Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Raporto pri la MSF 2007 Najrobo de Mramba Simba
de Mramba SIMBA  
26a januaro 2007

FORIGO DE LA MONDA PROBLEMO DE MANKO DE MANĜAĴOJ KAJ BONAJ NUTRAĴOJ EN LA MONDO

Inter la ĉefceloj de la internaciaj unuiĝoj estas forigo de malriĉeco kaj forigo de malsato en la mondo ĝis la jaro 2015. Pri tiu celo okupiĝas la 7-a Monda Socia Forumo kiu okazas nun en la ĉefurbo de Kenjo, Najrobo.

La malriĉeco estas la plej grava problemo kiu kaŭzas la mankon de nutrajhoj en la mondo.

Multaj grupoj kaj individuoj kunvenis dum la MSF kaj provis pridiskuti kiam aliaj promenadis lamentante pri la manko de nutrajhoj, kelkaj grupoj anoncis ke la malpaco kaj la sekeco en la diversaj mondpartoj kun la malriĉeco kaŭzas la problemon.

Dum la internacia prinutraĵa kunveno en la jaro 1992 en kiu ĉeestis reprezentantoj el 159 landoj kun la reprezentantoj de EUROPA KOMUNUMO oni decidis ke la nutraĵo devas esti por la tuta mondo. Ĉiuj nacioj interkoncentis ke la malsato kaj manko de bonaj nutraĵoj ne akcepteblas kaj ke la sekura nutraĵo estas rajto por ĉiuj.

Dum la prinutraĵa kunveno en la jaro 1996 pli ol 180 nacioj ĉeestis kaj promesis ke ili malpliigos la nombrojn de la suferantoj pro manko da nutraĵo al duono antaŭ la jaro 2015 kaj ili subskribis du rezoluciojn.

Rezolucio de Romo pri certeco de la nutraĵo en la mondo anoncis sep gravajn okupojn kiujn la ĉeestintaj nacioj devis fari por ke ili estu certa pri ekzisto de nutraĵo kaj la ĉefa pri nutra kunvenego donis gravajn celojn kiujn ili devis plenumi por kompletigi la celojn por la celojn kiuj estis menciitajn en la rezolucio de Romo. Ĉiuj ĉeestintiaj nacioj akceptis tion kaj subskribis la dokumentojn.

Nun restas nur 8 jaroj ĝis 2015 kaj ŝajnas ke neniam ili sukcesos pro tio partoprenantoj en la prinutraĵa kunvenego ĉe la MSF en Najrobo plendis pri la lrapida reago farita de iliaj ŝtatoj ne donas al ili bonan esperon. Ĉefe por la afrikaj ŝtatoj kie ĉiam estas anoncata la milito, malsato kaj malsanoj.

Kelkaj afrikanoj volis ke ili dum la MSF aldoni novan rezolucion kiu eble povas puŝi iliajn ŝtatojn al pli serioza reago por ke la rezolucio pri sufiĉo de nutraĵo kaj forigo de malriĉeco estu atingebla antaŭ la jaro 2015 kiel estis decidita en la jaro 1992.

LA ESTROJ DE AFRIKAJ LANDOJ ESTAS RIPROĈITAJ PRI AIDOSO

Multaj registaroj en Afriko ne agas sufiĉe kontraŭ la aidosan malsanegon.

Tion diris f-ino Felicia Matola kiu estas la reprezentanto de la organizo Edukado por laVivo (Education for life) en Kenjo. Ŝi diris ke afrikaj landoj ĝis nun ankoraŭ ne sukcesis aldoni 15 elcentojn de siaj ŝtataj buĝetoj al iliaj ministrejoj pir sano.

Dum la kunveno kiu okazis en Abuĝo, Nigerio, en la jaro 2001, la afrikaj estraroj promesis ke ili devas aldoni tiom da mono el la ŝtataj buĝetoj al la sano kaj ili subskribis ke ili elspezos tiun monon por la kampanjo kontraŭ la AIDOSAN MALSANON kiu suferigas multe da homoj en Afriko. Tiam ili subskribis la konstucion kiun ili nomis Abuĝa Deklaro de la jaro 2001.

Sed bedaŭrinde ekde tiam neniu lando en Afriko sukcesis fari tion ĝis nun, kaj pro tio multaj homoj plu suferadas kaj mortas por Aidoso.

La reprezentato el Zambio diris al la partoprenantoj ke la kampanjo kontraŭ aidoso povas esti sukcesa se la estroj de afrikaj ŝtatoj povos aldoni la subskribitan monon, ĉar per la mono tiuj kiuj suferas povas preni senpage la pilolojn kiuj helpas kontraŭ aidoso, sed li dubas ke vere afrikaj ŝtatoj povos fari kiel ili promesis kaj subskribis.

La reprezentanto el Ugando diris ke multaj infanoj en Afriko partoprenas al la karecon kaj komencas seksumadon kiam ili estas ankoraŭ junaj pro la kialo ke ili venas de la malriĉaj familioj. Tiamaniere ili poste troviĝas inter la suferantoj pro aidoso kaj ilia nombro nun pliiĝas en diversaj landoj de Afriko kiuj troviĝas sude de la dezerto Saharo.

Li diris ke Afriko bezonas multe da mono por solvi tiun problemon.

ILI UZIS DESEGNOJN POR SENDI SIAJN MESAĜOJN

La malnova metodo por komuniki de unu la alia per desegnaĵoj troviĝis en la ĉi-jara MSF en Najrobo, kiam gejunuloj el ses diversaj nacioj de Kenjo, Sud-Afriko, Kolombio, Tanzanio, Mozambiko kaj Svislando, povis uzi desegnaĵojn por sendi siajn mesaĝojn al la ĉeestantoj de la MSF kiam ili prezentis siajn internajn sentojn. Per desegnoj ili povas interŝanĝi informojn pri aidoso, pacon kaj pri la progresoj de siaj landoj. Tion ili faris kiam ili prezentis kelkajn teatraĵojn dum la komuna kunveno kiu temis pri socialaj aferoj. Ili kunlaboras kun la asocio AEGIS OF THE TERRES DES HOMMES SCHWEIZ de Svislando, la respondeculo de tiu grupo de junuloj diris al mi ke ili decidis uzi la malnovan metodon por ke estu facile por ili trasendi sian mesaĝon al la koncernatoj. Kaj respondeculo el Svislando, Raisa Bonjour, diris al mi ke tio estas la sola metodo kiu prezentas iliajn internajn sentojn. Estas grave por gejunuloj havi inter si kontakton por informi unu la alian pri la ĉiutagaj okazaĵoj.

Irene Bush, kiu estas la direktoro de la projekto, diris ke la projekto sukcesis kunligi gejunulojn al la sama temo kaj krei amikecon inter ili.

S-ro Robert Ngatio el Kenjo diris ke estas facile sendi mesaĝon per desegno pli ol sendi per normalaj skribaĵoj.

Mramba SIMBA.