Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
CENT HOROJ KUN FIDEL
de Ignacio RAMONET  
5a novembro 2006

ĈAPITRO 24

LATINAMERIKO

Subkomandanto Marcos • La bataloj de la indiĝenoj • Evo Morales • Hugo Chávez kaj Venezuelo • La puĉo kontraŭ Chávez • Progresemaj militistoj • Kirchner kaj La Argentina simbolo • Lula kaj Brazilo

Komandanto, mi volas demandi vin pri subkomandanto Marcos. En januaro 2004 fariĝis 10-jara la eniro de Zapatistoj en Chiapas okaze de la ekvalidiĝo de la Traktato de Libera Komerco de Meksikio kun Usono kaj Kanado. Mi ŝatus scii kion vi pensas pri tiu tiel unuspeca personeco fariĝinta tiel populara en la alimondiga movado. Ĉu vi konas lin, ĉu vi legis liajn tekstojn ?

Mi ne povas prijuĝi lin, sed mi ja legis kelkajn materialojn viajn pri Marcos, kaj kion oni pri li diras estas vere tre interesa, helpas kompreni lian personecon, eĉ pri tio kial li alprenis tiun rangon de « subkomandanto ». Antaŭe ĉiuj kiuj en Latinameriko batalis aŭ partoprenis militkampanjojn estis generaloj. Ekde la Kuba Revolucio establiĝis kutimo, ke la ĉefoj estas « komandantoj ». Tiu estas la rango kiun mi surhavis en la jaĥto Granma. Ĉar estro de eta ribela armeo, en la Montoĉeno Maestra, ni devis alpreni armean organiziĝon, ni ne povis diri « ĝenerala sekretario de la gerila kolono ». Tiel mi alprenis la kvalifikon « ĉefkomandanto ». Komandanto estis la plej modesta rango en la tradicia armeo kaj havis la avantaĝon, ke oni povis aldoni tion de ĉefo, efektive.

Neniam, ekde tiu tempo, revolucia movado plu uzis la titolon generalo. Tamen, Marcos uzis tiun subkomandanto. Mi neniam plene komprenis ĝin, mi vidis tion kiel esprimon de modesteco.

Jes, li diras : « Komandanto estas la popolo ; mi estas subkomandanto, ĉar mi estas sub komando de la popolo ».

Oni devas ekspliki tion : li estas subkomandanto de la komandanto popolo. Tre bone. El via libro de konversacioj kun li, mi sciiĝis pri multaj detaloj, ideoj, konceptoj liaj, lia batalo por la indiĝena afero. Mi legis ĝin kun granda respekto, kaj mi ĝojis povi kalkuli je tia informo pri lia personeco kaj la situacio en Chiapas.

Estis aŭdaco, sendube, kiam li poste faris tiun vojaĝon. Oni diskutas pri tio ĉu estis ĝuste aŭ ne fari ĝin, sed ĉiamanierie mi sekvis tion kun granda intereso.

Vi celas la « marŝon por la paco » al Meksikurbo, kiun Marcos faris en aprilo de 2001.

Jes. Kun granda intereso mi observis ĉion, mi vidas en Marcos honestecon, estas nedubeble ke temas pri homo honesta, kun koncepto, talento. Li estas intelektulo, egale ĉu li estas aŭ ne tiu persono kun kiu oni identigis lin kiam oni sciis malmulte pri li. Mi ne estas sufiĉe informita, sed tio ne gravas ; kio gravas estas la ideoj, la persistemo, la konoj de revolucia batalanto.

Mi klarigas al mi, ke povas ekaperi unu Marcos, du, cent, ĉar mi konas, mi ĉiam havis konscion pri la situacio en kiu vivas la indiĝenaj popoloj laŭlonge de jarcentoj ; mi konis ĝin en Bolivio, Ekvadoro, Peruo kaj aliaj landoj. Kaj mi diras al vi, ke mi sentas sinceran simpation politikan, humanan kaj revolucian por la indiĝenaj popoloj de nia hemisfero.

Ĉu vi sekvas kun intereso la bataladon de la indiĝenaj popoloj en Latinameriko ?

Kun granda intereso. Kiel vi scias, mi estis granda amiko de la pentristo Guayasamín. Mi sentis grandan admiron por li, kun kiu mi multe konversaciis, kaj li tre ofte parolis al mi pri la problemoj kaj tragedioj de la indianoj. Krome, pro ĉio kion oni konas el la historio, ekzistis jarcenta genocido, sed aperadas jam pli granda konscio. Kaj la batalo de Marcos kaj de la indianoj en Meksikio estas plia atesto pri batalemo.

Tio estas kion mi povas diri pri Marcos. Ni observas, kun granda respekto, la linion kiun li sekvas, samkiel ni respektas la linion de ĉiu organizaĵo, de ĉiu partio progresema, de ĉiu partio demokratia. Mi ne havis la ŝancon, neniam ekzistis ebleco, de persona konversacio kun Marcos, mi ne konas lin persone, mi konas lin nur pere de ĉiuj novaĵoj kaj referencoj kiujn mi pri li legis, kaj mi scias ankaŭ pri multaj personoj, inter ili multaj intelektuloj kiuj sentas grandan admiron por li.

En Ekvadoro ankaŭ ekzistas forta indiĝena movado, ĉu ne ?

Mi admiras, kiel ne, la organiziĝon de la indianoj en Ekvadoro, la Konfederacion de Indiĝenaj Nacioj [CONAI] kaj Pachakutik [Nia Tero], ilian socian organizaĵon, ilian politikan organizaĵon kaj iliajn gvidantojn, virojn kaj virinojn. Mi konis tre valorajn gvidantojn ankaŭ en Bolivio, kie ekzistas impona batalemo, kaj mi konas ĉefan bolivian gvidanton, kiu estas hodiaŭ Evo Morales, rimarkinda homo, persono tre elstara.

Mi imagas, ke vi ĝojis pri la venko de Evo Morales en la prezidant-elektoj en Bolivio, la 18-an de decembro 2005.

Ege. Tiu elekto, nerebatebla, nediskutebla, kortuŝis la mondon, ĉar estis la unua fojo kiam elektiĝis indiĝena prezidanto en Bolivio, kio estas eksterordinara. Evo posedas ĉiujn kvalitojn por gvidi sian landon kaj sian popolon en tiu ĉi malfacila momento, kiu similas al neniu alia.

Lokita en la koro de Ameriko, Bolivio alprenas sian nomon de la Liberiginto Simón Bolívar. Ĝia unua reganto estis marŝalo Antonio José de Sucre. Ĝi estas riĉa lando pro siaj landanoj kaj subgrundo, sed hodiaŭ klasiĝas kiel la plej malriĉa lando en la regiono, kun ĉirkaŭ naŭ milionoj da loĝantoj, en teritorio ĉefe montara de pli ol miliono da kvadrataj kilometroj.

Tiu estas la kadro kaj en tiu kadro, Evo Morales projekcias sin al la estonteco kiel espero por la plimulto de sia popolo. Li enkorpigas konfirmon de rompo kun la politika sistemo tradicie aplikita en la regiono, kaj la firman volon de la grandaj amasoj konkeri la veran sendependecon. Lia elekto estas esprimo de la ŝanĝiĝo de la politika mapo de Latinameriko. Novaj ventoj blovas en tiu ĉi hemisfero.

Komencene estis certeco pri la avantaĝo kiun Evo havos dum la elektoj de la 18-a de decembro, kaj ekzistis zorgoj, ĉar povintus okazi manipuladoj en la Kongreso. Sed post lia venko kun preskaŭ 54 % da voĉoj jam dum la unua balotado, kaj venko ankaŭ en la Ĉambro de Deputitoj, tio eliminis ĉian polemikon.

Ĝi estis la mirakla elekto, la elekto kiu tremigis la mondon kaj la neelteneblan ordon truditan de Usono. Tio elmontras, ke Vaŝingtono ne plu povas helpi sin per diktaturoj kiel dum aliaj tempoj, ke la imperiismo jam ne havas la tiamajn instrumentojn, nek povas plue apliki ilin.

Kubo estis la unua lando kiun vizitis Evo Morales, la 30-an de decembro 2005, ĝuste post esti elektita prezidanto, kaj eĉ antaŭ sia enposteniĝo la 22-an de januaro 2006. Ĉu vi pensas ke tiu vizito havigis al li problemojn ĉe Vaŝingtono ?

La amika vizito de frato Evo, elektita prezidanto de Bolivio, troviĝas en la kadro de la historiaj kaj profundaj rilatoj de frateco kaj solidareco inter la Kuba kaj Bolivia popoloj. Neniu povas ĉagreniĝi pro tio. Kaj ankaŭ ne pro la interkonsentoj subskribitaj.Temas pri interkonsentoj por la vivo, por la homaro, ili ne konsistigas delikton. Ni pensas ke ili ne estu tiaj eĉ por la usonanoj. Kiel povus ofendiĝi la registaro de Usono se Kubo helpas plilongigi la vivesperon je naskiĝo de la boliviaj infanoj ? Ĉu eblas ke reduktado de la mortokvoto de infanoj aŭ elradikigo de analfabetismo ofendu iun ?

Ĉu vi kredas ke en aliaj Latinamerikaj landoj oni devos nun kalkuli je la indiĝena komponanto ?

Ekzistas sociaj situacioj sufiĉe kritikaj en tri landoj, kie forto kaj komponanto de la indiĝenoj estas grandaj : Peruo kaj Ekvadoro, krom Bolivio. Estas granda komponanto ankaŭ en Gvatemalo, sed tie la vojo estis alia ol en la ceteraj landoj. Pri indiĝena komponanto, kompreneble, meksikanoj ankaŭ havas sufiĉe da. Mi simple povas diri, ke en tiu ĉi hemisfero eksplikas sin perfekte la ekzisto de iu Marcos batalanta por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj, kiel povas ekzisti dek, aŭ povas ekzisti cent. Aparte impresas min la seriozeco de la indiĝenaj gvidantoj kiujn mi konas. Mi longe parolis kun la Ekvadoranoj. Ili parolas kun seriozeco, inspiras respekton, inspiras fidon, ili estas homoj de granda honesteco. Kaj en Ekvadoro, kiel en Peruo kaj en aliaj landoj, oni devos kalkuli je ili.

Vi foje diris, ke vi sentas grandan admiron por Hugo Chávez, la prezidanto de Venezuelo.

Nu ja, tie ni havas alian indianon, Hugo Chávez, nova indiano kiu estas, kiel li mem diras « miksaĵo de indiano, mestizo » ; li diras ke iom da nigrulo, iom da blankulo kaj iom da indiano. Sed vi rigardas al Chávez kaj vi rigardas aŭtoktonan filon de Venezuelo, filo de tiu Venezuelo kiu estis miksaĵo de rasoj, kun ĉiuj noblaj distingoj kaj eksterordinara talento. Mi kutimas aŭskulti liajn paroladojn kaj li fieras pri sia modesta origino kaj sia etno miksita, kie estas iom da ĉio, ĉefe el tiuj kiuj estis aŭtoktonaj indianoj aŭ sklavoj alportitaj el Afriko. Povas esti ke li havas kelkajn blankulajn genojn kaj tio ne malbonas ; la kombino de la nomataj etnoj ĉiam estas bona, pliriĉigas la homaron.

Ĉu vi sekvadis de proksime la evoluon de la situacio en Venezuelo, ĉefe la malstabiligajn intencojn kontraŭ prezidanto Chávez ?

Jes, ni sekvadis kun granda atento la okazintaĵojn. Chávez vizitis nin en 1994, naŭ monatojn post la elkarceriĝo kaj kvar jarojn antaŭ sia unua elektiĝo kiel prezidanto. Li estis tre kuraĝa, ĉar oni multe riproĉis al li esti vojaĝinta al Kubo. Li venis kaj ni konversaciis. Ni malkovris homon kleran, inteligentan, tre progreseman, aŭtentikan bolivaranon. Poste li venkis en la elektoj. Plurfoje. Li ŝanĝis la Konstitucion. Kun impona apogo de la popolo. La kontraŭuloj klopodis forbalai lin per puĉoj aŭ ekonomiaj batoj. Li sciis alfronti ĉiujn sturmojn de la oligarkio kaj de la imperiismo kontraŭ la bolivarana proceso.

El Venezuelo, en la famaj kvardek jaroj da demokratio antaŭa al Chávez, laŭ kalkuloj kiujn ni faris kun helpo de la plej spertaj fakuloj de la banksistemo, devis fuĝi al eksterlando ĉirkaŭ 300 miliardoj [mil milionoj] da dolaroj. Venezuelo povintus esti pli industriigita ol Svedio, kaj ĝia popolo povintus havi la kleriĝon de tiu lando se vere ekzistintus distribua demokratio, se tiuj mekanismoj estus funkciintaj, se estintus io prava kaj kredebla en tiu tuta demagogio kaj kolosa reklamado.

