Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Raporto pri du procesoj
de Michael S. SMITH  
5a februaro 2007

Michael Steven Smith estas advokato kaj aŭtoro en Novjorko. Li atestis pri demandoj kun rilato al homrajtoj antaŭ komitatoj de la Kongreso de Usono kaj de Unuiĝintaj Nacioj. Li estas kunaŭtoro, kun Michael Ratner, de Che Guevara and the FBI, kuneldonanto de The Emerging Police State, de William Kunstler, eldoninto de Defending Cuba and the Cuban Fife kaj aŭtoro de monografio titolita Notebook of a Sixties Lawyer.

Tiu ĉi estas la raporto pri du procesoj : "La kazo de la Kvin Kubanoj" akuzitaj de la usona registaro en Miamo en 1998 kaj la "Plendo de la Kuba Popolo kontraŭ la registaro de Usono", unu jaron poste en Havano. Ambaŭ estis tre malfacilaj kazoj por la kubanoj, sed iel montriĝis la morala aŭtoritato de la kuba revolucio kontrastanta kun la hipokriteco de "la milito kontraŭ terorismo" de la usona registaro.

La politikaj momentoj enhavas simbolajn kazojn. La daŭra kazo de Mumia Abu Jamal, la nuna juĝado de Lynne Stewart kaj la du kazoj kiuj implikas la kuban kaj usonan registarojn lumigas la realon de la nuna politiko en Usono, same kiel la Proceso de Sacco kaj Vanzetti en 1920 rilate la enmigrintojn kaj anarkiistojn, aŭ la antikomunista makartista kazo kontraŭ la geedzoj Rosenberg en la 1950-aj jaroj difinis siajn epokojn.

Leonard Weinglass kaj aliaj akvokatoj apelaciis kontraŭ la kondamnoj de la Kvin Kubanoj en parola procesdebato okazinta en aprilo 2004 en Miamo. Du el la Kvin estas kondamnitaj al vivodaŭra malliberejo, unu el ili esta kondamnita al duoble vivodaŭra malliberejo, alia estis kondamnita al 19 jaroj kaj la lasta ricevis malpli severan kondamnon de 15 jaroj da malliberejo. Ili estas disigitaj en kvin el la plej malbonaj malliberejoj de Usono.

La Kvin Kubanoj estis deklaritaj kulpaj pro konspiro por fari spionadon. Ofte la usona registaro akuzas pro "konspiro", estas kvazaŭ delikto farita per pensado. Unu el la Kvin estis kondamnita pro konspiro por fari murdon. Ili ĉiuj estis kondamnitaj pro malgravaj akuzoj, kiel tiu de ne prezenti sin kiel agentoj de eksterlanda registaro. La faktoj okazis tiaj.

Kiam okazis la disfalo de Sovetio en 1991, Kubo havis multajn ekonomiajn problemojn, ĝi perdis sian rimedon por supervivi kaj la kubanoj pensis ke se ili evoluigus la turisman industrion ili povus venigi iom da valuto en la landon. Kubo estas bela insulo, ĝi estas tiel granda kiel la resto de tuta Karibio kaj ĝi havas belajn plaĝojn. Havano estas belega, speciale Malnova Havano kun siaj konstruaĵoj el la 17-a jarcento, konstruita en momento kiam Havano estis la granda urbo de la okcidenta hemisfero. Do, Kubo komencis serĉi homojn de Hispanio, Germanio kaj Italio por ke ili ĝuu siajn feriojn. La plano funkciis.

Nenio el tio estis agrabla novaĵo por la teroristoj kiujn Usono dorlotis en Miamo. Tiu "mafio", kiel la kubanoj nomas ilin, pensis ke se oni povas malhelpi la turismon en Kubo oni povas vere malfortigi la registaron kaj faciligi la vojon por ties faligo. Se Emma Lazarus skribus poemon dediĉitan al nova statuo de Libereco por la Haveno de Everglades, haveno kiun uzas la suda parto de Florido, la poemo dirintus : "Donu al mi viajn teroristojn / viajn landvendistojn / viajn restaŭrantojn de la kapitalismo / viajn murdistojn/viajn torturistojn / la feĉon de la socio". El la 650.000 homoj de kuba deveno kiuj vivas en Miamo, multaj kongruas kun tiu priskribo. Orlando Bosh loĝas tie. Li promenigas sian hundon ĉiumatene. Tiu viro murdis 73 homojn, inklusive la junan skermo-skipon, kiam li kaŭzis eksplodon de kuba avidilo. Felix Rodríguez kaj Alberto González ankaŭ vivas tie, kun komfortaj pensioj. Ili estis la du agentoj sub kontrakto de la CIA kiuj gvidis la kaptadon kaj murdon de Che Guevara en Bolivio. Rodríguez, amiko de George Bush patro, poste partoprenis en la milito de la "contra" en Centrameriko en la 80-aj jaroj. Kelkaj teroristoj trejnas sin malkaŝe en Everglades en suda Florido.

