Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-11-30
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
5a decembro 2006

MSF-Bulteno, la 30-an de novembro 2006

Enhavo

1. Nova limdato por enskribi agadojn por la MSF 2007 : la 13-a de decembro 2006

2. La hemisferia konsilantaro de la SFA kunvenas en Koĉabambo

3. La sociaj forumoj Portoriko kaj Ĉilio okazis

4. Aliaj sociaj forumoj en la mondo

1. Nova limdato por enskribi agadojn por la MSF 2007 : la 13-a de decembro 2006

La nova limdato por enskribi memmastrumatajn agadojn por la MSF 2007, kiu okazos en Najrobio, Kenjo, de la 20-a ĝis 25-a de januaro 2007, estas la 13-a de decembro 2006. Notu : ne atendu la lastan minuton, ĉar la sistemo fariĝas tre malrapida en la lastaj tagoj.

La memmastrumataj agadoj estas la agadoj organizataj de la entoj enskribitaj en la MSF 2007, agadoj kaj organizoj kiuj ankaŭ kongruas kun la Ĉarto de Principoj. La organizoj kiuj proponas agadojn respondecas pri elekto de nomo de sia agado, de la speco de agado (seminarios, atelieroj, konferenco, ktp.), de la prelegontoj kaj pri siaj invitoj, kaj ankaŭ pri la necesaj ekipaĵoj (retroprojekciiloj aŭ power point, ekz-e). La loka organizkomitato certigas la spacon kie la agadoj okazos, kiuj troviĝos en la presota programo (titolo, horaro kaj loko).

Sekvu jenajn paŝojn por fari la enskribon de agadoj :

a) Unue, registriĝu kiel uzanto sur la teksejo www.wsfprocess.net (en tiu teksejo alklaku „New user“ en la menuo maldekstre sur la ekrano).

b) Per la uzantonomo (login name) kaj la pasvorto (password) kiu estos al vi sendita retpoŝte, eniru en la teksejon kaj registru vian organizon aŭ grupon.

c) Poste alklaku „Register activities“ en la menuo dekstre sur la ekrano. Selektu la nomon de la organizo aŭ grupo kiun vi registris. Plenigu poste la slipon pri agadoj. En unua etapo vi estos demandata pri ĝeneralaj donitaĵoj pri la agado (titolo, partnero, celoj). En dua etapo vi estos demandata pri specifaj donitaĵoj kaj pri informoj por la logistika planado de Najrobio.

ĉ) Kaze ke via organizo ankoraŭ ne disponas pri ĉiuj informoj pri la agado(j) farotaj en la kadro de la MSF 2007, eblos poste reveni al la slipo kaj ĝisdatigi ĝin. Por tion fari, post saluti (login) en la teksejo, selektu la nomon de la enskribita organizo aŭ grupo (dekstre), vi devas klaki sur la titolo de la modifota agado kaj post tio klaki sur „edit“ (rekte super la titolo). Frau la deziratajn modifojn kaj poste klaku sur la butono „Save“, ĉe la fino de la slipo. Por nuligi agadon, anstataŭ sur „edit“ klaku sur „action“ kaj poste sur „delete“.

d) Konfirmu la enskribon de via agado por la MSF 2007 en Najrobio, Kenjo : kiam vi finis la enskribo-procedon de via agado, aperos dialogo-kesto kun jena mesaĝo : „if this is intended to be a WSF 2007 activity, click here to complete its registration“. Vi devas klaki sur tiun mesaĝon por konfirmi ke la enskribita agado okazos en la MSF 2007, plenigu tiam la formularon kaj klaku sur „Save“.

Enskribo por la individuaj partoprenontoj, la organizoj kaj la komunikiloj

Disponeblas jam nur la enskriboj por individuaj partoprenontoj kaj por la komunikiloj en decembro. La enskribo-formularoj disponeblas sur la teksejo de la evento de la MSF 2007 (www.wsf2007.org), sur la ligo : http://wsf2007.org/registrations

Pliaj informoj pri la enskriboj atingeblas en la teksejo www.forumsocialmundial.org.br, en la sekcio „Comment participer“ (france) (http://www.forumsocialmundial.org.b... 3).

Rigardu ankoraŭ la duan eldonon de la bulteno de la MSF 2007 :

http://www.wsf2007.org/wsf-2007-new... (angle) kaj

http://www.wsf2007.org/la-revista-d... (hispane).

