Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ni esperas, ke la homaro povos venki
de Fidel CASTRO RUZ  
31a oktobro 2006

(Parolado de Fidel Kastro pri la monda krizo, kiam li ekokupis la postenon de Prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro en la konstitua sesio de la Nacia Asembleo, Havano, Kubo, la sesan de marto 2003.)

Kunuloj deputitoj ;

Distingitaj invititoj ;

Karaj samlandanoj ;

Ni ĵus finis vojaĝon ĉirkaŭ la mondo dum kiu oni ne spertis eĉ unu minuton da paŭzo nek ripozon. Estis necese ĝin fari. Por la 24-a kaj 25-a estis kunvokita en Kuala-Lumpuro, Malajzio, grava pintkunveno meze de la riskoj de preskaŭ certa milito en Irako, la pliakriĝo de la internacia ekonomia krizo, la neceso viziti intimajn amikojn, ekzemple Vjetnamion kaj Ĉinion, interkonsentita por la antaŭaj kaj postaj tagoj de la kunveno, la neceso fari neeviteble halton en Japanio, el kie mi ricevis invitojn de gravaj kaj estimataj amikoj.

La plej grava : por la 25-a de marto estis kunvokita ago de trascenda graveco, la konstituigo de la nova Nacia Asembleo, la elekto de la prezidanteco kaj de la Ŝtata Konsilantaro, ĝia prezidanto kaj ĝia vic-prezidanto.

Pro veteraj komplikoj ni ne povis eliri ekde Hiroŝimo al nia lando la 3-an. La delegacio, antaŭvidante kelkan malfruiĝon, devis petegi al niaj kunuloj en Kubo prokrasti la kunvenon por la 6-a.

Dum la revenvojaĝo mi devis redakti tiujn liniojn. Dum tiuj tempoj vojaĝi tra la mondo ne estis facila afero. Fari ĝin diskrete, atendonte la plej grandan kvanton da tempo por informi kaj peti flugpermesojn, ktp. estis des ankoraŭ pli malfacila. Vojaĝi en IL-62, ĝiaj jaroj, ĝia flugekipaĵo, ĝia malŝparo de bruligaĵo, ĝia bruo ; ili komplikigas ĉion ĉu prave ĉu malprave. Ĝi faras bruon kiam ĝi rulas sur la ekflugejo, kiun la aviadilo bezonas tre longan, kaj ankaŭ kiam ĝi elteriĝas, sed ĝi ĉiam elteriĝas, kaj kiam ĝi elteriĝas, ĝi ĉiam atingas sian destinon.

Mi ekflugis unuafoje en unu el ili antaŭ 32 jaroj por viziti Prezidanton Salvador Allende en Ĉilio kaj ekde tiam, mi neniam rezignis fari tion. La maŝino estas forta kiel la Sovetiaj traktoroj de sia tempo, konstruitaj por spiti la kapricojn de kubaj traktoristoj. Ĝiaj pilotoj estas olimpiaj ĉampionoj. La teknikistoj, kiuj ĝin riparas, la plej bonaj de la mondo.

Duafoje ni ĵus finis rondvojaĝon tra la mondo en ĝi. Tion mi esperas, kvankam ankoraŭ mankas al ni kelkaj horoj.

Parolante tutserioze, mi estimas tiujn grandiozajn maŝinojn el la malnova Sovetunio, mi multe dankas al ili kaj mi rekomendas la maŝinojn al turistoj same kiel al miaj samlandanoj. Tiuj aviadiloj estas la plej sekuraj, kiuj ekzistas en la mondo. Mi mem estas pruvo de tio.

Ne ĉion oni devas preni kun troa seriozeco rilate al la aferoj de tiu ĉi mondo. Oni riskus suferi koratakon aŭ freneziĝon.

Deviga kroniko pri vojaĝo

Nia delegacio eliris la 19-an de Februaro, kelkajn minutojn antaŭ noktomezo. Nedaŭra halto en Parizo, ne estis alia loko. Oni supozis resti kelkajn horojn en hotelo de la urbo. Vana intenco. Ne estis dormemo. De la supra etaĝo mi mem okupiĝis pri la observado de parto el la bela kaj fama urbo. Mi rigardis la tegmentojn ekde trietaĝaj ĝis sesetaĝaj konstruaĵoj, kiuj ŝajnis artverkaĵoj. Mi volis scii el kio ili estis faritaj antaŭ 150 jaroj.

Mi memoris Havanon kaj ĝiajn problemojn. Ili estis cindra-arĝentaj. Neniu kapablis respondi al mi.

