Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La plumkuseno
de Horacio QUIROGA  
26a decembro 2006

Ŝia postedziniĝa tempo estis longa frostektremo. Blonda, anĝela kaj timema, la karaktero de ŝia edzo glaciigis ŝiajn revitajn infanaĵojn de fianĉino. Ŝi amis lin multe, tamen, kvankam kelkfoje kun malgrava ektremo, kiam reveninte hejmen nokte kunigitaj tra la strato, ŝi rigardadis la altan staturon de Jordán, muta ekde antaŭ unu horo. Li amis ŝin profunde, sen konigi tion.

Dum tri monatoj – ili geedziĝis en Aprilo -, ili travivis specialan feliĉon. Sendube, ŝi estus dezirinta malpli da severeco en tiu rigida ĉielo de amo ; pli malstreĉa kaj trompebla kormoleco ; sed la senpasia mieno de ŝia edzo detenigis ŝin ĉiam.

La domo en kiu ili loĝis influis ne malmulte en ŝiaj ektremoj. La blankeco de la silenta korto – plintoj, kolonoj kaj statuoj el marmoro - produktis aŭtunan impreson de ensorĉita palaco. Interne, la glacia brilo de la stuko, sen la plej malgrava gratvundo sur la altaj muroj, asertis tiun senton de akra malvarmo. Kiam ŝi pasis de unu ĉambro al la alia, la paŝoj trovis eĥon en la tuta domo, kvazaŭ longa forlaso estus sentemiginta ĝian resonancon.

En tiu stranga nesto de amo, Alicia pasigis la tutan aŭtunon. Ŝi konkludis, tamen, meti vualon sur siaj antikvaj revoj, kaj ŝi ankoraŭ vivis dorme en la malgastema domo, ne volinte pripensi ion ĝis kiam ŝia edzo alvenis.

Ne estas strange, ke ŝi maldikiĝis. Ŝi havis malgravan gripatakon, kiu inside daŭris dum tagoj kaj tagoj ; Alicia neniam resaniĝis. Finfine iun vesperon ŝi kapablis eliri en la ĝardenon apogita sur la brako de sia edzo. Ŝi rigardadis indiferente al unu kaj alia flanko. Subite, Jordán, kun profunda kormoleco, pasis tre malrapide sian manon tra ŝia kapo, kaj Alicia ekkomencis tuj plorĝemi, metinte siajn brakojn ĉirkaŭ lia kolo. Ŝi ploris longe ĉiun sian silentitan teruron, multiginte sian ploron pro ĉia plej malgrava kareso de Jordán. Iom post iom la plorĝemoj malgrandiĝis, ankoraŭ ŝi restis dum longa tempo kaŝita en lia kolo, sen moviĝi kaj sen eldiri vorton.

Estis tiu tago la lasta fojo, kiam ŝi stariĝis. La venontan tagon ŝi sentis sin svena. La kuracisto de Jordán ekzamenis ŝin tre zorgeme, kaj li ordonis al ŝi observi absolutajn ripozon kaj trankviliĝon.

"Mi ne scias" – diris li al Jordán jam ĉe la strata pordo -, "ŝi havas grandan malfortecon, kiun mi ne komprenas. Kaj sen vomoj, nenio… - se morgaŭ ŝi vekiĝos same kiel hodiaŭ, voku min tuj."

La postan tagon Alicia vekiĝis pli malbone. Estis konsulto. Konstatiĝis anemio de tre akuta avanco, tute nekomprenebla. Alicia ne havis ŝvitojn, sed ŝi iris nepre al la morto. La tutan tagon la dormoĉambro estis per la lampoj lumigitaj kaj en absoluta silento. Pasis horoj sen apenaŭ aŭdiĝis la plej eta bruo. Alicia dormetadis. Jordán vivis preskaŭ en la salono, ankaŭ kun la lampoj lumigitaj. Li pasis senĉese de unu ekstremo al la alia, kun senlaca obstinado. La tapiŝo sufokis liajn paŝojn. De tempo al tempo li eniris en la dormoĉambron kaj li daŭrigis sian mutan balanciĝon longe de la lito, haltinte momente ĉe ĉio ekstremo por rigardi sian edzinon.

Baldaŭ Alicia ekhavis halucinojn, konfuzajn kaj fluajn je la komenco, kaj kiuj subiris poste al la grundonivelo. La junulino, kun la okuloj senmezure malfermitaj, ne faris nenion alian ol rigardi la tapiŝon situanta ĉe unu kaj alia flanko de la malantaŭa parto de la lito. Iun nokton, ŝi restis subite kun la okuloj fiksitaj. Poste ŝi malfermis la buŝon por ekkrii, kaj ŝiaj nazo kaj lipoj perliĝis pro ŝvito.

"Jordán ! Jordán !" ŝi helppetegis, rigida pro teruro, sen lasi rigardi la tapiŝon.

Jordán kuris en la dormoĉambron, kaj vidinte lin Alicia lanĉis mallogegan kriegon.

"Estas mi, Alicia, estas mi !"

