Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
LA EŬROPO DE 2008 KONTURIĜAS EN 2007
de Raoul Marc JENNAR  
20a januaro 2007

Prelego laŭ invito de la Amis du Monde diplomatique [Amikoj de Le Monde diplomatique] de la franca departemento Orientaj Pireneoj, Perpinjano, Palaco de la Reĝoj de Majorko, 16-an de novembro 2006

POST LA "NE", LA EŬROPO DE 2008 KONTURIĜAS EN 2007

Mi ŝatus esprimi mian dankon al la Prezidanto de la Ĝenerala Konsilio kaj al la Departementa Asembleo kiuj ebligas al ni kunveni ĉi vespere en tiu ĉi grava loko de la historio de Rusiljono. Mi estas tre honorata esti akceptata ĉe la tribuno de la Amikoj de Le Monde diplomatique de la Orientaj Pireneoj, kie antaŭis min tiom da gravaj eminentuloj.

Mi deziras unue meti la limojn de mia prelego : mi volas limigi min al Eŭropo, sole nur al Eŭropo, kaj mi deziras do ke la debato kiu sekvos mian prelegon ne eliru el tiu kadro.

Mi kredas ke ne senutilas enkonduki tiun prelegon per memorigo de certa nombro da faktaj elementoj. Mi poste analizos la daŭrigojn anoncitajn en la kadro de la proceduro de ratifado de la traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo. Mi formulos fine certan nombron da pripensadoj pri tio kio devus, laŭ mi, esti akceptebla respondo al la demando : kian Eŭropon ni volas ?

ANTAŬAĴOJ

La 18-an de junio 2004, la ŝtatestroj kaj ĉefministroj finas la laboron de la interregistara konferenco kaj adoptas la finan version de la "Traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo" (TKE). Tiu estas subskribita dum solena seanco kiu okazas en Romo la 29-an de oktobro 2004. La teksto preskribas ke la periodo kiu komencas ĉe tiu dato donas du jarojn al la membroŝtatoj por fari la ratifadon laŭ la proceduroj validaj en ĉiu ŝtato.

El la dudek-kvin membroŝtatoj, ok decidas konsulti la loĝantaron. La dek-sep aliaj elektas la parlamentan proceduron. Mi rimarkigu ĉi tie, ke neniu el la dudek-kvin naciaj parlamentoj estis elektita kun la mandato adopti konstitucion por Eŭropo.

Kie statas la afero hodiaŭ, kiam la periodo planita por la traktat-projekto finiĝis antaŭ du semajnoj ? Dek-tri parlamentoj ratifis la tekston. Ĝi estis ankaŭ ratifita sekve al du referendumoj en Hispanio kaj en Luksemburgio. Ĝi ne estis ratifita de Francio kaj Nederlando sekve al la referendumoj organizitaj en tiuj landoj la 29-an de majo kaj la 1-an de junio 2005. Ok landoj ne esprimis sin.

Sekve al la franca kaj nederlanda rifuzoj, la ŝtatestroj kaj ĉefministroj kuniĝis en Bruselo la 16-an kaj 17-an de junio. Fine de tiu Eŭropa Konsilio, deklaro estis adoptita kies esenco resumiĝas en kvar punktoj :

1. "Ni notis la rezultojn de la referndumoj en Francio kaj Nederlando. Ni pensas ke tiuj rezultoj ne pridubigas la korligitecon de la civitanoj al la konstruado de Eŭropo. La civitanoj tamen esprimis zorgojn kaj maltrankvilojn kiujn necesas konsideri. Necesas do fari komunan pripensadon pri tio."

2. "Tiu periodo de pripensado estas uzota por ebligi larĝan debaton en ĉiu el niaj landoj kiu partoprenigos same la civitanojn, la civilan socion, la sociajn partnerojn, la naciajn parlamentojn kiel la politikajn partiojn. Tiu mobiliza debato, kiu estas jam okazanta en multaj membroŝtatoj, estas intensigota kaj larĝigota. La eŭropaj institucioj devos ankaŭ kontribui al ĝi ; apartan rolon en tiu kunteksto havas la Komisiono."

3. La ĵusaj evoluoj ne pridubigas la daŭrigon de la ratifad-procezo. Ni estas konvinkitaj ke la ratifad-kalendaro en diversaj membroŝtatoj estas, se necese, adoptota al la faktoj de tiuj evoluoj kaj laŭ la cirkonstancoj en la membroŝtatoj."

