Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
"Ni revenis al la 19-a jarcento, antaŭ la prizorgo-ŝtato"
de John MONKS  
24a januaro 2007

Interparolado kun John Monks, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS), kiu reprezentas 60 milionojn da laboristoj en 36 landoj. Eksa ĉefo de la TUC, la precipa brita sindikato, li denuncas la misojn de la nova "kazino-ekonomio".

Ĉu ni spertas en Eŭropo eksplodan altiĝon de la salajro-malegalecoj laŭ tio kio okazas en Britio ?

Ni vidas sur nia kontinento ke instaliĝas eksploda altiĝo de la malekvilibroj kreitaj de la tutmondiĝo. Oni vidas la grandajn gajnantojn de tiu loto : junulojn, urbanojn, edukitajn, ĉekape de entreprenoj pri financo, pri mastrumado, pri komunikado, pri servoj, pri konsilado, pri energio... Ili velas sur totala malregulado de la financaj fluoj, la ultraliberalismo, la ondo de planedvasta enmigrado. Ili profitas la ŝanĝiĝon de la naturo de nia socio. Tiu akceptas ke la malegalecoj kreskas, nome de konkurencivo, de fleksebleco kaj de la kulto al profito. Oni vidas ankaŭ la grandajn perdantojn, tiujn kun provizora laboro, la malbone pagatojn, la nekvalifikitojn : interŝanĝebla laboristaro fronte al delokadoj, al ĉantaĝoj de la multnaciaj entreprenoj kaj al la retreto de la rolo de la ŝtato. La registaroj lasas fari aŭ timas agi.

Kial tiu demisio fronte al bezono de reala regulado ?

La registaroj sekvas la opinion larĝe disvastiĝintan inter la elitoj. Tiuj pensas ke Eŭropo povas konkurenci kun Usono, Ĉinio aŭ Barato nur per forvendado de la prizorgoŝtato, nur reduktante la publikajn servojn kaj nur rompante la povon de la sindikatoj mastrumi la ŝanĝojn. Tiu opinio troviĝas ĉe la politikistoj de maldekstra centro kiel Tony Blair, Gerhard Schröder kaj ĉe la [franca] Socialista Partio, kun la escepto, eble, de Laurent Fabius...

Kion povas fari la sindikatoj fronte al mastroj de entreprenoj alte konsiderataj ĉe la Londona Borso, kies salajroj ege altiĝas je 28 %, dum la mezuma salajro de la samaj firmaoj kreskas je 3,7 % ?

Eble necesus komenci indeksi la salajrojn de la gvidantoj laŭ tiuj de la salajruloj. Pli ol iam ajn oni antaŭrangigas la interesojn de la kapitalo antaŭ tiuj de la laboro, la monavidon kaj proprajn interesojn de la mastroj kaj de la akciuloj antaŭ tiuj de la salajruloj kaj de la entrepreno. La decido ligi la enspezojn de la gvidantoj al la borsaj kurzoj de iliaj entreprenoj renversis la mastrumadon de la entreprenoj en Eŭropo. Kaj kreis halucinan foson. Tiu generacio kun malregula laboro, de forĵeteblaj laboristoj, kiu aperas, estis longtempe ignorata de la sindikatoj... Estas vere, oni "rekrutas" en la publika sektoro, en la grandaj entreprenoj. Kion fari ? Oni devas pli bone organizi la plej malriĉajn homojn kaj senhavulojn, labori kun la migrantoj, kiuj troviĝas en duobla malcerteco. Oni devas kampanji por ĵeti lumon sur la fat cats, tiuj "katoj" kiuj grasiĝas surdorse de la salajruloj. Oni devas moviĝi kaj esti pli ofensiva : la estonto de sindikatismo dependas de nia kapablo mobiliziĝi pri tiuj temoj...

Ĉu fronte al la dominanta diskurso pri la "necesa fleksivo", pri la limigo de salajro-altiĝoj, la sociala Eŭropo estas nur mito ?

La kreskego de malegalecoj, la rapideco de tiu kreskego estas terura minaco por la sociala Eŭropo. Kaj la agresemo de la strategio de la hedge funds (invest-fondusoj) stimulataj de la financa liberaligo estas potenciala mortminaco por la sociala Eŭropo. Kaj la Eŭropa Centra Banko daŭre ne volas kompreni ke altiĝoj de salajroj estas parto de la solvo kaj ne de la problemo. Certe,la sociala Eŭropo estis neniam socialisma, sed neniam ĝi estis tiom taŭzata.

La Monda Banko cetere ĵus afiŝis tion en raporto pri la praktiko de la aferoj... Laŭ ĝi, la landoj kiuj postulas antaŭ-avizon en kazo de maldungo, kiuj fiksas la laborsemajnon je malpli ol 66 horoj aŭ kiuj trudas minimumajn salajrojn superajn al tre malalta nivelo estas konsiderataj kiel malmulte taŭgaj por investoj ! Fakte, la Internacia Mon-Fonduso, la Eŭropa Centra Banko, eĉ la Komisiono, ĉiuj sidas sur la dogmo de la Vaŝingtona Interkonsento, kiu volas ke la estonteco de la mondo, la feliĉo, pasu tra ondoj da liberaligo de la ekonomio. Kaj ke necesas elimini ĉiajn barojn sur la vojo al liberalismo... Tiu filozofio estas malĝusta, noca, kaj ni batalos por demonstri ke eblas esti konkurenciva kun reala sociala dimensio.

Antaŭ kvin jaroj, la EKS estis malproksima de la radikala kritiko de la alimondistoj. Hodiaŭ vi estas sampaŝa...

Ĉar la perforto de la sistemo radikaliĝis. La kapitalismo ŝanĝiĝas. La invest-fondusoj pasas de unu firmao al alia, de unu estraro al alia, spekulas, detruas, enspezegas. Estas tiuj kiuj vetas pri mallonga tempo, ĉerande de la leĝo, kiuj grasiĝas en nia nova kazino-ekonomio.

Eĉ la industri-sektoro viciĝis laŭ la novaj financ-strategioj : rentabilitato je 15 %, malaltaj salajroj, limigitaj laborrajtoj. La ekvilibro estas rompita. La ekonomio revenis al la fino de la 19-a jarcento ! Antaŭ la kresko de socialismo. Antaŭ la alveno de la prizorgo-ŝtato. Antaŭ ekflorado de sindikatoj. Kaj tion oni ne povas akcepti.

Christian LOSSON.

Elfrancigita de MAS -vl. La artikolo aperis en la franca gazeto Libération, 5-a de oktobro 2006, kaj en la reto jene : http://www.liberation.fr/actualite/...