Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-12-22
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
26a decembro 2006

MSF-Bulteno

La 22-an de decembro 2006

Enhavo

1. MSF 2007 : la individuaj enskriboj kaj tiuj de delegitoj perrete

2. MSF 2007 : la pago de la enskriboj jam disponeblas

1. MSF 2007 : la individuaj enskriboj kaj tiuj de delegitoj perrete

Jam disponeblas la reta sistemo por individuaj enskriboj kaj tiuj de delegacioj en la teksejo de la evento de la MSF 2007, sur la ligo : http://wsf1007.org/individual

Atentu : Se vi jam faris retpoŝte la enskribon de individuo aŭ de organizo, ni konsilas refari vian enskribon per la teksejo (vd ĉi-sube), por igi la precedon pli facila kaj por ke vi havu tuj vian pago-kodon.

Individua enskribo :

a) Aliru la ligon : http://wsf2007.org/individual ;

b) Alklaku la butonon „proceed to the registration form“ ;

c) Plenigu la formularon, la kampoj kun ruĝaj kvadratoj estas devigaj. Atentu la demandon : How will you participate at the WSF2007 ? (Per kiu kategorio vi partoprenos en la MSF ?), do kiel individua partoprenanto vi devas elekti la opcion „opcion as an individual“.

ĉ) Klaku sur „save“ (konservu).

Rimarko : Se vi reprezentas komunikilojn aŭ se vi estas „freelancer“-ĵurnalisto, marku la demandon : „Will you need press accreditation ?“ (Ĉu vi bezonos gazetar-akrediton ?).

Por daŭrigi la procedon de gazetara akredito, sekvu la instrukciojn disponeblajn sur la ligo : http://www.forumsocialmundial.org.b... [la fina _fr por la franca lingvo, por aliaj anstataŭigu „fr“ per la respektiva lingvo.].

Sur la ekrano vi ricevos mesaĝon kun la pago-kodo, konservu ĝin bone por fari vian pagon.

Enskribo kiel delegito de via organizo (enkludita en la limo de maksimume 5 delegitoj) :

Rimarko : Se via organizo sendos pli ol 5 delegitojn, ĉiu kroma delegito devas enskribi sin kaj pagi kiel individua partoprenanto, vidu la informojn en la sekva punkto : Enskribo kiel kroma delegito de via organizo (ekde la sesa delegito).

a) Aliru la ligon : http://wsf2007.org/individual ;

b) Alklaku la butonon „proceed to the registration form“.

c) Plenigu la formularon, la kampoj kun ruĝaj kvadratoj estas devigaj.

Atentu jenajn demandojn :

- How will you participate at the WSF2007 ? (En kiu kategorio vi partoprenos en la MSF ?)

Vi devas elekti „as participant from an organisation“ (kiel partoprenanto de organizo)

- „If you’re coming as a participant of an organization, please indicate the organization’s name“ (Se vi venas kiel partoprenanto de organizo, bonvolu indiki la nomon de la organizo).

Plenigu la nomon de via organizo precize kiel ĝi estas enskribita en la MSF 2007.

- „Will you attending the WSF as part of your organizational delegation ?" (Ĉu vi partoprenos en la MSF kiel parto de la delegacio de via organizo ?)

Respondu „yes“ (jes). Tio signifas ke vi estas unu el la 5 delegitoj enkluditaj en la enskribo de via organizo.

ĉ) Post plenigi ĉiujn kampojn, alklaku „save“ (konservi).

Sur la ekrano vi ricevos mesaĝon de konfirmo de via enskribo kaj la pago-kodon.

Atentu : En la kazo de la kvin (5) unuaj delegitoj enskribitaj de via organizo, la pago-kodo ne estos uzata en la momento de la pago de enskriboj.

Enskribo de kromaj delegitoj de via organizo (ekde la sesa delegito) :

Kiam la nombro de delegitoj sendataj de organizo superas kvin (5) personojn, ĉiu kroma delegito devas enskribi sin kaj pagi la enskribon kiel individua partoprenanto. Jen kiel procedi :

Inscription de délégué(e) supplémentaire de votre organisation (à partir du sixième délégué(e)) :

a) Aliru la ligon : http://wsf2007.org/individual ;

b) Alklaku la butonon „proceed to the registration form“.

c) Plenigu la formularon, la kampoj kun ruĝaj kvadratoj estas devigaj.

