Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La proceso kontraŭ la Kuba Kvinopo
de Leonard WEINGLASS  
26a januaro 2007

Leonard Weinglass estas fama usona advokato kiu defendis Anthony Russo, unu el la akuzitoj kiu aperis en la dokumentoj de la Pentagono, li defendis Angela Davis, Jane Fonda, Mumia Abu-Jamal kaj Amy Carter, filino de la prezidinto James Carter, kiu en 1987 estis akuzita pro atako al la Universitato de Masaĉuseco protestante kontraŭ rekrutado de la CIA en la universitata areo. Nuntempe, li estas defendadvokato de Antonio Guerrero, unu el la Kuba Kvinopo.

Kvin kubaj viroj, plej konataj kiel la Kvin, aŭ Kvinopo, estis arestitaj en Miamo, en Florido, en septembro 1998, pro 26 akuzoj esti malobeintaj federaciajn leĝojn de Usono. El ili, 24 apartenas al la speco de teknikaj kaj relative malgravaj deliktoj, kiuj inkludas supozatan falsadon de identeco kaj neregistriĝon kiel eksterlanda agento. Neniu el la akuzoj rilatigas ilin kun uzo de armiloj, aŭ kun perfortaj agoj aŭ kun detruo de havaĵoj.

La Kvin alvenis el Kubo al Usono post jaroj da perfortaĵoj fare de armitaj solduloj kiuj apartenis al la ekzil-kubaj grupoj en Florido. Kubo suferis konsiderindajn kvanton da mortigoj kaj da detruo de havaĵoj. La protestoj de la kuba registaro ĉe la usona registaro kaj la Unuiĝintaj Nacioj estis vanaj. Post malapero de la socialismaj ŝtatoj komence de la naŭdekaj jaroj, la perfortaj agoj multiĝis pro la insisto de Kubo establi turisman industrion. La solduloj de Miamo respondis per perforta kampanjo per kiu ili provis malhelpi la viziton de eksterlandanoj al la insulo. Oni trovis bombon en unu el la flughavenoj de Havano, oni metis eksplodaĵojn en aŭtobusoj kaj hoteloj, por kio mortis itala turisto. Ŝipoj el Miamo veturis al Kubo kaj bombis hotelojn kaj turismajn instalaĵojn.

La misio de la Kvin ne estis atingi usonajn armeajn sekretojn, ankaŭ ne kontroli la teroristajn agojn de la solduloj kaj informi Kubon. Neniam ili portis armilojn, ili ankaŭ ne provis trompi la nacian sekurecon, ili ankaŭ ne serĉis aŭ atingis sekretan informon. Neniam ili damaĝis homon aŭ ian posedaĵon. Tamen, tri el ili sidas vivolonge en malliberejo en Usono, kaj unu el ili duoble vivolonge.

En la du ĉefaj akuzoj oni argumentas per jura teorio kiun oni ofte uzas en aferoj kiuj havas politikan tuŝon : konspiro. Konspiro estas kontraŭleĝa interkonsento inter du aŭ pliaj homoj por fari delikton. La delikto eĉ ne bezonas plenumiĝi ; kiam la interkonsento estas farita, la delikto estas plenumita. Ĉio kion la prokuroro devas fari estas pruvi per cirkonstanca pruvo ke ekzistis interkonsento. Tre malofte ekzistas veraj kaj rektaj pruvoj pri kontraŭleĝa interkonsento, nur en la kazo ke unu el la supozataj partoprenantoj donas ŝtatajn pruvojn kaj deklaras tion. En politika kazo kiel tiu ĉi, la tribunalo ofte deduktas ke ekzistas interkonsento, sen pruvo pri delikto, konsiderante la politikajn demandojn, kondiĉon de minoritato aŭ de nacia identeco de la akuzito. Ĝuste tial kaj tiel oni uzis la akuzon de konspiro en tiu kazo. Same, ĉiu el la du akuzoj kondukis al vivolonga malliberejo.