La teroristoj atakis la turisman ekonomion de Kubo : ili metis bombon en hotelo kiu kaŭzis la morton de itala turisto ; ili metis bombon en aŭtobuso kiu venis de la flughaveno de Havano, kaj provis meti bombon en la flughaveno mem. La kuba registaro, por provi malhelpi tiajn agojn, petis la usonan registaron ke ĝi ĉesigu tiujn agadojn. Kiam la usona registaro ignoris la peton, Kubo sendis kvin junulojn, la plejan bonon de la Kuba Revolucio, sekrete al Miamo, kun falsaj nomoj, por enŝoviĝi en teroristajn organizojn. Ili kunigis ampleksajn dosierojn pri la teroristaj grupoj. La viro numero du en la FBI kunvenis kun sia kuba kontraŭparto en la Ministrejo pri Internaj Aferoj kaj la kubanoj donis la dosierojn al Usono kaj refaris la peton ke tiu ĉesigu la terorismon. Ĉiukaze, ekzistas usona leĝo nomata Neutrality Act (Leĝo de neŭtraleco) kiu malpermesas atakojn el la teritorio de Usono kontraŭ eksteraj landoj kun kiuj ekzistas paca rilato. Do, la kubanoj petis ke Usono haltigu la mafion de Miamo.

Kion faris la usona registaro ? Ili arestis la Kvin Kubanojn, kaj de ĉiuj eblaj lokoj, ili prenis ilin al tribunalo en Miamo. Tiu noca sidejo memorigas al ni "historion" kiu trairis Havanon kiam la Papo vizitis Castro-n antaŭ kelkaj jaroj. La Papo veturis per malfermita "papomobilo" laŭlonge de la Malecón, laŭlonge de la oceano, kiam brizo movis la etan sacerdotan ĉapeton kaj levis ĝin. Tiu ŝvebis en la aero kaj falis en la maron, prokismume 50 piedojn de la costa. Fidel petis al la ŝoforo ke li haltigu la aŭtomobilon kaj diris al la Papo : "Papo, mi alportos vian ĉapeton". Fidel transiris ĝis la marbordo kaj vadis 50 piedojn tra la akvo, prenis la ĉapeton, revenis al la aŭtomobilo kaj metis ĝin sur sia kapo. L’Osservatore Romano, la ĵurnalo de Vatikano, diris en sia titolpaĝo ke "La Papo permesas al Castro fari miraklon". Fine, kvazaŭ ĝi aludus la duan Alvenon, The Miami Herald prezentis rimarkeblan titolon kiu anoncis : "Castro : to maljuna por naĝi". Kun Miamo ne ekzistas ebla solvo.

La juĝistino por la kazo de la Kvin en Miamo, kiu estas la edzino de la prokuroro de la urbo por la norda parto de Miamo, ne povis permesi ŝanĝon de sidejo, kio normale okazas rutine, ĉar en tiu kazo ŝia edzo ne estus reelektita. En definitiva, la viro kiu bombis la konstruaĵon en la urbo Oklahamo estis juĝata en Denver kaj la rasistaj policanoj el Brooklyn estas juĝataj en Albany. La advokatoj de la defendo petis ŝanĝon de la sidejo de la tribunalo, ne ekster la ŝtato. sed apenaŭ 30 mejlojn norde, en Lauderdale, sed la juĝistino ne akceptis tion. Ne eblas fari proceson en Miamo, se temas pri kuba revoluciulo. Memoru la etoson kiu ĉirkaŭis la sesjara infanon Elián González, al kiu la "gusanos" malpermesis reveni al sia komunista patro.

La proceso daŭris sep monatojn. La ĵurio debatis dum tri tagoj kaj duono antaŭ ol deklari la Kvin kulpaj pri ĉio. La ĵurio estis nepre poluciita ĉar ĝi apartenis al Miamo. La prezidanto de la ĵurio dum la voir dire diris ke li konsideras ke Castro estas komunista diktatoro kaj ke li estus feliĉa en la tago kiam li falus. La filino de alia membro de la ĵurio laboris dum 10 jaroj por la FBI, lia filo estis infanteriano de la mararmeo dum 21 jaroj, kaj li mem opiniis ke la tuta kuba registaro estas malkongrua kun lia sperto kiel pensiita bankisto. Tria membro de tiu ĵurio estis edziĝinta al membro de tiu kuba infangrupo kiun, kun apogo de la katolika eklezio, oni sendis al Miamo por fuĝi el la ateisma komunismo en la tielnomata Operacio Peter Pan. Alia membro de la ĵurio estis edziĝinta al gardisto de oficejo pri eksterlandanoj, kaj tiel plu. La tuta ĵurio estis tia. La Kvin ricevis mirige terurajn kondamnojn kiuj ankoraŭ troviĝas en apelacio.

