Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Monda Socia Forumo - Kontraŭ ĉiuj militbazoj
de Tobias PFLÜGER  
2a februaro 2007

En Najrobo (Kenjo) ĵus okazis, de la 19-a ĝis 26-a de januaro, la Monda Socia Forumo. Proksimume 80.000 kritikantoj al tutmondigo aŭ al kapitalismo el la tuta mondo luktis por alia mondo. Najrobo estas impresa grandurbo : Apud riĉaj regionoj en la urbocentro kaj en la eksteraj distriktoj ekzistas kilometrojn longaj ladurbaĉoj sur rubejoj en la urbo. La homoj tie organiziĝas pli kaj pli ankaŭ politike. La plej gravaj temoj de la afrikaj partoprenantoj estis do ankaŭ detruadoj de ladurbaĉoj, ŝtelo de brutoj, pura akvo kaj aliaj vivonepraj demandoj.

Kaj en Najrobo, ĉe la Monda Socia Forumo, okazis io por kio mi linge batalis : homoj el la Sudo, Walden Bello de "Focus on the Global South" el Filipinoj kaj amikoj el Brazilo, Kubo, Kenjo kaj el Hispanio, Nederlando kaj Germanio parolis pri la rolo de la Eŭropa Unio ĉe la armeigo de la mondo. Jes, ne temis pri Usono, temis pri la membroŝtatoj de la EU. Pri tio la EU havas simplan koncepton : militbazoj de membroŝtato estas kune uzataj de ĉiuj aliaj membroŝtatoj kiuj partoprenas en militagoj de la EU. Ekzemplo : Germanaj soldatoj, kiuj estis planitaj kiel rezervo por la Respubliko Kongo, estis lokitaj en Gabuno sur franca militbazo. Afriko estas plena de militbazoj de eŭropaj ekskoloniistaj regnoj : 11.000 francaj soldatoj estas en Afriko : en Ĝibutio, en la Centrafrika Respubliko, en Kongo, en Ĉado ktp. Britaj soldatoj estas ekzemple ankaŭ en Kenjo. Germanoj estas en Ĝibutio kaj estis en Kongo.

En Latinameriko Francio tenas ankaŭ militbazojn : El franca Gujano estis organizita la milita interveno al Haitio. Kaj Germanio zorgas pri tio ke la milito en Afganio povas plu akriĝi. Tra la germana armea bazo en Termez en Usbekio transas la transportoj de ĉiuj NATO- kaj EU-ŝtatoj al Afganio. Germanio havas tie kiel sola okcidenta lando bazon, spite al la EU-sankcioj pro la masakro de Andijan kaj spite al la subprema registaro tie.

En Najrobo formiĝis mondvasta movado kontraŭ militbazoj kaj planas pliajn agadojn. Samtempe kunordiĝis la grupoj, kiuj estas koncernataj de militbazoj ĉi tie [en Germanio] ankaŭ en Germanio.

Ne, ili ne povu fari siajn militojn senĝene, ni parolu pri ĉiuj militbazoj, kontraŭ ĉiuj bazoj de la milito !

Tobias PFLÜGER.

www.tobias-pflueger.de

Elgermanigita de MAS -vl