4. "Ni rendevuos en la unua duonjaro de 2006 por fari ĝeneralajn konkludojn el la naciaj debatoj kaj interkonsenti pri la daŭrigo de la procezo."

Kelkajn komentojn pri tiu deklaro. Unue ni rimarku ke Francio kaj Nederlando, kiuj subskribis tiun dokumenton, ne retiras sian subskribon sub la TKE. Necesas tamen fari diferencon inter la du landoj. En Nederlando, la referendumo estas nur indika. La nederlanda registaro tamen promesis respekti la rezulton. Sed en Francio, laŭ la Konstitucio de la 5-a Respubliko, la referendumo estas decida. Do, estis devo por la ŝtatestro ne nur noti la rezulton, sed tiri el ĝi ĉiujn konkludojn.

Dua rimarko, la Eŭropa Konsilio proponas periodon de pripensado por komenci debaton por kiu aparta rolo estas konfidita al la Eŭropa Komisiono. La unua ago de tiu pripensado estis, flanke de kvar registaroj, rezigni pri la referendumo kiun ĝi estis decidinta. Temas pri Danlando, Britio, Irlando kaj Ĉeĥio. Koncerne la "mobilizan debaton", oni povas diri, post du jaroj, ke ĝi ne okazis. La civitanoj ne estis instigitaj esprimi sin pri la grado de suvereneco kiun ili pretas transigi al Eŭropo, pri tio kion ili atendas de ĝi, pri la kritikoj kiujn ili formulas koncerne la politikojn instigitajn de la Eŭropa Komisiono. La rolo de la Eŭropa Komisiono konsistis esence en laŭdado al la teksto rifuzita de la popoloj de du fondoŝtatoj. Konsiderindaj financ-rimedoj estis mobilizitaj en strategio de komunikado destinita diskrediti la kritikojn kontraŭ la TKE.

Tria observo, la proceduro de ratifado ne estas haltigita. La ŝtatestroj kaj ĉefministroj decidas nur adapti la kalendaron. Oni troviĝas tie antaŭ fundamenta demando : ĉu la eŭropaj proceduroj sendevigas pri la reguloj de la internacia juro ? Se jes, tio havus konsiderindan signifon. Tio efektive indikus decidan etapon en la procezo de integrado kiu kontestus la esencan parton de la suvereneco de ŝtatoj. Nu, tio ne estas la kazo. Kaj la TKE mem konfirmas ke la konstruado de Eŭropo restas interŝtata afero : la artikolo 447 de la projekto preskribas ke la TKE ekvalidas "kondiĉe ke ĉiuj instrumentoj de ratifo estas deponitaj". Tio ne estas la kazo. Do, la internacia juro estas aŭtomate aplikata : traktato inter pluraj ŝtatoj kiu ne estas ratifita de ĉiuj partoj ne povas ekvalidi.

LA ANONCITAJ SEKVOJ DE PRIPENSADO

Ni vidu nun kiuj estas la anoncitaj sekvoj de pripensado kiu, ja necesas bedaŭri tion, ege limiĝis al registaraj kaj diplomatiaj kunvenoj, al propagandaj komplotejoj de la Eŭropa Komisiono kaj al asertoj gurdataj de la dominantaj komunikiloj pri la praveco de TKE rifuzita de tiuj kiujn ili kvalifikas en la plej bona kazo kiel timulojn kaj, plej ofte, kiel popolistoj kaj eĉ ksenofoboj.

Ni konstatu, ke la arĥitektoj de la TKE estas hodiaŭ konfrontitaj al dilemo : kiel agordigi la rifuzon de la TKE fare de du ŝtatoj, rifuzon kiu rezultas el popola konsultado, kun la parlamenta aprobo de dek-kvin aliaj ŝtatoj, kaj kun ok ŝtatoj kiuj ĝis nun restis sur la balkono, se esprimi min tiel. Tio ne signifas ke ili estas ekster la debato, tute ne. Mi pensas pri Britio aparte. Du legitimecoj kontraŭstaras unu la alian. Mi kuraĝus eĉ diri ke, por certaj registaroj, ili alfrontiĝas laŭ tio ke tiuj legitimecoj ne nur apogas sin sur diversaj ratifad-proceduroj, sed ĉefe ke ili signifas du viziojn diametre kontraŭajn pri la estonto de Eŭropo.

Ĝuste en tiu kunteksto necesas registri la decidojn faritajn en lasta printempo, dum la Eŭropa Konsilio de la 15-a kaj 16-a de junio de tiu ĉi jaro [2006].

Unua decido : konfidi al la prezidanteco de la Unio, kiu oficos dum la unua duonjaro de 2007, la zorgon prezenti "raporton kiu baziĝu sur profundaj konsultadoj kun la membroŝtatoj" kiu "devos pritrakti la staton de la debatoj pri la konstitucia traktato kaj esplori la eblajn estontajn evoluojn".

Dua decido : tiu raporto kaj la ekzameno, kiun faros pri ĝi la Eŭropa Konsilio, servos kiel bazo "por postaj decidoj koncerne la manieron daŭrigi la procezon de reformo, kun la interkonsento ke la necesaj disponoj pri tio estos plej malfrue decidotaj dum la dua duonjaro de 2008".

En konkretaj vortoj, tio signifas ke estas la germana prezido kiu redaktos la raporton, ke estas sub la franca prezido ke decidiĝos "la necesaj disponoj", kaj la interaj prezidoj, de Portugalio kaj poste Slovenio, estas taskotaj certigi "la daŭrigadon de la procezo" de reformo. Vi certe notis ke oni parolas pri "procezo de reformo" kaj ne pri ratifado de la TKE.

Kion oni povas atendi de tiu procezo ? Certe, en januaro de tiu ĉi jaro [2006], la Eŭropa Parlamento, kies kompetentoj pri tiu temo estas limigita al sorĉalvoko, siavice adoptis, per 385 voĉoj kontraŭ 125 kaj 51 sindetenoj, rezolucion kiu postulas ke la TKE ekvalidu en 2009. Ĉiuj amendoj alvokantaj al plibonigo de la teksto estas rifuzitaj.

Sed sur la registara scenejo, post plurfoje ripetita deklaro, inkluzive antaŭ nia [franca] nacia asembleo, ke necesas "savi la Eŭropan Konstitucion", aŭ "revivigi" ĝin, s-ino Angela Merkel, la ĉefministro de Germanio, ĵus koncedis ke "la atendoj de niaj eŭropaj partneroj estas multe tro altaj." Ja vere ne facilas fari profundajn konsultiĝojn kun registaroj, kies estonto estas limigita de venontaj elektoj kiel en Francio, Britio kaj Hispanio. S-ino Merkel provos superi tiun malfacilon intertraktante per specifa agendo kun la prezidoj kiuj sekvos tiun de Germanio.

Ĉiukaze, la dek-kvin landoj kiuj ratifis la TKE opinias ke ili havas nenian kialon por rezigni ĝin.

Por eliri el tiu sakstrato, necesus ke okazu la debato anoncita kaj "konfiskita" de la Eŭropa Komisiono. Necesus rompi la leĝon de silento pri la fundamenta demando : kian Eŭropon ni volas ? Tiom longe kiom oni evitos tiun demandon kun ĉiuj implicaĵoj kiujn ĝi entenas, nenia daŭrema solvo eblas por la nuna blokiĝo de la eŭropa konstruado.

KIAN EŬROPON ?

Antaŭ ol paroli pri unu aŭ alia de la eblaj vojoj por alia Eŭropo, mi volas forigi ĉian miskomprenon : tiu kiu parolas al vi pensas ke la respondo al la problemoj de la eŭropa integriĝo tia kia ĝi estas hodiaŭ praktikata, ne kuŝas en malpli da Eŭropo, sed male en pli da Eŭropo. Ni bezonas atingi grandecon kiu donos al ni la kapablon kontroli tion kio estas kontrolenda por konservi la ĝeneralan intereson kiu estas hodiaŭ minacata de la financaj kaj ekonomiaj potencoj kaj de la naturaj fenomenoj kontraŭ kiuj la ŝtatoj reakirintaj sian antaŭan sendependecon povus fari nenion.

La problemo estas ke la celoj, por kiuj Eŭropo necesas, estas ĝuste tiuj kiuj hodiaŭ estas totale neglektataj de la Eŭropa Unio. La Eŭropa Unio ne protektas nin kontraŭ la kreskinta potenco de la transnaciaj firmaoj en senreguligita mondo en kiun ĝi plonĝas nin. Eŭropo ne protektas la ĝeneralan intereson, ĝi privilegias la apartajn interesojn. Eŭropo ne estas parto de la solvo, ĝi estas parto de la problemo. Esprimante min tiel, mi jam parolas pri ebla vojo por respondi al la demando "kian Eŭropon ?" Efektive, se mi diras ke la dezirata Eŭropo estas Eŭropo kiu privilegias la ĝeneralan intereson, mi deziras politikan Eŭropon, do dotitan de demokratiaj instrumentoj, mi deziras socialan Eŭropon, mi deziras ekologian Eŭropon.

Sed, kaj nun kaj ĉi tie mi volas rompi la tabuon : ĉu ĝuste tian Eŭropon volas ĉiuj popoloj hodiaŭ kuniĝintaj en la Eŭropa Unio ? Alidire : ĉu ni havas la certecon voli ĉiuj la saman Eŭropon ? Persone, mi ne kredas tion. Mi kredas ke estas popoloj kiuj aspiras al eŭropa politika ento kaj aliaj kiuj volas apenaŭ pli ol tiun zonon de liberkomerco de avancita modelo kiu enkorpigas la instituciojn dotitajn de la kapablo trudi kiom eble plej malreguligitan liberkomercon. Sed neniu levas sincere la demandon : kiun de tiuj du Eŭropoj vi elektas por la dudek-kvin aŭ kvindek venontaj jaroj ?

Klara respondo malfermus horizonton hodiaŭ fermitan.

Tio solvus unuavice la demandon de la estontaj ampleksiĝoj. Plu nenia problemo akcepti en liberkomercan zonon Turkion, Ukraninion, eĉ aliajn landojn, kaj mi pensas aparte pri tiuj ĉirkaŭ la Mediteraneo, nia komuna utero. Aliflanke, por akcepti kandidatojn en la Eŭropon de la unua kategorio, necesus ke ili akceptu la necesajn reformojn por eniri.

Kiuj estas tiuj reformoj ? Se ni volas do veran federacian Eŭropon, kiel la popoloj, kiuj deziras ĝin, povas avanci en tiu vojo ?

Mi ne kritikos ĉi tie la traktaton pri eŭropa konstitucio. Mi kontentiĝu konstati ke ĝi ne kondukis al tiu Eŭropo kaj ke ĝi male fiksis, por jardekoj, iun Eŭropon kiu ne elektis sian gradon da integreco nek donis al si demokratiajn instituciojn, Eŭropon kiu submetas ĉion al la reguloj de konkurenco kaj al la plej malreguligita liberkomerco, atlantisman Eŭropon, Eŭropon kiu plene partoprenas en la malegalecoj sur la internacia scenejo instalitaj de la MOK.

Jen la kialo pro kiu mi instigis, kun aliaj, rifuzi la TKE. Tio ne ŝanĝis multon, kiel oni ofte diris al mi post la 29-a de majo. Kaj tio ja veras. Al kio ni diris "ne" ? Al la konstituciigo de la ekzistantaj traktatoj. Sed tiuj traktatoj daŭre ekzistas. Jen la kialo pro kiu mi diras ke la prioritato por la popoloj kiuj aspiras al politika, sociala kaj ekologia Eŭropo, ne estas ia Konstitucio, sed la revizio de la ekzistantaj traktatoj.

Kohere kun la kritikoj formulitaj por rifuzi la EKT, necesas hodiaŭ postuli la reviziadon de la dispozicioj kiujn ni kritikis.

En la perspektivo de demokratia Eŭropo - des pli necesa ĉar temas pri potenc-nivelo plej malproksima de la civitanoj -, necesas ĉesigi la monopolon de leĝ-iniciato de la Eŭropa Komisiono kiu amputas la universalan voĉdonrajton. Temas pri doni al la Eŭropa Parlamento, elektita surbaze de sama elekto-leĝo, realajn potencojn de iniciato kaj de kontrolo ne nur de la en- kaj el-spezoj, sed ankaŭ de la farataj politikoj kaj de la mastrumado de la Eŭropa Komisiono. Temas pri ĉesigi kion oni nomas en la eŭropa ĵargono la "komitologion" kiu konsistas en konfidi la decidojn pri la socio al komitatoj konsistantaj el personoj kiuj havas nenian respondecon antaŭ la civitanoj kaj kiuj diskutas en la plej granda sekreteco. Temas pri ĉesigi la eblecojn de la premgrupoj en la eŭropaj institucioj.