El Venezuelo, ekde la momento kiam instaliĝis la registaro de Chávez ĝis oni establis la ŝanĝkontrolon januare de 2003, ni kalkulas, fuĝis aldone ĉirkaŭ 30 miliardoj [30 mil milionoj] da dolaroj. Kiel ni prezentis la problemon, ĉiuj ĉi fenomenoj faras neeltenebla la ordon de la aferoj ekzistanta en nia hemisfero.

La 11-an de aprilo 2002 okazis puĉo en Karakaso kontraŭ Chávez. Ĉu vi sekvis tiujn okazintaĵojn ?

Kiam tagmeze la 11-an de aprilo ni vidis ke la manifestacio kunvokita de la opozicio estis devojigita de la puĉistoj kaj proksimiĝis al Miraflores, mi subite komprenis ke okazos gravaj eventoj. Verdire, ni tiam spektis la marŝon en Venezolana de Televisión [Venezuela Televido], kiu ankoraŭ elsendis. La provokoj, pafoj, viktimoj, okazis preskaŭ tuj. Minutojn poste oni tranĉis la elsendojn de Venezolana de Televisión. La novaĵoj komencis alveni fragmentitaj kaj tra diversaj kanaloj. Ni sciis ke kelkaj altrangaj oficiroj estis publike elpaŝintaj kontraŭ la prezidanto. Oni asertis ke la Prezidanta Gvardio estis retretinta kaj ke la armeo sturmos la palacon Miraflores. Kelkaj venezuelaj gravuloj estis telefone kontaktintaj siajn amikojn en Kubo por adiaŭi, ĉar ili estis pretaj rezisti kaj morti ; ili konkrete parolis pri sinofero.

Tiuvespere mi kunsidis en salono de la Kongresa Palaco kun la Plenumkomitato de la Ministra Konsilio. Ekde tagmezo estis kun mi oficiala delegacio de Eŭskio, prezidata de sia Lehendakari, kiuj estis invititaj tagmanĝi, kiam neniu imagis kio estis okazonta en tiu tragika tago. Ili estis atestantoj de la okazintaĵoj de la 13:00 ĝis la 17:00 de la 11-a de aprilo.

Ekde la frua posttagmezo mi klopodadis telefone kontakti la venezuelan prezidanton. Ne eblis ! Post noktomezo, je 00:38, en la 12-a de aprilo mi ricevas la novaĵon ke estas Chávez ĉe la telefono.

Mi demandas al li pri la tiumomenta situacio. Li respondas : « Ni tranĉeas en la Palaco. Ni perdis la militan forton kiu povis decidi. Oni tranĉis al ni la televidan aliron. Mi estas sen moveblaj fortoj kaj analizas la situacion ». Mi rapide demandas : « Kiajn fortojn vi havas tie ? »

« Ĉirkaŭ 200 kaj 300 homoj tre lacaj ».

« Tankojn, ĉu vi havas ? », mi demandas.

« Ne, tankoj estis, sed oni retretigis ilin al iliaj kazernoj ».

Mi ree demandas : « Pri kiuj aliaj fortoj vi kalkulas ? »

Kaj li respondas : « Aliaj estas foraj, sed mi ne havas komunikeblecojn kun ili ». Li aludis generalon Raúl Isaías Baduel kaj la paraŝutistojn, la Kirasitan Divizion kaj aliajn fortojn, sed li estis perdinta ĉian kontakton kun tiuj bolivaranaj kaj lojalaj unuoj.

Tre delikate, mi diras al li : « Ĉu vi permesas al mi esprimi opinion ? ». Li respondas : « Jes ».

Mi aldonas per plejeble persvada tono : « Metu kondiĉojn de honora kaj digna pakto kaj protektu la vivon de la homoj kiujn vi havas, kiuj estas la plej lojalaj. Ne foroferu ilin, nek foroferu vin mem ».

Li respondas emocie : « Ĉiuj ĉi tie pretas morti ».

Sen perdi sekundon mi aldonas : « Mi scias, sed mi kredas, ke mi povas pensi pli serene ol vi povas ĉi-momente. Ne rezignu, postulu kondiĉojn honorajn kaj garantiitajn por ke vi ne estu viktimo de fiperfido, ĉar mi pensas, ke vi devas protekti vin. Krome, vi havas devon je viaj kamaradoj. Ne foroferu vin ! ».

Mi tre konsciis pri la funda malsameco inter la situacio de Allende la 11-an de septembro 1973 kaj la situacio de Chávez en tiu 12-a de aprilo 2002. Allende havis eĉ ne unu solan soldaton. Chávez kalkulis je granda parto de la soldatoj kaj oficiroj de la armeo, ĉefe la pli junaj.

« Ne demisiu ! Ne rezignu ! », mi ripetis.

Ni priparolis aliajn temojn : pri la maniero, laŭ kiu mi pensis ke li devas provizore forlasi la landon, kontakti iun militiston kun vera aŭtoritato en la puĉistaj vicoj, prezenti al tiu la decidon forlasi la landon, sed ne rezigni. El Kubo ni klopodus mobilizi la diplomataron en nia lando kaj en Venezuelo, ni sendus du aviadilojn kun nia ministro pri eksterlandaj aferoj kaj grupo de diplomatoj por reflugigi lin. Li pensis kelkajn sekundojn, kaj fine akceptis mian proponon. Ĉio dependus nun de la malamika militestro.

En la intervjuo de la aŭtoroj de la libro Chávez nuestro al José Vicente Rangel, tiama ministro pri defendo kaj nuna vicprezidanto, kiu estis ĉe Chávez tiumomente, oni povas laŭvorte legi : « La telefonvoko de Fidel estis decidiga por ke ne estu foroferoj. Ĝi estis determiniga. Lia konsilo permesis al ni pli bone vidi en la malhelo. Tio multe helpis nin ».

Ĉu vi animis lin rezisti armite ?

Ne, male. Tio estis kion faris Allende, laŭ mia opinio en ĝusta maniero en tiuj kondiĉoj, kaj li pagis tion heroe per sia vivo, kiel li estis promesinta.

Chávez havis tri alternativojn : entranĉeiĝi en Miraflores kaj ĝismorte rezisti ; eliri la Palacon kaj klopodi kunveni kun la popolo por elĉenigi tutlandan rezistadon, kun etaj sukceseblecoj en tiuj cirkonstancoj ; aŭ eliri la landon sen rezigni, nek demisii por repreni la batalon kun perspektivoj realaj kaj rapidaj por la sukceso. Ni konsilis la trian.