La unua akuzo pri konspirado argumentis ke tri el la Kvin interkonsentis fari spionadon. Ekde komenco la registaro esprimis sin dirante ke ili ne bezonas pruvi la akuzon de spionado kaj ke simple ekzistis interkonsento por estonta plenumado. La komunikiloj ne perdis tempon por kvalifiki la Kvin kiel spionojn, sed fakte kaj laŭ la leĝo, tiu ĉi ne estas spiona kazo, sed iu supozata interkonsento por fari ĝin. Kompreneble, ĉar oni ne postulis prezenti pruvon por pravigi tiun akuzon, la prokuroroj insistis por konvinki ĵurion de Miamo, ke tiuj kvin kubanoj, kiuj kune vivis, devis esti farintaj tiun interkonsenton.

La dua akuzo aldoniĝis sep monatojn post la unua. Ĝi argumentis ke unu el la Kvin, Gerardo Hernández, konspiris kun aliaj ne akuzitaj kubaj oficistoj por faligi du aviadiletojn kies pilotoj estis ekzilkubanoj el Miamo en la momento kiam tiuj eniris aŭ estis enirontaj en la kuban aerspacon. La kubaj ĉasaviadiloj Mig interkaptis [la aviadileton] kaj kaŭzis la morton de la kvar homoj kiuj troviĝis en ĝi. Hernández, kiu sukcesis enŝoviĝi en la grupon kiu sendis la aviadiletojn, ne estis akuzita pro transdoni informon al la kubanoj pri la planita flugo, pri ĝia itinero kaj misio, sed li estis akuzita pro esti parto de konspiro por faligi la aviadiletojn, ĉar oni avertis lin ke, en tiuj tagoj, nek li nek liaj kamaradoj partoprenu tiujn flugojn. Kvankam la advokatoj de la registaro diris al la Apelacia Kortumo ke tiu enketo-propono de la juĝisto de unua instanco pri tiu akuzo praktike malebligus kondamnon, la trubunalo de Miamo, tamen, tuj kondamnis Gerardon.

La tribunalo komencis fine de aŭtuno de la jaro 2000. Ĝi finiĝis sep monatojn poste, en junio 2001, por fariĝi la plej longa pun-proceso de Usono en tiu momento. Pli ol 70 atestantoj deklaris antaŭ la tribunaloj, el ili pli ol 30 por la defendo, inkluzive du pensiitaj generaloj, pensiita admiralo kaj prezidanta asesoro kiu laboris en la Blanka Domo. La punprocesa akto etendiĝis al pli ol 119 volumoj de transskriboj krom la 15 volumoj da deklaroj kaj atestoj uzataj en la proceso. Oni montris pli ol 800 pruvojn, interalie kvardek-paĝajn dokumentojn. La akto estis grandega.

Komence de junio 2001 la 12 membroj de la ĵurio faris verdiktojn de kulpo en la 26 akuzoj sen fari iun solan demandon aŭ sen peti relegon de la atestoj, jen nekutima fakto en tiom longa kaj komplika proceso kiel tiu ĉi.

En decembro 2001 la juĝisto verdiktis maksimumajn punojn por la Kvin, en momento kiam Usono ankoraŭ estis afliktata pro la okazaĵoj de la 11-a de septembro. Gerardo Hernández estis kondamnita al vivodaŭra malliberejo. Antonio Guerrero kaj Ramón Labañino estis ambaŭ kondamnitaj al vivodaŭra malliberejo. Fernando González kaj René González estis kondamnitaj al respektive 19 kaj 15 jaroj da malliberejo.

La Kvin tuj apelaciis kontraŭ tiuj verdiktoj. Ili prezentis tiujn apelaciojn antaŭ la Kortumo de la Dek-Unua Distrikto, kun sidejo en Atlanto, Georgio. Grupo de tri juĝistoj iris al Miamo por plenumi parolan sesion pri tiu apelacio la 10-a de marto 2004, kaj la advokatoj kiuj reprezentis la Kvin havis nur 15 minutojn. Ĝis julio 2004, dato kiam oni redaktis tiun ĉi artikolon, ankoraŭ oni ne decidis ion.

La ĵurio

Kiel estas la kutimo kaj la praktiko en Usono, la pruvoj kontraŭ la Kvin devintus esti prezentitaj antaŭ ĵurio de 12 membroj, el la urbo Miamo, kiuj estus la juĝantoj pri la faktoj kaj proponus decidon. Laŭ la leĝo, la 12 devus estis "justaj kaj neŭtralaj". Se ekzistas la plej eta ebleco de maljusteco kaŭzita de antaŭjuĝo en la komunumo, la leĝo postulas ke la kazo estu translokita al alia loko kie oni povus trovi neŭtralajn ĵurianojn.