En la perspektivo de sociala Eŭropo temas pri konsekri la fundamentajn sociajn rajtojn kiujn oni trovas en la Universala Deklaro de Homrajtoj de 1948 aŭ la Ĉarto de Turino de 1968, sed kiuj ne estis enskribitaj en al TKE, tre postlama tiurilate. Temas pri meti la Eŭropan Centran Bankon sub kontrolon por ke la politikaj decidoj, do la decidoj devenaj de la popola volo, ne estu submetitaj al ekskluzive financaj konsideroj. Temas pri ligi financan, ekonomian kaj komercan harmoniigon kun la imposta kaj sociala harmoniigo. Estas tiu rifuzo krei tiujn ligojn kiu kaŭzas la misojn de Eŭropa Unio kie oni metas en konkurencon la geeŭropanojn inter si, kie oni kreas kaj fortigas malegalecojn, kie oni instigas al malreguladoj kaj dislokadoj. Temas pri agnoski la publikajn servojn, eltiri ilin el la reguloj de konkurenco kaj doni la eblecojn por krei ilin je eŭropa nivelo.

En la perspektivo de ekologia Eŭropo, temas pri malfermi la vojon al eŭropaj publikaj politikoj en la kampo de alternativaj enerioj, en tiu de la fervojaj kaj riveraj transportoj, en tiu de rubaĵ-pritraktado, en la batalo kontraŭ la klimata varmigo. Tiuj publikaj politikoj estas hodiaŭ maleblaj en la kadro de la traktatoj kiuj privilegias la privatan iniciaton kaj la konkurencon.

Tiuj modifoj fareblas se oni modifas la gravajn dispoziciojn de la ekzistantaj traktatoj. Estas sole nur demando de politika volo. Sed mi kredas ke tio estas farenda unue. Poste, sed nur poste, oni povus kroni tiun reformon per konstitucio kiu meritas sian nomon, do per teksto mallonga, preciza, komprenebla kaj kiu estas interkonsenta.

Hodiaŭ, malfeliĉe, ni ne estas en tiu situacio. Ni vidas male veran rifuzon. La rifuzon aŭdi la kialojn kiuj motivis la rifuzon de la TKE de tiuj kiuj volas pli da demokratio, pli da socialo, pli da ekologio en la eŭropa konstruado. La intenca surdo de la Eŭropa Komisiono kaj de la Ministro-Konsilio, do de la dudek-kvin registaroj, estas totala. Oni preferas forigi la demandon prezentante tiujn konvinkitajn eŭropanojn kiel antieŭropanojn. Tio estas pli komforta. Ĝis kien povas iri tiu rifuzo ? Mi ne scias. Male mi scias kion ĝi povas kaŭzi : la rifuzon de Eŭropo kiun oni ne povas influi kaj de kiu, sekve, oni atendas jam nenion.

Sed la pleja malbono neniam certas. La franca kaj nederlanda "ne" substrekis krizon kiun signis, en 1999, la malfortega partopreno (malpli ol 50 %) de la voĉdonantoj en la eŭropaj voĉdonadoj de tiu jaro. Kaj la kalendaro adoptita lastan junion donas oportunecon. Ĉar estas Francio, en 2008, kiu prezidos la Union precize en la momento interkonsentita por decidi pri "la necesaj disponoj or daŭrigi la procezon de la reformoj" kaj kiu estas la ekzekutiva potenco kiun ni elektos venontjare kiu havos la superan respondecon. Do restas al mi deziri ke ĉiu franco integru la eŭropan dimension en siaj elektoj dum la balotoj de 2007.

Se ni volas eŭropan Eŭropon en kiu ĉiu retrovu sin kaj perceptu ĝian utilon, la elektoj de 2007 estos decidaj, ĉar por ŝanĝi Eŭropon tian kia ĝi estas konstruita, necesas ŝanĝi Francion tian kia ĝi estas regata.

Raoul Marc JENNAR.

Elfrancigita de MAS -vl