Miaj finaj vortoj por konvinki lin en tiu telefona konversacio esence estis : « Savu tiujn homojn tiel valorajn kiuj estas kun vi en tiu batalo nun nenecesa ». La ideo fontis el la konvinko ke populara kaj karisma gvidanto kia Chávez, renversita tiel perfide en tiaj cirkonstancoj, se oni ne mortigas lin, la popolo – tiukaze kun la apogo de la plej bona el la armitaj fortoj – postulus lin kun pli granda forto, kaj estus neevitebla lia reveno. Pro tio mi alprenis la respondecon proponi kion mi proponis.

En tiu preciza momento kiam ekzistis reala alternativo de sukcesa kaj rapida reveno, ne havis lokon la slogano morti en la batalo, kiel bone faris Salvador Allende. Kaj tiu sukcesa reveno estis kio okazis, kvankam multe pli frue ol mi povis imagi.

Ĉu vi ĉiuj tiam klopodis iel helpi al Chávez ?

Nu, ni tiam nur povis agi uzante la rimedojn de diplomatio. Ni kunvokis en frumateno ĉiujn ambasadorojn akredititajn en Havano kaj proponis al ili akompani Felipe [Pérez Roque], nian ministron pri eksteraj aferoj, al Karakaso por pace savi Chávez-on viva, laŭleĝa prezidanto de Venezuelo.

Mi havis eĉ ne la plej etan dubon, ke Chávez, post tre mallonga tempo, revenos surŝultre de la popolo kaj de la armeanoj. Nun oni devis savi lin de la morto.

Ni proponis sendi du aviadilojn por venigi lin kaze ke la puĉintoj akceptus lian eliron. Sed la puĉinta militestro malakceptis la formulon, kaj krome komunikis ke li estos metita antaŭ militkonsilio. Chávez surmetis sian paraŝutistan uniformon kaj akompanata nur de sia fidela adjudanto Jesús Suárez Chourio, veturis al kazerno Tiuna, ĉefejo kaj komandejo de la puĉo.

Kiam mi ree telefonis al li du horojn poste, kiel interkonsentite kun li, Chávez jam estis kaptita de la puĉantaj militistoj kaj oni estis perdinta ĉian kontakton kun li. La televido elsendis jen kaj refoje la novaĵon pri lia « demisio », por malmobilizi liajn kunbatalantojn kaj la tutan popolon.

Horojn poste, en la 12-a de aprilo, li elturniĝas por telefoni kaj parolas kun sia filino María Gabriela. Li asertas al ŝi ne esti demisiinta, ke li estas « enprizonigita prezidanto ». Li petas ŝin komuniki tion al mi por ke mi informu tion al la mondo.

La filino tuj telefonas al mi la 12-an de aprilo je 10:02 kaj komunikas al mi la vortojn de sia patro. Mi tuj demandas ŝin : « Ĉu vi akceptus informi tion al la mondo per viaj propraj vortoj ? » - « Kion mi ne pretus fari por mia patro ? », respondas ŝi al mi, per tiu preciza, admirinda kaj decida frazo.

Sen perdi sekundon mi kontaktiĝas kun Randy Alonso, ĵurnalisto kaj reĝisoro de « Mesa Redonda », konata televidprogramo. Per telefono kaj kun surbendigilo enmane, Randy alvokas al la poŝtelefono kiun donis al mi María Gabriela. Estis preskaŭ 11:00 en la mateno. Oni surbendigas la klarajn, sentemajn kaj persvadajn vortojn de la filino, kiuj transskribitaj estas tuj dissendataj al la novaĵagentejoj akredititaj en Kubo kaj oni elsendas ilin en la Nacia Televidĵurnalo je 12:40 la 12-an de aprilo 2002, en la voĉo de Gabriela mem. La bendon oni estis same dissendinta al la fremdaj televidstacioj akredititaj en Kubo. CNN ekde Venezuelo plezure elsendis la novaĵojn de la puĉantaj fortoj ; ĝia raportistino en Havano tamen, elsendis rapide el Kubo en la tagmezo la klarigajn vortojn de María Gabriela.

Kaj tio, kiujn sekvojn alportis ?

Nu, tion aŭskultis milionoj da venezuelanoj, plejparte kontraŭpuĉismaj, kaj la militistoj lojalaj al Chávez, kiujn oni provis konfuzigi kaj paralizi per la senhontaj mensogoj pri la supozata demisio.

Vespere, je 23:15, alvokas denove María Gabriela. Ŝia voĉo sonas tragike. Mi ne lasas ŝin fini siajn unuajn vortojn kaj demandas : « Kio okazis ? ». Ŝi respondas : « Oni translokis mian patron en la vespero, per helikoptero, al nekonata loko ». « Rapide », mi diras, « en minutoj oni devas denunci tion en via propra voĉo ».

Randy estis ĉe mi dum kunsido pri la programoj de la Batalo de Ideoj kun gvidantoj de la Junularo kaj aliaj kadroj ; li havis kun si la kasedilon, kaj tuj ripetiĝas la tagmeza historio. La opinio venezuela kaj tutmonda estos tiel informitaj pri la stranga vespera translokado de Chávez al nekonata loko. Tio okazas en la vespero de la 12-a kaj frumateno de la 13-a.

Sabate la 13-a, tre frue, estis planita Malferma Tribuno en Güira de Melena, municipo de provinco Havano. Revene al la oficejo, antaŭ la 10:00 matene alvokas María Gabriela. Ŝi komunikas, ke « la gepatroj de Chávez maltrankvilas », ili volas paroli kun mi el Barinas, deziras fari deklaron.

Mi informas, ke depeŝo de internacia novaĵagentejo komunikas, ke Chávez estis translokita al Turiamo, militflota komandejo en Aragua, en la norda marbordo de Venezuelo. Mi esprimas la kriterion, ke pro la tipo de informo kaj detaloj, la novaĵo ŝajnas vera. Mi rekomendas esplori la plej eblan. Ŝi aldonas, ke generalo Lucas Rincón, Ĉefinspektisto de la Armitaj Fortoj, volas paroli kun mi kaj same deziras fari publikan deklaron.

La patrino kaj la patro de Chávez parolas kun mi : ĉio normalas, kaj en la ŝtato Barinas. La patrino de Chávez informas min, ke la kazerna militestro estis ĵus parolinta kun ŝia edzo, Hugo de los Reyes Chávez, guberniestro de Barinas kaj patro de Chávez. Mi transdonas la plejeblan maksimumon da trankvilo.

Ankaŭ alvokas la urbestro de Sabaneta, vilaĝo kie Chávez naskiĝis, en Barinas. Li volas fari deklaron. Li pasie rakontis ke ĉiuj garnizonoj estas lojalaj. Percepteblas lia granda optimismo. Mi parolas kun Lucas Rincón. Tiu asertas ke la Paraŝutista Brigado, la Kirasita Divizio kaj la bazo de ĉas-bombaviadiloj F-16 estas kontraŭ la puĉo kaj pretaj agi. Mi kuraĝis sugesti al li fari ĉion eblan por trovi solvon sen bataloj inter militistoj. Evidente la puĉo estis renversita. Ne estis deklaro de la ĉefinspektisto, ĉar la komuniko interrompiĝis kaj ne eblis restarigi ĝin.

Minutojn poste alvokas denove María Gabriela : ŝi diras al mi ke generalo Baduel, ĉefo de la Paraŝutista Brigado, bezonas kontakti min kaj ke la lojalaj fortoj en Maracay deziras fari deklaron al la popolo de Venezuelo kaj al la internacia publiko. Nesatigebla deziro pri novaĵoj igas min demandi al Baduel pri tri aŭ kvar detaloj pri la situacio, antaŭ daŭrigi la dialogon. Li satigas mian scivolemon en korekta maniero ; li evidentigis batalemon en ĉiu sia frazo. Tuj mi esprimas : « Ĉio pretas por via deklaro ». Li diras al mi : « Atendu minuton, mi transdonas al vi divizian generalon Julio García Montoya, konstanta sekretario de la Nacia Konsilio pri Sekureco kaj Defendo. Li alvenis por proponi apogon al nia pozicio ». Tiu oficiro, kun pli da servojaroj ol la junaj militestroj de Maracay, ne havis tiutempe trupkomandon.

Baduel, kies paraŝutista brigado estis unu el la ĉefaj aksoj de la potenca tankoforto, kirasita infanterio kaj ĉas-bombaviadiloj lokita en Maracay, ŝtato Aragua, respektema pri la militista hierarkio, transdonis la telefonon al generalo Montoya. La vortoj de tiu altranga oficiro estis vere inteligentaj, persvadaj kaj adekvataj al la situacio. Li esence esprimis ke la venezuelaj Armitaj Fortoj estas lojalaj al la Konstitucio. Per tio li diris ĉion.

Mi fariĝis kvazaŭ raportisto kiu ricevis kaj transsendis novaĵojn kaj publikajn mesaĝojn, per la simpla uzo de poŝtelefono kaj kasedilo en la manoj de Randy. Mi estis atestanto de la impona kontraŭbato de la popolo kaj de la Bolivaranaj Armitaj Fortoj de Venezuelo.

La situacio en tiu momento estis bonega. La puĉo de la 11-a de aprilo havis jam eĉ ne la plej etan sukceseblecon. Sed terura risko ŝvebis super la frata lando. La vivo de Chávez estis en danĝero. Forkaptita de la puĉistoj, por la oligarkio kaj la imperiismo la persono de Chávez estis la nura ĉemane en la faŝista aventuro. Kion ili faros kun li ? Ĉu ili murdos lin ? Ĉu ili satigos sian soifon de malamo kaj venĝo kontraŭ tiu ribela kaj aŭdaca bolivarana batalanto, amiko de la malriĉuloj, nesubmetebla defendanto de la digno kaj suvereneco de Venezuelo ? Kio okazus se, kiel en Bogoto tuj post la morto de Gaitán, la popolon atingus novaĵo pri la murdo de Chávez ? Ne eliris el mia kapo la ideo pri simila tragedio kaj ĝiaj sangaj kaj detruaj sekvoj.

Laŭ la paso de la posttagmezaj horoj, post la menciitaj kontaktoj, el ĉiuj lokoj alvenis novaĵoj pri la popolaj indigno kaj ribelemo. En Karakaso, ĉefloko de la okazintaĵoj, popola maro aliris la stratojn kaj avenuojn al Palaco Miraflores kaj la ĉefaj ejoj de la puĉistoj. En mia senesperiĝo kiel frato kaj amiko de la enprizonigito, mil ideoj trairis mian menson. Kion ni povus fari per nia eta poŝtelefono ? Mi estis ĉerande propravole alvoki generalon Vázquez Velasco mem. Mi neniam estis parolinta kun li, nek sciis kia li estis. Mi ne sciis ĉu li respondus aŭ ne, kaj kiel. Kaj por tiu unika misio mi ne povis kalkuli je la valoraj servoj de María Gabriela. Mi pripensis tion pli bone. Je 16:15 posttagmeze mi alvokis nian ambasadoron en Venezuelo, Germán Sánchez. Mi esploris ĉe li ĉu li kredus ke Vázquez Velasco respondus aŭ ne. Li diris ke eble jes.

« Alvoku lin – mi petis –, uzu mian nomon, esprimu de mia flanko la opinion, ke sanga rivero povus flui en Venezuelo, rezulte dela okazintaĵoj. Nur unu homo povus eviti tiujn riskojn : Hugo Chávez. Instigu por ke oni liberigu lin por malhelpi tiun probablan evoluon de la okazaĵoj ».

Generalo Vázquez Velasco respondis la alvokon. Li asertis havi Chávez en siaj manoj kaj garantiis ties vivon, sed ne povis konsenti pri la peto. Nia ambasadoro insistis, argumentis, klopodis persvadi lin. La generalo, ĉagrenita, interrompis la komunikon. Li kroĉis la telefonon.

Li tuj telefonis al María Gabriela kaj informis ŝin pri la dirito de Vázquez Velasco, ĉefe pri ĉio rilata al la promeso garantii la vivon de Chávez. Mi petas lin ree kontaktigi min kun Baduel. Je 16:49 establiĝas la kontakto. Mi detale rakontas la interparolon Germán - Vásquez Velasco. Mi esprimas mian opinion pri la graveco de tio, ke Vázquez Velasco rekonu havi Chávez en siaj manoj. Estis favoraj cirkonstancoj por maksimume premi lin.

Tiumomente oni ne certe sciis en Kubo ĉu Chávez estis translokita aŭ ne kaj kien. Onidire jam de horoj la enprizonigito estis sendita al insulo Orĉila. Kiam mi parolis kun Baduel, ĉirkaŭ la 17:00 posttagmeze, la brigadestro selektis la homojn kaj preparis la helikopterojn, kiuj elliberigus la prezidanton Chávez. Mi imagis kiel malfacile estus por Baduel kaj la paraŝutistoj havigi al si precizajn kaj ekzaktajn sciigojn por tiel delikata misio.

Dum la resto de la tuta tago ĝis noktomeze al la 13-a [de aprilo], mi dediĉis mian tempon al la tasko paroli kun plejeble ĉiu kun kiu mi povis pri la temo rilata al la vivo de Chávez. Kaj mi parolis kun multaj, ĉar dum tiu vespero la popolo kun la apogo de estroj kaj soldatoj de la Armeo iom post iom ekkontrolis ĉion. Mi ankoraŭ ne scias je kioma horo kaj kiel Carmona, la Kurta, forlasis Palacon Miraflores. Mi sciis ke la eskorto, komandata de Chourio kaj anoj de la Prezidanta Gvardio, havis la domon jam en siaj manoj kaj okupis ĝiajn strategiajn angulojn, kaj Rangel, kiu staris firma la tutan tempon, estis reveninta al la Ministrejo pri Defendo.

Mi eĉ telefonis al Diosdado Cabello tuj post kiam li estis ekokupinta la prezidantecon. Post la interrompo de la komunikoj pro teknikaj kialoj, mi transdonis mesaĝon pere de Héctor Navarro, Ministro pri Supera Edukado, en kiu mi sugestis ke li en sia kondiĉo de laŭkonstitucia prezidanto komandu al Vázquez Velasco liberigi Chávez, avertanta tiun pri la grava respondeco, kiun tiu alprenus kaze de malrespekto de tiu komando.

Kun preskaŭ ĉiuj mi parolis, mi sentis min ankaŭ parto de tiu dramo en kiun envolvis min la alvoko de María Gabriela en la mateno de la 12-a de aprilo. Nur kiam oni poste konis ĉiujn detalojn de la kalvario de Hugo Chávez, ekde kiam oni translokis lin en nekonatan lokon dum la vespero de la 12-a, oni povis scii kiom da nekredeblaj danĝeroj li estis travivinta, dum kiuj li devis uzi sian tutan menskapablon, serenecon, malvarman sangon kaj revolucian instinkton. Ankoraŭ pli nekredeblis, ke la puĉistoj, ĝis la lasta minuto, tenis lin misinformita pri la okazaĵoj en la lando kaj ĝis la lasta minuto insistis je tio ke li subskribu demision kiun li neniam subskribis.

Privata aviadilo,laŭdire proprieto de konata oligarko, kies nomon mi ne mencias pro totala manko de sekureco pri la sciigo, atendis por transloki lin al neniu scias kien kaj en la manojn de neniu scias kiu.

Mi rakontis al vi ĉion kion mi scias ; aliaj manoj skribos iam ĉiujn detalojn mankantajn en tiu ĉi historio.

Chávez estas reprezentanto de la progresemaj militistoj, sed en Eŭropo, kaj ankaŭ en Latinameriko, multaj progresemuloj riproĉas al li precize esti militisto. Kiun opinion vi havas pri tiu ŝajna kontraŭdiro inter progresemo kaj ĉio armea ?

Omar Torrijos, en Panamo, estis ekzemplo de militisto kun profunda konscio pri socia justeco kaj pri patrujo. Juan Velasco Alvarado, en Peruo, ankaŭ entreprenis gravajn progresemajn agojn. Oni devas memori, ekzemple, ke inter la brazilanoj, Luis Carlos Prestes estis revolucia oficiro kiu realigis heroan marŝon en 1924-1926, preskaŭ sama al tiu de Maŭ Zedong en 1934-1935.

Jorge Amado, inter siaj grandiozaj literaturaĵoj,verkis pri la marŝo de Prestes belan historion, El caballero de la esperanza. Tiu militista heroaĵo estis io impresa, kiu daŭris pli ol du jarojn kaj duonon, trairante grandegajn teritoriojn de lia lando, sen suferi eĉ ne unu solan malvenkon. Okazis gravaj revoluciaj prodaĵoj kiuj fontis el militistoj dum la ĵus pasinta 20-a jarcento.

Inter ili mi povas citi nomojn de eminentaj militistoj kiel Lázaro Cárdenas, generalo de la meksika revolucio, kiu ŝtatigas la petrolon, faras agrarreformon kaj konkeras por ĉiam la apogon de la popolo.

Inter la unuaj, kiuj dum la 20-a jarcento ribeliĝis en Centrameriko, estas grupo de gvatemalaj militistoj el la 50-aj jaroj, kiuj ĉirkaŭ Jacobo Árbenz, altranga oficiro de la armeo de Gvatemalo, partoprenis historiajn revoluciajn agojn, inter ili la noblan kaj kuraĝan agrarreformon kiu provokis la soldulan invadon, kiun, same kiel tiu de Playa Girón kaj pro la sama kaŭzo, lanĉis la imperiismo kontraŭ tiu registaro, laŭleĝa meritanto de la kvalifiko progresema.

Estas bona nombro da kazoj de progresemaj militistoj. Juan Domingo Perón, en Argentino, estas ankaŭ laŭdevena militisto. Oni devas rimarki la momenton kiam li ekagas : en 1943 oni nomumas lin Ministro pri Laboro kaj li aprobas tiajn leĝojn favore al la laboristaro, ke kiam oni sendas lin al prizono, la popolo elliberigas lin.

Perón iel eraras : li ofendas la argentinan oligarkion, humiligas ĝin, ŝtatigas la teatron kaj aliajn simbolojn de la riĉuloj, sed ĝia ekonomia kaj politika potenco restis netuŝita kaj en la taŭga momento ĝi renversis lin kun la kompliceco kaj helpo de Usono. La grandeco de Perón kuŝas en tio, ke li uzis la rezervojn kaj resursojn pri kiuj disponis tiu riĉa lando kaj faris ĉion eblan por plibonigi la vivkondiĉojn de la laboristaro. Tiu socia klaso, ĉiam dankema kaj lojala al li, igis el Perón ĝis la fino de ties vivo idolo de la humila popolo.

Generalo Líber Seregni, kiu ĝis antaŭ kelkaj jaroj estis prezidanto de Frente Amplio de Urugvajo, estas unu el la gvidantoj pli progresemaj kaj respektataj konataj en Latinameriko. Lia honesteco, dececo, firmeco kaj tenaceco kontribuis al la historia venko de tiu nobla kaj solidara popolo kiu elektis la posteulon de Seregni, Tabaré Vázquez, prezidanto de la orienta respubliko Urugvajo kaj portis la urugvajan maldekstron al la registaro, kiam la lando estis ĉerande de abismo. Kubo dankas al Líber Seregni la solidajn bazojn, kiujn li kune kun multaj eminentaj urugvajanoj sciis forĝi por la frataj kaj solidaraj rilatoj hodiaŭ ekzistantaj inter Urugvajo kaj Kubo.