Daŭris pli ol semajno en Miamo por trovi 12 homojn kiuj diris ke ili estos justaj kaj neŭtralaj juĝantoj en la kazo de la agentoj de la kuba registaro. Tiuj 12 elektitoj havis apartajn opiniojn kiuj evidente malklarigis iliajn kriteriojn. La ĉefo de la ĵurio aŭ la prezidanto diris al la tribunalo ke en sia opinio Castro estas komunista diktatoro kaj ke li estas kontraŭ la komunismo. Li aldonis ke li ŝatus vidi la falon de Castro kaj restaŭron de la demokratio. Aliaj ĵurianoj faris similajn komentojn. Tamen, la kazo restis en Miamo.

Post kiam oni eldiris la verdikton, unu el la Kvin, Antonio Guerrero diris antaŭ la kortumo ke "ĉar temas pri Kubo, estis Miamo malebla loko por tiu celo". Jam delonge, la defendo prezentis ne malpli ol kvin proponojn transloki la proceson al pli neŭtrala loko, ĉar evidentiĝis ke Miamo estas la lasta loko kie la Kvin Kubanoj povis havi justan proceson. La sociaj sciencoj konfirmas la argumenton de Guerrero. Unu el la plej elstaraj usonaj fakuloj pri la fenomeno de la kuba ekzilo, la doktoro Lisandro Pérez - profesoro pri sociologio kaj antropologio kaj direktoro de la Instituto pri Kubaj Esploradoj de la Internacia Universitato de Florido - skribis ke "la ebleco elekti 12 civitanojn de la distrikto Miamo-Dade kiuj povus esti neŭtralaj en kazo, kiu inkludas agnoskitajn agentojn de la kuba registaro, estas praktike nula."

En neniu alia distrikto la akuzitoj devintus alfronti eblan ĵurion kies anoj konsistus almenaŭ el 20% da viroj kaj virinoj forlasintaj Kubon pro malkonsento kun la registaro kiun la akuzitoj provis defendi. Inter la kandidatoj troviĝis la direktoro de la Kuba-Usona Fondaĵo, la ekstremdekstra organizo kiu financis la enflugojn en la kuban aerspacon kaj aliajn agojn ankoraŭ pli klare terorismajn. Oni rifuzis lin nur pro tio ke eĉ la juĝisto mem kvalifikis lin je "stranga konduto". En neniu alia distrikto la akuzitoj alfrontus ĵurion en kiu, almenaŭ, 16 el ĝiaj eblaj membroj persone konis iun viktimon de la aviadil-faligo aŭ iun ties familianojn.

Miamo estas la sola usona urbo kie la kubaj muzikistoj ne povas ludi, la kubaj artistoj ne sukcesas montri siajn verkojn sen ke okazas perfortaĵoj. La organizantoj de akademiaj konferencoj bezonas specialan protekton se partoprenas kubaj intelektuloj. Miamo estas la sola urbo kie oni preferas nuligi internacian sport-eventon nur por malhelpi la partoprenon de kubaj sportistoj. Ankaŭ la disdono de la tre famaj muzik-premioj Grammy Latino okazis dufoje ekster Miamo pro la perforto. La malamikeco kontraŭ iu kiu montras simpation por Kubo estas tiom, ke unu el la kandidatoj al la ĵurio ne hezitis aserti ke li timus reprezaliojn se li ne revenus kun verdikto kongrua kun la opinio de la kuba komunumo, do, la opinio kiun oni havas pri kia devas esti la verdikto".

En tiaj cirkonstancoj oni komencis la proceson kontraŭ la Kvin.

La pruvoj

Pri la akuzo pri konspiro por spioni

En sia unua deklaro al la ĵurio, la prokuroro koncedis ke la Kvin ne havis eĉ ne unu solan paĝon de informo klasita kiel sekreta de la registaro, eĉ kiam tiu sukcesis havi pli ol 20.000 paĝojn da korespondado inter ili kaj Kubo. Krome, pri la kontrolo de tiuj korespondaĵoj respondecis unu el la plej altaj oficistoj kiu en la Pentagono okupiĝas pri la informservaj aferoj (la Direktoro de la Agentejo pri Informservo de la Pentagono, general-leŭtenanto), kiu koncedis, kiam oni pridemandis lin, ke li ne memoras esti vidinta iun informon pri nacia defendo. Laŭ la leĝo, por pruvi delikton de spionado, devas ekzisti informo pri nacia defendo.

