reproduktis dominadon kaj fremdiĝon, dum oni pretendis celi emancipiĝon. La komunistoj pensis esti prenintaj la ŝtaton ; en realo la ŝtato estis preninta ilin kaj, tro ofte, voris ilin. Kiun penson preni el tio ? Eble tiun ĉi : interesiĝi pri la potenco, klopodi plenumi instituciajn respondecojn, ĝis la plej alta nivelo de la ŝtata sfero, estas neceso ; sed prefere ol preni aŭ okupi la potencojn, pli valoras provi renversi ilin. La celo ne estas preni la potencon, sed redoni ĝin al la socio mem, tio estas al la civitanoj. La celo ne estas pli bone reprezenti la popolon - kion oni ne faris nome de la proletara ŝtato aŭ eĉ nome « de la tuta popolo » ? - sed ankaŭ, kaj eble antaŭ ĉio, stimuli la rektan demokration.

Kion reteni esencan en revolucia procezo ? Ne la preparon de potencopreno de konscia avangardo, sed la produktadon de la socio mem de la aksoj de radikala transformado de la ekzistanta ordo. La socio estas io samtempe kompleksa, diversa kaj kohera. Oni ne ŝanĝas profunde la socion, nek per malrapida akaparo de la ekonomio - tio estis la malnova menŝevista tezo - nek per bruska renverso de la potenco. Oni ŝanĝas ĝin, en ĝiaj radikoj, per kohera movado de reformoj sur ĉiuj interplektitaj niveloj de la socia, ekonomia, politika kaj societa vivo. En tiu procezo ekzistas pli gravaj momentoj ol aliaj, kie okazas sojlaj kaj rompaj efektoj. En tio ne ekzistas ebla gradigismo. Sed ankaŭ ne estas unika magia momento : ne « la » rompo, sed « rompoj » ; ne « la » potencopreno, sed « transformaj konkeroj » de la potencoj. La motoro de tiuj movadoj ne troviĝas en avangardo posedanta la scion, sed en kontinua popola politikiĝo. Se partio havas mision, tiu estas helpi al tiu politikiĝo desupre.

Por daŭrigi hodiaŭ la necesan revolucian spiriton, oni devas bone konsideri duoblan fiaskon : la klasika revolucia strategio de akumulado de la fortoj antaŭ la fronta kolizio ne ŝancelis daŭre la kapitalismon ; la strategio de graditaj reformoj en la kadro de la sistemo ne transformis la socion. La dua forgesis ke la socio ja estas kompleksa, sed ke ekzistas dominantoj kiujn oni devas preterpasi. Kaj la unua ignoris ke ne ekzistas centra potenco sed retoj de potenco, en ĉiuj kampoj de la socia, ekonomia, sociala, politika, kultura vivo. Ĉar ekzistas retoj, ĉar la dominado kaj ekspluatado interplektiĝas nemalimplikeble, la sola vojo estas tiu de kontinuaj procedoj de rompoj kaj konkeroj. La modernaj revoluciuloj devas do kombini, permanente, la kritikon kaj la konstruadon, la konteston kaj la implikiĝon en la mastrumado, de malsupre al supro.

La alternativo bezonas projekton

Ĉu profunde transformi la socian donitaĵon ? Ni konservu la deziron por tio ; eĉ pli, ni provu doni al ĝi korpon. La materialoj por fari tion ne vere inventiĝas. Ili troviĝas en la socio, en la amaso da kritikoj kaj da proponoj kiuj ŝprucas el la socia sperto, kaj precipe de tiu plej engaĝita parto kiun oni nomis « socia movado ». Restas tamen la plej delikata afero : zorgi ke ĉiuj ĉi pecoj fariĝu kuneco kiu prosperigas ĉiun unuopan de ili per la dinamiko de tutaĵo. Kio necesas por ke la socio ŝanĝiĝu laŭ interkonsentitaj celoj ? Kohera maniero pensi la ŝanĝon, do projekto ; solida difino de la impulsantaj motoroj, do strategio. Kiu devas produkti ĉion ĉi ? La moviĝo mem de la socio. Al kio servas la komunismo ? Jen : helpi en tio ke formuliĝu tiuj koheroj kaj zorgi por ke ili enskribiĝu ĝis en la ordo de la institucia politiko.

Senfine larĝigita de la kapitalisma ekspansio, la varlogiko faras el la mondo la lokon kie okazas la universala konkurenco de ĉiu kontraŭ ĉiuj. Esence, la kapitalismo do subminas la socian ligon, vigligante la diferencojn ĝis fari el ili malegalecojn. Kaj tamen, la kapitalismo montris ankaŭ sian eksterordinaran kapablon « fari socion ». Oni pensis, ĉe la kontraŭuloj al kapitalo, ke venos la tempo kie la akumulado de la sociaj katastrofoj kaŭzitaj de la vetkuro al profito estigos la finan eksplodon kaj kondukos la homajn sociojn al novaj ekvilibroj nekapitalismaj.

Ne estis tiel. Ĉiam malstabila, ofte kontestata, kelkfoje en danĝero, la kapitalo ĉiufoje superis la plej akrajn konfliktojn, haltigis siajn eventualajn konkurentojn, rekreis relativajn ekvilibrojn. Ĉu ĝi ankoraŭ sukcesos tion ? Oni vidis ke la jaroj 1980 kaj 1990 estis ambiguaj por ĝi. Ili nutris, kun la disfalo de la sovetismo, la iluzion ke la historio finiĝis, ke la kapitalismo definitive trudis siajn normojn kaj leĝojn. Sed ili estis ankaŭ la jaroj de la maksimuma socia disŝiriĝo, kun detruo de tiuj digoj kiuj, ekde la jaroj 1930, parte protektis la laboristan mondon. La 19-a jarcento montris ke, troigante la malegalecigon, la kapitalismo povis mem submini sian legitimecon. Kiel daŭrigi certan socian ekvilibron dum la financ-logiko portas en si mem la riskon de permanenta malekvilibro, kaj do pli altan socian malstabilecon ?