Ni ne rajtas forgesi la dominikanan militiston Francisco Caamaño, kiu dum monatoj heroe batalis kontraŭ kvardek mil usonaj soldatoj, kiujn la prezidanto Johnson 1965 elŝipigis en Dominikana Respubliko por malhelpi la revenon de la konstitucia prezidanto Juan Bosch. Lia tenaca rezistado al la invadantoj ĉekape de manpleno da militistoj kaj civiluloj, kiu daŭris monatojn, estas unu el la revoluciaj epizodoj pli gloraj neniam skribitaj en tiu ĉi hemisfero. Caamaño, post militpaŭzo kiun li elŝiris al la imperio, revenis al sia patrujo kaj fordonis sian vivon batalanta por la liberigo de sia popolo.

Sen homo kia Hugo Chávez, naskita en humila medio kaj formita en la disciplino de la militistaj akademioj de Venezuelo, kie tiom da ideoj pri latinamerika libero, unuiĝo kaj integriĝo estis semitaj de Bolivaro, ne estus aperinta en tiu ĉi decidiga momento por nia Ameriko procezo kun tiom da historia kaj internacia graveco kiel la aktuala revolucia procezo en tiu frata lando. Mi vidas neniun kontraŭdiron.

En Argentino, Perón kaj peronismo plu havas konsiderindan politikan influon. Tiu Argentino, kie en certa mezuro, decembre de 2001, la novliberalisma modelo bruege frakasis. Kion vi opinias pri la ĵusaj okazintaĵoj en Argentino ?

Kiam maje de 2003 alvenis novaĵoj pri la elektorezultoj en Argentino, la sciigo pri la venko de Néstor Kirchner kaj la malvenko de Carlos Ménem, mi sentis grandan ĝojon. Kial ? Ekzistas grava kaŭzo : la plej malbona de sovaĝa kapitalismo, kiel Chávez dirus, la plej malbona de la novliberala tutmondiĝo en la latinamerika lando kiu fariĝis plej altgrada simbolo de novliberalismo, malvenkis.

Argentinanoj, kvankam foraj ankoraŭ atingi la deziratajn celojn, ne scias la servon kiun ili faris al Latinameriko kaj al la mondo, post sinkigi en la plej profundan fosaĵon de Pacifiko, je pli ol ok mil metroj, gravan simbolon de novliberala tutmondiĝo. Ili injekciis grandegan forton al la kreskanta nombro da personoj kiuj ekkonsciadas en nia tuta Ameriko pri kiel horora kaj fatala estas kio tiel nomiĝas.

Se oni volas, ni povus memori ke la papo Johano Paŭlo la Dua, kiu ĝuis universalan respekton, parolis pri « tutmondiĝo de solidareco » 1998, kiam li vizitis nian landon. Ĉu iu kontraŭus tiun tutmondiĝon en la plej ekzakta difino de la vorto, kiu ampleksu ne nur la rilatojn inter tiuj loĝantaj ene de la limoj de lando, sed ankaŭ ene de la tuta planedo, kaj ke solidarecon praktiku same morgaŭ, en mondo de vera libereco, egaleco kaj justeco, tiuj kiuj malŝparas, detruas kaj misuzas la naturajn resursojn kaj mortkondamnas la loĝantojn de tiu ĉi planedo ?

Oni ne atingas la ĉielon en unu tago, sed kredu min, ke la argentinanoj donis nemezureblan baton al simbolo, kaj tio enorme valoras.

Latinameriko daŭre havas la problemon de ekstera ŝuldo.

Tiu ŝuldo, en la mondo, kreskadis en proporcia rilato al la loĝantaro. Nun la totala ekstera ŝuldo atingas 2,5 aŭ 2,6 bilionoj [milionoj da milionoj] da dolaroj ! La evoluintaj landoj oferos ĉi-jare al la landoj de la Tria Mondo, kiel oficiala evoluhelpo, ĉirkaŭ 53 miliardojn [53.000.000.000, do 53 mil milionojn] da dolaroj. Interŝanĝe ili enspezos pro la koncepto de interezoj el la ekstera ŝuldo, pli ol 350 miliardojn da dolaroj !

En Latinameriko tiu ŝuldo senĉese kreskadis kaj nun sumiĝas je ĉirkaŭ 800 miliardoj da dolaroj. Neniu povas pagi ĝin, kaj tio malebligas ĉian seriozan evolupolitikon. Oni ne povos elradikigi malsaton en Latinameriko dum la registaroj devos plue dediĉi kvaronon de siaj eksport-enspezoj al la pago de ŝuldo kiun ili jam pli ol duoble pagis kaj kiu estas nun preskaŭ la duoblo de tio kio ĝi estis antaŭ dek jaroj…

Nun Usono proponas kiel solvon la Areon de Liberkomerco de Ameriko, ALKA. Kion vi pensas pri ALKA ?

Katastrofo. Sed evitebla katastrofo. Ĉar ni estis atestantoj de la batalo farita en Mar del Plata, dum la 4-a kaj 5-a de novembro 2005, okaze de la tiel nomata « Pintkunsido de Ameriko ». Ĝi estis grandioza lukto kontraŭ la ALKA. Estis du luktoj, unu surstrata kaj en la stadiono, alia en la ejo kie kunsidis la ŝtatestroj.

En Mar del Plata la ruiniga ALKA-projekto eliris definitive malvenkinta. ALKA estas malfermi ĉiujn landlimojn de landoj kun tre malalta nivelo de teknika evoluo al la produktoj de aliaj kiuj havas la plej altajn nivelojn teknologiajn kaj de produktiveco, de tiuj kiuj fabrikas lastmodelajn aviadilojn, de tiuj kiuj regas la mondajn komunikojn, de tiuj kiuj volas el ni havigi al si tri aferojn : krudmaterialojn, malmultekostan laborforton, klientojn kaj merkatojn. Nova formo de senkompata koloniigo.

Ĉu vi pensas ke tio povas pliigi la dependecon de Latinameriko rilate al Usono ?

Se Latinameriko estus formanĝita de la imperio ; se ĝi englutus nin, kiel tiu baleno kiu englutis la profeton Jona kaj ne povis digesti lin, ĝi devus iam elkraĉi ĝin, ĝi naskiĝus denove en nia hemisfero. Sed mi kredas ĝin nefacile englutebla kaj esperas ke ĝi ne povu esti formanĝita. La lastjaraj okazintaĵoj elmontras tion : oni ne povas regi la mondon per soldato kaj bajoneto en ĉiu lernejo, en ĉiu loĝejo, en ĉiu parko.