Por la foiro de demandoj pri la MSF 2007, alklaku ĉi tie :

http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca).

2. Hemisferia konsilantaro de la SFA kunvenos en Koĉabambo

La Hemisferia Konsilantaro de la Socia Forumo de Ameriko kunvenos la 5-an kaj 9-an de decembro en Koĉabambo, en Bolivio. Krom bilanci la forumojn ĵus okazintajn sur la kontinento (Socia Forumo Karibio, Trilima Socia Forumo, Ĉelima Socia Forumo, Socia Forumo Portoriko kaj Socia Forumo Ĉilio – vidu la ĉi-suban noton), la tagordo entenos ankoraŭ la diskuton pri la partopreno en la 7-a Monda Socia Forumo en Najrobio, Kenjo, kiel ankaŭ la venontajn sociajn forumojn en Ameriko (Usono kaj Kebekio, interalie), kiu okazos en 2007.

En Koĉabambo okazos la unuaj difinoj pri la tria Socia Forumo de Ameriko, planita por 2008. La du unuaj eventoj de la SFA okazis, respektive, en Kito (Ekvadoro) kaj Karakaso (Venezŭelo), en januaro 2006. La evento de Karakaso estis parto de la Plurcentra Monda Forumo 2006, kun la eventoj de Bamako (Malio) kaj de Karaĉio (Pakistano).

Vizitu la teksejon de la Socia Forumo de Ameriko por ekscii pli pri tiu procezo :

http://www.forosocialamericas.org/

Por solidara integriĝo

La kunveno de la Hemisferia Konsilantaro en Koĉabambo okazos en la kadro de la realigo de la Socia Pintkunveno por Integriĝo de la Popoloj (la 6-an kaj la 9-an de decembro), kunvokita de la Kontinenta Socia Alianco kaj la Bolivia Movado por la Suvereneco kaj Integriĝo de la Popoloj.

Vidu la pli detalajn informojn pri la renkontiĝo en la teksejo de la Socia Pintkunveno :

http://www.integracionsolidaria.org.

3. Sociaj Forumoj okazintaj en Ameriko en novembro

En novembro du eventoj markis la procezon de la Forumo en Ameriko : la Socia Forumo Portoriko (SFPR), kiu okazis de la 17-a ĝis 19-a, en la urbo Río Piedras, kaj la Socia Forumo Ĉilio (SF Ĉilio),la 25-an kaj 26-an, en Santiago.

La SFPR (http://www.forosocialpuertorico.org/) estiĝis el la Socia Forumo de Ameriko en 2004 kaj partoprenas en la mobilizado por la Socia Forumo Usono, kiu okazos de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, en Atlanto (->http://www.ussf2007.org/]). Pli ol 100 organizoj, respondecaj por 220 memmastrumataj agadoj, partoprenis en al evento. Kulturaj agadoj, kiel ankaŭ infanfesto por alia ebla mondo, malfermis la SFPR. La rondaj tabloj „Kontribuoj de la komunumaj movadoj por konstruo de alia ebla Portoriko“ kaj „Portoriko en moviĝo, rigardo al Ameriko“ malfermis la du memmastrumajn agotagojn.

La infanoj markis ankaŭ la malfermon de la SF Ĉilio (http://www.fschile.org), en kiu partoprenis 4 mil homoj, 200 organizoj kaj ĉe kiu realiĝis 170 memmastrumaj agadoj. Inter la agadoj rimarkiĝis du civitanaj tribunaloj. La unua, kontraŭ transnacia entrepreno de mineraloj, konsiderata kulpa – de organizoj en Argentino, Ĉilio kaj Peruo – kaŭzi gravajn damaĝojn al la medio. La dua tribunalo pri la ĉilia konstitucio, akuzata – de advokatoj kaj konstituciuloj – ne respekti la homrajtojn kaj havi kontraŭleĝan originon.

4. Sociaj Forumoj en la mondo

Socia Forumo Alĝerio, la 14-an kaj 15-an de decembro 2006, Alĝerio

5-a Forumo de la Lokaj Aŭtoritatoj, la 25-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo

Socia Forumo Kebekio, de la 22-a ĝis 26-a de aŭgusto 2007, Kebeko, Kanado

Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis la 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono

Socia Forum Magrebo, en 2007

Por ekscii pli pri tio, alklaku la ligon :

http://www.forumsocialmundial.org.b... (en la franca)

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi, Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 aŭ

+254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : Mailto: socialforum@sodnet.or.ke

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

— -

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl