Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Trista paĝo en la historio de usona juro
de Wayne SMITH  
28a januaro 2007

Wayne Smith estas unu el la plej altspertaj usonaj esplorintoj pri la Kuba historio. En 1957 li eklaboris pri kuba historio en la ministrejo pri eksteraj aferoj ("ŝtatdepartemento") ĝis kiam oni transigis lin al Havano en la jaro 1958, por labori kiel Tria Sekretario en la tiama usona ambasadejo. Tie li laboris ĝis kiam rompiĝis la rilatoj en 1961. Li laboris kiel Direktoro por Temoj rilataj al Kubo ekde la jaro 1977 ĝis 1979, poste li laboris kiel ĉefo de la Sekcio de Interesoj ek de 1979 ĝis 1982, kiam li forlasis la eksteran servon pro fortaj malkonsentoj kun la politiko de Reagan al Kubo kaj Centra Ameriko. Nuntempe li estas docento ĉe la universitato Johns Hopkins en Baltimoro kaj Asocia Supera Membro de la Centro de Internaciaj Studoj en Vaŝingtono D.C.

Mi ne estas advokato, sed mi havas spertojn kun tribunaloj en Miamo, kie mi mem estis juĝita. En 1993, la Kuba-Usona Nacia Fonduso (KUNF, angle FNCA) akuzis min pro misfamigo, kia absurdo ! Kiel diris amiko mia, kiu vivis en Los-Anĝeleso : "Nur en Miamo oni konsiderus la kazon. Sed se la KUNF deziras procesi kontraŭ vi, neniu diros ’ne’".

Ni petis ke oni faru la proceson en alia loko sed oni neis tion, kiel supozite. Do, oni trudis al mi la proceson en Miamo (en 1996) kun akuzo pri malbonfamigo de la KUNF, ne enviinda situacio se oni konsideras la streĉan etoson kiu regas en Miamo rilate al ĉio kiu rilatas al Kubo. Tamen mi memoras kion mi diris al Alfredo Duran, malnova amiko advokato, kiu alprenis mian defendon : "Ne estu zorgema, Alfredo, mi estas certa ke vi faros bonegan laboron. Spite al la solideco de nia kazo aŭ de via defendo plej verŝajne ni perdos nian raŭndon. Sed apelaciante ni venkos kiam temos pri demando de rajtoj kaj ne de politikaj emocioj".

Kaj tiel okazis, ni perdis la kazon en tiu juĝo, sed ni atingis kompletan venkon en la apelacio. Kiel ni esperis kaj konsiderante tiun sperton, la unua afero kiun mi devas diri rilate al la proceso de la Kvin estas ke neniam ili devintus esti juĝataj en Miamo. La situacio en tiu loko estis, kaj en multaj sencoj ankoraŭ estas, tre malsama al tiu de la resto de la lando. Ekzemple, sondaĵo farita en la jaro 2000, ĵus antaŭ komenco de la proceso, montris ke 47,9 % de la kubaj usonanoj en la distrikto Miamo Dade, deziris ke usono faru rektajn militajn atakojn kontraŭ Kubo, fronte al 8,1 % de la usonanoj de la tuta lando. [1] Ene de la kub-usona komunumo multaj opiniis en tiu momento ke regas stato de milito kun la registaro de Castro, do, ili konsideris la Kvin "malamikoj" kaj "agentoj de la fia kontraŭulo", kompreneble punendaj.

Kvankam la pozicioj rilate al la registaro de Castro moderiĝis en la lastaj kvar jaroj, nun la tono de la publika parolado de la kongresano Lincoln Díaz-Balart senĉese gurdas ke Usono devus analizi la eblecon mortigi Fidel Castro-n. [2]

Mallonge, Miamo estas la lasta loko en Usono kie oni devis juĝi la Kvin, sendepende de la akuzoj kontraŭ ili. Kompreneble, la advokatoj petis ke oni ŝanĝu la lokon de la proceso, sed oni neis tion. Kaj ĝuste pro tio ke oni faris la proceson en Miamo, la juĝoj estis ege troigitaj. Veras ke ili estis ne enskribitaj agentoj de eksterlanda potenco. Tio estis prava akuzo. Krome, ili konfesis tion. En normalaj kondiĉoj ili estus juĝataj pro tio, kaj tri el ili pro havi falsajn dokumentojn. La proceso daŭrintus nur kelkajn tagoj kaj oni kondamnus ilin al malliberejo por relative mallonga daŭro.

Male, oni ankaŭ akuzis ilin pro konspiro por fari spionadon. Laŭ la akuzistoj, ilia intenco estis "komuniki, havigi kaj dissendi informon pri la nacia defenso de Usono". [3]

Tamen, la akuzistoj ne povis prezenti pruvojn por pravigi eĉ unu el tiuj akuzoj. Estas vere ke ili estis tie por observi certajn usonajn militajn bazojn ek de kie oni povis direkti atakon kontraŭ Kubo. Sed temis nur pri observi kaj informi iun ajn movon kiu povus antaŭvidi atakon. La celo ne estis enŝoviĝi en la bazoj, ŝteli aŭ atingi alispecan sekretan informon, sed observi, kiel povis fari iu ajn, kaj, kiel la defenso signalis, tiu agado neniel atingis la kategorion "spionado". [4] Krome, ĉar neniam okazis tiaj movoj, ili havis nenion por observi. Ili ankaŭ nek serĉis nek akiris eĉ unu sekretan dokumenton. Resume, ili ne faris spionadon, kaj la akuzistoj ne povis prezenti eĉ unu solan pruvon ke ili faris tion. Oni argumentis ke ilia inteco estis fari tion en iu estonta momento. Sed denove, ne ekzistis realaj pruvoj. La akuzistoj baziĝis ĉefe sur supozoj kaj oni devintus ne konsideri ilin.

La Kvin estis tie ankaŭ, fakte tiu estis ilia ĉefa tasko, por enŝoviĝi ekzil-kubanaj grupoj kaj atentigi pri ties eblaj provoj de teroristaj agoj kontraŭ Kubo. Ĉar tiuj ne estis oficialaj organizoj, enŝoviĝi en ili ne konsistigas spionadon. Dum multaj jaroj plej diversaj ekzilaj grupoj estigis perfortajn agojn kontraŭ Kubo kaj ĉefrolis en ili. En 1997, ili eksplodigis bombojn en diversaj turismaj hoteloj en Havano, agoj kiuj kostis homajn vivojn. La Kvin sukcesis malkovri, parte, ke tiuj agoj elvenis de ekzilaj organizoj bazitaj en Miamo. La kuba registaro interŝanĝis informojn kun la FBI kun la espero ke la usona registaro faros disponojn kontraŭ la respondeculoj. Sed anstataŭ tio, tiu informo kondukis al la aresto de la Kvin. Neniam oni faris ion kontraŭ la ekzilkubanoj implikitaj en tiaj agoj. [5]

La plej absurda, maljusta kaj malica akuzo el ĉiuj estis tiu kontraŭ Gerardo Hernández pri konspirado por fari murdon de unua grado. Tiu akuzo rilatis al la faligo la 24-an de februaro 1996, de du aviadiletoj de Hermanos al Rescate kiuj surflugis la markolon de Florido. Laŭ la supozo, Gerardo Hernández estis parto de tiu konspiro por faligi tiujn aviadiletojn kun la trompa kaj antaŭpripensita celo murdi la flugantajn personojn en la internacia aerspaco. [6]

Tio implicas ke ekzistis ia sekreta plano por faligi la aviadilojn. Sed estas nenio pli fora de la vero. La Kuba registaro avertis plurfoje ke oni depafus ilin se denove ili enirus la kuban aerspacon. Ek de 1995, aviadiloj de Hermanos al Rescate periode estis fraŭde enpenetrintaj la kuban aerspacon, inkluzive surflugis kubajn urbojn kaj en kelkaj okazoj ili ĵetis flugfoliojn. Hazarde, en januaro 1996, mi troviĝis en Havano kun grupo de Kongresaj funkciuloj, kiam la 9-an kaj 13-an flugis super la urbo, ne tre alte, aviadiloj de Hermanos al Rescate, kiuj ĵetis flugfoliojn. Tion ni vidis la 13-an de januaro. Unu aŭ du vesperojn poste, la prezidanto Castro akceptis nin, ni parolis pri la okazaĵoj kaj pri la respondo de Kubo.

Castro tre klare konfirmis ke la pacienco de Kubo jam elĉerpiĝis. Li esprimis sin dirante ke la aviadiloj de Hermanos al Rescate evidente kaj provoke en multnombraj okazoj fraŭde enpenetris la kuban aerspacon. Kubo en diversaj okazoj avertis la usonan registaron, sed tiu faris nenion por malhelpi tiajn agojn. La okazaĵoj de la 9-a kaj 13-a estis la pinto. Venontan fojon kiam ili fraŭde enpenetros la kuban aerspacon, ili riskos depafiĝon.

Unu el la kongresaj oficistoj komentis ke tiu respondo povus esti streĉa por la animoj de la kongreso kaj rezultigi la aprobon de la leĝo Helms-Burton (kies procezo ŝajnis esti haltigita en tiu momento).

Castro asertis ke li esperas ke tio ne okazu. Li eĉ esperis ke la usona registaro faros taŭgajn disponojn por ke ne okazu pliaj flugoj. Sed la unua devo de registaro estas defendi la nacian teritorion, pro tio li rekonfirmis ke se la aviadiloj de Hermanos al Rescate revenus, Kubo aplikus tian disponon kiun ĝi konsideras taŭga.

Fakte, la kuba registaro prezentis diplomatan noton al la usona registaro protestante kontraŭ la ĉeesto de la aviadiloj en la kuba aerspaco kaj diris ke Kubo rezervas al si la rajton uzi la forton en kazo de estontaj fraŭdaj enpenetroj en ĝian teritorion. Tiun averton oni ripetis en ne koditaj radielsendoj.

Malgraŭ la avertoj, José Basulto, ĉefo de Hermanos al Rescate kaj aliaj pilotoj de tiu organizo enskribis falsajn flugojn la 14-a de februaro kaj flugis al Kubo. Ĉirkaŭ la dek-kvina horo, proksima de la paralelo 24, la Aertrafika Kontrolo de Kubo avertis ilin ke ili estas enirontaj en restriktan zonon kiu estas "aktivigita", ke ili estas endanĝerigantaj siajn vivojn kaj ke ili returniĝu. Ili aŭskultis la averton kaj vorte konfirmis la ricevon, sed ignoris ĝin. [7]

Ili estis interkaptitaj de la kubaj aviadiloj Mig. En tiu momento, la aviadilo de Basulto, kiu flugis antaŭe, jam estis sufiĉe enpenetrinta en la kuban aerspacon. Ambaŭ flankoj konsentis pri tio. Laŭ la kubaj radar-detektiloj, la du aliaj aviadiloj, tiuj kiujn oni faligis, estis ene de la kuba aerspaco. Tamen, la usonaj radar-detektiloj montris la malon. Laŭ tiuj radar-detektiloj, la du aviadiloj eniris nur kelkajn mejlojn en la kuban aerspacon, sed kiam oni faligis ilin, ili estis jam proksimume kvin mejlojn for de la teritorio.

Nun, permesu al mi diri ke mi konsideras eraro la faligon de la aviadiloj kaj, rezulte, la perdon de homaj vivoj, kvankam ne restas duboj pri ilia ĉeesto en la kuba aerspaco. Estus multe pli bone se la kubanoj, ankaŭ en sia propa intereso, devigintus ilin forlasi la aerspacon pere de pafoj de mitralpafiloj sen tuŝi ilin. Do, ili povintus prezenti tiun temon al la Sekurec-Konsilo de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj rimarkigi ke tiuj flugoj kontraŭleĝaj kreas danĝeran situacion en la markolo de Florido kaj urĝi ĝin ke ĝi zorgu pri la temo. Kubo havintus la publikan opinion je sia flanko kaj ne okazintus la tragedia perdo de homa vivo. Krome, la Unuiĝintaj Nacioj povintus malhelpi kroman fraŭdan enpenetron en la kuban aerspacon.

Anstataŭ tio, ili faligis la aviadilojn, plej bedaŭrinde. Sed necesas klarigi ke ili estis avertitaj kaj ke neniu el la Kvin instigis ilin ke ili flugu. Kompreneble, Gerardo Hernández ne faris tion. Estas vere ke antaŭ la ebleco de alfrontiĝo oni sendis koditajn mesaĝojn el Havano al membroj de la Kvin por malinstigi tiujn kiuj estis enŝoviĝintaj en la Hermanos al Rescate forflugi, ĉar ekzistis la ebleco de alfrontiĝo. Sed ĉiuj konsciis ke tiu ebleco ekzistis. Basulto kaj la aliaj sendube sciis tion. Oni avertis ilin denove dum la flugo, sed ili ignoris tion.

Nek Gerardo Hernández nek iu el la Kvin havis ian ajn respondecon pri la faligo de la aviadiletoj. Fakte, kiel argumentis la defendo : "la pruvoj pri tio ke Gerardo Hernández konis la kontraŭleĝan plano kaj akceptis partopreni por mortigi la homojn en la aviadiloj de Hermanos al Rescate ne estas validaj". [8]

Spite al tio, Gerardo estis deklarita kulpa kaj kondamnita al vivodaŭra malliberejo, kruda maljusta juĝo, kiu pli ol ĉio alia ŝajnas esti la rezulto de venĝo. En Miamo regis forte streĉa etoso pro la depafo de la aviadiletoj kaj pro la morto de la pilotoj de Hermanos al Rescate. Iu devis pagi kaj estis la vico de Gerardo Hernández, kvankam fakte li havis nenion por fari kun tio.

La kolera soifo je venĝo evidentiĝis ankaŭ en la maniero trakti la Kvin post ilia aresto. Sen ajna kialo, oni izolis ilin dum longaj periodoj da tempo, en prizonoj tre distancaj inter si, kaj en kelkaj kazoj, oni ne permesis al ili vizitojn de iliaj familianoj.

La verdiktoj estis nekredeble severaj, de 15 jaroj da malliberejo ĝis vivolonga malliberejo. Ĝis nun, la Kvin ankoraŭ restas en malliberejo. Tamen, oni esperas ke la apelacia proceso, kie ne temas pri politikaj emocioj, sed pri juraj aferoj, funkcios kiel ĝi devas, kaj sekve, okazos nova proceso, tiun fojon pri la justa akuzo kaj ne en Miamo.

Wayne SMITH.

Notoj :

1. Enketo farita en la jaro 200 de Kendra H. Brennan de la KHB Consulting, Inc., laŭ mendo de la defendo.

2. Interparolado kun Lincoln Díaz-Balart en Kanalo 41 de la televido en Miamo, la 22-an de marto 2004.

3. Vd la paĝon 15 de la Komenca Informo pri la akuzito Luis Medina III.

4. Saml.

5. Saml.

6. Vd paĝon 3 de la Apelacio prezentita de Gerardo Hernández.

7. Estas interese konstati ke la Usona Federacio de Aviado kvalifikis "senrespondeca" la konduton de Basulto, ĉar li daŭrigis la flugon ankaŭ post esti avertita, kaj nuligis lian pilot-permesilon.

8. Apelacio de Gerardo Hernández, p. 21.

Elhispanigis Maria Julia Cárdenas Cápiro, Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html