Je la distanco de malmultaj kilometroj, grandega maso, kiu rompis la harmonion. Pli dekstren, altaj konstruaĵoj destinitaj ĉu por oficejoj ĉu por loĝejoj, kiuj ankaŭ malbeligis la panoramon. Mi memoris la helikopterejon, kiun oni konstruis en Malnova Havano, malantaŭ la eksa Palaco de la Kolonia Registaro, kelkajn monatojn antaŭ la venko de la Revolucio. Unuafoje la Ejfelturo kaj la Triumfarko, tiel admirataj de ĉiuj, ŝajnis al mi du humiligitaj objektoj. Mi subite fariĝis malsukcesa urbanisto. En Parizo mi nek ĝenis nek parolis kun ia persono. Mi forlasis Parizon kaŝante la memoraĵojn pri ĉio, kion mi legis, kaj revis dum miaj junulaj jaroj pri ĝia glora Revolucio kaj la heroa kaj grandioza historio de Francio. Mi admiris la kuraĝan sintenon, kiun ĝi alprenas nuntempe kontraŭ la humiliga kaj unuflanka hegemonismo de la usona registaro.

En Uranqi, okcidenta pinto de Ĉinio, ni faris halton. Flughaveno kun bela arkitekturo. Gastama kaj amikema sinteno. Rafinita kulturo. Dek horojn poste, ja nokte, ni surteriĝis en Hanojo, ĉefurbo de nia amata kaj heroa Vjetnamio, sed alia, tre malsama ol tiu kiun ni vizitis lastfoje en 1995, antaŭ ok jaroj. Ĝiaj stratoj, plenaj de agado kaj lumo. Eĉ ne unu pedalbiciklo vidiĝis, ĉiuj estis motoraj. La aŭtoj inundis la stratojn. La pensado pri la estonteco, pri la bruligaĵoj, pri la medimalpurigo kaj aliaj tragedioj, kaŭzis al mi ian maltrankvilon.

Luksaj hoteloj stariĝis ĉie. La fabrikoj multobliĝis. Iliaj posedantoj, eksterlandanoj ĝenerale kaj kun rigidaj normoj de kapitalisma administrado, sed interne de komunisma lando, kiu ne enspezas impostojn, disdonas enspezojn, kreas oficojn, disvolvas edukadon kaj sanon, subtenas glorojn kaj tradiciojn purajn. Petrolo, termoelektraj kaj hidroelektaj konstruaĵoj, bazaj industrioj sub rego de la ŝtato. Homa kaj bonega Revolucio. Ĉiuj, kiuj estis kaj estos forĝistoj de la Revolucio ricevas zorgegan respekton kaj regalon. Ho Ĉi Minh estis, estas kaj estos eterna ekzemplo.

Kune kun Nguĝen Giap, la genia strategiulo, ni konversaciis dum multe da tempo. Bonegan memoron. Mi memoris kun malĝojo, kaj samtempe kun intima korinklino, multojn, kiel Pham Van Dong kaj aliajn jam mortintajn. Ili estas homoj, kiuj semas eternan korinklinon. La antikvaj kaj la novaj gvidantoj esprimas senliman estimon kaj amikecon. La amikecaj ligoj ĉiusence multobliĝis. La situacio de diferencoj rilate al Kubo estas granda. Ni estas ĉirkaŭataj de grupoj de najbaroj, kiuj havas nenion por investi kaj la plej riĉaj el la mondo severege blokas nin. Al tio ni aldonas nian specialan fervoron konservi la plej grandan parton de riĉeco kaj profito por la nunaj kaj estontaj generacioj. Tio absolute ne senbriligas ĝian gloran kaj eternan amikecon.

El Vjetnamio ĝis Malajzio. Tiu ĉi estas mirinda lando. Ĝiaj grandiozaj naturaj rimedoj kaj ĝia eksterordinara gvidanto kun speciala klarpenseco, kiu ne favoris la disvolvon de sovaĝa kapitalismo, klarigas ĝian progreson. Li kunigis la tri ĉefajn etnojn : la malajan, la hindan kaj la ĉinan. Li altiris investojn, kiuj el industria Japanio kaj el aliaj partoj de la mondo abundis. Li establis striktajn normojn kaj regulojn. Li distribuis riĉecon kun la plej granda ebla egaleco. La lando kreskis bonritme dum 30 jaroj. La edukado kaj la sano estis atentataj. Malajzio ĝuis longan pacon, kontraste al Vjetnamio, Laoso kaj Kamboĝo, atakitaj de la koloniismo unue kaj de la imperiismo poste, kaj kiam aperis la granda krizo, kiu dezertigis la azian subkontinenton, Malajzio malakceptis la normojn de la Internacia Mon-Fonduso, de la Monda Banko kaj de aliaj similaj organizoj ; ĝi intervenigis la ŝtaton en la ekonomia afero, ĝi establis ŝanĝokontrolon. Ĝi malebligis la likadon de kapitaloj kaj savis la landon kaj ĝiajn riĉâĵojn. Je grandega diferenco kun tio kio okazas en nia suferanta hemisfero, tie oni disvolvas veran nacian kapitalismon, kiu, malgraŭ grandaj diferencoj de enspezoj, donis bonstaton al la amasoj da loĝantoj. Malajzio ĝuas grandan prestiĝon kaj respekton. Por la okcidentanoj kaj la nova ekonomia ordo, Malajzio estas “kapdoloro” kaj malbona ekzemplo.

Ĉinio. Al ĝi ni alvenis tagmeze. Same kiel en Vjetnamio, neniam kuba delegacio ricevis tiom da komplezoj kaj honoroj. Oficialan noktomanĝon kiel bonvenon la 26-an. La kunvenoj kun la antaŭaj kaj la novaj gvidantoj de la Partio kaj de la ŝtato, kelkaj el ili funkciantaj nuntempe - Jiang Zemin, Hu Jintao, Li peng, Zhu Rongji, Wen Jiabao, ĉiu kun sia respektiva teamo - sekvis unu post la aliaj ekde la unua posttagmezo ĝis la 27-a. La 28-an matene, ni vizitis la Teknologian Parkon de Pekino kaj ni eliris kune kun la prezidanto Jang Zemin al Nankino por viziti la fabrikon de televidiloj Panda. Unuafoje en mia vivo mi veturis per Jumbo. Manĝon kaj renkonton kun la unua sekretario de la provinco Jangsu, kune kun la fama prezidanto de Ĉinio. Ekskurso kune kun li al Ŝanhajo kaj al ties grandegaj faraĵoj. Adiaŭon de nesepareblaj fratoj.

La komplezoj ricevitaj en Vjetnamio kaj en Ĉinio de la kuba delegacio ne havas precedencon dum la tuta historio de la Revolucio. Ĝi estis la okazo konversacii larĝe kaj profunde kun vere nekompareblaj homoj, veraj amikoj, kiuj estas stampinta por ĉiam la amikecon inter niaj popoloj. Ili, Ĉinio kaj Vjetnamio, estis la plej bonaj amikoj dum la nekredeble malfacilaj tagoj de la speciala periodo, kiam neniu absolute kredis, ke la Kuba Revolucio povus postvivi. Hodiaŭ iliaj popoloj kaj registaroj respektas kaj admiras malgrandan landon, kiu sciis kiel rezisti en najbareco de la unika superpotenco, kiu per sia grandega povo hegemonias la mondon.

Tiu ĉi merito apartenas al neniu el ni, kiuj ricevis tiujn honorojn, sed al la heroa kaj glora popolo, kiu sciis kiel plenumi sian devon digne.

Niaj koversacioj ne estis limigitaj al duflankaj temoj kaj al la posta evoluo de niaj ekonomiaj, sciencaj kaj kulturaj rilatoj. Estis traktitaj kun la plej supera intereso, konfido kaj komuna kompreno la plej gravaj internaciaj temoj. De Ĉinio ni flugis al Japanio. Tie ni estis ricevitaj gastame kaj respekte. Kvankam la flugo estis nur transita, malnovaj kaj firmaj amikoj akceptis nin. Ni kunvenis kun Tomoyoshi Kondo, Prezidanto de la Ekonomia Konferenco Kubo-Japanio, kun Watanuki, Prezidanto de la japana Parlamento ; kun Mitsuzuka, Prezidanto de la Parlamenta Ligo pri Amikeco ; ĝentilan renkontiĝon kun la eksa Unua Ministro R. Hashimoto ; renkontiĝon kun Junishiro Koizumi.

Laŭ japana iniciato, ni traktis temojn rilate al la malfacila situacio en la korea duoninsulo, kiu interesas ĉiujn. Pri kiu ni detale informos la registaron de la Demokratia Popola Korea Respubliko, kun kiu ni estas subteninta amikemajn kaj diplomatiajn rilatojn ekde la venko de la Revolucio.

Ni veturis al Hiroŝimo la 2-a de Marto. Ni vizitis la Muzeon de la Paco en la menciita urbo, kie ni metis floran oferon. Ni partoprenis privatan tagmanĝon kune kun la urbestro.

La vortoj ne sufiĉos, ankaŭ ne la tempo, por esprimi kiom profundan impreson kaŭzis al ni la rasekstermo farita kontraŭ la civila loĝantaro de Hiro1simo. La forto de la imagado ne kapablas koncepti kio tie okazis.

Tiu atako ne estis absolute necesa, kaj neniam ĝi estos morale pravigebla. Japanio estis milite venkita. La tuta teritorio okupita en la parto de Oceanio, en la Sudorienta Azio kaj eĉ la sendependaj japanaj posedaĵoj estis reakiritaj. En Manĉurio jam la Ruĝa Armeo nehaltigeble avancis. La milito povintus finiĝi en kelkaj tagoj sen ia aldona perdo de nordamerikaj vivoj. Nur sufiĉis ultimato kaj, se tio ne efikus, tiam la uzo de tiu armilo en batalkampo, male, en unu aŭ du japanaj militbazoj, strikte militaj, kaj la milito estus finita tuj, ne gravas, kia estus la premo kaj la rifuzemo de la plej ekstremismaj ĉefoj.

Laŭ mia vidpunkto, kvankam Japanio komencis la militon per la surpriza kaj nepravigebla atako sur Pearl Harbor, ne ekzistis ia senkulpigo por fari tiun masakron de infanoj, virinoj, maljunuloj kaj ĉiaaĝaj senkulpuloj.

La japana popolo, nobla, malavara, esprimis eĉ ne unu malaman vorton kontraŭ la farintoj. Male, ili starigis monumenton al la paco tie por ke simila ago neniam ripetiĝu.

Milionoj da homoj devus viziti tiun lokon por ke la homaro sciu, kio vere okazis tie.

Tie mi havis la emocion vidi foton de Ché, kiam li metis florkronon antaŭ la modesta, sed senmorta memoro de unu el la plej grandaj krimoj farita kontraŭ la homaro.

Tiu ĉi generacio de nia specio devis travivi tute senprecedencajn situaciojn, ne idealajn kaj ne deziratajn. Ni esperas, ke la homaro povos venki. Se antaŭe la homoj ŝajnis esti la posedantoj de la okazaĵoj, hodiaŭ la okazaĵoj ŝajnas esti la posedantoj de la homoj.

Tiu ĉi vojaĝo nia estas rilatita al grupo da okazaĵoj, kiuj semas ĉie nesekurecon kaj necertecon. La kolonoj kaj la valoroj de ĉiu civilizacio estas en krizo. La ideoj, ekzemple sendependeco, estas ja fikcio. La vero, la etiko, kiuj devus esti la unua rajto aŭ atributo de la homo, havas ankoraŭ foje malpli da spaco. La kablogramoj, la gazetaroj, la radio kaj la televido, la poŝtelefonoj kaj la retpaĝoj alportas torenton da novaĵoj, kiuj atingas la tutan mondon en ĉiu minuto. Sekvi la kurson de la okazaĵoj ne estas facile.

Interne de tiu amaso de diversaj, malsimilaj, diskutadaj, veraj kaj malveraj novaĵoj, la homa inteligento apenaŭ povas orientiĝi. Multfoje, hazarde, la instinkto de memkonservado igas ĝin reagi.

Neniam ĉiuj nacioj de la mondo sin vidis submetitaj de la povo kaj la kapricoj de la regantoj de superpotenco, kiu posedas, ŝajnas, senliman povon, pri kies politikaj filozofio kaj ideoj kaj nocioj de etiko neniu havas la plej malgrandan ideon. Ĝiaj decidoj estas praktike neantaŭdireblaj kaj neapelacieblaj. La forto kaj la kapablo detrui kaj mortigi ŝajnas ĉeesti en ĉiuj ĝiaj esprimoj. Tio timigas kaj maltrankviligas multajn ŝtatistojn, speciale, se oni konsideras, ke al la grandega milita povo kuniĝas la politika, la ekonomia kaj la teknologia, kiujn ili ne deziras esti malobeataj. La revo pri mondo regata per normoj kaj de organizoj, kiuj esprimus la volon kaj la deziron de ĉiuj popoloj, paliĝas.

Je multaj kilometroj de alteco mi legis kablogramon, kies enhavo diris laŭtekste : “La prezidanto Bush, en sia semajna radia parolado, esprimis sian nerespekton al la UN kaj malkaŝis, ke li konsultis tiun organizon pli ’pro kompromiso kun aliancanoj kaj amikoj’ ol ĉar lin interesus la rezultoj de siaj diskutoj.”

Kreskanta nombro da homoj en la mondo ribeliĝas ĉiufoje pli kontraŭ la ideo de ĝeneraliĝo de universala tiraneco.

La Unuiĝintaj Nacioj, organizo aperigita el milito kiu kostis 50 milionojn da vivoj, inter ili tiun de centmiloj da nordamerikaj junuloj, devas interesegi ĉiujn popolojn kaj registarojn de la mondo. Ĝi havas multajn difektojn, ĝi estas anakronisma rilate al multaj aferoj ; ĝia Ĝenerala Asembleo, kie ĉeestas ĉiuj regnoj de la mondo, estas simpla diskutema asembleo sen ajna povo, kie oni nur esprimas opiniojn ; la Sekurec-Konsilio, supozata plenuma organizo, kie validas la voĉdono nur de kvin privilegiaj regnoj, de kiuj nur unu povas nuligi la volon de la ceteraj nacioj de la mondo, kaj unu el ili, la plej pova, uzis tion laŭ sia deziro sennombrajn fojojn. Sed ankoraŭ tiel, oni ne disponas pri alia rimedo.