La sola fakto sur kiu la akuzistoj baziĝis estis ke unu el la Kvin, Antonio Guerrero, laboris en fandejo ĉe la mararmea trejno-bazo en Boca Chica en la sudo de Florido. La bazo estis tute malfermita al la publiko, kaj ĝi havis observad-areon por ke la vizitantoj povu foti la aviadilojn en la kurejo. Dum li laboris tie, Antonio Guerrero ne petis sekurec-pasilon, ne havis aliron en restriktaj zonoj kaj neniam provis eniri en unu de ili. Malgraŭ la multnombraj timigoj flanke de la prokuroro, kelkaj el liaj kolegoj atestis ke li estis normala persono, laborema kaj sociema kiu ne montris ajnan intereson pri la sekurecaj zonoj. Kio certas, estas ke dum la du jaroj antaŭ sia aresto, tempo dum li estis sub kontrolo de la FBI, neniu el la agentoj notis unu solan miskonduton de lia flanko.

La konfiskitaj dokumentoj de la akuzitoj tute ne konsistigis akuzan pruvon por la prokuroro, sed estis uzataj de la defendo por demonstri la senkrimecon de la agoj de Guerrero en la bazo. Lia misio estis malkovri kaj komuniki en taŭga maniero la informon aŭ la indicojn kiuj montrus preparadon de milita agreso kontraŭ Kubo surbaze de observado de publike malfermitaj agadoj. Tio inkludis informon videblan por ajna membro de la publiko : starton kaj alteriĝon de la aviadiloj. Li ankaŭ eltondis artikolojn de la loka gazetaro kiuj informis pri la armeaj unuoj tie lokitaj.

Altaj eksoficistoj de la armeo kaj la usona sekureco atestis ke Kubo ne konsistigas militan minacon por Usono, ke ekzistas neniu utila milita informo akirebla en Boca Chica kaj ke, laŭ Edward Bree Atkeson, general-majoro de la usona armeo kaj instruktoro de la Kolegio pri Informservo por la Defendo de Usono, la interso de Kubo por atingi tiajn informojn prezentitajn en la proceso estas "scii ĉu vere ni prearas militan agon kontraŭ ili".

Akuzo pri spionado ne povas baziĝi sur informoj kiuj, ĝenerale, estas disponeblaj por la publiko. Kiam ankoraŭ oni demandis al la generalo Clapper ĉu li konsentas pri la argumento ke la informado pri io publike disponebla ne signifas spjoni, li respondis jese. Tiom multa pruvoj mankis al la prokuroro por pravigi spjonadon ke post prezenti ĉiujn pruvojn kiujn ili havis li sentis la devon argumenti al la ĵurio ke ili devas kondamni la Kvin simple ĉar ili havas la suspekton ke la akuzitoj havis la intencon fari ĝin en iu estonta kaj ne specifa momento. Tamen, post aŭskulti trifoje la neallaseblan argumenton de la prokuroro, kiu diris ke la Kvin troviĝis en tiu ĉi lando "kun la celo detrui Usonon", la ĵurio, gvidata pli de la pasio ol de la leĝo kaj la pruvoj, deklaris ilin kulpaj.

Pri la akuzo kontraŭ Gerardo Hernández pro konspiro por murdi

Tiu akuzo baziĝis sur la faligo de du aviadiloj flanke la kuba aerarmeo la 24-an de februaro 1996. La aviadiloj forflugis direkte al Kubo el Florido, kun la klaraj intencoj enpenetri la kuban aerspacon, se ili ne jam faris ĝin. La faktojn prezentitajn en la proceso tre klare montris ke li tute ne respondecis pri la sorto de la viroj kiuj troviĝis en la aviadiloj kaj ke iliaj mortoj ne estis la rezulto de planitaj murdo, ke ankaŭ ne ekzistis interkonsento ke se la aviadiloj estos faligitaj tio devus okazi en la internacia spaco kaj ne en la kuba kiel preskribas la leĝo. Por kondamno oni bezonas tiujn tri pruvojn.

