Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Raporto pri la Monda Socia Forumo en Najrobo
de Mramba SIMBA  
14a februaro 2007

Raportas Simba Mramba

Militoj en Afriko – la kialo estas la malveraj kontraktoj inter la Afrikaj ŝtatoj kaj la eksteraj investantoj

Dum la MSF en Najrobo okazis vasta debato pri militoj ("Kio estas la kialo de militoj en Afriko"). En tiu kunveno ĉeestis multaj partoprenantoj kun la reprezentantoj de diversaj landoj kaj reprezentantoj de la fondaĵo HEINRICH BÖLL kaj la membroj de verdaj partioj de la Eŭropa Parlamento. La programo okazis kiel seminarieto en kiu ĉiu partoprenanto prezentis sian opinion. Oni vaste parolis pri kiel riĉiĝas la entreprenoj kiuj okupiĝas pri nafto en Afrikaj landoj kie troviĝas nafto kaj aliaj mineraloj. Oni petis ke la subskribitaj kontraktoj pri investado inter la gvidantoj de la entreprenoj (investantoj) kun la respondeculoj de afrikaj ŝtatoj estu klaraj kaj veraj.

Dum jaroj tiaj kontraktoj restis sekreto inter la du flankoj. Tio estas la ĉefa kialo de la militoj en diversaj landoj en Afriko, ĉar nur la investantoj, kiuj venas de riĉaj landoj de Eŭropo, Usono, Kanado kaj Oceanio, ricevas multe da profito kaj la respondeculoj de afrikaj ŝtatoj ricevas malmulte da profito kiam la popoloj ofte ricevas nenion.

Kelkaj homoj kiuj kontribuis al la debato diris ke ili malkovris ke la riĉaj landoj ĉiam ĝojas kiam internaj militoj daŭras en afrikaj landoj, ĉar tiam ili facile povas ŝteli la afrikajn riĉaĵojn kaj aliflanke havi bonan eblecon vendi armilojn al la respondeculoj de du flankoj kiuj militas. Oni diris ke la sola solvo de tiuj problemoj estas ŝanĝo de la sistemoj de tiaj kontraktoj por ke la popoloj ankaŭ profitu de la riĉaĵoj kiuj troviĝas en Afrikaj landoj.

Alvoko por renovigo de internaciaj organizoj

La nova alvoko estis farita al la internaciaj organizoj ke ili nun renovigu siajn statutojn al vera demokratio por plifortigi la rajtojn kaj la ekonomion por ĉiuj landoj kiuj progresu, samtempe por estimi la kulturon kaj seksan egalrajtecon de la homoj sub la manifesto por la monda kampanjo por internaj ŝanĝoj de la statutoj de la internaciaj institucioj.

Tion diris la grupo al kiu apartenas Danielle Mitterand (vidvino de la prezidinto de Francio), Federiko Mayor (Unesko), Shamir Amin (Forum du Tiers Monde), Sara Longwe (African Women Development and Communication) kaj Hassan Lorgat (Sangolo, la unuiĝo de neŝtataj organizo en Sud-Afriko), kaj la organizo nomata Trancparency de norda Ameriko.

La alvoko estis farita dum la MSF en Najrobo, kiam oni diris ke la internaciaj organizoj devus renovigi siajn statutojn al la vera demokratio por ke estu ebleco por la sociaj organizoj partopreni ankaŭ en la gravaj eventoj kiuj decidas pri aferoj kiuj koncernas la tutmondanojn. Longwe diris ke la nunaj statutoj/konstitucioj de la Unuiĝintaj Nacioj kiun ĝia sidejo estas en Usono montras ke ĝi staras sur la bazo de internaciaj organizoj kaj ke la lastaj faritaj ŝanĝoj estis nur por kovri la malbonfarojn anstataŭ fari verajn ŝanĝojn. Sed verdire la nuna situacio de UN aspektas kiel ĝi sekvas la volojn de nur unu forta nacio kiu estas USONO, kaj iom la volojn de kelkaj riĉaj landoj kiuj regas la mondan ekonomion siavice sekvante Usonon.

La partoprenantoj en tiu debato decidis diris ke tiu alvoko estas decidita por la organizoj internaciaj kiel la Monda Banko, la Monda Organizo pri Komerco, la Monda Organizo pri Sano ktp, oni diris ke tiuj organizoj devas ekde nun malfermi siajn pordojn al la vera demokratio kiu donos rajton al ĉiu havi eblecon decidi pri la aferoj kiuj koncernas la mondon.

