Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Germana prezidanteco de la EU-Konsilio kaj la konstitucia traktato
de Deutsche Welle (germana publika radiostacio)  
30a januaro 2007

La germana ĉefministro s-ino Merkel varbas en Ĉeĥio por la EU-konstitucio. Samtempe renkontiĝas en Madrido EU-ministroj pri eksteraj aferoj kiel "Amikoj de la EU-konstitucio". Ĉu ili estas konkurentoj aŭ subtenantoj de la prezidantino de la EU-Konsilio [s-ino Merkel] ?

Kiu rajtas relanĉi la EU-konstitucion ?

En Madrido, lastan vendredon (26-an de januaro 2007) 20 EU-ŝtatoj startigis iniciaton por revivigo de la Eŭropa Konstitucio. La konstitucia projekto estas blokita, de kiam la francoj kaj nederlandanoj rifuzis la projekton 2005 per referendumoj. "La konstitucia interkonsento ne estas perfekta teksto, sed ĝi estas la plej bona rimedo kiun ni havas", diris la hispana ministro pri ekstero Miguel Angel Moratinos kiel gastiganto de la renkontiĝo. Dum la konferenco, ministroj pri ekstero el la 18 EU-landoj, kiu jam ratifis la konstitucion, klopodis denove veki la debaton pri la konstitucia teksto. Ankaŭ reprezentantoj de la novaj EU-membroj Rumanio kaj Bulgario partoprenis. La konferenco, sub la titolo "Amikoj de la EU-konstitucio – Por pli bona Eŭropo", estis konvokita de Hispanio kaj Luksemburgio.

Berlino "ne feliĉa"

La germana registaro estis reprezentita ĉe la aranĝo nur sur ambasada nivelo. Tiu decido estis oficiale argumentita per tio ke la germana registaro, konsidere sian perantan rolon de la EU-Konsilia prezidanteco, ne deziras elmeti sin. Sed diplomatoj indikis, ĉerande de la konferenco, ke la germanoj "ne estas feliĉaj" pro la kunvoko de la konferenco. La EU-Konsilia prezidanteco timas ke per tio poruvs profundiĝi la abismo inter poruloj kaj kritikantoj de la konstitucio.

Merkel avertas kontraŭ "demono de naciismo"

Merkel pravigis, ĵus antaŭ sia vizito al Ĉeĉenio, sian postulon je EU-konstitucio. Ŝi renkontiĝos, vendrede vespere, kun la ŝtatprezidanto Vaclav Klaus kaj ĉefministro Mirek Topolanek.

Eŭropo bezonas konstitucion por adaptiĝi al la ŝanĝinta tutmonda situacio kaj ankaŭ por estonte sukcesi, skribis la oficanta EU-Konsilia prezidantino en la vendreda eldono de la ĉeĥa ĵurnalo Mlada fronta Dnes. Ŝi komprenas la Union kiel formacion kiu devas adaptiĝi al ŝanĝiĝantaj defioj, skribis Merkel. Sed la EU devas ne esti pridubata en sia principo, "se ni ne volas riski ke la demono de ekstrema naciismo refortiĝu en la kapoj".

Ĉeĥio kaj Pollando por nova EU-teksto

Ĉeĥio estas konsiderata skeptika rilate Eŭropon, precipe la prezidanto Vaclav Klaus esprimis sin ripete en kritika maniero pri la EU. La dokumento estas en tiu ĉi formo "neuzebla", diris Klaus, kiu tagon antaŭ la renkontiĝo kun Merkel renkontiĝis provoke kun sia pola kolego Lech Kaczynski en Varsovio. Klaus substrekis ke li, kiel la pola prezidanto, opinias ke "tute klare necesas skribi novan tekston".

Akra kritiko pri la ĉefministrino venis de la gazeto "Lidove noviny" : "Merkel privojaĝas la kontinenton kun rifuzita teksto – de kie ŝi prenas tiun arogon ?", komentas la konservativa gazeto.

Atendante la posteulon de Chirac

La germana ĉefministrino volas en la sekvantaj semajnoj persone paroli kun siaj EU-kolegoj pri la temo EU-konstitucio. Tiu agendo evidentas el letero de Merkel al siaj EU-kolegoj, kiun disponis la novaĵagentejo Reuters. Laŭ tio, inter la 23-a de aprilo kaj 4-a de majo la komisiitoj de la ĉefministroj pri la konstitucio parolos en Berlino kun la EU-fakuloj de Merkel. Inter la 7-a kaj 11-a de majo estas planita kuna renkontiĝo de ĉiuj komisiitoj en Berlino. Por Germanio kompetentas la fakulo pri Eŭropo de Merkel, Uwe Corsepius.

La interparoladoj komencos nur monaton antaŭ la EU-pintkunveno fine de la germana prezidanteco la 21-an kaj 22-an de junio, ĉi ekiu Merkel devas prezenti proponon pri la plua procedo kun la konsitucio. La pintaj interparoladoj kun la ĉefministroj estas konsiderataj sukcesaj nur post la franca prezidant-elekto. La ofica periodo de la nuna prezidanto Jacques Chirac finiĝas la 17-an de majo, tiel Merkel parolos kun lia freŝe elektita posteulo pri la konstitucio. Francio estas pri sia grandeco ŝlosila lando den la EU, ĉefe post kiam la ĝisnuna projekto tie fiaskis en popola konsultado. (kas)

Deutsche Welle, 2007-01-26

Elgermanigis Monda Asembleo Socia (MAS) -vl