Laŭ la opinio de Weinglass. la faktoj kaj la leĝo aplikeblaj en la kazo estas tre favoraj al la Kvin. Ne estis sufiĉe da pruvoj por sendi iun al malliberejo pro konspiro por fari spionadon kiam ili eĉ ne prenis unu solan paĝon el io kio estus sekreta. Ĉio estis publika informo. Gerardo Hernández, kiu estis kondamnita pro konspiro por fari murdon, enŝoviĝis en la organizo Hermanos al Rescate, kiu multajn fojojn flugis malalte en Havano ĵetante flugfoliojn. Ili analizis la eblecon flugigi aviadilon sen piloto ekipita per eksplodaĵoj pro mortigi Fidel-on kiam li parolus en subĉiela manifestacio. Post oftaj avertoj de Kubo al Usono du aviadiloj estis faligitaj. Hernández eĉ ne sciis pri tio. Al li oni nur diris ke li ne flugu tiun tagon. La kuba registaro faligis la aviadilojn kiel ŝtata ago. Tiu ĉi estas la unu fojo en la historio ke iu estas kondamnita pro ŝtata ago.

La juĝistino ne permesis ke aljuĝiĝu la defendo pro neceso, kiu aceptas la faron de malpli granda delikto, se tiu estas farita por malhelpi gravan delikton. La kondamnoj estis absolute sovaĝaj. Aldrich Ames kaj Robert Hanson, kiuj ankaŭ estas kondamnitaj al vivodaŭra malliberejo, ŝtelis milojn da dokumentoj kaj endanĝerigis la sekurecon de Usono. La Kvin Kubanoj ŝtelis eĉ ne unu, sed ili ricevis la samajn kondamnojn. Krome, la krimon kiun ili faris, ni ne forgesu, estis konspiro por fari spionadon en iu estonta momento.

Kio okazos en aŭtuno de tiu ĉi jaro ? Kiu estos la verdikto de la Apelacia Kortumo de la Dek-Unua Distrikto, kiu ne estas la plej elstara ? Estas tre malfacile havi justecon en la nunaj cirkonstancoj. Kia konsolo scii ke la guberniestro Dukakis, de Masaĉuseco, senŝarĝis Sacco kaj Vanzetti ! La geedzoj Rosenberg estis senkulpaj pri konspiro por ŝteli la sekreton de la atombombo, kiel ni scias nun. Ne estis sekreto. Por fari atombombon temis nur pri industria kapablo. La Kvin Kubanoj estis nomataj teroristoj kaj komunistoj. Ene de la etoso de timo kiu regis post la dek-unua de septembro, ni ne certas ĉu la juĝistoj faras kion ili devas. La kazo ankoraŭ ne ricevis la necesan atenton kiun ĝi meritas. Kion ni povas fari estas publikigi iliajn situaciojn kaj doni nian solidarecon.

JARON POST KIAM la usona registaro sukcesis malliberigi la Kvin Kubanojn, la usona registaro mem estis akuzita de la kuba popolo. La plendo estis deponita nome de ok organizoj de tiu lando, la sindikatoj, la malgrandaj terkulturistoj, la virinaj organizoj, la geinfanoj, la Komitataoj de Defendo de la Revolucio kaj la batalintoj, organizoj kiuj konsistigas la plimulton de la kuba loĝantaro.

La plendo agnoskis kaj difinis la agresajn agojn fare de la usona registaro, ĝiaj agentoj, oficistoj kaj dungitoj dum la periodo de 1960 ĝis 1999, do, 40 jaroj. La plendo ne mencias la agojn de Usono kontraŭ Kubo ekde 1959 - albordiĝo de Fidel Castro kaj aliaj kaj evoluo de la movado kiu fine faligis Batista-n - ĝis la venko de la Revolucio. Ĝi ankaŭ ne mencias la fakton ke Usono trejnis, armis kaj ekipis la soldatojn de la diktatoro Batista. Ne mencias la 20.000 kubanojn kiuj perdis siajn vivojn en la lukto de Kubo por la sendependeco. La plendo komencas en 1960 per listo de damaĝoj kaŭzitaj al la kuba popolo. Nuda statistiko signas : en la periodo de 1960 ĝis 1999 la usona registaro respondecas pri la mortigo de 3.478 homoj kaj pri vundoj faritaj al aliaj 2.099 homoj en Kubo. Tiuj estas la incidentoj de vundigoj kaj mortigoj kiujn kovras tiu ĉi plendo.