Alicia lin rigardis kun miro, ŝi rigardis la tapiŝon, ŝi rigardis lin denove, kaj post longa tempo de terura komparado, ŝi reakiris sian konscion. Ŝi ridetis kaj prenis inter siaj la manon de sia edzo, karesante ĝin dum duonhoro tremante.

Inter ŝiaj plej insistegaj halucinoj, estis antropoido apogita ĉe la tapiŝo sur siaj fingroj, kiu havis fiksitaj sur ŝi siajn okulojn.

La kuracistoj revenis en ŝian hejmon vane. Estis tie, antaŭ ili, vivo, kiu finiĝadis, perdinte la sangon tagon post tago, horon post horo, sen imagi absolute kiel.

En la lasta konsulto Alicia kuŝis stupore dum la kuracistoj taksis ŝian pulson, passnte de unu al alia la inertan pojnon. Ili observis ŝin dum longa tempo silente, kaj sin direktis al la manĝoĉambro.

"Pst…" Ŝrumpis siajn ŝultrojn malkuraĝe la lita kuracisto -, "Estas nekomprenebla okazo… Estas malmulto por fari…"

"Nur tio mankis al mi !" blovspiris Jordán. Kaj li tamburetis abrupte sur la tablo.

Alicia estingiĝadis en subdeliroj de anemio, gravigita dum la tagmezo, sed ĝi ekkomencis ĉiam dum la unuaj horoj. Dumtage, la malsano ne antaŭeniris, sed ĉiumatene ŝi vekiĝis palega, preskaŭ svene. Ŝajnis, ke nur dum nokte ŝia vivo fuĝis el ŝi per surfoj da sango. Ŝi ĉiam havis, kiam ŝi vekiĝis, la senton esti tutfaligita sur la lito kun miliono da kilogramoj sur ŝi. Ekde la tria tago tiu ĉi alfundiĝo ne lasis ŝin plu. Ŝi apenaŭ povis movi la kapon. Ŝi ne volis, ke ili tuŝu la liton, ankaŭ ne, ke iu aranĝu la kusenon. Ŝiaj krepuskaj teruroj antaŭeniris nun monstroforme, kiu treniĝis ĝis la lito, kaj grimpis malfacile per la litkovrilo.

Ŝi poste perdis la konscion. La du finajn tagojn ŝi deliris senĉese duonvoĉe. La lampoj funebre brilis en la dormoĉambro kaj en la salono. En la agonia silento de la domo oni nur aŭdis la monotonan deliron, kiu eliris de la lito, kaj la surdan eĥon de la eternaj paŝoj de Jordán.

Alicia forpasis, finfine. La servistino, kiam poste eniris en la dormoĉambron por malfari la liton, jam sola, rigardis dum momento la kusenon.

"Sinjoro !" Ŝi vokis Jordán-on per mallaŭta voĉo - En la kuseno estas makuloj, kiuj ŝajnas sango.

Jordán alproksimiĝis rapide kaj fleksiĝis sur tiu. Efektive, sur la tegilo de la kuseno, ambaŭflanke de la kavo, kiun lasis la kapo de Alicia, oni vidis malhelajn makuletojn.

"Ŝajnas mordoj" murmuris la servistino post momento de senmova observado.

"Levu ĝin al la lumo" diris al ŝi Jordán.

La servistino levis la kusenon, sed tuj ŝi lasis ĝin fali, kaj restis rigardante tiun, palega kaj tremante. Ne sciante kial, Jordán sentis, ke la haroj hirtiĝis.

"Kio estas ?" murmuris li per raŭka voĉo.

"Ĝi pezas multe" artikulaciis la servistino, daŭre tremante.

Jordán levis la kusenon ; ĝi pezis eksterordinare. Ili eliris kun ĝi, kaj sur la tablo de la manĝoĉambro Jordán tranĉis tegilon kaj kovrilon per unu tranĉo. La supraj plumoj ekflugis, kaj la servistino ekkriis mallongege per la tuta buŝo malfermita, kun la manoj spasme ĉe la lipoj : - sur la fundo, inter la plumoj, movante malrapide la vilhavajn piedojn, estis monstra besto, vivanta kaj glueca bulo. Ĝi estis tiom ŝvelinta, ke apenaŭ oni kapablis vidi ĝian buŝon.

Nokton post nokto, ekde kiam Alicia falis sur la lito, la besto estis aplikinta silente sian buŝon –€“ sian salpingon, plej bone dirite -, al ŝiaj tempioj, suĉante el ŝi la sangon. La mordo estis preskaŭ neperceptebla. La ĉiutaga moviĝado de la kuseno sendube malhelpis je la komenco ĝian kreskon ; sed ekde kiam la junulino ne kapablis movi sin, la suĉado estis rapidega. Dum kvin tagoj, dum kvin noktoj, la monstro malplenigis Alicia-n.

Tiuj ĉi birdaj parazitoj, malgrandaj en la kutima medio, atingas en specialaj medioj grandegajn ampleksojn. La homa sango ŝajnas esti speciale utila al ili, kaj ne estas strange trovi ilin en kusenoj el plumoj.

Tradukita de Amparado Cisnero

Origila titolo : El Almohadón de Plumas Por Horacio Quiroga