Tiu kampanjo pri la renovigo de la internaciaj organizoj komencis en la jaro 2006 kaj daŭros ĝis la jaro 2009, kaj ĝis nun ĝi estas akceptita de multaj homoj, de kiuj kelkaj estas s-ro Gabriel Garcia Marquez (nobelpremiito), Mary Robinsson (organizo de la Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj), Mario Soares (prezidinto de Portugalio) kaj Butros Butros Ghali (Unuiĝintaj Nacioj).

Nobelpremiitaj virinoj decidis kontribui al paco kaj justeco

La tri nobelpremiitaj virinoj dum la MSF decidis anonci siajn ideojn pri partopreno en la kampanjo por la mondpaco kaj por socia justeco en la tuta mondo. Tiuj virinoj estis Prof. Wangari Mathai (Kenjo), Prof. Joddy Wiliams (Usono) kaj D-ino Sharim Ebadi el Irano. Ili diris tion kiam ili kunvenis kun la centoj da virinoj dum la MSF en Najrobo. Ili diris ankaŭ ke iliaj ideoj estas okupiĝi pri la aferoj kiuj temas pri virinoj, junuloj kaj infanoj.

Prof. Williams diris ke, kvankam multaj homoj pensas ke la paco troviĝas en la lokoj kie troviĝas armiloj, la plej grava estas la vera ekzisto de socia justeco, bona ekonomio por ĉiuj kaj bona disdonado de la riĉaĵoj kaj kapitaloj kiuj koncernas ĉiujn popolojn de la mondo ; tio povas krei bonan interkonsenton kaj porti veran pacon.

Prof. Mathai samtempe diris ke la socialaj organizoj en Afriko devas serioze agadi por siaj devoj al la normalaj homoj de Afriko, ĉar se ili ne povas defendi la suferantojn en Afriko, tiam la afrikaj ŝtatoj vekiĝos por iliaj homoj kaj la ŝtatoj povos fari nenion se la organizoj ne povos puŝi siajn ŝtatojn labori por la celataj aferoj.

Prof. Mathai diris ke ĝis nun multaj socialaj organizoj en Afriko estas malfortaj eble pro malriĉeco kaj manko de moderna teknologio kaj aliaj malfacilaĵoj, sed nun tiuj organizoj devos vekiĝi kaj paroli pri siaj ideoj sentime kaj senlace.

Ŝi diris ke la aferoj kiel pri aidoso, malario, ekologio kaj sociala justeco kaj homaj rajtoj ne sukcesos se la afrikaj organizoj ne povos ĉiutage konvinki kaj puŝi siajn ŝtatojn al reago.

Prof. Joddy diris ke la nuna situacio de UN restas en la devoj de riĉaj landoj pro tio ke iu riĉa lando povas decidi ion kaj neniu lando povas vere plendi pri tio, kvankam la decido povas esti pri subpremado de malriĉa lando.

Ŝi diris ke Rusio, Ĉinio kaj Sud-Afriko estas la landoj kiuj brakumas la subpremadon de la demokratio en Birmo per siaj povoj en la UN. Tiam aliaj landoj plendetis pri tio sed faris nenion por savi la subprematajn homojn de Birmo kiu estas farata de la registaro gvidata de armeanoj.

D-ino Sharin el Irano diris ke vere la homaj rajtoj estas subpremataj en Irano, sed Usono ne rajtas ataki aŭ agi kontraŭ la irana plano pri konstruado de nukleaj bomboj.

Sharin diris ke se Usono atakos Iranon, iranaj homoj batalos kontraŭ Usono per du tranĉiloj, unu por tranĉi usonanojn kaj la dua por batali por siaj rajtoj en Irano kiuj estas subpremata de la registaro. D-ino Sharin diris, ke la vera mondpaco venos kiam la tutmondanoj vekiĝos per la voĉoj de sociaj organizoj devigi la riĉajn landoj elspezi sian monon por edukado, sano kaj ekologio, kontraŭ la nuna situacio en kiu la fortaj landoj elspezas grandajn buĝetojn por armiloj. Kiam ili atingos tiun punkton, tiam la mondo iĝos bona loko por vivi.

Mramba SIMBA.