Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
LA SOCIALA EŬROPO : BILANCO
de Raoul Marc JENNAR  
18a januaro 2007

10-a de januaro 2007

LA SOCIALA EŬROPO : BILANCO

La sociala Eŭropo, eĉ antaŭ la subskribo de la Fonda Traktato de Romo (1957), retroviĝis kiel subsidiara celo de la volo de eŭropa integriĝo. Dum la intertraktado de tiu agordo, du tendaroj alfrontiĝis : tiuj kiuj volis ke la sociala harmoniigo estu necesa kondiĉo por pasi al la dua fazo de la komuna merkato kaj tiuj kiuj kontraŭis tion. La konsento donita, la 6-an de novembro 1956, de Robert Marjolin, vicprezidanto de la franca delegacio por la intertraktadoj, proksima de la CNPF (la franca mastrar-organizo), konsekras ties venkon. Oni kontentiĝis aserti ke la sociala progreso devas esti parto de la ĝenerala celo kaj ke "estas harmonie funkcianta merkato kiu favoros la socialan harmoniigon".

Tiu forlaso de la sociala harmoniigo kiel devigo akompananta la starigon de komuna, poste unueca merkato, determinis por longa tempo la malaltan rangon faritan al la sociala Eŭropo en procezo de integriĝo kiu montriĝas per kontesto de la kejnza koncepto de la rolo de publikaj potencoj. La principa opono de la UNICE al ĉia sociala harmoniigo estas ĉiam respektata.

Neniam, ekde 1957, oni kontestis la fakton ke la merkato estu la sola soklo de la eŭropa konstruado. La merkato estas la sola organiza kadro de Eŭropo kaj ekskludas ĉian alian.

Detala pristudo de la sociala Eŭropo devus ne nur enteni la pozitivajn alportaĵojn, sed ankaŭ la negativajn efikojn por la naciaj socialaj atingoj de multaj decidoj en realigo de unueca interna merkato (aparte la decidoj faritaj en la Unueca Akto, la Traktato de Mastriĥto kaj la strategio de Lisbono). Ĉi tie. ni tenas nin je la pozitivaj alportaĵoj.

Gravas memori ke tiuj pozitivaj alportaĵoj estas, ĝenerale, sube de la validaj normoj ĉefe de la ses fondoŝtatoj kaj aparte sub la francaj normoj, kun la notinda escepto de la demando de seksaj diskriminacioj. Aliflanke, ili ebligis, en certaj kazoj, plibonigi certajn aspektojn de la sociala politiko de landoj kiuj aliĝis la komunuman kadron ekde la unua ampleksiĝo.

Ŝajnis neeble integri, en terminaron de pozitivaj socialaj alportaĵoj de la Eŭropa Unio, la proponojn pri dungo, tiom la liberalaj antaŭkondiĉoj de ĉiaj iniciatoj favore al dungo entenas agresojn kiuj kontestas la socialajn atingojn. La eŭropa retoriko pri la "sociala respondeco de la entreprenoj", ĉar ĝi ĝis nun – malgraŭ abunda literaturo – okazigis nenian juran akton, ankaŭ ne estas integrita en tiun ĉi inventaron.

A. LA GRANDAJ TEKSTOJ

A.1 La Traktato de Romo (1957) : "La membroŝtatoj interkonsentas pri la neceso subteni la plibonigonde la viv- kaj labor-kondiĉoj de la laboristoj kiu ebligas ilian egaligon en la progreso. Ili opinias ke tia evoluo rezultiĝos same de la harmonia funkciado de la komuna merkato, kiu favoros la harmoniigon de la sociaj sistemoj, kiel de la proceduroj planitaj de tiu ĉi traktato kaj de la priksimigo de la leĝaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj." (art. 117). Oni vidas tie la spuron de la sociala harmoniigo kiel devo. Ĝi rezultos el la "harmonia" funkciado de la merkato.

A.2 La solidigita traktato kiu instituciigas la Eŭropan Komunumon : la socialaj dispozicioj estas temo de la artikoloj 136 ĝis 145 kaj la Eŭropa Sociala Fonduso de la artikoloj 146 ĝis 148.

