Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-10-25
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
28a oktobro 2006

MSF-Bulteno

La 25-an de oktobro 2006

Enhavo

1. Malfermiĝis la enskriboj por la MSF 2007 !

2. Informa noto pri la Internacia Konsilantaro en Parmo

3. Vidu la ĝeneralajn celojn difinitaj por la MSF 2007

4. Landlima Socia Forumo okazis en Meksikio !

5. Aliaj sociaj forumoj en la mondo.

1. Malfermiĝis la enskriboj por la MSF 2007 !

La enskriboj de organizoj, memmastrumataj agadoj kaj individuaj partoprenontoj por la MSF 2007, kiu okazos en Najrobio, Kenjo, inter la 20-a kaj 25-a de januaro 2007, estas malfermitaj. Atentu : la limdato por enskribo de agadoj estas la 30-a de novembro 2006. Ne atendu ĝis la lasta minuto !

Memmastrumataj agadoj estas la agadoj organizitaj de la entoj enskribitaj en la MSF 2007, agadoj kaj organizoj kiuj ankaŭ konsentas pri la Ĉarto de Principoj. La organizoj kiuj proponas agadojn respondecas pri la elekto de nomo de sia agado, la agad-speco (seminarioj, atelieroj, konferenco, ktp.), la prelegontoj kaj ties invitado, kaj ankaŭ pri la necesaj ekipaĵoj (retroprojekciiloj aŭ power point, ekzemple). La loka organizkomitato certigos la spacon kie la agadoj okazos kiuj enestos en la presota programo (titolo, horaro kaj loko).

Sekvu jenajn paŝojn por fari la enskribon de agadoj :

a) Unue, salutu kiel uzanto en la teksejo www.wsfprocess.net (en tiu teksejo, alklaku "New user" [Nova uzanto] en la menuo maldekstre de la ekrano).

b) Per la uzantonomo (login name) kaj la pasvorto (password) kiu estos al vi sendita retpoŝte, faru vian salutadon en la teksejo kaj registru vian organizon aŭ grupon.

c) Poste alklaku "Register activities" [Registru agadojn] en la menuo dekstre de la ekrano. Selektu la nomon de la organizo aŭ grupo kiun vi registris. Plenigu poste la agado-slipon. En unua etapo vi estos demandata pri ĝeneralaj donitaĵoj de via agado (titolo, partnero, celo). En dua etapo vi estos demandata pri specifaj donitaĵoj kaj informoj por la logistika planado de Najrobio.

ĉ) Kaze ke via organizo ne havas ankoraŭ ĉiujn informojn pretaj pri la okazontaj agadoj en la kadro de la MSF 207, eblos poste reveni al la slipo por ĝisdatigi ĝin. Por tio, post salutado en la reto kaj selekto de la nomo de la organizo aŭ de la grupo enskribita (dekstre), vi devas alklaki la titolon de la modifota agado kaj poste alklaki la butonon "Save" [Konservu], fine de la slipo. Por nuligi agadon, anstataŭ "edit", alklaku "action" [agado] kaj poste sur "delete" [forigu].

La enhavo de la enskrib-teksejo disponeblas en la momento nur en la angla. Post mallonge, ĝi estos tradukita al la aliaj lingvoj.   Aliru la kompletan informon pri malfermo de la enskriboj en la teksejo de la evento (www.wsf2007.org), kun la kompletaj informoj pri la enskriboj de individuaj partoprenontoj kaj de organizoj (http://wsf2007.org/annonce-d-inscription).   Pliaj informoj pri la enskriboj akireblas ankaŭ en la teksejo www.forumsocialmundial.org.br, en la sekcio "Comment participer ?" [Kiel partopreni], en la franca (http://www.forumsocialmundial.org.b...).

Aliru ankaŭ al la unua eldono de la Bulteno de la MSF 2007 (en la angla) : http://wsf2007.org/wsf-2007-newslet...

Por aliaj demandoj pri la MSF 2007, en la franca, alklaku ĉi tie :

http://www.forumsocialmundial.org.b...

2. Informa noto de la Internacia Konsilantaro en Parmo

De la 10-a ĝis 12-a de oktobro, la Internacia Konsilantaro (IK) de la MSF kunvenis en Parmo, Italio. En la punktoj de la tagordo estis debatita la prepara fazo de la MSF en Najrobio, en Kenjo, kaj ankaŭ la etendado de la proceso post 2007 kaj ĝia financa subtenebleco.

Por 2008 estis difinita la starigo de tago de monda mobilizado ĉirkaŭ la datoj de la Davosa Forumo, kaj ĝia preparo komenciĝas ekde nun. Vidu la kompletan inform-noton jene :

Informnoto de la Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo kunveninta en Parmo, Italujo, de la 10-a ĝis 12-a de oktobro 2006

1. De la 20-a ĝis 25-a de januaro 2007 okazos la sepa Monda Socia Forumo en Najrobio, en Kenjo. Ni komencis pli frue la preparadon de tiu evento kaj ni fortigos nian engaĝiĝon por ke ĝi estu grava momento de la proceso de la Monda Socia Forumo.

Ni invitas ĉiujn kunveni kun ni en Najrobio.

2. La Monda Socia Forumo estas ennoviga proceso kiu daŭrigas sian etendiĝon kaj sian profundiĝon tra mondaj, regionaj, naciaj, lokaj kaj temaj eventoj, kiel tra la luktoj, kampanjoj kaj agadoj kiuj recertigas nuan engaĝiĝon por alia mondo ebla, necesa kaj urĝa.

3. Dum 2007 ni kundividos niajn energiojn, nian tempon kaj niajn resursojn por solidigi la riĉecon kaj diversecon de tiu proceso. Por tio ni favoras jam nun la starigon de laborgrupo de organizoj kaj de movadoj por faciligi la alvokon al tago de monda mobilizado en 2008 kiel ĝian organizadon, tago kiu okazos ĉirkaŭ la dato de la Davosa Forumo. Ni laboros por ke tiu monda tago okazu en la tuta mondo, kun temoj kaj enhavoj difinitaj de la partoprenantaj agantoj. La Forumo de Najrobio estos la plej taŭga spaco por ke la partoprenantoj debatu, kontribuu kaj riĉigu tiun iniciaton kaj engaĝiĝu en ĝi.

4. Ni favoras ankaŭ jam nun la starigon de du laborgrupoj por la realigo de la rekomendoj adoptitaj de la Internacia Konsilantaro, rekomendoj koncerne la estontan faciligon de la proceso, de la interna kaj ekstera komunikado kaj aparte koncerne la proceson ĝis Najrobio. La nunaj komisionoj daŭrigos sian laboron antaŭ, dum kaj post Najrobio.

5. Tiu proceso igos nin retroviĝi kun novaj energioj kaj novaj kapabloj de mobilizado en nova monda dimensio de la Socia Forumo en 2009.

Parmo, la 12-an de oktobro 2006

3. MSF 2007 : vidu la difinitajn spacojn en Najrobio

Dum sia kunveno de la Internacia Konsilantaro de la MSF, kiu okazis en Parmo, Italio, estis prezentita la fina rezulto de la konsultado pri agadoj, kampanjoj kaj luktoj, prepara por la programo de la evento en Najrobio, en Kenjo. La konsultado, kiu okazis de junio ĝis aŭgusto, ebligis identigi 9 ĝeneralajn celojn, ĉirkaŭ kiuj estos organizitaj la agadoj proponitaj de la organizoj kiuj partoprenos en la MSF.

Vidu jene :

1. Konstruado de mondo de paco, de justeco, de etiko kaj de respekto al la diversaj pensmanieroj kaj kredoj [france : spiritualités] ;

2. Liberigo de la mondo el dominado de la multnacia kaj financa kapitalo ;

3. Certigi la universalan kaj daŭrigeblan aliron al la komunaj havaĵoj de la homaro kaj de la naturo ;

4. Demokratiigo de la kono kaj de la informado ;

5. Certigi la dignon, defendi la diversecon, garantii la seksan egalecon kaj elimini ĉiujn formojn de diskriminacio ;

6. Garantii la ekonomiajn, sociajn, homajn kaj kulturajn rajtojn, aparte la rajton je sanprizorgo, edukado, loĝloko, loĝado, laboro kaj al deca laboro ;

7. Konstrui mondan ordon bazitan sur suvereneco, memdeterminado kaj la popolrajtoj ;

8. Konstrui daŭrigeblan ekonomion centritan sur la popoloj ;

9. Konstrui realajn demokratiajn politikajn strukturojn kaj instituciojn kun plena partopreno de la popolo en decidoj kaj kun kontrolado de la publikaj aferoj kaj de la resursoj.