La plendo ankaŭ referencas al la praktiko de biologia milito. La usona registaro asertis ke ĝi estas kontraŭ tiu ĉi kaj ke neniam ĝi uzus ĝin. Tamen, Fort Detrick en Marilando estas la plej granda arsenalo de bologia milito en la mondo. La demando adujo ke estis en Fort Detrick kie oni evoluis la kulon kiu transdonas la denge 2, malsanon kiu kaŭzas internan hemoragion. La plendo asertas ke estis usona agento kiu enkondukis en Kubon la insekton portandon de la denge 2, kiu kaŭzis hemoragion al 24.000 homoj. En Kubo 10.224 homoj retroviĝis en stato de ŝoko.

Longdaŭra ŝokostato kaŭzas morton. Kiuj mortas pli facile ? Infanoj. Cent kvindek homoj mortis kaj inter ili 101 estis infanoj. La usonanoj ne nur mortigis homojn. Ili pensis ke ili povas ataki la kuban manĝoprovizojn kaj alportis la afrikan porkofebron, malsanon kiu kiel la dengo 2, neniam antaŭe troviĝis en Kubo. La kubanoj devis mortigi 500.000 porkojn por malhelpi disvastiĝon de la malsano. La tabak-rusto estas alia malsano alportita de Usono.

Kiam la Revolucio venkis la unuan de januaro 1959, unu el la unuaj taskoj de la kuba registaro estis krei leĝon, ĝeneralan agrarreformon, kiu estis tre populara, ĉar multaj personoj, kiuj luktis flanke de la Revolucio, profitis ĝin. La meza kuba kamparano laboris partotempe, sezone, li estis analfabeta kaj vivis de tago al tago. La grandaj tersurfacoj, kiuj antaŭe estis parto de usona entrepreno, estis ŝtatigitaj de la kuba registaro, rajton kiun ili havis laŭ la internacia leĝo. La kuba registaro ne ŝtatigis, sed ankaŭ diris al la iamaj usonaj propietuloj, ke ili estos kompensataj pro la perdoj. "Ni pagos al vi ekzakte la saman kvanton kiun vi diris kiam vi deklaris ilin por la impostoj", certigis la kuba registaro. Tamen, tiaj proponoj estis rifuzitaj.

Kiel represalio, Usono, kiu rafinis al tutan nafton de Kubo en usonaj rafinejoj [en Kubo], ĉesis fari tion kaj retenis la benzinon de Kubo. Kion faris la kubanoj ? Ŝtatigis las rafinejojn, la aŭtobus- kaj telefon-kompaniojn, same okazis kun la nikel-minejoj. Anstataŭ produkti por havi profiton, kio estas vere malracia, anrĥia, la kubanoj havis planitan ekonomion, tio estas kion oni nomas socialisma revolucio. Tio estis kio okazis en Kubo tre rapide, je la surprizo de Usono. Rehavi la propietaĵojn estis la celo de la ekstera politika de Usono ekde tiam.

Kiu estis la respondo de Usono ? Ĝi iniciatis la blokadon kiu komencis en 1960 antaŭ la raketokrizo. Kaj kiun oni daŭre aplikas, kaj ĉiam pli akre.

Unu el la unuaj disponoj kiujn la kuba registaro faris, estis sendi homojn al la kamparaj zonoj por partopreni en la alfabetiga kampanjo, kun la celo ke ĉiu kubano lernu legi kaj skribi. La alfabetigo estas, definitive, necesa por plibonigi la vivon kaj la nepra kondiĉo por demokratio kaj aŭtonomio. La plendo rekonis ke la registaro de Usono subtenis la teroristojn kiuj murdis la instruistojn.

Kubo akuzis la usonan registaron por simile konduti kontraŭ la kolektivaj bienoj, Usono subtenis la grupojn kiuj fajrigis la sukerkanajn kampojn kaj kiuj samtempe murdis homojn. Tio estis dokumentita en la plendo.

En Usono ekzistas kio nomiĝas Common Law, jura sistemo peri kiu la plendo estas deponita kun la akuzoj, kaj poste, la plenndantoj devas pruvi ilin dum la proceso. En Kubo estas malsame, la plendantoj devas prezenti la pruvojn kune kun la akuzoj. Tiel, la denuncoj de Kubo kunigas la pruvojn kaj la akuzojn kaj, plejparte, temas pri dokumentoj klasifikitaj sekretaj de la usona registaro mem.