A.3 La Eŭropa Sociala Ĉarto de la Eŭropa Konsilio, nomata Ĉarto de Turino (1961). La plej rimarkinda teksto pri la temo. Sed ĝi estas nur intenc-deklaro.

A.4 La Komunuma Ĉarto de la Fundamentaj Socialaj Rajtoj (1989) : simpla solena deklaro sen deviga antingopovo. La CES konstatas : "Ne ekzistas rajtoj sen ebleco respektigi ilin".

A.5 La Protokolo pri la Sociala Politiko aneksa al la Mastriĥta Traktato (1992) : teksto kiu fiksas ĉefe la procedurojn de la decidiĝo de la eŭropaj instancoj pri socialaj demandoj. Se, jen novaĵo, la sociaj partneroj estas devige konsultataj antaŭ ol ĉia propono de direktivo en la socia tereno, tiu donas fakte al la UNICE antaŭrajton pri la komunuma laborjuro, ĉar por ĝi sufiĉas rifuzi la intertraktadon por atingi unu el siaj celoj, aparte kiam temas pri malreguligi. La interkonsentiĝa sindikatismo estas nun enfermita en la liberalan frenezjakon. Tiu traktato konfirmas la antaŭrangecon de la ekonomia dimensio de la eŭropa integriĝo antaŭ la demokratia kaj sociala dimensioj. Jaron poste, la Blanka Libro de Jacques Delors pri "Kresko, konkursivo kaj dungo" absolute fortenas ĉian ideon pri kolektiva redukto de labortempo.

A.6 La tria piliero de la Agendo de Lisbono (2000) : "modernigi la eŭropan socian modelon investante en la homajn resursojn kaj luktante kontraŭ la socia ekskludo" kun la celo atingi dungokvoton de 70 % de la aktiva loĝantaro. Celo kontraŭdirita de la realigo de la du aliaj pilieroj de la agendo de Lisbono : fortigo de la flekseblo, malreguladoj, konkurenco ; prokrasto de la pensio-aĝo.

A.7 La Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio (2000) : teksto kiu postlamas la Universalan Deklaron de la Homrajtoj (1948), la Internacian Pakton pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (1976), la Deklaron de la ILO pri la Principoj kaj Fundamentaj Rajtoj de laborforto (1998) kaj la ĉi-supre menciitan Ĉarton de Turino.

B. LA DECIDOJ, DIREKTIVOJ KAJ REGLAMENTOJ

Temas pri la tri devigaj juraj instrumentoj. La du unuaj ciferoj indikas la adopto-jaron de la direktivo ĝis 1999 ; poste la unuaj ciferoj indikas la jaron. Ĝisdatigita 2006-10-24.

1. LABORJURO

- specialaj disponoj pri la libera cirkulado de la laboristoj : direktivo 64/221

- libera cirkulado de la laboristoj : forigo de la restriktoj al dislokiĝo : reglamento 612/68 kaj direktivo 68/360

- rajto resti sur la teritorio de membroŝtato : direktivo 72/94

- aplikado de la reĝimoj de socia sekureco al la salajrataj laboristoj kiuj dislokiĝas en la Unio : Reglamento 1408 de la Konsilio de 1971

- la proksimigo de la leĝaroj de la membroŝtatoj pri kolektivaj maldungoj : direktivo 75/129

- devo por la entreprenoj de la ŝtalindustrio deklari certajn donitaĵojn koncerne dungon : decido n-ro 1870/75

- rajtoj de la laboristoj en kazo de dislokado de entreprenoj : direktivo 77/187

- protekto de la laboristoj en kazo de nepagivo de la dungisto : direktivo 80/987

- devo de la dungisto informi skribe pri la kontraktkondiĉoj aŭ pri la laborrilato : direktivo 91/533

- iuj aspektoj de la aranĝo de labortempo : direktivo 93/104

- eŭropa entrepren-konsilio : direktivo 94/45

- statistiko pri strukturo kaj dispartigo de la salajroj : regulado (EK) n-ro 2744/95

- formisio de laboristoj kadre de servo-prestado : direktivo 96/71

- partotempa laboro : direktivo 97/81

- rajtoj de laboristoj en kazo de dislokado de entreprenoj : direktivo 98/50 (modifas la direktivon 77/187)

- proksimigo de la leĝaroj pri kolektivaj maldungoj : direktivo 98/50 (modifas la direktivon 77/187)

- proksimigo de la leĝaroj pri kolektivaj maldungoj : direktivo 98/59

- struktura statistiko pri salajroj kaj kostoj de laborforto, difino kaj transdono de informoj pri la kostoj de laborforto : reglamentoj (EK) n-ro 530/1999 kaj n-ro 1726/1999

- labortempo de maristoj : direktivo 99/63

- laboro kun determinita daŭro : direktivo 99/70

- certaj aspektoj de aranĝo de labortempo sur marŝipoj en havenoj de la Komunumo : direktivo 99/95

- temps de travail des gens de mer : directive 99/63

- travail à durée déterminée : directive 99/70

- certaj aspektoj de aranĝo de labortempo : direktivo 2000/34 kiu modifas la direktivon 93/104

- certaj aspektoj de aranĝo de labortempo de movebla personaro en civila aviado : direktivo 2000/79

- strukturaj statistikoj pri salajroj kaj kostoj de laborforto, difino kaj transdono de informoj pri la salajroj : reglamento (EK) n-ro 1916/2000

- rajtoj de laboristoj en kazo de dislokado de entreprenoj : direktivo 2001/23 (anstataŭas la direktivojn 77/187 kaj 98/50)

- minimuma nivelo de formado de maristoj : direktivo 2001/25

- statuso de la eŭropa socio ; implicadoj de laboristoj : direktivo 2001/86

- statuso de la Eŭropa Socio : reglamento n-ro 2001/2157

- instigi la kunlaboradon inter ŝtatoj cele al luktado kontraŭ la socia ekskludado : decido 50/2002

- ĝenerala kadro pri informado kaj konsultado de laboristoj : direktivo 2002/14

- certaj aspektoj de labortempa aranĝo de agadoj de ŝosetransporto : direktivo 2002/15

- statuso de la eŭropa koopera socio : reglamento n-ro 1435/2003

- statuso de la eŭropa koopera socio koncerne implicadon de laboristoj : direktivo 2003/72

- statistikoj pri enspezo kaj vivkondiĉoj : reglamentoj (EK) n-ro 1177/2003, n-ro 1980/2002, n-ro 1981/2003, n-ro 1982/2003, n-ro 1983/2003, n-ro 16/2004, n-ro 28/2004, n-ro 315/2006

- certaj aspektoj de labortempa aranĝo : kadra direktivo 2003/88

- indico de kosto de laborforto : reglamentoj (EK) n-ro 450/2003 kaj n-ro 1216/2003

- libera cirkulado de la civitanoj : direktivo 2004/38 modifanta la direktivojn 68/630 kaj 72/94

- minimuma nivelo de formado de maristoj : direktivo 2005/45 modifanta 2001/25

- certaj aspektoj de aranĝo de labortempo de movebla personaro de fervojoj : direktivo 2005/47

- statistikoj pri la kosto de laborforto kaj salajroj : reglamento (EK) n-ro 698/2006

- sociala leĝaro pri ŝose-transporto : direktivo 2006/22

2. EGALECO DE TRAKTADO

egaleco de salajroj inter viraj kaj inaj laboristoj : direktivo 75/117

- aliro al dungo, al profesia formado, al profesia promocio kaj la laborkondiĉoj : direktivo 76/207

- sociala sekureco : direktivo 79/7

- starigo de konsulta komitato pri ŝanc-egaleco inter virinoj kaj viroj : decido 82/43/EEK de la Komisiono

- profesiaj reĝimoj de sociala sekureco : direktivo 86/378

- virinoj kun sendependa aktiveco : direktivo 86/613

- gepatraj ferioj : direktivo 96/34 modifita de la 97/75

- pruvodevo en kazo de diskriminacio bazita sur sekso : direktivo 87/80

- profesiaj reĝimoj de sociala sekureco : direktivo 96/97

- egaleco de traktado rilate dungon kaj laboron : direktivo 2000/78

- egaleco de traktado inter virinoj kaj viroj rilate aliron al havaĵoj kaj servoj kaj la liverado de havaĵoj kaj servoj : direktivo 2004/113

- komunuma agadprogramo por promocio de organizoj eŭropnivele aktivaj en la kampo de egaleco inter virinoj kaj viroj : decido 848/2004

- realigo de la principo de egaleco de ŝancoj kaj egaleco de traktado inter viroj kaj inoj rilate dungon kaj laboron (reverkado) : direktivo 2006/54

3. SANO KAJ SEKURECO ĈE LABORO

- konsulta komitato por sekureco kaj sano en la laborlokoj : decidoj 74/325 kaj 74/326

- elmetiĝo al klorido de monomera vinilo : direktivo 78/610

- elmetiĝo al ĥemiaj, fizikaj kaj biologiaj agantoj : direktivo 80/1107

- protekto en kazo de eksplodema atmosfero (mingaso) : direktivo 82/130

- elmetiĝo al metala plumbo : direktivo 82/605

- elmetiĝo al asbeto : direktivo 83/477

- elmetiĝo al bruo : direktivo 86/188

- protekto en kazo de eksplodema atmosfero (2) : direktivo 88/35

- plibonigo de informado en la kampo de sekureco, higieno kaj sano en la laborlokoj : decido n-ro 88/383 de la Komisiono

- elmetiĝo al ĥemiaj, fizikaj kaj biologiaj agantoj (2) : direktivo 88/642

- plibonigo de la sekureco kaj sano de la laboristoj ĉe laboro (integras kaj kompletigas la antaŭajn) : kadra direktivo 89/391

- minimumaj preskriboj por laborlokoj : direktivo 89/654

- labor-ekipaĵoj : direktivo 89/655

- ekipaĵoj de individua protekto : direktivo 89/656

- permana manipulado de ŝarĝoj : direktivo 90/269

- ekipaĵoj kun vid-ekrano : direktivo 90/270

- elmetiĝo al kancerigaj agantoj : direktivo 90/384

- elmetiĝo al jonigaj radiadoj : direktivo 90/641

- elmetiĝo al biologiaj agantoj : direktivo 90/679

- protekto en kazoj de eksplodema atmosfero (3) : direktivo 91/269

- elmetiĝo al ĥemiaj, fizikaj kaj biologiaj agantoj (3) : direktivo 91/322

- elmetiĝo al asbeto (2) : direktivo 91/382

- laboro kun determinita daŭro kaj provizore anstataŭa laboro : direktivo 91/383

- medicina prizorgado sur marŝipoj : direktivo 92/29

- sekureco kaj sano en portempaj aŭ moveblaj laborejoj : direktivo 92/57

- signalado de sano kaj de sekureco cê laboro : direktivo 92/58

- gravedaj, naskintaj aŭ mamnutrantaj laboristinoj : direktivo 92/85

- perbore ekspluatantaj industrioj : direktivo 92/91

- subĉiele aŭ subtere ekspluatantaj industrioj : direktivo 92/104

- elmetiĝo al biologiaj agantoj 82) : direktivo 93/88

- laboro sur fiŝkaptaj marŝipoj : direktivo 93/103

- protekt-aparatoj kaj -sistemoj en eksplodema atmosfero : direktivo 94/9

- protekto de junuloj ĉe laboro : direktivo 94/33

- protekto en kazo de eksplodema atmosfero (4) : direktivo 94/44

- elmentiĝo al biologiaj agantoj (3) : direktivo 95/30

- laborekipaĵoj (2) : direktivo 95/63

- bazaj normoj pri elmetiĝo al jonigaj radiadoj : direktivo 96/29

- regado de la danĝeroj ligitaj al gravaj akcidentoj kun danĝeraj substancoj : direktivo 96/82

- elmetiĝo al ĥemiaj, fizikaj kaj biologiaj agantoj (4) : direktivo 96/94

- elmetiĝo al kancerigaj agantoj (2) : direktivo 97/42

- elmetiĝo al biologiaj agantoj (4) : direktivo 97/59

- elmetiĝo al biologiaj agantoj (5) : direktivo 97/65

- elmetiĝo al ĥemiaj agantoj : direktivo 98/24

- protekto en la kazoj de eksplodema atmosfero (5) : direktivo 98/65

- harmoniigitaj kriterioj por permeso de sendevigoj laŭ la artikolo 9 de la direktivo 96/82 : decido 98/433

- sano kaj sekureco de maristoj : direktivo 99/63

- elmetiĝo al risko de eksplodemaj atmosferoj : direktivo 99/92

- elmetiĝo al ĥemiaj agantoj : direktivo 2000/39

- elmetiĝo al biologiaj agantoj (anstataŭas ĉiujn aliajn pri la sama temo) : direktivo 2000/54

- elmetiĝo al meĥanikaj vibradoj : direktivo 2002/44

- elmetiĝo al bruo : direktivo 2003/10

- konsulta komitato pri sekureco kaj sano en laborejoj : decido 2003/C219/01 de la 22-a de julio 2003

- elmetiĝo al kancerigaj kaj mutaciigaj agantoj : direktivo 2004/37

- elmetiĝo al elektromagnetaj kampoj : direktivo 2004/40

- listo de limaj valoroj indikantaj profesian elmetiĝon (modifo de la direktivoj 91/322 kaj 2003/39 : direktivo 2006/15

- minimumaj preskriboj de sekureco kaj sano pri elmetiĝo de laboristoj al riskoj pro fizikaj agantoj (artefaritaj optikaj radiadoj) : direktivo 2006/25

4. SOCIALA PROTEKTO

- aplikado de la reĝimoj de sociala sekureco al la salajrataj laboristoj, al la nesalajrataj laboristoj kaj al iliaj familianoj kiuj dislokiĝas interne de la Komunumo, aplikad-manieroj : reglamento (EEK) n-ro 574/72. Versio solidigita la 5-an de majo 2005

- aplikad-manieroj por la reglamento (EEK) n-ro 1408/71 pri aplikado de la reĝimoj de sociala sekureco al salajrataj laboristoj, al nesalajrataj laboristoj kaj al iliaj familianoj kiuj dislokiĝas interne de la Komunumo, aplikad-manieroj : reglamento (EEK) n-ro 574/72. Versio solidigita la 5-an de majo 2005

- harmoniigo de certaj socialaj dispozicioj en la kampo de surŝoseaj transportoj : reglamento (EEK) n-ro 3820/85

- etendo al nesalajrataj laboristoj kaj al iliaj familianoj de la reglamento n-ro 1408/71 koncerne la reĝimojn de sociala sekureco : reglamento (EEK) n-ro 1390/81

- travideblo de la disponoj regantaj la fiksadon de prezoj de medikamentoj por homa uzado kaj ilia enkludo en la aplikado-kampon de la sistemoj de malsan-asekuro : direktivo 89/105

- konservado de la rajtoj je komplementa pensio de la salajrataj kaj nesalajrataj laboristoj kiuj dislokiĝas interne de la Komunumo : direktivo 98/49

- specialaj reĝimoj de oficistoj rilate socialan sekurecon : reglamento n-ro 1606/98

- starigo de komitato de sociala protekto : decido 2000/436/EK

- starigo de komitato en la kampo de komplementaj pensioj : decido 2001/548/EK

- eŭropa karto de malsan-asekuro :
— decido n-ro 189 de la CASSTM de la 18-a de junio 2003, celanta anstataŭigi per la eŭropa karto de malsan-asekuro la necesajn formularojn por aplikado de la reglamentoj de la Konsilio (EEK) n-ro 1408/71 kaj (EEK) n-ro 574/72 koncerne aliron al prizorgadoj dum portempa ĉeesto en membroŝtato alia ol la kompetenta aŭ rezidenca ŝtato

— decido n-ro 190 de la CASSTM, de la 18-a de junio 2003, koncerne la teĥnikajn ecojn de la eŭropa karto de malsan-asekuro

— decido n-ro 191 de la CASSTM, de la 18-a de junio 2003, pri anstataŭigo de la formularoj E 111 kaj E 111 B per la eŭropa karto de malsan-asekuro
— decido n-ro 197 de la 23-a de marto 2004 pri transiraj periodoj.
- aktivecoj kaj kontrolgardado de la institucioj de profesia pensio : direktivo 2003/41

- etendo de la dispozicioj de la reglamento n-ro 1408/71 al trialandanoj kiuj ne estas kovrataj de tiuj dispozicioj pro ilia nacieco : reglamento (EK) n-ro 859/2003

- kunordigado de la sistemoj de sociala sekureco : reglamento (EK) n-ro 883/2004

- starigo de komitato de sociala protekto : decido 2004/689/EK, nuliganta la decidon de 2000

- sociala leĝaro pri aktivecoj de surŝoseaj transportoj : direktivo 2006/22 kaj reglamento 561/2006

Ekzistas abunda literaturo (komunikaĵoj) de la Eŭropa Komisiono pri pensioj kaj sistemoj de sociala protekto, kies ambicio estas, en la unua kazo, "altigi la kapablon de la pensi-sistemoj respondi al la bezonoj kaj ŝanĝiĝoj de la socio kaj tiel konkuri por plibonigo de la fleksivo de la dungomerkato" kaj, en la dua kazo, revizii la sistemojn de sociala protekto kiel dezirite dum la pintkunvenoj de Lisbono kaj de Goteburgo. Oni scias kion tio signifas.

5. SOCIALA DIALOGO

- kadra akordo inter la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS) kaj la Eŭropa Centro de Publikaj Entreprenoj (ECPE), pri la profesia formado, la libera cirkulado kaj la libera aliro al publikaj dungoj, 1990

- eŭropa entrepren-konsilio : direktivo 94/45

- kadra akordo inter la EKS, la ECPE kaj la UNICE pri la gepatra ferio, 1995 ; ĝi okazigis la direktivon 96/34

- eŭropa entrepren-konsilio, etendo al Britio (Unuiĝinta Reĝlando) : direktivo 97/74

- kadra akordo inter la EKS, la ECPE kaj la UNICE pri la partotempa laboro ; ĝi okazigis la direktivon 97/81 (ĉi-supre)

- kadra akordo inter la socialaj partneroj de la terkultura sektoro pri rekomendoj por salajrata dungo en tiu sektoro, 1997

- komitatoj de sektora dialogo destinitaj favori la dialogon inter la socialaj partneroj : decido 98/500/EK

- akordo inter la Asocio de Ŝipkompanioj de la EK (ECSA) kaj la Federacio de Transport-Sindikatoj en la EU (FST) pri organizado de la labortempo de maristoj ; ĝi okazigis la direktivon 99/63 (vd ĉi-supre)

- akordo inter la socialaj partneroj pri la laborkontraktoj de determinita daŭro, 1999 ; ĝi okazigis la direktivon 99/70 (vd ĉi-supre)

- la realigon de la eŭropa akordo pri aranĝo de la labortempo de la movebla personaro en civila aviado, farita de la Asocio de Eŭropaj Kompanioj de Aer-navigado (AEA), la Eŭropa Federacio de Transportlaboristoj (ETF, laŭ la angla), la Eŭropa Asocio de naviganta teĥnika personaro (ECA, laŭ la angla), la Eŭropa Asocio de Aviad-Kompanio de Eŭropaj Regionoj (ERA, laŭ la angla) kaj la Internacia Asocio de Aeraj Ĉartoj (IAAĈ) : direktivo 2000/79

- ĝenerala kadro pri informado kaj konsultado de la laboristoj en la Eŭropa Komunumo : direktivo 2002/14

- starigo de triopa socia pintkunveno : decido 2003/174/EK de la Kondilio

- akordo inter la Eŭropa Komunumo de Fervojo kaj la Eŭropa Federacio de Transportlaboristoj ; ĝi okazigis la direktivon 2005/47

6. PROFESIA FORMADO

- ĝeneralaj principoj por la realigo de komuna politiko de profesia formado : decido 63/266

- starigo de eŭropa centro de profesia formado : regulado (EEK) 337/75

- financaj dispozicioj aplikendaj en la eŭropa centro por disvolvado de la profesia formado : regulado (EEK) n-ro 1416/76

- etendo de la helpoj al readaptado de laboristoj anticipe emeritaj : decido n-ro 1006/92

- statistiko pri la profesia formado en entrepreno : reglamento (EK) n-ro 1552/2005

- agnosko de profesiaj kvalifikoj : direktivo 2005/36 kaj nuliganta la direktivojn 77/452, 77/453, 78/686, 78/687, 78/1027, 80/154, 89/155, 85/384, 85/432, 85/433, 89/48, 92/51, 93/16 kaj 1999/42

C. LA EŬROPA SOCIAL-FONDUSO

Tiu fonduso, starigita de la Roma Traktato, celas "instigi al dungofacilecoj kaj al geografia kaj profesia movivo de la laboristoj kaj faciligi la adaptiĝon al la industriaj ŝanĝoj kaj al la evoluo de la produkt-sistemoj aparte per profesiaj formado kaj aliposteniĝo".

En 2003, tri ĝeneralaj celoj estis donitaj al ĝi : plendungeco, labor-kvalito kaj -produktivo, socia kohero kun labormerkato favoranta la inkludadon.

Ĉ. FONDAĴO POR PLIBONIGO DE LA VIV- KAJ LABOR-KONDIĈOJ

Reglamento (EEK) n-ro 1365/75 de la Konsilio de la 26-a de majo 1975 kreanta Eŭropan Fonduson por Plibonigo de la Viv- kaj Labor-kondiĉoj, modifita en 1993, 2003 kaj 2005.

Teksejo (en la franca) : http://www.fr.eurofound.europa.eu/

D. LA FONDUSO DE ALĜUSTIĜO AL LA TUTMONDIĜO

Kun kvardek-kvin jaroj da malfruo post Usono, la novliberalaj disĉiploj de la Eŭropa Komisiono proponis la kreadon de Fonduso de alĝustiĝo al la tutmondiĝo por eviti "malfortigi la apogon de la publiko por la liberaligo de la interŝanĝoj kaj malfermo de la merkatoj" kaj helpi al la "raraj" viktimoj de la malfermo. Reglamento de la Parlamento kaj de la Konsilio de 2006.

E. PRITAKSO

E.1 La ĉi tie prezentita inventaro povas impresi se oni ne komparas ĝin kun la resto de la komunumaj atingoj. En tiu perspektivo ĝi montras klare ke, je eŭropa skalo, la sociala politiko estas nur apendico de la projekto de unueca merkato.

E.2 La grandaj ĉefaj direktivoj prezentitaj de la Eŭropa Komisiono kiel ilustraĵoj de la realeco de la sociala Eŭropo – formisio de laboristoj, kolektivaj maldungoj, eŭropa entrepren-konsilio, ktp. - ne ĝuas la saman zorgon de la Komisiono pri efektivigo ol tiu observebla ekde kiam temas pri respektigi la regulojn de konkurenco. Tiel, ekzemple, la direktivo 2002/14 pri informado kaj konsultado de la laboristoj, kiun ok membroŝtatoj daŭre ne transponis al sia interna juro. Oni ne vidas la Komisaron pri Dungo kaj Socialaj Aferoj interveni kun la sama insisto kaj la sama vigleco kiel liajn kolegojn pri konkurenco aŭ interna merkato. Male, ĝuste la Komisaro proponas submeti la socialajn servojn de ĝenerala intereso – de kiuj la sociala sekureco – al la reguloj de konkurenco !

E.3 La komunuma juro entenas nenian kontraŭmeteblan dispozicion por efektivigi, sur nivelo de la Eŭropa Unio, kolektivajn rajtojn kiuj respondecigas la eŭropajn publikajn potencojn : la rajto je laboro, la rajto je deca salajro, la rajto je ekzisto-minimumo, la rajto je kompenso de senlaboreco, la rajto je garantiita minimuma salajro, la rajto je deca pensio, la rajto de transnacia striko.

E.4 Nenia aŭdaca social-politiko ekvilibrigis la realigon de la unueca merkato instigita de la Unueca Akto preparita sub la direkto de Jacques Delors (1986).

E.5 Oni faris grandegan bruon, dum la prezidanteco de Delors, pri la sociala dialogo kiun starigis liaj iniciatoj. Sed se oni konsideras ke la sociala dialogo neniam ebligis priparoli la reguladon de la laborkondiĉo alie ol en la kadro de salajra moderigo, oni konsciiĝas ke la sociala dialogo ne kapablis pritrakti la esencon. Kaj la tri kadraj akordoj pri leĝdonado, tiel ofte citataj (gepatra ferio, partatempa laboro, laboro je determinita daŭro), tute ne efikis kiel planite. La interprofesia sociala dialogo jam ne produktis akordon kiu kreus novajn instrumentojn jure devigajn ekde 1999 !