Mi ĉiam diris, ke oni devas kalkuli je la usonanoj mem, je la intelektuloj kaj je la usona popolo. Al tiu popolo oni povas mensogi, sed kiam ĝi konas la veron, kiel pri la kazo de la infano Elián… Tiu popolo subtenis en proporcio de 80 % la revenon de la kuba infano Elián González.

Tiu popolo hodiaŭ kontraŭas la blokadon kontraŭ Kubo. Tiu popolo en kreskanta nombro kontraŭas la doktrinon de surpriza milito, intervena, malgraŭ la perfide ruza bato al urbo Novjorko la 11-an de septembro 2001. Oni devas kalkuli je ĝi.

Oni devas kalkuli ankaŭ je la eŭropaj intelektuloj, ĉar homoj kiaj vi faradis enormajn strebojn por krei konscion kaj rimarkinde kontribuadis al la kreado de tiu bezonata konscio.

Cetere, estas nun kelkaj registaroj, en Venezuelo, Brazilo, Argentino, Urugvajo kaj en aliaj landoj, kie oni aplikas progresemajn rimedojn. Kiel vi vidas kion Lula faras en Brazilo, ekzemple ?

Evidente mi kun granda simpatio vidas kion Lula faras. Li ne kalkulas je sufiĉa plimulto en la parlamento ; li devis apogi sin sur aliaj fortoj, eĉ konservativaj, por antaŭenigi kelkajn reformojn. La amaskomunikiloj ege reklamis skandalon de korupteco ĉe parlamentanoj, sed ne povis impliki lin. Lula estas popola gvidanto. Mi konas lin de antaŭ multaj jaroj, ni sekvis lian itineron, multe konversaciis kun li, homo de konvinkoj, inteligenta, patriota, humila kaj kiu ne forgesas sian devenon, la popolon kiu ĉiam subtenis lin. Kaj mi kredas ke ĉiuj vidas lin tiel. Ĉar ne temas pri tio fari revolucion, temas pri tio venki defion : malaperigi malsaton. Li povas sukcesi je tio. Temas pri malaperigo de analfabetismo. Kaj li povas ankaŭ sukcesi je tio. Kaj mi pensas ke ni ĉiuj devas subteni lin.

Komandanto, ĉu vi pensas ke la tempo de la revolucioj kaj de la armita lukto finiĝis en Latinameriko ?

Vidu, neniu povas aserti ke okazos revoluciaj ŝanĝoj en Latinameriko hodiaŭ. Sed aliflanke neniu povas asertike ili ne okazos iam ajn en unu aŭ kelkaj landoj. Se oni objektive analizas la ekonomian kaj socian situacion en kelkaj landoj, oni povas havi eĉ ne la minimuman dubon ke temas pri eksplodema situacio. La indico pri infanmorteco estas, ekzemple, je 65 el mil vivnaskitoj en kelkaj el tiuj landoj ; nia estas malpli ol 6,5 ; mortas dekoble pli da infanoj en landoj de Latinameriko, averaĝe, ol en Kubo. Subnutreco atingas foje pli ol 40 % de la loĝantaro, analfabetismo kaj duonanalfabetismo daŭre restas tro altaj, senlaboreco trafas dekojn da milionoj da adoltaj civitanoj en nia Ameriko kaj ekzistas ankaŭ la problemo de stratinfanoj, kiuj sumiĝas je milionoj. La prezidanto de UNICEF diris al mi foje, ke se Latinameriko havus la nivelon de medicina prizorgado kaj sano kiun Kubo havas, 700 mil infanoj saviĝus ĉiujare.

Se al tiuj problemoj oni ne trovas urĝan solvon – kaj la ALKA ne estas solvo, kaj novliberala tutmondiĝo ankaŭ ne – povas okazi pli ol unu revolucio en Latinameriko kiam Usono malpli imagos tion. Kaj povos kulpigi neniun stimuli tiujn revoluciojn.

Notoj

1. Ignacio Ramonet, Marcos, la dignidad rebelde. Conversaciones con el subcomandante Marcos, Eldonejo Cibermonde, Valencio, Hispanio, 2001.

2. Infanteria generalo Efraín Vázquez Velasco, memtitolita dum la puĉo « ĉefkomandanto » de la venezuelaj Armitaj Fortoj, dume oficis kiel proparolisto kaj kapo de la puĉintaj militistoj.

3. Pedro Carmona, prezidanto de la mastrar-konsorcio Fedecámaras, nomumita de la puĉaj militistoj « Provizora Prezidanto » de Venezuelo, posteno kiun li uzurpis dum malpli ol 48 horoj.

4. Diosdado Cabello, laŭkonstitucia vicprezidanto, dume okupis la prezidantecon de Venezuelo ekde la frakaso de la militista puĉo ĝis la triumfa reveno de Hugo Chávez al Palaco Miraflores.

5. Juan Velasco Alvarado (1910-1977), generalo, ĉekape de militista junto akiris kla potencon kaj estis prezidanto de Peruo de 1968 ĝis 1975, ŝtatigis la bankojn, la strategiajn industriojn (petrolo, fiŝkaptado, kupro) kaj faris gravan agrarreformon.

6. Jorge Amado (1912-2001), granda brazila verkisto, aŭtoro en 1942 de biografio de Luis Carlos Prestes, Prestes, el caballero de la esperanza, Eldonejo Futuro, Bonaero, 1958.

7. Novembre de 1999, la infano Elián González estis kontraŭleĝe eltirita de sia patrino el Kubo sur floso, kiu dronis dum la vojaĝo al Florido. Savita de fiŝistoj, la infano estis retenata en Usono, dum lia patro potulis lian revenon al Kubo. Tio okazigis diplomatian krizon inter Havano kaj Vaŝingtono kaj kolosan popolan mobiliziĝon en Kubo por la revenigo de Elián. Fine, junie de 2000, La Supera Tribunalo de Usono decidis, ke la infano devis reveni kun sia patro al Kubo.

8. En la kadro de oficiala vizito de la prezidanto Lula al Havano septembre de 2003, Brazilo kaj Kubo subskribis 12 interkonsentojn de kunlaboro en la jenaj sektoroj : energio, fiŝindustrio, turismo, medikamentoj, industrio, sano, edukado kaj sportoj.

Elhispanigis : Alberto F. Calienes Havano, 2006-10-16