La pruvoj montris ke la 24-an de februaro 1996, en jam kutimiĝinta maniero, grupo de ekzilkubanoj forflugis el Florido en tri aviadiletoj, kaj kiam ili troviĝis en la aero, ili devojiĝis de sia kurso kaj direktiĝis al Kubo. Post kiam la kubaj flugkontrolistoj avertis la pilotojn pri la leĝrompo kiun ili faras enirante malpermesitan areon, oni interkaptis ilin kaj du el la aviadiloj estis depafitaj per la kuba aerarmeo. En la okazaĵo mortis kvar loĝantoj de Miamo. Sur kopio, aŭdigita al la tribunalo, oni povis aŭdi la ridon de unu el la pilotoj dum la aviadiloj malobeis, intence, la ordonon reflugi. La prokuroroj uzis la leĝon pri konspiro por argumenti ke Hernández, kiu enŝoviĝis grupojn kiel Hermanos al Rescate (organizo kiu subtenis la flugojn), atentigis Kubon pri la planoj trudi teroron kaj pri eblaj bombadoj sur la kuba teritorio, kaj pro tio, li kulpas pro murdo.

Ne estas krimo ke Kubo faligas aviadilojn kiuj superflugas akvojn sub ĝia jurisdikcio aŭ ĝian nacian teritorion. Sekve, la juĝisto esprimis ke por deklari Hernández kulpa, la prokuroro nepre devas pruvi ke, antaŭ la flugo de la aviadiloj, oni pretigis planon aŭ interkonsenton specifan, en kiu li partoprenis, por faligi la aviadilojn antaŭ ol ili atingas kuban teritorion. Alikaze mankus al Usono la povo juĝi iun, ĉar la prokuroro ne sukcesis pruvi ke ekzistis interkonsento por plenumi fiagojn en tio kion Usono postulas kiel parton de sia "speciala teritoria aŭ mara jurisdikcio".

La prokuroro koncedis ke ekzistis nenia pruvo pri interkonsento pri la loko kie oni devis interkapti la entrudiĝantajn aviadilojn. Pro tio li prezentis eksterordinaran apelacion al la Apelacia Kortumo de la Dek-Unua Distrikto, argumentante ke pro la pruvoj prezentitaj en la tribunalo la decido kaŭzis "nesupereblan baron" por la kondamno. Oni neis la apelacion kaj la ĵurio ricevis instukcojn trovi, ekster ĉiu logika dubo, ke ekzistis interkonsento specifa por faligi la aviadilojn en internaciaj akvoj. La ĵurio apenaŭ rimarkis la "netraireblan baron" kaj eldiris sian kondamnon en rekorda tempo.

La aliaj 24 akuzoj

La plej multaj el tiuj akuzoj rilatas al la faro kaj uzo de la falsaj identigiloj flanke de la Kvin (du el la Kvin, Antonio Guerrero kaj René González, estis usonaj loĝantoj kaj vivis kaj vojaĝis kun lauleĝaj nomoj). La Kvin ne neis ke ili kulpis pro tiuj negravaj kaj teknikaj malbonfaroj. Male, ili starigis defendon bazitan sur la usonaj leĝoj : la defendo de bezono aŭ pravigo. Tiu menciita defendo diras ke oni povas malobei leĝon (ofte de teknika karaktero kaj sen damaĝo al individuoj aŭ al proprietaĵoj) se la celo de tiu malobeo estas malhelpi pli gravan damaĝon, kiel korpan lezon aŭ damaĝon al posedaĵo. Pro tio oni povas, laŭleĝe, eniri sen permeso la propietaĵon de najbaro (tio estas teknika malobeo) por estingi fajron. Ne estas dubo ke la uzo de falsaj identigiloj por malhelpi teroristajn atakojn kontraŭ iliaj samlandanoj ŝajnas esti sufiĉa argumento por konsenti kun la defendo.

La defendo prezentis pli ol 35 dokumentojn kaj grupon da atestantoj por montri ke Kubo jam suferis mortojn, vundojn, kaj materialajn damaĝojn flanke de grupoj en kiuj la Kvin enŝoviĝis. Eĉ la tribunalo, kiam ĝi kondamnis du el la Kvin, referencis tiujn grupojn kiel "teroristojn". Tamen, la tribunalo rifuzis permesi ke la ĵurio konsideru la defendon kiel neceson aŭ pravigon, do, tri el la Kvin estis deklaritaj kulpaj pro uzo de falsa identeco.

Kun la ceteraj akuzoj, ankaŭ de teknika karaktero, oni argumentis ke la Kvin ne plenumis siajn devojn ne enskribante sin, antŭ la Usona Ĝenerala Prokuroro, kiel "eksterlandaj agentoj" laŭ la leĝo. Ankaŭ en tiu kazo oni devintus apliki la defendon de neceso kaj pravigo. La Kvin estis deklaritaj kulpaj ankaŭ en tiuj akuzoj.

Aliaj aspektoj de la kazo

Kondiĉoj de enfermiteco

Dum la 17 monatoj antaŭ la juĝoj kaj dum kiuj ili estis ankoraŭ konsiderataj senkulpaj, la Kvin estis enfermitaj en punaj kaj izolaj ĉeloj por provi malobei ilin kaj ke ili deklaru sin kulpaj. Ĝenerale, tiaj ĉeloj estas destinitaj por ordinaraj krimuloj kiuj malbonkondutas en malliberejo. La Kvin restis firmaj, sed tio kaŭzis ke malboniĝis la kapablo pretigi siajn defendojn.

FISA kaj CIPA

Antaŭ la aresto de la Kvin, kaj kun la intenco kunigi pruvojn por kulpigi ilin, agentoj de la usona registaro enrompiĝis kvin fojojn en la loĝejojn de tiuj junuloj. Tiuj enrompiĝoj estis permesitaj de sekreta tribunalo, la Tribunalo pri Antaŭzorgo de Eksterlanda Informservo, laŭ apogo de leĝo nomata Leĝo pri Antaŭzorgo de Eksterlanda Informservo (Foreign Intelligence Surveillance Court, FISA) kiu permesas malobeojn de la protektoj garantiataj laŭ la konstitucio de Usono kaj kiu estas kondamnata de la aktivuloj por civilaj liberecoj.

Konforme al alia disputata leĝo nomata CIPA, aŭ Leĝo pri Procedo kun Sekreta Informo (Classified Information Procedure Act), la registaro klasifikis sekreta ĉiun dokumenton de la Kvin konfiskitan, kaj oni neis post sekreta kunveno kun la juĝisto, disdoni iun al la defendo kiel postulas la ĝ. Tiu leĝo, krom esti neniam kreita por esti uzata tiel, sed rompas la fundamentajn rajtojn de la defendo pri ties propaj dokumentoj.

Manko da etiko de la prokuroroj

Dum daŭris la selekto de la ĵurianoj, la prokuroroj faris etnan purigadon ekskludante el la ĵurio grupon de nigruloj multe pli junaj kaj parolemaj, por anstataŭigi ilin per pli obeemaj kaj pli aĝaj nigruloj. Fakte, la prokuroroj agis sen etiko kiam komence de la proceso oni memorigis al la membroj de la ĵurio de Miamo ke tiu proceso temas pri "ni kontraŭ ili" kaj en la sekvo ili faris ne etikajn kaj maldecajn komentojn kies konkludo estis invektivo trifoje ripetita : la Kvin venis de Kubo "por detrui Usonon".

Oni agis jure tiel ke ĉiuj temoj estis submetitaj al apelacia proceso.

Konkludo

La kazo de la Kvin estas unu el la plej malmultaj en la usona jurisprudenco kiuj implicas maljustecon en- kaj ekster-lande - kiel la juĝo de la Dokumentoj de la Pentagono kiu montris la eraran politikon de Usono dum la milito de Vjetnamio, kun la celo atingi politikan finon, la punjura sistemo estis manipulita de la prokuroroj, kiuj rompis senkompate la leĝajn dispoziciojn.

La Kvin ne estis juĝataj pro malobei la usonan leĝon, sed ĉar ilia laboro montris al la mondo tiujn kiuj ja faris tion. Kiam ili enŝoviĝis en la terorisman reton al kiu oni permesas ekzisti en Usono, ili montris la hipokritecon de la tiom aplaŭdata kontraŭeco de Usono al terorismo.

Leonard WEINGLASS.

Elhispanigita de Maria Julia Cárdenas Cápiro por Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html