Ĝia neekzisto kondukus al plej malbona epoko, ĝin anstataŭus naciismo kaj tio alportus nin al katastrofo. Kelkaj el ni estis atestantoj pri kio okazis dum la lastaj du kvaronoj de la 20-a jarcento. Ni vidis en ĝia tuta antaŭenpuŝo la naskiĝon de nova formo de imperiismo, ĉirkaŭprenema kaj totala, miloble pli forta ol la fama roma imperio kaj centoble pli ol ĝia senkondiĉa aliancano, ombro de tio, kio estis la brita imperio. Nur la timo, la blindeco aŭ la nescio malebligus vidi tion tutklare.

Tiu ĉi estas la malluma flanko de la problemo. Tamen, la vero povas esti tute alia. Neniam dum tiom mallonga tempo oni disvolvis tiom grandegajn manifestaciojn tutmonde kaj kun vera temporekordo, kiel okazis pro la anoncita milito kontraŭ Irako.

La registaroj de la plej gravaj aliancanoj de Usono, Britio kaj Hispanio, estis metitaj en krizon ; iliaj respektivaj publikaj opinioj, plimultege, estas kontraŭ la milito. Kvankam estas vero, ke Irako faris du gravajn kaj nepravigeblajn agojn, kiel la invadon al Irano kaj la okupon de Kuwajto, ankaŭ estas vero, ke tiu lando estis submetita al tre malmolaj agoj ; centmiloj da ĝiaj geinfanoj mortis pro malsato kaj malsanoj, dum jaroj ili estas submetitaj al konstantaj bombadoj, kaj ĝi ne estas milite kapabla konstitui la plej etan riskon por la sekureco de Usono kaj ties aliancanoj en la zono. Temus pri absolute ne necesa milito, malklarcele, kiun la mondo oponas, inkluzive de grava parto de la usona popolo, se ĝi ne okazas sub aprobo de la UN.

La monda ekonomio, submetita al profunda krizo, el kiu ĝi ne kapablis revigliĝi, suferos neeviteblajn konsekvencojn kaj poste estos nek sekureco nek trankvilo por ajna lando de la planedo.

La monda opinio protestas ankaŭ, kaj oni povas eĉ atesti, ke por sia propra sekureco kaj por tiu de la ceteraj landoj de la mondo, Usono ne povas fari la militon por timigi la mondon per sia povo, por pruvi novajn armilojn kaj por trejni siajn trupojn. Tiu etoso palpeblas ĉie. Speciale, mi povis rimarki ĝin dum la pintkunveno de la Movado de la Nealiancintaj Landoj, okazinta en Malajzio.

Estis serioza evento, kie la ŝtatestroj kaj la registarestroj esprimis siajn opiniojn respekteme lingve, kun sincereco en siaj rimarkoj kaj granda senco de respondeco. Mhathir gvidis la debatojn orde, profundece kaj efike.

Kaj, logike, kun tuta la prudento, kiun postulas la dependeco preskaŭ totala de la triamondaj landoj rilate al Usono kaj al la financaj organizoj, ĉar unu ĉagreno de ili povus signifi la finon de registaro aŭ malstabiliĝon de ĝia ekonomio.

Diversaj aferoj estis preskaŭ unuanimaj en la paroladoj de la konferenco.

Unue : ne devus komenciĝi milito kontraŭ Irako, almenaŭ sen la aprobo de UN.

Due : Irako devus plenumi strikte la regulojn aprobitajn de la Sekureco-Konsilio.

Trie : Praktike, neniu havis esperon, ke la milito eviteblas.

Kvare : Supozeble, la subevoluo, la malriĉeco, la malsato, la nescio, la malsanoj, la senkompata amasigita ekstera ŝuldo, la pereiga malstabiliga laboro de la internaciaj financ-organizoj kaj aliaj nenombreblaj malfeliĉegoj, kiuj skurĝas la Trian Mondon, estis temo de analizo kaj denunco.

Nia delegacio ĉeestis la sesiojn de la Pinto kaj krome, aranĝis dekojn da renkontiĝoj kun aliaj delegacioj. Oni petis al ni informadon, interŝanĝon de spertoj, kelkfoje, kunlaboradon en specialaj kampoj.

Tie ni havis la okazon observi, ke eminentuloj el plej diversaj kulturoj, religiaj kredoj kaj politikaj ideoj traktis nin familie kaj fideme. Ni povis konstati, ke oni admiras nian landon pro ĝia solidareco kaj pro ĝia firma aliĝo al la principoj.

Al multaj el ili ni rakontis kaj donis dokumentitan informadon pri la faŝisma ŝtatrenverso en Venezuelo, pri la malutilo okazigita al la mondo pro la sabotata produktado de ĉiutage tri milionoj da bareloj da petrolo, virtuale paralizata, sed ĝi revigliĝas dank’al la subpremanta venko de la bolivara popolo. Ni klarigis al ili ankaŭ la riskojn de milito en la kritika zono de Mezoriento, tiel por riĉaj kiel por malriĉaj landoj ; nian opinion prie, ke ankoraŭ ne estis neebla eviti tiun militon se Irako montris, ne nur en la Sekurec-Konsilio, sed ankaŭ antaŭ la parlamentanoj de la mondo, sen ekskludi Usonon - kie multaj havas dubojn -, Brition, Hispanion kaj Italion, kiuj estas la plej senkondiĉaj aliĝintoj kaj kie multaj homoj estas kontraŭ tiu milito ; montri antaŭ la parlamentanoj kaj gvidantoj de la ne aliancitaj landoj kaj antaŭ la gvidantoj de la sociaj organizoj, ke ĝi plenumis vere ĉion el la formalaĵoj inkluditaj en la rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj.

La batalo por la paco kaj integreco de Irako estas politika batalo sed ne milita. Se la vero atingeblas, se la mensogo venkeblas, tiam la paco en la regiono ankoraŭ saveblas, profite, inkluzive, al la usona popolon mem. Per tiu milito nur gajnus la produktantoj de armiloj aŭ tiuj, kiuj ’revas’ pri la neebla ideo, ke 6,3 miliardoj da homoj, plejparte malsategaj kaj malriĉaj, povus esti regataj perforte.

Ni apogas la decidon de la iraka registaro detrui la raketojn Al Samoud, kaj ni admonas Irakon detrui eĉ unu kubcentimetron da iu ajn kemia armilo aŭ biologia, kiu povus resti, se ankoraŭ ili ekzistas aŭ produkteblas.

La registaro de Usono ne havus ian leĝan aŭ moralan pretekston por ataki Irakon, multe malpli ĉar antaŭ la okuloj de la mondo oni faras veran genocidon kontraŭ la palestina popolo, kaj la ŝtato Israelo posedas armilaron de centoj da atomarmiloj, kaj la transportiloj estas donitaj de Usono.

Nur nerefutebla vero antaŭ la mondo donus al la iraka popolo la moralan forton kaj tutan internacian apogon por defendi sian patrujon kaj sian integrecon ĝis la lasta guto de sia sango.

Sen klara vizio pri la epoko, kiun ni travivas, tiu ĉi granda politika evento, kiu kunigas nin hodiaŭ, havus nur relativan gravecon. Kubo havas la honoron esti aktuale unu el malmultaj landoj, kiuj ĝuas specialajn privilegiojn. Tamen, ni estas sub la samaj tutmondaj riskoj, same kiel la cetera parto de la homaro, sed neniu [lando] estas politike pli bone preparita por spiti problemojn, kiuj hodiaŭ skurĝas plejparton de la mondo, kaj [ni] forĝas planojn kaj revojn, kiuj farigos nin, sendube, unu el la plej humanismaj kaj ĝustaj socioj sur la tero, dum nia speco estus kapabla postvivi. Neniu estas pli unuiĝinta nek estas pli firma kaj forta por spiti internajn kaj eksterajn danĝerojn.

Kiam mi aludas internajn danĝerojn, mi ne pensas pri politikaj riskoj. Tia estas la forto kaj la akumulita konscio dum tiuj 44 jaroj de heroa baraktado, ke ĉiuj ruzaj kaj perfidaj teoriuloj de la malordigo kaj de la malstabileco en la mondo kunigitaj, servantaj la imperiismon, ne povus detrui la internan ordon kaj la socialisman vojon de nia Revolucio.

Kiam iu ege pova postulis nin, de ekstere, ŝanĝi ĝin, la respondo de nia popolo estis deklari en la Konstitucio de la Respubliko la ne nuligeblan karakteron de la socialismo en Kubo. Ili ne havas alian alternativon krom inventi artifikojn kaj mensogojn por nutri siajn maldikajn kaj ridindajn esperojn.

Kiel interna danĝero, mi pensas precipe pri sociaj, moralaj aŭ politikaj riskoj, kiuj difektus nian loĝantaron kaj okazigus malutilojn al ĝia sekureco, ĝia edukado kaj ĝia sano. Estas tre bone konate kiom ni luktis kontraŭ la danĝera kutimo fumi kaj kiom ni estas reduktintaj tian konsumon. Sammaniere ni estas luktintaj kontraŭ la troa konsumado de alkoholaĵo aŭ kontraŭ la dolora fakto, ke ĝi estas konsumata de gravedulinoj, kiuj povus naski mensmalsanajn infanojn aŭ tiujn kun aliaj gravaj korpaj mankoj.