Por ekscii pli pri la MSF 2007 en Najrobio, vizitu la teksejon de la evento : www.wsf2007.org.

4. La Landlima Socia Forumo okazis en Meksikio !

De la 13-a ĝis 15-a de oktobro okazis en Juares-urbo (Ciudad Juarez), en Meksikio, la Landlima Socia Forumo (LSF). Temoj kiel perforto, medi-justeco, homraj, laboraj kaj seksaj rajtoj estis diskutataj en la programo de la evento. Pli ol 900 reprezentantoj de organizoj de Usono, Kanado kaj Meksikio kaj aliaj organizoj de la Sudo ĉeestis en la evento, kiu kunvenigis ĉefe sociajn movadojn kaj bazajn organizojn de la limregiono inter Meksikio kaj Usono.

La agadoj de la LSF komencis la 12-an kun Marŝo kontraŭ la ALENA kaj la novliberalismo, poste sekvis gazetara konferenco kaj vizito al la realaĵo de la limregiono. Kulturaj prezentadoj, seminarioj kaj atelieroj okazis de la 14-a ĝis 15-a, lasta tago de la evento. Alia grava momento estis la Marŝo kontraŭ la "Mortomuro", kiu okazis la 14-an.   Solidar-deklaroj al la partoprenantoj de la LSF estis senditaj de la membroj de la Internacia Konsilantaro de la MSF kaj de la Organizkomitato de la MSF 2007 en Najrobio, Kenjo, kiuj kunvenis en Parmo, Italujo. Vidu la deklarojn en la gazetara bulteno de la LSF : http://www.forosocialfronterizo.com...

En la teksejo de la Landlima Socia Forumo (http://www.forosocialfronterizo.com/) disponeblaj pliaj informoj pri la evento, la programo, fotoj kaj aŭdaj kaj vidaj dokumentoj.

Vidu ankaŭ la deklaron de la Asembleo de la Landlimaj Sociaj Movadoj, nur en la hispana, ĉe http://www.forumsocialmundial.org.b...

5. Sociaj forumoj en la mondo

Monda Forumo pri Edukado - Temo - Venezŭelo, de la 1-a ĝis 4-a de novembro 2006, Karakaso, Venezŭelo

Mozambika Socia Forumo, de la 25-a ĝis 29-a de oktobro 2006, Maputo, Mozambiko

Socia Forumo Barato, de la 9-a ĝis 13-a de novembro 2006, Delhio, Barato

Socia Forumo de Portoriko, de la 17-a ĝis 19-a de novembro 2006, Rio Piedras, Portoriko

Forumo Alternativa al la G20 (Organizo de la Socia Forumo Melburno), la 19-a de novembro 2006, Melburno, Aŭstralio

Socia Forumo Ĉilio, la 25-an kaj 26-an de novembro 2006, Santiago, Ĉilio

Socia Forumo Alĝerio, de la 13-a ĝis 15-a de decembro 2006, Tipazo, Alĝerio

Monda Forumo de Teologio kaj Liberigo, de la 16-a ĝis 19-a de januaro 2006,

5-a Forumo de la lokaj aŭtoritatoj, la 24-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo

3-a Socia Forumo Melburno, de la 21-a ĝis 22-a de aprilo 2007, Melburno, Aŭstralio

Kebekia Socia Forumo, junio 2007, Kebeko, Kanado

Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono

Magreba Socia Forumo, 2007

Por ekscii pli pri tio, alklaku la ligon (en la franca) :  http://www.forumsocialmundial.org.b...

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke 

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

[Bulletin_fsm] Bulletin FSM - 25/10/2006 From : "BOLETIM FSM" To : bulletin_fsm@listas.rits.org.br Dato de la franclingva sendo : 27.10.2006 22:41

Elfrancigo de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl