Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno-2007-01-02
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
4a januaro 2007

MSF-Bulteno

La 2-an de januaro 2007

La kompleta listo de enskribitaj agadoj por Najrobo !

La kompletaj dosieroj kun la enskribitaj agadoj jam disponeblas en la teksejo de la MSF 2007 www.wsfprocess.net por la evento en Najrobo. La deŝutado de la kompletaj dosieroj de enskriboj (en formato excel) disponeblas per la ĉi-subaj ligiloj :

- Agadoj enskribitaj por la 21-a de januaro :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

- Agadoj enskribitaj por la 22-a de januaro :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

- Agadoj enskribitaj por la 23-a de januaro :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

- Agadoj enskribitaj por la 24-a de januaro :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

- Agadoj kun mankantaj informoj :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

Atentu ! Atente konfirmu se la agado enskribita de via organizo en la teksejo www.wsfprocess.net aperas en unu el la listoj. Korektoj estos akceptataj ĝis la 6-a de januaro 2007 per la retadreso content@wsf2007.org. La temo devas esti „my activity“. En la korpo de la mesaĝo indiku la nomon de via organizo kiu enskribis la agadon, la titolon kaj la kondon (ID) de la agado.

En la listo de agadoj, la kolumo „Terrain“ indikas la numeron de la ĝenerala celo ĉirkaŭ kiu la agado okazos. Vidu ĉi-sube la kompletan liston de la naŭ ĝeneralaj celoj, kiuj estis deciditaj laŭ la konsultado okazinta inter junio kaj aŭgusto 2006 pri la agadoj, kampanjoj kaj bataloj en kiuj la organizoj partoprenantaj en la MSF estas engaĝitaj :

1. Konstruado de mondo de paco, de justo, de etiko kaj de respekto al la diversaj kredoj ;

2. Liberigo de la mondo el la dominado de la multnacia kaj financa kapitalo ;

3. Certigi la universalan kaj daŭrigeblan aliron al la komunaj havaĵoj de la homaro kaj de la naturo ;

4. Demokratiigo de la konoj kaj de la informado ;

5. Certigi la dignon, defendi la diversecon, garantii la egalecon de la homa specio kaj elimini ĉiajn diskriminaciojn ;

6. Garantii la ekonomian, socian, homan kaj kulturan rajtojn, aparte la rajton je san-prizorgado, je edukado, je loĝado, je laboro kaj je deca laboro ;

7. Konstrui mondan ordon bazitan sur la suvereneco, memdeterminado kaj rajtoj de la popoloj ;

8. Konstrui daŭrigeblan ekonomion centritan sur la popoloj ;

9. Konstrui realajn demokratiajn politikajn strukutrojn kaj instituciojn kun plena partopreno de la popolo en la decidoj kaj en la kontrolado de la publikaj aferoj kaj de la resursoj.

Sekvu ofte la novaĵojn en la programo de la MSF 2007, en la sekcio „Program“ de la teksejo de la evento 2007 (http://wsf2007.org/program) aŭ per la bultenoj kaj la teksejo de la MSF-procezo, en la sekcio (en la franca) „Programme FSM“ (http://www.forumsocialmundial.org.b...).

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobo (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenjo

Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke 

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

Elfrancigo : Monda Asembleo Socia (MAS) -vl