Kontraŭ la naskiĝanta apero de konsumo de drogoj, (restaĵoj el la internacia drogokomerco), kiuj atingas ĉefe niajn marbordojn, ni ne hezitis eĉ dum minuto por adopti ĉiujn necesajn aranĝojn por eviti kaj venki tiun teruran skurĝon, kiu difektas la grandegan plimulton de la socioj sur la tero. Ni pensis antaŭ longe, ke kiu ajn aludo de la temo provokus pluvon da publikaĵoj kvazaŭ ni estus la malplej bonaj, sed ne la nekompareble plej bonaj, pro la pureco de nia socio, rilate al tiu temo. Tamen ni ne havis dubojn por fari ĝin. Ĉiujn batalojn ni akceptis kaj ni gajnis ilin kun la apogo de la popolo. Estas ankoraŭ aliaj bataloj por entrepreni, kelkaj el ili bezonas multe da tempo ĉar ili estas ligataj al malnovaj kutimoj, aŭ dependas de materialaj faktoroj, kiuj ne estas tute je nia dispono. Ni posedas, tamen, nevenkeblajn armilojn. La plej grava estas edukado. Kvankam ni dediĉis unu el la plej grandaj penadoj, kiun iam faris popolo, kiom malproksimaj ni estis ankoraŭ kompreni ĝian grandegan potencon, precipe la ĝustan uzon de la homa kapitalo, kiun ni kreis. Ĉion ĝi transformos kaj ni estos baldaŭ la plej edukita kaj klera popolo de la mondo. Jam neniu dubas pri tio, interne kaj ekstere de Kubo.

Per simila puŝo oni antaŭeniras en la kampo de la sano, kie ni jam okupas unu el la unuaj lokoj en la mondo. Ankaŭ en tiu ĉi sektoro la kapitalo kaj sperto akumulitaj estos decidaj faktoroj.

La kulturo, la artoj kaj la sciencoj antaŭeniros.

Ni metos la sporton sur la plej altaj pintoj.

Mi nur mencias izolitajn ekzemplojn el la grandaj taskoj, kiuj atendas nin. Neniu el ili estos forgesita. Estus pli bone, kiel ĉiam, ke la agoj parolu anstataŭ la vortoj.

La disfaliĝanta kapitalisma imperiisma sistemo en sia epoko de novliberala tutmondigo jam ne havas solvojn por la grandaj problemoj de la homaro, kies nombro da loĝantoj kvarobliĝis dum apenaŭ jarcento. Ĝi ne havas eblan estontecon. Ĝi detruas la naturon kaj multobligas la homon. Nia sperto, nobla kaj humanisma rilate al multnombraj kampoj, estos utila por multaj popoloj de la mondo. Kontraŭ la klimataj ŝanĝoj, la malutilo al la medio farata de aliaj, la ekonomiaj krizoj, la epidemioj kaj la ciklonoj, niaj materialaj rimedoj, sciencaj kaj teknikaj, estas ĉiutage pli abundaj. La protektado al niaj civitanoj okupos ĉiam la unuan taskon en niaj klopodoj. Nenio anstataŭos tion.

Kontraŭ politikaj danĝeroj kaj eksteraj atakoj, neniam nia preteco defendi la patrujon kaj la socialismon malfortiĝos eĉ je unu atomo. Male, ni pensas profunde kaj perfektigas ĉiufoje pli niajn konceptojn pri la milito de la tuta popolo, sciante, ke nenia tekniko, ne gravas kiom moderna ĝi estus, iam povos venki la homon. Krom tio, la konvinko kaj la konscio estos ĉiufoje pli fortaj.

La batalo de ideoj, nia plej forta politika armilo, daŭros sen paŭzo.

La pasintan 24-an de Februaro - datreveno de la komenco de la lasta milito por la sendependiĝo, laŭ la alvoko de Martí - sinjoro nomata James Cason, estro de la oficejo de interesoj de Usono en Kubo, kunvenis en apartamento en Havano kun grupo de kontraŭrevoluciuloj pagataj de la registaro de Usono, ĝuste por celebri la “Grito de Baire”, patriota kaj sanktega dato por nia popolo. Aliaj diplomatoj ricevis inviton, sed nur ĉi tiu fama personaĉo ĉeestis la eventon.

Tamen, la ago ne limiĝis al diskreta ĉeesto. Ĵurnalisto demandis al li ĉu lia ĉeesto en la evento ne konfirmas la kulpigon de la kuba registaro kaj li konfirmis : "ne, ĉar mi kredas, ke ili invitis la tutan diplomatan korpon kaj ni kiel lando ĉiam apogas la homojn, kiuj luktas por havi pli bonan vivon. Mi estas ĉi tie kiel invitito."

"Mi ne timas", respondis li simple al alia demando de la informantoj pri ĉu lia ĉeesto en la opona aktivaĵo ne povus esti interpretata kiel malamikeca ago kontraŭ la kuba registaro, kiu denuncas la oponantojn kiel malordigantajn grupojn.

Poste, malĝentila kaj insultema, li aldonis en perfekta hispanlingvo : "Malfeliĉe, la kuba registaro certe timas, ĝi timas la liberecon de konscio, la esprimliberecon, la homajn rajtojn. Tiu ĉi grupo montras, ke estas kubanoj, kiuj ne timas. Ili scias, ke la transiro al demokratio jam ekkomencis. Ni volas sciigi al ili, ke la tuta mondo apogas ilin. Ni kiel lando apogas demokration, la homojn, kiuj luktas por havi pli bonan vivon kaj por havi justecon."

La ĵurnalnoto diras : "Kvankam eksterlandaj diplomatoj kutimas aranĝi kun oponantoj, ne estas normala afero, ke ili aperus en publikaj eventoj aŭ esprimus opiniojn pri la registaro al la amaskomunikiloj".

"Mi estas kiel invitito kaj mi trairos la tutan landon vizitante ĉiujn homojn, kiuj fakte deziras liberecon kaj justecon."

Ĉiu ajn civitano komprenas, ke temas pri senhonta kaj defia provoko. Ŝajnas, ke li kaj tiuj, kiuj ilin ordonis, per tia malĝentileco de fanfaronulo kun diplomata imuneco malkaŝis, ke ili fakte timas. Aliflanke, estas strange, ja ĉiu ajn havas rajton demandi sin, kiom da drinkaĵo konsumiĝis en tiu ’patriota’ agado.

Pro la fakto, ke Kubo tre multe timas, ĝi trankviliĝos por decidi la konduton, kiun en tiuj okazoj, oni devas sekvi rilate al tiu stranga funkciulo. Eble la multnombraj membroj de la usona informservo, kiuj laboras ĉe tiu Oficejo de Interesoj, klarigus, ke Kubo povas trankvile rezigni tian oficejon, kovejon de kontraŭrevoluciuloj kaj centron de la plej malĝentilaj kaj malordigaj agoj kontraŭ nia lando. (aplaŭdoj). La svisaj funkciuloj, kiuj ilin reprezentis dum longa tempo, faris dum jaroj bonegan laboron kaj ili faris nek spionlaboron nek organizis malordigon. Se tio estas, kion ili deziras, provoki per tiel malrespektaj deklaroj, estus pli bone, ke ili hontu kaj ke ili havu sufiĉe da kuraĝo por ĝin diri. Iun tagon, ne gravas kiam, la propra popolo de Usono sendos veran ambasadoron el sia lando "sen timo kaj sen difekto", kiel oni kutimis diri pri la hispanaj kavaliroj.

Rilate la ekonomion, ni aplikos novajn spertojn, kiujn ni akiris dum la lastaj tempoj. La produktado kaj ŝparo de petrolo daŭros kreskante.

Ni estas sub pli bonaj kondiĉoj ol iam por pliigi la efikecon kaj starigi multe pli da disciplino en niaj entreprenoj, kiuj, intenconte la memfinancadon en devizoj, kelkfoje faras erarojn, kiuj ja tuŝas la centrajn rimedojn de la lando.

Ni lernis multe kaj multe pli ni daŭrigos lerni. Novaj fontoj de enspezoj aperas kaj la severego en la administrado de la rimedoj devos pliiĝi. Malnovaj kaj novaj malbonaj kutimoj devos esti eltiritaj. Senĉesa gardado estas la prezo de la honesteco kaj de la efikeco.

La antaŭa Nacia Asembleo plenumis gravan historian periodon. Tiu ĉi ne devos nek povos resti malantaŭe. La lastaj ĝeneralaj voĉdonadoj estis la plej bonaj el nia historio. Mi ne diras tion pro la indeksoj, kiuj pliboniĝis, sed ili apenaŭ povas doni ideon pri la kvalito ĉar ili estas fakte pli altaj. Tion mi diras pro la eksterordinara entuziasmo de la voĉdonantoj, kiujn mi povis vidi per miaj propraj okuloj, kaj la sperto el multaj jaroj. Estas malfacile erari pri tio. Mi neniam vidis ion similan. En tiu entuziasmo estis tute la frukto el la batalo de ideoj kaj la rapida kresko de nia politika kulturo.

Al vi ĉiuj, kunuloj deputitoj, kaj al nia amata popolo, mi dankas, nome de la Ŝtata Konsilantaro, la novan konfidon metitan en nin, kaj en mia speciala kazo, post pli ol kvindek jaroj da revolucia luktado, kiu ne komencis precize la tagon de la unua batalo. Ni scias, ke la tempo pasas kaj la energioj elĉerpiĝas.

Eble la neĉesanta luktado nin trejnis por tiel longa batalo. Mi pensas, ke la sekreto povas esti en la forto de granda utopio, de neĉerpebla entuziasmo kaj de amo por nia nobla kaŭzo, kiu kreskis ĉiutage el la vivo ; sed ĝi havas siajn nehaltigeblajn leĝojn.

Mi promesas, ke mi estos kun vi, se tiel vi deziras, dum mi estus konscia, ke mi estos utila, kaj se antaŭe ĝin ne decidas la naturo mem, nek unu minuton malpli, nek unu sekundon plu.

Nun mi komprenas, ke mia destino ne estis veni al la mondo por ripozi je la fino de la vivo.

Vivu la socialismo !

Vivu la sendependeco !

Vivu la paco !

(Aplaŭdado)

___

El la hispana tradukis Amparado Cisnero (Aŭgusto 2006)