Atentu la sekvajn demandojn :

- „How will you participate at the WSF2007 ?“ (En kiu kategorio vi partoprenos la MSF ?)

Vi devas elekti „as participant from an organisation“ (kiel partoprenanto de organizo).

- "If you’re coming as a participant of an organization, please indicate the organization’s name" (Se vi venas kiel partoprenanto de organizo, bonvolu indiki la nomon de la organizo).

Enmetu la nomon de via organizo precize kiel ĝi estas enskribita en la MSF 2007.

- „Will you attending the WSF as part of your organizational delegation ?“ (Ĉu vi partoprenos la MSF kiel parto de la delegacio de via organizo ?).

Respondu „no“ (ne). Tio signifas ke vi estas kroma delegito, ke vi ne estas unu el la 5 delegitoj enkluditaj en la enskribo de la organizo.

ĉ) Post plenigi ĉiujn kampojn, alklaku „save“ (konservi).

Ĉe la ekrano vi ricevos mesaĝon kun la pago-kodo, konservu ĝin bone por fari vian pagon.

Reta enskribo de organizo :

Se vi enskribis vian organizon retpoŝte, ni konsilas al vi refari la enskribon retpaĝe por ke vi havu tuj vian pago-kodon.

a) Unue, enskribu vin kiel uzanton sur la teksejo www.wsfprocess.net (en tiu tekseko, en la menuo maldekstre, alklaku „New user“ (nova uzanto).

b) Per la elektita salutvorto (login name) kaj la pasvorto (password) kiu estos al vi sendita per retpoŝto per la retpoŝtadreso enskribita de la uzanto, faru la salutadon en la reto (login) en la teksejo ;

c) Alklaku „register organisation“ (enskribi organizon) en la menuo dekstre ;

ĉ) Alklaku „here“ (ĉi tie) ;

d) Plenigu la formularon (la ruĝa kvadrato indikas ke la kampo estas deviga), poste alklaku „save“ (konservi) ;

e) Konfirmu la enskribon de via organizo por la MSF 2007 en Najrobo, Kenjo : fine de la enskrib-procedo de organizo, ĉe la ekrano aperos la sekva mesaĝo : „Click here to register this organisation for participation in the Nairobi 2007 World Social Forum“. Vi DEVAS alklaki tiun mesaĝon por konfirmi ke via organizo partoprenos en la evento de la MSF 2007. Se via organizo intencas havi standon, indiku la deziratan grandecon, poste, alklaku „save“ (konservi). Se vi ne bezonas standon, alklaku rekte „save“.

Mesaĝo de konfirmo estos montrata kun la pago-kodo de via organizo, kiu havas la rajton enskribi ĝis kvin (5) delegitojn sen kromaj kostoj.

Konservu bone tiun kodon, ĉar ĝi estos uzata por la pago de la enskriboj.

2. MSF 2007 : la pago de la enskriboj jam disponeblas

Nun jam eblas pagi per la teksejo la enskribojn de individuoj, delegacioj, organizoj kaj agadoj.

Atentu : Por fari pagon, vi devas havi ĉemane la pago-kodojn.

Kie trovi la pago-kodojn ?

Pago-kodo de individuo

La pago-kodo de individuo kaj de delegitoj estas ricevita aŭtomate, dum la fina parto de enreta enskribo en la teksejo : http://wsf2007.org/individual.

Se vi jam faris vian enskribon retpoŝte kaj ĝis nun ankoraŭ ne ricevis vian pago-kodon, ni proponas al vi refari ĝin konektite, en la supre menciita teksejo.

Pagokodo de organizoj

a) Aliru la teksejon www.wsfprocess.net kaj ensalutu (login) ;

b) En la menuo maldekstre, alklaku la nomon de la organizo, kies pagokodon vi bezonas ;

c) Ĉe la ekrano vi vidos la nombron da menditaj standoj kaj la pagokodon („payment code“).

Se la nombro da standoj ne ĝustas, alklaku „edit registration“ kaj faru la necesajn ŝanĝojn. Nepre alklaku „save“ post ĉiuj ŝanĝoj.

Se vi faris la enskribon de via organizo retpoŝte, ni konsilas al vi refari ĝin konektite (per la teksejo) por havi tuj vian pago-kodon.

Pagokodo de agadoj

a) Aliru la teksejon www.wsfprocess.net kaj ensalutu (login) ;

b) En la menuo maldekstre, alklaku la nomon de la organizo aŭ de la grupo kiu proponas la agadon, kies pagokodon vi bezonas ;

c) Alklaku la nomon de la agado ;

ĉ) Ĉe la ekrano estos indikita la pagokodo (payment code).

Rimarko : la pago de enskribo de agadoj ankoraŭ ne disponeblas. Ĝi dependas de la konfirmo, fare de la Organizkomitato de la MSF 2007, de la disponeblo de la salono kun la mendita kapacito por la agado. Bonvolu pacience atendi novaĵojn kaj sekvu nian teksejon regule.

Pagoj

Estas du specoj de pago : konektite per kreditkardo Mastercard / Visa aŭ per banka transkontigo

Pago konektite (kreditkarto Mastercard / Visa) :

La konektita pago disponeblas en la teksejo de la evento de la MSF 2007 : www.wsf2007.org, en la menuo dekstre, en „pay“ aŭ rekte sur la ligo : http://wsf2007.org/payment-form.

Rimarko : la enskribo de organizo ebligas la enskribon de ĝis kvin (5) delegitoj sen ajna kromkosto, do vi ne bezonas enmeti la pagokodojn de la unuaj kvin delegitoj, necesas nur aldoni la pagokodon de la kromaj delegitoj.

Plenigu la formularon kun via retadreso kaj en la kroma kampo sube, enmetu viajn pagokodojn (individuo, organizo kaj agado(j)), unu sub la alian, kaj alklaku „submit“.

En la sekva ekrano aperos la identigitaj sumoj, la totala sumo kaj la statuso de pago. Se ĉio ĝustas, alklaku la butonon „Proceed with online payment“. Se vi volas fari ŝanĝojn en via enskribo de organizo, revenu al la teksejo www.wsfprocess.net, ensalutu (login), selektu la nomon de la organizo, alklaku „edit registration“ kaj faru la necesajn korektojn.

La sekva paŝo estas plenigi la formularon kun la donitaĵoj de via kreditkarto Mastercard aŭ Visa kaj alklaku „proceed“.

Pago per banka transkontigo :

Por kontroli la totalan sumon por la pago, aliru la ligon http://wsf2007.org/payment-form.

Rimarko : la enskribo de organizo ebligas la enskribon de ĝis kvin (5) delegitoj sen kroma kosto, do vi ne bezonas enmeti la pagokodojn de la unuaj kvin delegitoj, necesas nur enmeti la pagokodojn de la kromaj delegitoj.

Plenigu la formularon kun via retpoŝtadreso kaj en la suba kampo enmetu vian pagokodon (individuo, organizo kaj agado(j)), unu sub la alian, kaj alklaku „submit“.

Ĉe la sekva ekrano aperos la identigitaj sumoj, la totala sumo kaj la statuso de pago.

Se la sumo ĝustas, notu la totalan sumon kaj faru la transkontigon al la sekva konto :

Banko : Cooperative Bank of Kenya

Adreso : PO Box 48231-00100 Nairobi

Tel : 254-20-3276100

Fakso : 254-20-227727

Filio : Nairobi Business Centre

Nomo de la konto : Social Dev. Network (WSF Project)

Numero de la konto :

011369821100 (kenjaj ŝilingoj)

0212098621100 (usona dolaro)

2212098621100 (eŭro)

Swiftcode : KCOOKENA

Grave : Post fari la transkontigon, sendu retmesaĝon al payment@wsf2007.org payment@wsf2007.org aŭ sendu fakson al +254-20-2713262/+254-20-3872671, indikante la kodon de transkondigo kaj la pago-kodo(j)n.

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobo (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke 

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

___

Elfrancigis MAS -vl