Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno-2006-12-12
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
22a decembro 2006

MSF-bulteno

La 12-an de decembro 2006

MSF 2007 : La enskribo de agadoj ĉesos morgaŭ, la 13-an de decembro*)

La enskribo de agadoj por la MSF 2007, kiu okazos en Najrobo, en Kenjo, estas ĉesigota merkredon, la 13-an de decembro. Notu : ne atendu la lastan minuton, ĉar la sistemo ege malrapidiĝas dum la lastaj tagoj.

La memmastrumataj agadoj estas la agadoj organizataj de la entoj enskribitaj en la MSF 2007, agadoj kaj organizoj kiuj ankaŭ konsentas kun la Ĉarto de la Principoj. La organizoj kiuj proponas agadojn respondecas pri la elekto de la agad-nomo, pri la speco de la agado (seminarioj, atelieroj, prelegoj, ktp.), pri la prelegontoj kaj pri ilia invitado, kaj ankaŭ pri la necesaj ekipaĵoj (retroprojektilo aŭ prezentilo ekz-e). La loka organiz-komitato certigos la spacon kie la agadoj okazos, kiuj enestos en la presota programo (titolo, horaro kaj loko).

Sekvu jenajn paŝojn por enskribi agadojn :

a) Unue, enregistriĝu kiel uzanto sur la teksejo www.wsfprocess.net (en tiu teksejo, alklaku „€žNew user“€œ en la menua maldekstre de la ekrano).

b) Per la salutnomo (login name) kaj la pasvorto (password) kiu estos al vi retpoŝte sendita, salutu en la reton kaj enregistru vian organizon aŭ grupon.

c) Poste, klaku sur „Register activities“ en la menuo dekstre de la ekrano. Selektu la nomon de la organizo aŭ grupo kiun vi enregistris. Plenigu poste la slipon de agadoj. En la unua etapo vi estos demandata pri ĝeneralaj donitaĵoj pri la agado (titolo, partnero, celoj). En dua etapo vi estos demandata pri specifaj donitaĵoj kaj pri informoj por la logistika planado de Najrobo.

ĉ) Konfirmu vian enskribon de agado por la MSF 2007 en Najrobo, Kenjo : kiam vi finas la enskrib-procezon de via agado, aperos dialog-kesto kun sekva mesaĝo : „if this is intended to be a WSF 2007 activity, click here to complete its registration“€œ. Vi devas klaki sur tiu mesaĝo por konfirmi ke la enskribita agado okazos en la MSF 2007, plenigu tiam la formularon kun la donitaĵoj pri la logistika planado en Najrobo kaj klaku sur „€žSave“.

Por estingi agadon, aliru la teksejon per via salutvorto kaj selektu la nomon de la enskribita organizo aŭ grupo (dekstre). Poste, alklaku la titolon de la estingota agado. Post tio, alklaku „action“, poste „delete“.

Enskribo por la individuaj partoprenontoj, organizoj kaj komunikiloj.

Nur enskriboj por individuaj partoprenontoj, por organizoj (sen agado) kaj la komunikiloj ankoraŭ disponeblos dum decembro. La enskrib-formularoj disponeblas en la teksejo de la evento de la MSF 2007 (www.wsf2007.org), sur la ligo : http://wsf2007.org/registrations)

Pliaj informoj pri la enskriboj akireblas en la teksejo www.forumsocialmundial.org.br en la sekcio „Kiel partopreni“ (Comment participer, en la franca) (http://www.forumsocialmundial.org.b... [por aliaj lingvoj, ŝanĝu la lastan nombron]).

Por aliri la foiron de demandoj pri la MSF 2007, alklaku : http://www.forumsocialmundial.org.b... [en la franca ; por aliaj lingvoj ŝanĝu la lastan nombron]

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobo (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke 

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Adreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

*) Tiu ĉi msf-bulteno 2006-12-12 estis sendita la 12-an de decembro, kiun ni fakte ricevis nur la 13-an, do jam tro malfrue por ke legantoj povu ankoraŭ enskribi agadon. La tuta enhavo ne estas nova (jam entenata en la antaŭa bulteno), ĝi servis evidente nur por averti pri la fermo de la enskriboj de agadoj la venontan tagon.

Pro tio, ne necesis traduki kaj enretigi tiun ĉi bultenon tuj, do pro tio la prokrasto.

Estus pli bone se la bultenoj estus sendataj almenaŭ unu tagon pli frue, por ricevo, tradukado kaj enretigo de la traduko.

Monda Asembleo Socia (MAS), -vl