Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Merkato kontraŭ ŝtato
de Ignacio RAMONET  
24a januaro 2007

1. Mortigaj teorioj

Oni parolas foje pri "intelektaj farintoj" de delikto aŭ de krimo, kaj la justico povas puni ilin. Formulante, en sia oficejo, kaj eĉ tute sendepende, teorion pri organizado de la socio, pensisto prenas la riskon ke ĝi estos aplikata de tiuj kiuj havas la potencon fari tion kaj ke, malrekte, oni imputas al li la patrecon de ĝiaj negativaj aŭ eĉ tragikaj efikoj. Tio okazis al Markso, kiun la Internacio de la dekstro kaj ekstremdekstro, sen ke la plimulto de ĝiaj gvidantoj iam legis ajnan linion de liaj verkoj, provis respondecigi lin, retrovide, pri la stalinismo. Tute kvazaŭ Voltero kaj Rusoo estus kulpigitaj pri la Teroro dum la franca revolucio... La dominantoj elstaras en tiu agoj de mallegitimado de emancipaj ideoj kiuj, se ili disvastiĝus tro, kondukus la civitanojn al ribelo kontraŭ iliaj privilegioj. Tio efektive okazis multfoje en la historio.

Sed tiu fenomeno funkcias unudirekte. La plej multaj ekonomikistoj, gvidantoj de internaciaj financ-institutoj kaj ĵurnalistoj kiuj fariĝas iliaj proparolantoj devas neniam respondeci antaŭ la socio, tutsimple ĉar ili nur modelas kaj pravigas la praktikojn de la posedantoj kaj donas al ili statuson de "naturleĝoj" danke al "scienca" lako ne ĉiam meritita.

Neniu ekonomia teorio iam ajn havis tiom mortigajn efikojn kiel tiu de liberkomerco. En ties nomo, en la 19-a jarcento, 1,5 milionoj da irlandanoj pereis pro malsato. Dum ĉi-lastaj jardekoj ĝi kondukis milionojn da afrikaj terkulturistoj al ruino aŭ al elmigrado kiu ofte finiĝis per drono en alta maro de tiuj kiuj provis atingi la sudeŭropajn marbordojn. En orienta Azio, dum la granda financ-krizo de 1997, la dogmo de libereco de kapital-cirkulado estis la kaŭzo de senfinaj suferoj. Estas ja Nigra Libro verkinda kaj konstante ĝisdatiginda pri la homaj kostoj de la liberalaj teorioj.

2. La entreprenoj sturmas la mondon

Al la tradicia demando : "Kiu regas ?", eŭropa komisaro iun tagon respondis, en momento de sincero : "Estas la merkatoj", subkomprenu "ne la registaroj". Almenaŭ se oni komprenas per "regi" fari decidojn kiuj strukturas la vivon de la socioj, do, aparte, la decidojn sur ekonomia kaj financa nivelo.

Tamen la financmerkatoj, anonimaj entoj, havas en siaj grandaj agantoj ankaŭ la entreprenegojn, siavice klare identigitajn, kaj kies financa mastrumado estas kelkfoje pli profitiga ol la produktado. Tiuj entreprenoj estas nun "tutmondaj", kaj la spezoj de multaj el ili estas multe pli altaj ol la buĝeto de plurdekoj da ŝtatoj. Ili ignoras la landlimojn, escepte por instigi unu ŝtaton kontraŭ alia laŭ la avantaĝoj kiujn tiuj povas doni al ili. Per ilia kapablo premi, eĉ ĉantaĝi la publikajn potencojn, la transnaciuloj fariĝis la veraj mastroj de la mondo. Kaj nenia internacia regulado kontraŭmeteblas al ili. En la plej bona kazo ili akceptas, por flegi sian imagon ĉe la konsumantoj, doni al si unuflanke "kodojn de bonkonduto" intertraktitajn, en la fortrilatoj kiujn oni povas imagi, kun neregistaraj organizoj (NRO) kiuj certe kredas fari ion bonan, ĉar la ŝtatoj kaj la multflankaj institucioj rezignaciis.

Sed la entreprenegoj ankaŭ forvoras sin reciproke per la ludo de fuzioj-akiroj, kiuj ne nur kreas nenian laborlokon, sed detruas da ili multajn, ĉar la celo de tiuj restrukuradoj estas nur "krei valoron" por la akciuloj per maksimuma eliminado de "laborkostoj". En 2006, la sumo de tiuj pure financaj operacioj, sen vera industria logiko, atingis 2.736 miliardojn da eŭroj. Tiom ke multaj liberaluloj maltrankviliĝas pri la estonto de freneziĝinta kapitalismo.

3. Ĉiopovaj institucioj

Oni povus pensi ke la politikoj farataj aŭ postulataj de la multflankaj ekonomiaj kaj financaj institucioj de la Monda Banko tra la Internacia Mon-Fonduso (IMF) ĝis la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), estus la frukto de kompromiso inter la pozicioj de la registaroj kiuj membras en ili. Do, ke tiuj politikoj povus varii laŭ la ŝanĝoj kiuj okazas almenaŭ ĉekape de la grandaj ŝtatoj. Tio tute ne estas la kazo escepte, eble, ĉe la Monda Organizo pri Komerco (MOK) : certe, la ĉarto de tiu institucio ne varias eĉ milimetron, sed la intertraktadoj en ĝia kadro kontraŭmetas la registarojn inter si, kaj povas sukcesi aŭ fiaski laŭ la koncedoj kiujn ili pretas fari al si reciproke.

Ruĝa fadeno – tiu de la novliberala ideologio kiun reprezentas la tielnomata "Vaŝingtona interkonsento" – efike ligas ĉiujn ĉi instituciojn, al kiuj alonendas, por Eŭropo, la Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Centra Banko. Kial tiu mondskala betonita pensado-muro ŝajnas tre malfacile malkonstruebla ? Pro pluraj kialoj kun kumula efiko.

Unue ĉar Usono havas dominantan influon - ne kontestatan de la eŭropanoj – sur tiuj inter ili kiuj havas universalan alvokitecon. Poste ĉar, por fari politikojn kiujn ili scias malpopularaj, la plej multaj registaroj preferas prezenti ilin kiel "eksterajn trudojn" al kiuj ili havas nenian influon – kaj ne kiel naciajn decidojn. Oni diras ke "kulpas la IMF" aŭ "kulpas Bruselo". Fine ĉar la teĥnikaj strukturoj de tiuj institucioj disvolvis komunan novliberalan "kulturon" en simbiozo kun tiu de Vaŝingtono. "Kulturon" kiujn ili, danke al siaj propraj povoj kaj al la rimedoj kiujn ili disponas, kapablas trudi al la granda plimulto de la ŝtatoj. Iiel kiel la roboto La Odiseado de la spaco kiu eskapas al siaj konceptintoj, ili aŭtonomiĝis. Necesas demokratia uragano por remeti ilin sur ĝustan vojon.

4. Rezistadoj, esperoj

La amplekso de la sociaj kaj ekologiaj detruoj kaŭzitaj de tiu speco de tute aparta tutmondigo kiu estas la novliberala tutmondigo vekas kompreneble rezistadojn. Decida etapo okazis en la popolaj bataloj, samtempe sektoraj kaj diseriĝintaj en ĉiuj anguloj de la planedo, kiam ili donis al si kadron de kundividita referenco, nomante sian komunan kontraŭulon : la dominado de la tutmonda financo kiu eskapas al ĉia demokratia kontrolo. Tiun rolon alprenis la Mondaj Sociaj Forumoj - de Portalegro (2001) ĝis Najrobo (2007) – kaj ties kontinentaj, naciaj kaj lokaj variaĵoj.

La unua sukceso de la alimondismo estis, ke ĝi ebligis la proksimiĝon de tre malsamaj movadoj, kiuj ne estis sen diverĝoj inter si, por aperigi identan mondan leksikon kiun ĉiu organizo enkorpigas poste en sian internan diskurson kaj tiel kreas amasan retorikan efikon. Sed tiu necesa agado stumblas super demando al kiu tiuj movadoj ne kapablas doni interkonsentitan respondon : tiun de la konkreta celo de iliaj agadoj, do tiun pri politiko, pri potenco.

La vorto potenco forestas en la vortaro de multaj de ili, krom por esti vipata, tre ofte reage al la totalismaj misoj de partio-ŝtatoj. Aliflanke, kontraŭpotenco, kaj civitana malobeo aparte, ŝajnas kiel privilegiitaj leviloj por ŝanĝo. Por aliaj komponantoj de la alimondisma movado, kaj ĉefe por granda nombro da civitanoj, la vorto potenco ne estas tabua. Certe, helpe de sperto pri la pasinteco, ili ne iluzias pri la kapablo kaj eĉ pri la volo, profunde ŝanĝi la aferojn, de registaro, eĉ komence kun bona intenco, se ĝi ne estas permanente spronata de la sociaj bataloj. Sed ili tamen ne pensas ke la politiko estas esence kampo en kiu oni povas nur malpurigi al si la manojn.

Ĉe ĉiu balotado, kie ajn en la mondo ĝi okazas, tiu dueco de aliroj dampas la esperojn kaj preparas la seniluziiĝojn.

Ignacio RAMONET.