Oni vidis ankaŭ kia estis la spirito de la novliberala respondo : ĉar la merkato estas la esenca reguliganto, necesas lasi al ĝi la zorgon atingi la ekvilibron, liberigante ĝin de ĉio kio ankoraŭ ĝenis ĝin. La malreguligo estas la esenca solvo de la novliberala utopio. Apud ĝi, oni vidis aperi la socialliberalan hipotezon : la merkato, cetere nesuperebla, ne povas sole certigi la minimumon da redistribuado necesa por la socia paco ; necesas do certigi tiun minimumon kaj, por la resto, fondi la socian trankvilon sur la ĝeneraligita laborigo. Kun miriga cinismo, la socialliberalismo prezentiĝas do kiel pli fidinda garantiulo de la socia ordo ol la novliberalismo mem.

La socialliberala opcio ne konvinkas ĉiujn en la vicoj de la socialdemokratio mem. Voĉoj laŭtiĝas kiuj pledas por pli forta ambicio, por io kio retrovu la socialdemokratan elanon de la jaroj 1930-1970. Multaj pledas por « nova socia kompromiso », analoga al tiu kiun ĝeneraligis la dua triono de la 20-a jarcento. Ĉu tiu kompromiso eblas ? Oni rajtas dubi. Unue, ĉar la malreguliga premo de la financ-medioj estas konsiderinda kaj ĉar la malfortiĝo de la naciŝtatoj malfortigis la instituciajn kontraŭarmilojn kiuj kapablis limigi ilin. Due, ĉar la aktualaj evoluoj montras la strukturajn limojn de la komenca varlogiko. La modlebleco de la kapitalismo stumblas super la fakto ke la postuloj de homa disvolviĝo rekte kontraŭas la fremdigajn meĥanismojn de la kapitalisma valorigo mem. Tiel longe kiel la kresko de la homaj kapabloj restis relative duarangaj en la novigo kaj la kreivo, la kapitalismo povis transformiĝi, ĉe la limo « utiliĝi » por krei amase da riĉaĵoj. Sed kiam la homo fariĝas mem « rekta produktiva forto », por parafrazi la maljunan Markson, la kriterio de profito fariĝas obstaklo pli ol atuto. Ĉia projekto de akomodiĝo al la kapitalismo perdas tiel sian forton kiun ĝi povis havi antaŭe.

La malrealismo ŝanĝas la tendaron : trudiĝas aliaj manieroj ol la maksimumigo de la resursoj pere de la profit-leĝo por stimuli la homan kreemon kaj komunigi resursojn kaj aktivecojn. Envere, la realismo estas pli ĝuste ĉe la flanko de certa utopio, flanke de la transformiga radikaleco. Tiu devas valorigi tiun kapablon. Se la radikaleco sukcesas strukturiĝi en projekto formaligita, kundividita, esprimebla per vortoj, signoj, se ĝi atingas la nivelon de la komuna senco, ĝi fariĝas la plej alloga opcio por longa tempo. Krome, ĝi ebligas mallongtempe esencajn transformojn, eĉ se ili estas limigitaj en sia apliko-kampo. Ĉar, finfine, estis la forto de la laborista movado kiu produktis la prosperigan ciklon de la postmilita epoko. Estas ĝi, kiu en Francio ebligis al la « ŝtato de sociala bonfarto » esti pli sociala kaj iomete malpli ŝtata ol en aliaj evoluintaj landoj. La privata karitato en Francio ne estis anstataŭigita per administracio de fiskigita ŝtato, sed per la Sociala Sekureco. Nu, la laborista forto kiu atingis ĉion ĉi, ne estis fremda al la eksterordinara politika kaj morala premo kiun estigis siatempe la espero de la rusa Oktobro. La salajro-tendaro de hieraŭ povis des pli bone intertraktadi pri la bazoj de favora socia kompromiso, ĉar grava parto de la laborista mondo ne hezitis komfortigi sian tujan agadon per la promesoj de « pli bona estonto ».

Utilas memori tiun lecionon, kiam oni levas al si la demandon pri la estontaj konfliktoj. Prefere ol anticipe difini la grandajn liniojn de nova kompromiso inter laboro kaj kapitalo, pli valoras, per ideoj, simboloj kaj proponoj, porti la perspektivon de socio konstruita sur rekte alternativaj bazoj ol tiun de financ-indicoj kaj potenc-logikoj. Prefere nutri tiun horizonton de ambiciaj kaj konkretaj celoj, de tujaj celoj kaj de partaj aŭ pli ĝeneralaj proponoj. Pli valoras, deirante de tio, konstrui kiom eble plej transformajn dinamikojn de kolektiĝo. Tiam estos sufiĉe da tempo por noti la aperantajn efikojn de la fortrilatoj kaj transformi ilin al provizoraj ekvilibroj. Neniu povas anticipe diri ĉu de tiu klopodo naskiĝos revolucio de la sociaj rilatoj aŭ ilia simpla aranĝo. Sed, necesas ke la socio pli aŭ malpli profunde antaŭeniru, direkte al pli da justeco kaj pli da rajtoj. Kaj por tio, estas bone ke blovu denove la ventego de socia espero.

La radikaleco ne estas bloko

... (daŭrigota)

Elfrancigata de Vilhelmo Lutermano por MAS

Hejmpaĝen