Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Tio ne publikiĝas en Francio - Ménard akceptas 100.000 dolarojn de la Tajvan-reĝimo
de Jean-Guy ALLARD  
17a februaro 2007

La dumviva sekretario de RSF akceptas 100.000 dolarojn de la Tajvan-reĝimo

NENIU FRANCA gazeto publikigis tion, sed la tajvana gazetaro anoncis ĝin brue : Robert Ménard, la fondinto kaj dumviva sekretario de Reporters Sans Frontières (RSF), akceptis ricevi premion de 100.000 dolaroj de nacio fama en Latinameriko pro sia apogo al la plej obstine dekstraj reĝimoj : Tajvano.

Ménard vojaĝis, la 28-an de januaro, al la tero de Ĉiang Kaj-Ŝek por ricevi sian premion el la manoj mem de la tajvana prezidanto, Ĉen Ŝui-bian, kiu agis en la nomo de la Tajvana Fondaĵo por Demokratio, kvazaŭregistara organismo fondita antaŭ jaro por "grasigi" eksterlandajn socianojn de tiu bastiono de la internacia ekstremdekstro.

Akceptante sian premion kaj la ĉekon kiu akompanas ĝin, Ménard promesis starigi teksejon por daŭre ataki la Popolan Respublikon Ĉinio, kontraŭ kiu RSF jam de jaroj agadas. Sen dubo jam okazis diversaj transakcioj inter Tajpeo kaj tiu franca grupo subtenata de la National Endowment for Democracy kaj la International Republican Institute kaj de aliaj kaŝitaj financaj fontoj de la eŭropa dekstro.

Aliflanke, la estro de RSF ne povas ne scii ke la tajvana prezidanto estas celo de akuzoj pro korupto kaj falsado kaj savas sin kontraŭ enprizoniĝo per tio ke li ĝuas imunecon kontraŭ punjuraj plendoj. Lia edzino, Wo Ŝu-ĉen, estas ankaŭ akuzata pro korupto en kunteksto de granda enketo pri diversaj devojigoj de monsumoj ene de la Progresema Demokrata Partio (reganta).

Laŭ ampleksa studaĵo pri la temo de Tajvano publikigita en Interreto de la sociologo José Antonio Egido, "la tajvana registaro daŭrigas la antikomunisman politikon de ĝiaj antaŭuloj kiel evidentiĝas en la politika (kaj certe financa) apogo kiun la oficiala fondaĵo por demokratio donas al la kuba kontraŭrevolucia opozicio".

Tajvano fariĝis dum la jaroj vera "nesto" de antikomunismo, kreita kaj protektata de Usono. Por la fakulo, "korupto kaj subaĉeto estas ne nur praktiko de la ekstera politiko de tiu reĝimo, sed heredaĵo de la Ĉinio de Ĉiang Kaj-Ŝek, kiun ĝi klopode konservas".

Videble entuziasma renkontiĝi ĉe la flanko de tiom larĝanimaj admirantoj, Ménard laŭdegis la reĝimon de Tajvano : "Plej bona ekzemplo de azia demokratio", informas Taiwan Info, teksejo de la Ministrejo pri Informado de tiu azia insulo.

Jean Guy ALLARD.

Elhispanigita, el ’Granma Internacional’ febr. 2007, de MAS