E.6 La bilanco de pli ol dek jaroj da aplikado de la direktivo kiu kreis la eŭropan entrepren-konsilion (1994) tute ne kontentigas, malgraŭ la klopodoj de la sindikataj organizoj : la duono de la koncernataj entreprenoj (kun almenaŭ 1.000 laboristoj en la Unio kaj 150 en almenaŭ du landoj) daŭre ne havas entrepren-konsilion ; en la entreprenoj kie ĝi ekzistas, la jara renkontiĝo planita de la direktivo reduktas la konsilion al rolo de registrejo. La starigo de la eŭropaj entrepren-konsilioj ne kontestis la domindad-rilatojn en la entrepreno ; ĝi male fortigis ilin, kiel substrekas raporto de la Eŭropa Ekonomia kaj Sociala Komitato de junio 1993.

E.7 Certaj lastatemplaj direktivoj en la kampo de sano kaj sekureco ĉe laboro estas fakte konordigadoj kaj ĝisdatigoj de antaŭaj tekstoj reviziitaj en la kadro de la agendo "Pli bone leĝdoni" volita de la nuna Komisiono. Agendo kiuj ĝi identigas kiel unu el la ŝlosialj dosieroj de konkurencivo. Tiu agado montriĝas fakte ne nur per raciigo de la tesktoj, sed ankaŭ per malaltigo de la devoj kiujn ili entenas. La programo "Pli bone leĝdoni" ne estas neŭtrala. Ĝi liveras al la Komisiono eblecon kontesti la politikan reguladon mem. La direktivo "profesiaj kvalifikoj" liveris ekzemplon por tio. La volo revizii la direktivon "labortempo" donas plian.

E.8 La supra inventaro koncernas nur la devigan juron. La Komisiono prezentis grandan nombron da rekomendoj, komunikaĵoj, Verdaj Libroj, Blankaj Libroj pri la sociala modelon kaj pri la sociala protekto kiuj celas "rekadrigi", "modernigi" ilin kun la perspektivo pasi de la prizorgoŝtato ("welfare state") al laboriga ŝtato ("workfare state").

E.9 La strategio de Lisbono, tamen adoptita kiam la socialdemokrataj registaroj estis majoritataj, signas kurzoŝanĝon : la socialpolitiko ne estas celo en si mem. Ĝi ekzistas nur tiom kiom ĝi kontentigas la ekonomiajn bezonojn. La socialaj rajtoj estas priparolataj nur en perspektivo funkcia rilate al la atendoj de la komercaj medioj. Ekzemple, sano kaj sekureco ne estas plu rajtoj, ili estas instrumentoj por liveri sanajn laboristojn. La rajto je vivolonga formado estas same instrumentigitaj (kiel insiste postulas la MEDEF [franca mastraro] kaj la UNICE). Kaj la Eŭropa Komisiono ne diras alion en sia komunikaĵo "komunaj agadoj por kresko kaj dungo : la komunuma programo de Lisbono" [SEC(2005)981] : "Por ekspluati la mondan homan kapitalon kaj eltiri la riĉecon de ĝiaj konoj, la Komisiono laboros (...) favore al komuna kadro (...)." Ĝuste tiel interpreteblas, ekzemple, la uzo kiun faras la direktivo pri la egaleco de traktado inter virinoj kaj viroj, kiu fine reenkondukas la noktlaboron por virinoj !

E.10 Oni tro ofte forgess ke la sociala modelo valida en ĉiu ŝtato ne estas la rezulto de regula kaj sponta leĝdona kaj registara laboro. Ĝi esta la rezulto, en ĉiu lando, de la kreskanta rolo de la socialaj kaj sindikalaj organizoj. Ĝi estas la rezulto de postuladoj de permanenta alfrontiĝo kun la mastra mondo. Tiom longe, kiom tiu alfrontiĝo ne estas masive kaj sisteme portita al eŭropa nivelo, la sociala Eŭropo dependos de la okazaj kaj ŝanĝiĝemaj fortrilatoj en la eŭropaj Ministro-Konsilio kaj Parlamento.

Raoul Marc JENNAR.