Pli ol 5.000 homoj estis mortigitaj kiel rezulto de la usona politiko, sen paroli pri la centmiloj da homoj kiuj vivas aŭ vivis kun la psika ŝarĝo havi tiun beston nur 90 mejlojn norde kiu konstante povas agresi ilin. La plendo ankaŭ inkludis psikan aspekton, kiun en Usono oni nomas intenca kaŭzado de emocia aflikto kaj Kubo postulis kompenson ankaŭ pro tio.

La kubanoj prezentis la plendon en Havano [1], kaj kvankam Usono estis laŭorde informita pere de sia Sekcio de Interesoj, ĝi rifuzis aperi kiel akuzito. Do, la kubanoj prezentis la pruvojn antaŭ tribunalo. La advokato kaj ĵurnalisto William Schaap, el Novjorko, kiu partoprenis la proceson, skribis :

"Estas malfacile transdoni la kortuŝan kaj fortan flankon de de la persona atesto de centoj da ĉeestaj atestantoj, kiuj rakontis tiujn hororojn. Priskribante la kvin jarojn da lukto kontraŭ banditoj en la kamparo (subtenataj de Usono), viroj kaj virinoj, kiuj estas nun 80-jaraj, rakontis kiel ili vidis antaŭ siaj okuloj la torturadon kaj mortigon de siaj filoj. Same infanoj, kiuj havas nun 40 aŭ 50 jarojn, priskribis la morton de siaj gepatroj fare de banditoj. Maljuniĝintaj veteranoj de la kamparana milico - multaj el ili neniam antaue portis armilon ĝis kiam ili uzis ĝin kontraŭ la banditoj - montris al la tribunalo kaj al la televidspektantoj de Kubo siajn hororajn vundojn, la lezitajn aŭ mutilitajn membrojn. Kelkaj diris ke suferas por jardekoj mensajn malsanojn, premsonĝon kaj sendormecon."

La proceso finiĝis kun la concesión al la kubanoj de un fallo por incomparecencia, verdikto kiu ankoraŭ devas esti plenumita. Kial la kubanoj ne akuzis Usonon ĉe la Internacia Tribunalo ? Ĉar Usono estis akuzita, antaŭ la Internacia Tribunalo, pro minado de la golfo en Nikaragŭo kaj pro liverado de armiloj al la "Contras" en la 80-aj jaroj. La verdikto por la nikaragŭanoj provokis ke Usono retiris sin de la Internacia Tribunalo. Usono jam ne plu agnoskas la Internacian Tribunalon.

En ambaŭ juĝoj Usono montris ke ĝi estas lando kiu ne respektas la mandaton de la leĝo kaj anstataŭe substituas sian propan ideon pri usona potenco. Tiu arogo ĵus refirmiĝis per la kontraŭleĝa milito de Usono kontraŭ Irako kaj ties okupado, kaj per tio ricevis la malestimon de granda parto de la mondo. Dume, la sorto de la Kvin Kubanoj estos decidita de la Apelacia Kortumo de la Dekunua Distrikto de Miamo, en aŭtuno 2004. La justeco kaj la senpartieco postulas la nuligon de la kondamnoj de tiuj kuraĝuloj. Ankoraŭ Usono havas novan ŝancon fari la ĝuston en sia rilato al Kubo kaj al ties popolo. [2]

Michael S. SMITH.

NOTOJ

1. La "Plendo de la Kuba Popolo kontraŭ la Registaro de Usono pro homaj damaĝoj" kaj la "Plendo de la Kuba Popolo kontraŭ la Registaro de Usono pro ekonomiaj damaĝoj faritaj al Kubo" estis deponitaj antaŭ la Kamero pri Civila, Administra kaj Labora Juro de la Popola Provinca Tribunalo de Urbo Havano, la organo kun kompetenta jurisdikcio agnoskata de la leĝo por juĝi pri agoj kaj faroj okazintaj en la nacia teritorio. (N. de la eldoninto).

2. La kuba teksejo pri la Kvin Kubanoj kaj la terorismo estas : www.antiterroristas.cu, kaj la teksejo de la Free the Five Defense Committee estas : www.freethefive.org.

Cetere, por informiĝi pri Kubo rekte "ĉe la fonto" en Esperanto - ankaŭ pri la Kuba Kvinopo -, eblas uzi jenan retadreson :

http://www.cubanoticoj.ain.cu

Elhispanigita de Maria Julia Cárdenas Cápiro, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo http://mas-eo.org/article102.html

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html