Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La mensogoj de Reporters sans Frontières [Raportistoj Sen Limoj]
de Salim LAMRANI  
19a januaro 2007

En deklaro de la 6-a de julio 2005, Reporters sans Frontières (RSF) respondas al akuzoj kontraŭ ĝi koncerne ĝian obsedan atakemon kontraŭ Kubo, ĝiajn kaŝajn financajn ligojn kun la registaro de Usono kaj kun certaj multnaciaj konzernoj, kaj koncerne ĝiajn rilatojn kun organizoj kun pridubindaj agadoj, el kiuj certaj estas grave implikitaj en la internacia terorismo. [1]

Laŭ RSF, "la gazetara libereco ne ekzistas" en Kubo, ĉar "la informado restas ŝtat-monopolo". [2] Tiel, la kubaj ĵurnalistoj estas, laŭ la organizo direktata de s-ro Ménard, aŭ nekompetentuloj nekapablaj kapti la realecon de sia lando, aŭ lakeoj komplete sindonemaj al la deziroj de la registaro de Havano kaj nekapablaj doni al si profilon alian ol tiun de la oficiala linio. Sekve, la intelekta produktado de tiuj ĵurnalistoj tute ne indas intereson kaj meritas eĉ ne uncon da kredito, nur indiferenton kaj malestimon. Tiu juĝo ilustras profundan nescion pri la kuba gazetaro, pli malferma kaj pli libera en multaj rilatoj, ol la okcidentaj komunikiloj, proprietoj de la grandaj ekonomiaj kaj financaj grupoj. [3]

Ekzemple, la internacia gazetaro laŭpretende libera ne degnis pritrakti la demandon de la terorismo kontraŭ Kubo kaj la kazon de Luis Posada Carriles, la konata krimulo kiu ĝuas la protekton de Usono. [4] Sammaniere, la skandala afero de la kvin kubanoj enprizonigitaj en usonaj malliberejoj, ĉar ili kontraŭbatalis la terorismon, estis komplete forigita el la dominanta komunika spaco. [5] La terorisma perforto kontraŭ Kubo estas silente akceptata pere de danĝera cenzuro.

RSF pretendas pravigi siajn atakojn kontraŭ Kubo per la fakto ke "21 ĵurnalistoj estas daŭre malliberaj en ekstreme malfacilaj kondiĉoj". [6] Ankaŭ tie, la franca organizo manipulas la realon reprenante la krudan propagando-kampanjon altorganizitan de Vaŝingtono, kiu provas ŝajnigi subaĉetitajn agentojn de Usono kiel "ĵurnalistojn".

Tamen, la rezonado de la pariza organizo suferas je multaj mankoj kaj tute ne rezistas al analizo. En Kubo, 156 eksterlandaj korespondantoj de 126 gazetaraj organoj el 37 landoj disponas pri akredito kiu ebligas al ili fari sian laboron. [7] Tiuj profesiuloj ĝuas ĉiajn materiajn kaj rilatajn facilaĵojn por disvolvi siajn aktivecojn en bonaj kondiĉoj. Kun tiu konstato, estas strange aŭdi la RSF kaj diversajn "sendependajn" komunikilojn paroli pri "sendependaj" ĵurnalistoj. Se Kubo bezonas "sendependajn" ĵurnalistojn, tio signifas ne nur implicite taksi la kubajn profesiulojn nekompetentaj, sed ankaŭ la 156 internaciajn, ĉar ili estas nekapablaj fari sian laboron ĝuste. Tio estus kialo por ke intervenu "sendependaj" kubaj ĵurnalistoj, por kompensi la profesiajn mankojn de la internaciaj raportistoj, tro malsagacaj por kapti la problemojn de la kuba realeco.

Sammaniere, RSF ne klarigas kial s-roj Elizardo Sánchez kaj Oswaldo Payá, la du plej aktivaj, akraj "disidentoj" plej prezentataj de la amaskomunikiloj, ankaŭ kvalifikitaj kiel "sendependaj ĵurnalistoj", estis neniam maltrankviligitaj de la kuba justico kaj pasigis nenian nokton malantaŭ la kradoj. Sufiĉas simple kompari la skribojn kaj deklarojn de tiuj du individuoj kun tiuj de la "21 ĵurnalistoj" malliberigitaj, por konscii ke tiuj lastaj estas, kompare kun s-roj Sánchez kaj Payá, ekstreme moderaj oponantoj, eĉ naivuloj. [8]

RSF ankaŭ ne parolas pri demando de simpla homa saĝo : kial la kubaj aŭtoritatoj prenis la riskon kaŭzi mondan amaskomunikilan mallaŭdon kaj diplomatiajn konfliktojn kun la Eŭropa Unio enprizonigante "ĵurnalistojn", komplete nekonatajn de la kubanoj kaj de la internacia gazetaro antaŭ ilia aresto, se tiuj faris nenian delikton ? [9]

Alia klarigo, evidenta sed zorge evitata de la pariza organizo, estas pli akceptebla : la "sendependaj ĵurnalistoj" elvokitaj de la RSF tute ne estas ĵurnalistoj, unuflanke ĉar ili neniam ricevis ĵurnalisman formadon. Aliflanke ili havas neniom da "sendependeco", ĉar antaŭ ol esti arestitaj, ili regule kunvenis en la Sekcio de Nordamerikaj Interesoj (SINA) de Havano, usona diplomatia ento, kie ili ricevis la direktivojn kaj enkasigis siajn salajrojn. Kio estis sankciita de la kuba leĝo, estas ĝuste tiu financado ricevita el eksterlanda potenco, kaj ne ilia "sendependa" intelekta produktado. La faktoj estas konstatitaj kaj larĝe pruvitaj dum procesoj de marto kaj aprilo 2003. [10]

La akuzoj faritaj de la kubaj aŭtoritatoj estas konfirmitaj de atestoj de la 12 agentoj de la informservoj enŝovitaj en grupoj "disidentaj" kaj de "sendependaj ĵurnalistoj". Ili estis ankaŭ aŭtentigitaj de sennombraj dokumentoj kunigitaj de tiuj samaj agentoj. [11] Sed, en la kazo ke iuj, kiel s-ro Ménard, la usonaj aŭtoritatoj kaj la kuba ekstremdekstro de Florido, havus tiom da malbonvoleco por aserti ke ĉio ĉi estas nur pura invento de la "kastrista reĝimo", la propraj oficialaj dokumentoj de la usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj ["ŝtatsekretario"] apogas tiujn akuzojn. Efektive, laŭ la raporto de s-ro Colin Powell, "Commission for Assistance to a Free Cuba", buĝeto de preskaŭ 50 milionoj da dolaroj estas dediĉita al "subteno de la demokratia opozicio kaj al fortigo de la aperanta civila socio" en Kubo. [12] www.state.gov/documents/organizatio... (teksejo konsultita la 7-an de majo 2004), p. 16 ; Roger F. Noriega, "Assistant Secretary on International Relations", Department of State, 3-a de marto 2005. www.state.gov/p/wha/rls/rm/2005/ql/... (teksejo konsultita la 9-an de aprilo 2005).]]

Ekde la triumfo de la kuba revolucio en 1959, Usono starigis politikon destinitan al fabrikado de opozicio en Kubo. Ekzemple, dum kunveno de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la 14-an de januaro 1960, la subsekretario Livingston Merchant deklaris : "Nia celo estas alĝustigi ĉiujn niajn agadojn en maniero por rapidigi la disvolvadon de opozicio en Kubo [...]". La vicsekretario pri Interamerikaj Aferoj, Roy Rubottom, siavice asertis ke "la programo aprobita [destinita al renverso de la kuba registaro] permesis al ni alporti nian helpon al elementoj kiuj oponis la registaron de Castro en Kubo, por kredigi ke lia falo estas la rezulto de liaj propraj eraroj". [13]

Sammaniere, la 19-an de junio 1963, Kennedy aprobis la "Integritan Planon de kovrita agado" kiu pretendis "konservi ĉiujn eblajn premojn sur Kubo, kaj krei kaj ekspluati situaciojn en Kubo, kalkulatajn por stimuli elementojn disidentajn kontraŭ la reĝimo [...] por realigi ŝtatrenverson". [14] Tiu politiko ests nun daŭre valida. RSF pretendas ankaŭ pravigi sian obsedon kontraŭ Kubo asertante ke "la eksterlanda gazetaro estas ankaŭ kontrolata en Kubo", kaj citas kiel ekzemplon la elpelon de du pola kaj itala ĵurnalistoj kun turismaj vizoj. [15] Tiuj lezis la kuban leĝon provante pritrakti la kongreson de la kubaj "disidentoj" de majo 2005, sen gazetara vizo. RSF pravigas tiun leĝorompon deklarante ke la ĵurnalistoj neniam ricevintus gazetarajn vizojn. [16] Sed, ankaŭ tie, RSF ne klarigas kial dekoj da eksterlandaj korespondantoj kaj pluraj diplomatoj, inter kiuj s-ro James Cason, ĉefo de la SINA, povis ĉeesti la kongreson sen ajna problemo. [17]

La franca ento de "defendo de la gazetara libereco" pretendas ankaŭ destini nenian specialan pritraktadon al Kubo. Tamen, RSF ne klarigas kial la sola speciala paĝo kiu prezentas de almenaŭ du jaroj sur ĝia trilingva teksejo, pri aparta lando, koncernas Kubon. [18] La pariza organizo ankaŭ ne indikas kial la solaj komunikilaj kampanjoj lanĉitaj sur nacia kaj internacia nivelo destinitaj, interalie, malinstigi turistojn viziti la insulon [19], kiel preskribas la raporto de s-ro Powell [20], akuzas nur la Arĥipelon de Karibio, dum laŭ ĝiaj propraj kriterioj, pli ideologiaj ol objektivaj, la plej granda malliberejo de la mondo por ĵurnalistoj estas Ĉinio. [21] S-ro Ménard neniam petis la Eŭropan Union fari sankciojn kontraŭ Ĉinio pro rompoj de la rajtoj de ĵurnalistoj, kiel li faris en la kazo de Kubo. [22] La ĝenerala sekretario de RSF ankaŭ ne klarigas kial li kunvenas kun faŝismemaj organizoj de Florido, ĝisostaj malamikoj de la kuba revolucio, implikitaj en la internacia terorismo. [23]

La "tria monda klasado de gazetara libereco" de oktobro 2004 de RSF vekas ankaŭ multajn demandojn. [24] Kial Ĉinio, kie "26 ĵurnalistoj" estas enprizonigitaj, disponas pri pli bona klasigo ol Kubo (162-a kontraŭ la 166-a rango) ? Kial Irako (148-a), kie 44 ĵurnalistoj estis murditaj ekde la komenco de la konflikto ĝis oktobro 2004, disponas pli bonan rangon ol Kubo, kie eĉ ne unu ĵurnalisto estis murdita ekde 1959 ? Kial Brazilo (66-a), Haitio (125-a), Meksikio (96-a) Peruo (124-a), kie pluraj ĵurnalistoj estis murditaj, disponas pri pli bona klasigo ol Kubo ? [25] Kial la situacio de gazetaraj profesiuloj en Kolombio, kie, daŭre laŭ RSF, kvin ĵurnalistoj perdis la vivon en 2004, kie sesdeko estis forkonduktitaj, kie preskaŭ dudeko estis devigitaj forlasi la regionon, estas kvalifikita nur kiel "malfacila", dum la situacio en Kubo estas kvalifikita je "tre grava" ? [26] Kial la teksto kiu akompanas la klasigon de 2003 estas komplete fokusita sur Kubo kun la titolo "Kubo, antaŭlasta, antaŭ Nord-Koreio" [27], anstatŭ pli taŭga titolo kiel ekzemple "Nord-Koreio, lasta" aŭ "Finnlando, unua" ? Ĉu RSF povas kuraĝi nei ke ĝi destinas specialan traktadon al Kubo ?

S-ro Ménard neas ricevi monon de Vaŝingtono, sed koncedas esti ricevinta subvenciojn de la Center for a Free Cuba. [28] Li preterlasas signali, tamen, ke tiu organizo estas financata de Usono pere de la Internacia Agentejo por Disvolvado (USAID) kaj la Nacia Fondaĵo por Demokratio (NED). [29] Li ne substrekas la fakton ke ĝi estas direktata de s-ro Franck Calzón, membro de la kuba faŝisma ekstremdekstro, eksagento de la CIA, gvidinto de la terorisma organizo Abdala, kaj direktinto de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo kiu, interalie, financis la terorismajn atencojn kontraŭ la kuba turisma industrio kiuj kostis la vivon de juna italdevena feriumanto. [30]

La ĝenerala sekretario de RSF ankaŭ ne precizigas ke la Center for a Free Cuba havas la celon, laŭ siaj propraj statutoj, renversi la kuban registaron. [31] Sammaniere, s-ro Ménard konfesas esti financata de la Nacia Fondaĵo por Demokratio (NED), siavice financata de la usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj ["ŝtatdepartemento"], kies rolo estas subteni la agendon de la Blanka Domo. [32] Do, s-ro Ménard estas rekte financata de la kuba ekstremdekstro kaj malrekte financata de Usono.

RSF laŭte distrumpetas ke la fakto esti financata de usonaj fondaĵoj, siavice mem kreitaj kaj subvenciataj de la registaro de Usono, ne malhelpas ĝin "denunci la ekscesojn de la usona armeo kontraŭ ĵurnalistoj en Irako. La organizo ankaŭ publikigis detalan raporton pri la pafo de usona tanko kontraŭ la hotelo Palestino kiu kostis la vivon al du ĵurnalistoj, en aprilo 2003." [33] Ĉi tie, la organizo de s-ro Ménard aludas la antaŭplanitan murdon al la hispana kameraisto José Couso kaj al lia ukraina kolego Taras Protsyuk fare de usonaj soldatoj. Kion RSF preterlasas mencii estas ke tiu raporto, publikigita la 15-an de januaro 2004, senŝarĝigas de ĉia respondeco la usonajn militistojn respondecajn pri la krimo. La malfermita letero sendita de la familio de José Couso al RSF estas edifa :

La familio Couso, vidante la raporton publikigitan de Reporters sans frontière, "Du murdoj pro unu mensogo", deziras manifesti la jenon : La konkludoj de tiu raporto senŝarĝigas la materiajn kaj rekonitajn farintojn de la pafo al la hotelo Palestino, bazante sin sur la duba senpartieco de implikitaj personoj, kaj sur la propra atesto de la farintoj kaj respondeculoj pri la pafo, reĵetante tiun respondecon sur ne identigitaj personoj. La realigo de la raporto estis subskribita de ĵurnalisto, Jean-Paul Mari, kiu havas konatajn rilatojn kun la kolonelo Philip de Camp, militisto kiu rekonis sian implikiĝon en la atako kaj en la morto de la ĵurnalistoj de la hotelo Palestino, kaj krome, ĝia raporto apogas sin sur la atestoj de tri ĵurnalistoj tre proksimaj de la nordamerikaj fortoj, ĉiuj usonanoj, de kiuj unu – Chris Thomlinson – estis membro de la informservoj de la armeo de Usono dum pli ol sep jaroj. Neniu el la hispanaj ĵurnalistoj kiuj troviĝis en la hotelo estis konsultita por la ellaborado de tiu dokumento.

La raporto entenas multajn erarojn, kontraŭdirojn kaj malregulaĵojn koncerne gravajn donitaĵojn kiel la situon de la hotelĉambroj, la lokon de la pafotrafo, la lokon de ĉeesto de atestanto, ktp.

Ŝajnas al ni, krome, ke la biografio tiel "humana", farita pri unu el la murdintoj de José Couso Permuy kaj de Taras Protsyuk, konsistigas absolutan mankon da takto, eĉ ofendante per danko al tiuj usonaj militistoj pro ilia kunlaborado al la raporto. Reporters sans frontières – hispana sekcio – deziris esti kromakuzanto en la akuzo deponita de la familio la 27-an de majo 2003 kontraŭ la respondeculoj de la morto de José Couso. Vide al la publikado de tiu raporto kiu, laŭ via versio, senŝarĝigas ilin je ĉia respondeco pri la murdo de la ĵurnalistoj de la hotelo Palestino, la ĉeesto de via organizo [...] en la proceso estas absolute malkohera kaj kontraŭdira.

Pro tiu kialo, ni esprimas al vi la deziron de la familio ke vi retiru vian peton ĉeesti en la proceso [...]. [34]

Kontraŭe al tio kion ĝi asertas, RSF neniam vere denuncis la ekscesojn faritajn de la usonaj militaj trupoj en Irako. Ĝi eĉ implicite subtenis la kontraŭleĝan kaj mortigan invadon al Irako asertante ke "la renverso de la diktatoreco de Saddam Hussein ĉesigis tridek jarojn da oficiala propagando kaj malfermis eraon de nova libereco, plenan de esperoj kaj de malcertecoj, por la irakaj ĵurnalistoj".

La franca organizo aldonas ke "por la irakaj komunikiloj, dekoj da jaroj da totala senigo de gazetara libereco ĉesis kun la bombado de la ministrejo pri informado, la 9-an de aprilo en Bagdado". [35] Tiuj vortoj ne estas prenitaj el la komunikaĵoj de la Pentagono aŭ el la deklaroj de la usona ministro pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld, sed ja el la raporto pri Irako de RSF en 2004. Sed por s-ro Ménard, tiuj, kiuj eliras el la ideologia kadro kiu regas la komunikilojn, kiuj kuraĝas paroli pri la fundamentaj demandoj kaj kontesti la unusolan pensadon koncerne Kubon, ne estas aliaj ol impertinentuloj, "kastristaj fervoruloj" kies "malsincereco" egalas nur al la "misinformado" kiujn ili disvastigas.

Tiuj "krucmilitistoj de la kastrista revolucio", tiel ili estas kvalifikataj de la pariza organizo, meritas nenian atenton kaj prezentas eĉ minacon por la misio de RSF. Ĉi tie, la atakparoloj kaj insultoj kontraŭ la personoj kiuj faras la nepardoneblan pekon nudigi la verajn agadojn de la asocio "de defendo de la gazetara libereco" anstataŭas argumentan demonstradon. [36]

Laŭ la dominanta ideologio, la normo konsistas en kaŭcii, pere de krima prisilentado, la senkompatajn usonajn agresojn kontraŭ la kuba popolo. Por RSF, ĉiu persono kiu kuraĝas fingromontri la nesubteneblon, nome duonan jarcenton da terorismo, da ekonomiaj sankcioj, da politika kaj diplomatia milito, da senĉesa subfosado kaj da propagando kies viktimo estas Kubo, estas nenio alia ol fanatika kastristo totale malkonektita de la realo.

Sekve al la fiaj atencoj de Londono de la 7-a de julio 2005, faritaj kontraŭ senkulpaj civiluloj, la tuta mondo respektis, tute prave, du minutojn da silento, omaĝe al la memoro de la britaj viktimoj. La 3.478 kubanoj murditaj de tute same fiaj agoj, organizitaj de Usono de pli ol 45 jaroj, malfeliĉe ne havis tiun privilegion.

Salim LAMRANI.

Elfrancigita de MAS -vl

Vd ankaŭ la artikolon de Djémil Kessous, "Defendi Kubon" http://eo.mondediplo.com/article881.html