Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj
de Piero GLEIJESES  
21a oktobro 2006

Piero Gleijeses estas profesoro pri usona eksterlanda politiko ĉe la Universitato Johns Hopkins en Vaŝingtono.

Li publikigis Conflicting Missions : Havana, Washington and Africa, 1959-1976 (2002), ricevis en 2002 la premion Robert Ferrell de la Society for Historians of American Foreign Relations ; Shattered Hope : The Guatemalan Revolution and the United States (1991) ; Politics and Culture in Guatemala (1988) ; The Dominican Crisis : The 1965 Constitutionalist Revolt and American Intervention (1978).

Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj

Dum ronda tablo en Havano en januaro 2004, la ambasadoro de Sud-Afriko en Kubo komentis la eventojn kiuj kundukis al la sendependeco de Namibio kaj al la iom-post-ioma retiriĝo de la kubaj trupoj el Angolo fine de la 1980-aj jaroj :

"En vilaĝeto nomata Cuito Cuanavale en sud-orienta Angolo, diras li, la kubaj, angolaj kaj namibiaj trupoj venkis la sud-afrikan armeon. Ekde tiu momento, la historio de Sud-Afriko [...] evoluis en tute alia direkto. Decida bato - de kiu ili [la sud-afrikanoj] neniam revigliĝis - estis donita al la lasta bastiono de koloniismo en Afriko [...]. La pordoj de libereco estis ekmalfermiĝintaj por Namibio, kaj kelkajn jarojn poste por Sud-Afriko. La ŝlosila elemento de tiu malvenko estis la internaciismo de Kubo kaj de ties popolo." [1]

La kuba kontribuo al la batalo kontraŭ la apartheid [la sud-afrika ras-disigo], kiun Castro nomis "la plej bela kaŭzo" [2], komencis longe antaŭ la batalo de Cuito Cuanavale. "Mi estis en malliberejo, kiam mi aŭdis paroli unuafoje [en 1975] pri la masiva helpo kiun la kubaj internaciismaj trupoj estis donanta al Angolo, memoris Nelson Mandela en 1991. En Afriko ni kutimas esti viktimoj de landoj kiuj volas akapari nian teritorion aŭ subfosi nian suverenecon. En la tuta historio de Afriko, tio estas la sola kazo kie eksteruloj batalis por defendi unu el niaj landoj". [3]

Mi memorigu tiujn historiajn momentojn - kiam la kubaj trupoj alvenis en Angolo meze de la 1970-aj jaroj, kaj kiam la kubaj trupoj batis la sud-afrikanojn en Cuito Cuanavale fine de la 1980-aj jaroj. Kvankam tiuj agoj ne estis formale parto de la akuzoj kontraŭ Gerardo Hernández kaj liaj kamaradoj, ili estas parto de la pekoj pro kiuj tiu heroa Kvinopo devas pagi.

La eventoj de 1975-1976 estas ĝenerale konataj kaj ne necesas detaligi ilin ; mi ŝatus prefere analizi ĉi tie iliajn konsekvencojn. Male, la eventoj de 1987-1988 estas multe malpli bone konataj, kaj necesas memorigi ilin antaŭ ol analizi iliajn sekvojn. [4]

Ĉe la falo de la portugala diktaturo la 25-an de aprilo 1974, ekzistis tri riavla sendependec-movadoj en Angolo : la Popola Movado por Liberigo de Angolo (MPLA) de Agostinho Neto, la Nacia Fronto de Liberigo de Angolo (FNLA) de Holden Roberto kaj la Nacia Unio por Totala Sendependeco de Angolo (UNITA) de Jonas Savimbi. La 15-an de januaro 1975 interkonsento pri transira registaro subskribiĝis inter Portugalio kaj tiuj tri movadoj, sub aŭspicio de portugala alta komisaro, kiu regos la landon ĝis ties sendependeco la 11-an de novembro 1975. Intertempe fariĝos elektoj por konstituciiga asembleo kiu elektos la unuan prezidanton de Angolo.

Sed interna milito eksplodis printempe de la jaro 1975. Proksime de la dato de sendependiĝo, la MPLA triumfis kontraŭ koalicio de FNLA kaj UNITA. Ne pro kuba helpo - ankoraŭ ne ekzistis kubanoj en Angolo. Ne pro supereco de armiloj - la rivala koalicio disponis pri iometa avantaĝo danke al la larĝanimaj helpoj de Usono kaj Sud-Afriko. Ĝi estis gajnonta ĉar, kiel substrekis la ĉefo de la CIA-stacio en Luando, ĝi estis la multe plej disciplinita kaj sindonema el la tri movadoj. La gvidantoj de la MPLA "estis pli efikaj, pli bone edukitaj, pli bone trejnitaj kaj pli motivitaj". [5] Estas kun la celo malhelpi tiun venkon de la MPLA, ke la sud-afrikaj trupoj - kolono nomita Zulu - invadis Angolon la 14-an de oktobro kaj transformis internan militon en internacian konflikton. Sud-Afriko estis tute konscia pri la necedigebla malamikeco de Neto al la apartheid kaj pri lia decidemo helpi la liberigajn movadojn en la sudo de Afriko. Tamen, Pretorio eble hezitintus sen la interveno de Washingtono. La ministro pri eksteraj aferoj (ŝtatsekretario) Henri Kissinger decidis ke Angolo povus esti facila okazo por realtigi la prestiĝon de Usono, kaj samtempe la lian, suferintan pro la ĵusa falo de Sud-Vjetnamio en la antaŭa aprilo. Li rezonis en kategorioj de malvarma milito : la FNLA kaj la UNITA devas venki la MPLA subtenatan de la sovetianoj. Fakte la sovetia helpo al la MPLA estis tre limigita, ĉar Moskvo ne fidis Neto-n kaj ne volis endanĝerigi la interkonsentojn SALT 2 pri limigo de vetarmado.

Dum la sud-afrikanoj avancis direkte al Luando, la rezistado de la MLPA disfalis. Zulu akaparintus la urbon, se Castro ne estus decidinta, la 4-an de novembro, sendi trupojn responde al la malesperaj alvokoj de la MPLA. La kubanoj blokis la avancon de la sud-afrikanoj, poste repuŝis Zulu-n ĝis la retiriĝo de la lastaj sud-afrikaj trupoj la 27-an de marto 1976.

Estas nenia dubo, kiel skribis sovetia alta oficisto en siaj memoraĵoj, ke la kubanoj sendis siajn trupojn "meminiciate kaj sen konsulti nin". [6] Tio estis tiom evidenta, ke Kissinger mem, kiu kutime konsideris la kubanojn kiel simplaj perantoj de la sovetianoj, fine korektis sian juĝon. "Tiuepoke ni pensis ke [Castro] agadis kaŝe por la sovetianoj", skribis li en la lasta volumo de siaj memoraĵoj. "Ni ne povis imagi ke li agas tiom provoke tiom malproksime de sia lando sen premo de Moskvo kiel repago de sia milita kaj ekonomia helpo. Nun, la informoj pri kiuj ni disponas komprenigas la malon". [7]

Kio do motivis tiun aŭdacan agon de Castro en Angolo ? Ne la interesoj de Kubo ; ne la realpolitiko. Decidante sendi trupojn, Castro defiis Breĵnevon, ĉar li sciis ke tiu oponus tion. Li prenis seriozan riskon sur milita kampo : Pretorio, puŝate de Vaŝingtono kaj eble ankaŭ de Parizo, povis kreskigi sian engaĝiĝon, kaj la soldatoj de Castro devus alfronti la tutan potencon de la sud-afrika armeo sen garantio de sovetia helpo (fakte, Moskvo nur post du monatoj eksendis logistikan subtenon al la aerponto de la kubanoj al Angolo). Krome, la sendo de la kubaj trupoj endanĝerigis la rilatojn kun Okcidento en momento en kiu ili estis nete pliboniĝantaj : Usono esploris la eblecon de modus vivendi ; la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj ĵus levis siajn sankciojn ; kaj la okcidentaj registaroj ofertis al Havano kreditojn je malalta interezo-kvoto kaj helpon al disvolvado.

La realpolitiko estus ordonita al Kubo rifuzi la alvokojn el Luando. Se li estus marioneto en la manoj de Sovetunio, Castro ne ribelintus.

Kio motivis la sendon de la trupoj estis la idealismo. Venko de la akso Pretorio-Vaŝingtono signifus la venkon de la apartheid, refortiĝon de la blanka dominado sur la popoloj de Sud-Afriko. Estis decida momento. Castro sendis siajn soldatojn. Kiel Kissinger diras nun mem, Castro "estis verŝajne tiuepoke la plej aŭtenta revoluciulo en la potenco". [8]

La kuba venko malhelpis la starigon en Luando de registaro kiu estus subtenata de la apartheid. La ondego ekanta de la kuba venko etendiĝis sur la tuta sudo de la afrika kontinento. Ĝia psiĥologia efekto, la esperoj kiujn ĝi levis, estas ilustritaj de du deklaroj el la kontraŭa tendaro. En februaro 1976, dum la kubaj trupoj repuŝis la sud-afrikan armeon trans la namibian landlimon, sud-afrika analizisto skribis :

"En Angolo, nigraj trupoj - kubaj kaj angolaj - batis blankajn trupojn dum militaj alfrontiĝoj. Ĉu la ofensivo estis ĉefe gvidata de la kubanoj aŭ de la angolanoj, tio neniel gravas en la kunteksto de konscio pri koloro en la batalkampo, ĉar la vero estas ke ili gajnis, ke ili estas gajnantaj, kaj ke ili ne estas blankaj ; kaj tiu psiĥologia avantaĝo, tiu kiun la Blanka Homo profitis kaj kiun li ekspluatis dum la 300 jaroj de koloniismo kaj de imperio, estas eskapanta al li. La blanka elitismo ricevis neinversigeblan malvenkon en Angolo, kaj la blankuloj, kiuj estis tie, scias tion". [9]

La "Blankaj Gigantoj" retretis por la unua fojo en la lastatempa historio - kaj la nigraj afrikanoj festis. "Nigra Afriko rajdas sur ondo lanĉita de la kuba venko en Angolo", substrekas World, la plej granda nigrula taggazeto de Sud-Afriko. "La nigrula Afriko gustumas la ebriigan vinon de la ebleco vidi la konkretiĝon de sia revo de totala liberiĝo". [10] La etoso ne estus festa, sed dolora pro prema malvenko, se la kubanoj ne estus intervenintaj.

La efiko ne estis nur morala. Ĝi havis evidentajn kaj tuŝeblajn sekvojn en la tuta sudo de Afriko. Kissinger estis devigata forlasi la rasisman blankulan reĝimon en Rodezio, kaj Carter estis devigata teni sin trankvila ĝis starigo de Zimbabvo en 1980. [11] Ĝi estis ankaŭ la vera elirpunkto de la milito de liberigo de Namibio. Kiel skribis sud-afrika generalo, "por la unua fojo [la namibiaj ribeluloj] akiris pli aŭ malpli tion kio konsistigas antaŭkondiĉo por ĉia venka insurekto, nome la ekziston de landlimo kiu donas sekuran ŝirmon". [12] Dum dek-du jaroj - ĝis la interkonsentoj de Novjorko en decembro 1988 - Pretorio rifuzis forlasi Namibion, kaj la kubanoj helpis la angolan armeon rezisti fronte al la ruinigaj sud-afrikaj ekspedicioj en Angolon.

Tre malmultaj aferoj estis skribitaj pri tiu epoko. La ĉefa publikigita fonto restas la memoraĵoj de Chester Crocker, vicsekretario pri afrikaj aferoj de Reagan, kiu atribuas grandparte la solvon - la sendependecon de Namibio - al la pacienco, lerteco kaj saĝeco de Usono. [13] Alia klarigo aperas en la analizo de novaj kubaj kaj usonaj sensekretigitaj dokumentoj. En aprilo 1987, la usona ambasadoro anoncis en Pretorio ke la sud-afrika registaro estas "rigore kontraŭ" sendependeco de Namibio. [14] Iomete poste, en septembro, la sud-afrikaj defendofortoj lanĉis grandan atakon kontraŭ la angola armeo en sudorienta Angolo. Komence de novembro, ili estis jam alpremintaj la plej bonajn unuojn de la angola armeo en la urbeto Cuito Cuanavale kaj estis ilin detruontaj. La agreso de Pretorio estis tiom malkaŝa ke la 25-an de novembro la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, per unuanima voĉo, postulis ke Sud-Afriko "retiru senkondiĉe ĉiujn siajn trupojn kiuj okupas la angolan teritorion". [15] Crocker trankviligis la ambasadoron de Sud-Afriko en Usono, "[la sud-afrika registaro] rimarkos ke la rezolucio ne entenas ajnan alvokon al etenditaj sankcioj, kaj nenian helpon por Angolo. Tio ne estis hazarda, sed la rezulto de niaj klopodoj por limigi la atingopovon de la rezolucio". [16]

Sed Cuito ne falis. La 15-an de novembro 1987, Castro ordonis la sendon de la plej bonaj unuoj de sia armeo kaj de la plej altnivela milit-materialo al Angolo. Castro intencis fari multon pli ol savi Cuito Cuanavale : li volis forpeli la sud-afrikan armeon el Angolo. "Irante tien [al Cuito Cuanavale] ni ĵetis nin en la faŭkon de la lupo, klarigis Castro. Ni levis la defion. Kaj ekde komenco ni planis kunigi niajn fortojn por ataki en alian direkton, kiel boksisto kiu blokas baton per sia maldekstro kaj frapas per sia dekstra". [17] Kiel en 1975, Castro ne konsultis Moskvon. Li bone komprenis, la sovetianoj, fokusitaj sur malstreĉiĝo kun Usono, estis hezitemaj pri la ideo de ajna ago kiu povus sekvigi militan perŝtupan akriĝon en suda Afriko. [18]

La 23-an de marto 1988, la sud-afrika armeo lanĉis sian lastan grandan ofensivon kontraŭ Cuito. Laŭ sud-afrika oficiro, "ĝi estis haltigita nete, kaj definitive" de la defendantoj de la urbo. [19] Tri tagojn poste, la sovetia vicministro pri eksterlandaj aferoj, Anatoli Adamiŝin, vojaĝis al Havano por informi la kubanojn pri la ĵusaj sovetiaj konversacioj en Vaŝingtono kun la prezidanto Ronald Reagan, la ministro pri eksterlandaj aferoj [ŝtatsekretario] Georges Shultz kaj Chester Crocker. Bazante sin sur siaj interparoladoj kun la sud-afrika ministro pri eksterlandaj aferoj, Crocker avertis Adamŝin-on ke "Sud-Afriko ne retiriĝos el Angolo antaŭ ol la kubaj trupoj forlasis la landon". Crocker estis ankaŭ deklarinta ke la sud-afrika armeo, kiu havis pli kaj pli da influo sur la usona politiko, "fartas ĉiutage pli bone en Angolo, kie ĝi povas testi novajn armilojn kaj doni severajn batojn al la angola armeo". La mesaĝo estis klara : se Havano kaj Luando volis ke Pretorio retiriĝu el Angolo, ili devis akcepti signifohavajn koncedojn. [20]

Castro ne estis impresita : "Oni devus demandi [al la usonanoj], diris li al Adamiŝin, kial la sud-afrikanoj laŭdire tiel potencaj [...] ne sukcesis preni Cuito-n ? Jam kvar monatojn ili estas antaŭ la pordoj de Cuito Cuanavale. Kial la armeo de la supera raso ne kapablis preni Cuito-n, kiu estas defendata de nigruloj kaj de mulatoj venintaj de Angolo kaj Karibio ?". [21]

En la sama monento, centojn da kilometroj sud-okcidente de Cuito, la kuba armeo estis lanĉinta sian avancon al la namibia limo. Laŭ raporto de la usonaj informservoj, "en aliaj tempoj, tia ago flanke de la kubanoj estus konsiderata de Pretorio kiel provoko kiu postulus rapidan kaj firman rebaton. Sed la kubanoj moviĝis kun tia rapideco kaj kun tiom granda nombro ke tuja respondo de la sud-afrikaj militistoj estus metinta ilin en seriozajn riskojn". [22] La sud-afrikanoj koleregis, avertante ke la kuba avanco konsistigas "seriozan" minacon por Namibio kaj povus sekvigi "teruran batalon". [23] Sed ili cedis.

Inter la kubaj soldatoj kiuj avancis al la namibia landlimo troviĝis du junaj viroj kies nomoj estas nun konataj : Fernando González Llort kaj Gerardo Hernández Nordelo. Dek jarojn antaŭe, René González Sehweret batalis ankaŭ en Angolo. Tiuj tri viroj, kun Ramón Labañino Salazar kaj Antonio Guerrero Rodríguez, estas la Kuba Kvinopo kiun tiu ĉi libro omaĝas.

Dum la kubaj trupoj avancis al la namibia landlimo, la kubanoj, la angolanoj, la sud-afrikanoj kaj la usonanoj alfrontiĝis ĉe la tablo de intertraktadoj.

Dum la tuta procezo, la sovetianoj restis ekster la ludo. La usonaj informservoj notis ke "la sovetianoj ŝajnas favori rapidan interkonsenton, sed ĝis nun proponis nur kelkajn malklarajn kaj hezitajn ideojn pri ĝia enhavo. Ili ankoraŭ ne pretas premi sur siaj aliancanoj." La sud-afrika prezidanto, P. W. Botha, kiu dum jaroj delektiĝis priskribi la kubanojn kiel simplajn sovetiajn dungosoldatojn, deklaris al sia parlamento ke Miĥail Gorbaĉov volas la pacon, "sed la grado de influo kiun havas la rusoj sur la prezidanto Castro ne estas klara". La respondo estis jena : ne multan. La sovetianoj ne pretis premi sian orgojlan aliancanon. Anatoli Dobrinin, longtempe sovetia ambasadoro en Usono, konfidis al Jorge Risquet, la ŝlosilulo de Castro pri Afriko : "Vi havas la ĉefan rolon en tiuj intertraktadoj". [24]

Por la sud-afrikanoj kaj usonanoj, la granda demando estis jena : kion faros la kubanoj ? Ĉu ili haltos ĉe la namibia limo ? Por respondi al tiu demando, Crocker alparolis Risquet-on. "Mia demando estas jena, diris li : Ĉu Kubo intencas halti ĉe la limo inter Namibio kaj Angolo ?" Risquet respondis : "Mi ne havas respondon por vi. Mi ne povas doni Meprobamato-n [fama kuba kalmigilo], nek por vi, nek al la sud-afrikanoj [...] Mi ne diris ke niaj trupoj haltos, nek ke ili daŭrigos. [...] Aŭskultu min, mi ne faras minacojn. Se mi dirus ke ili ne haltos, tio estus minaco. Se mi dirus al vi ke ili haltos, tio estus doni al vi Meprobamato-n, Tylenol-on, kaj mi volas nek minaci vin nek doni kalmigilon [...] Kion mi diris, tio estas ke la sola garantio [ke niaj trupoj haltos ĉe la landlimo] estus interkonsento [pri la sendependeco de Namibio]". [25]

La sekvan tagon, la kubaj aviadiloj atakis poziciojn de la sud-afrika armeo en Calueque, je dek-kvin kilometroj norde de la landlimo. "Tio estis decidita kaj bone organizita atako", memoris sud-afrika kolonelo. Laŭ la CIA, "la kuba sukceso en la uzo de aerfortoj kaj la videbla malforteco de la kontraŭaera defendo de Pretorio [...] ilustras la dilemon de Pretorio antaŭ la kuba defio. La sud-afrikaj fortoj povas trudi pezajn perdojn al iuj kubaj-angolaj unuoj, sed Kubo havas kelkajn avantaĝojn, nome en la kontraŭaera defendo kaj la nombro da aviadiloj kaj da trupoj". [26] Antaŭe, la informservoj ĉiam asertis ke Sud-Afriko ĝuas aeran superecon. Tiu altvalora avantaĝo, kiu ebligis al Sud-Afriko konservi sian militan dominadon dum la tuta konflikto, estis for. Havano sukcesi trudi sian aeran superecon en suda Angolo kaj norda Namibio. Kelkajn horojn post la sukcesa frapo de la kubanoj kontraŭ Calueque, la sud-afrika armeo detruis ponton kiu troviĝis proksime super la rivero Cunene. La CIA supozis ke ĝi detruis ĝin por "malhelpi la kubajn kaj angolajn terfortojn facile transiri la namibian landlimon kaj redukti la nombron da defendendaj pozicioj". [27] Neniam la minaco de la kuba avanco al Namibio ŝajnis tiom reala.

Kelkajn tagojn poste, la sud-afrika registaro ricevis plian severan baton : ĉefartikolo de Die Kerkbode’s, la oficiala organo de la plej granda nederlanda reformisma eklezio de Sud-Afriko, esprimis sian kontraŭecon "pro demando de kristana etiko" "al la ĉeesto" pli aŭ malpli permanenta "de la sud-afrika armeo en Angolo". Tio ne estas la unua fojo ke oni esprimas dubojn pri la justeco de la milita strategio de la registaro, rimarkigis ĉefartikolo de la Star de Johanesburgo : "Kio estas aparte signifoplena en la pridubigo esprimita en etika kampo de Dkie Kerkbode’s pri la operacioj en Angolo estas ke ĝi esprimiĝas nun en la sino mem de la Nacia Partio. Oni ankoraŭ ne povas paroli pri ribelo, sed tiun pridubigon fare de la gardistoj de la Afrikaner-konscienco la registaro ne povas trakti supraĵe." [28] Die Kerkbode’s esprimis sin sur morala tereno, sed la elektita momento - post la sud-afrika fiasko en Cuito, la avanco de la kubanoj al la namibia limo kaj ilia venka atako kontraŭ Calueque - komprenigas ke la ĉefartikolo estis motivita ne nur de moralaj skrupuloj.

La 22-an de julio, altaj kubaj, angolaj kaj sud-afrikaj oficiroj kunvenis kun usonaj oficistoj en Kabo-Verda por diskuti pri eventuala batalhalto. Post kelkaj horoj, la sud-afrikanoj cedis al la kubaj postuloj : la retiriĝo antaŭ la 1-a de septembro de ĉiuj sud-afrikaj trupoj el Angolo interŝanĝe kun tuja batalhalto. [29] La 25-an de aŭgusto, dum la lastaj sud-afrikaj soldatoj estis forlasontaj Angolon, Crocker transdonis al Shultz novan mesaĝon post seanco de intertraktadoj en kiu li asertis : "observi la kubanojn estas fascina ekzerco. Ili estas preparitaj samtempe por milito kaj por paco [...] Ni troviĝas antaŭ konsiderinda taktika fajneco kaj ĉeestas vere inventemajn moviĝojn ĉe la tablo de intertraktadoj. Kun fone la grandioza senbridiĝo de Castro kaj la demonstro de senprecedenca potenco de lia armeo sur la tereno." [30]

La intertraktadoj daŭris la tutan aŭtunon, dum miloj da kubaj soldatoj atendis ĉe la pordoj de Namibio kaj dum la kubaj aviadiloj patrolis la ĉielon. Fine, la 22-an de decembro, en Novjorko, okazis la novaĵo : Sud-Afriko akceptis la sendependiĝon de Namibio. Multaj faktoroj influis Pretorion, sed la novjorkaj interkonsentoj estus neniam vidintaj la lumon sen la braveco de la kubanoj sur la batalkampo kaj ilia lerteco ĉe la tablo de intertraktadoj.

Tiu braveco kaj tiu lerteco havis konsekvencojn transe de Namibio. Kiel deklaris Nelson Mandela dum sia vizito en Havano en 1991, la kuba venko "detruis la miton de nevenkeblo de la blanka subpremanto [...]. Cuito Cuanavale estis la turnopunkto de la liberigo de nia kontinento - kaj de tiu de multnombraj popoloj - el la plago de la apartheid [...] Ni venas ĉi tien, diris li, kun la sento havi grandan ŝuldon al la kuba popolo [...]. Kiu alia lando povus pretendi je pli da altruismo ol tiu kiun Kubo aplikis en siaj rilatoj kun Afriko ?" [31]

Ĉia honesta bilanco de la eksterlanda politiko de Kubo devas rekoni ĝiajn impresajn sukcesojn, kaj aparte ĝian rolon en la direktoŝanĝo de la historio en Afriko malgraŭ ĉiuj klopodoj de Vaŝingtono por malhelpi ĝin en tio. Tiuj sukcesoj sur la kampo de la ekstera politiko klarigas, kiel skribis brita eksambasadoro en Havano, kial Castro "estas osto pinĉita en la gorĝo de la usonanoj. Li defiis kaj ridindigis la solan superpotencon de la planedo, kaj ne estas pardonebla". [32] La deziro venĝi, kaj ne nur la voĉoj de Miamo, klarigas la konservon de profunde senmorala embargo ; kaj klarigas ankaŭ kial kvin kuraĝaj kubanoj estis juĝitaj de opereta tribunalo kaj ŝimas nun en la malliberejoj de Usono.

Piero GLEIJESES.

Notoj

1. Thenjiwe Mtintso, "Speaker’s Notes to OSPAAL Celebrations", Havano, 15-a de januaro 2004, p. 1-2.

2. Fidel Castro, en "Indicaciones concretas del Comandante en Jefe que guiarán la actuación de la delegación cubana a las conversaciones en Luanda y las negociaciones en Londres (23-4-88)", p. 5, Centre d’information de la défense des forces armées révolutionnaires [Informcentro pri la defendo de la revoluciaj armitaj fortoj], Havano (ĉi-sekve CIDFAR).

3. Nelson Mandela, 26-a de julio 1991, Granma (Havano), 27-a de julio 1991, p. 3.

4. Mia diskuto de la eventoj en 1975-1976 bazas sin sur mia libro, Conflicting Missions : Havana, Washington, and Africa, 1959-1976, Chapel Hill, 2002. Ĉi tie mi citos nur la fontojn koncerne la rektajn citaĵojn. Mia diskuto pri 1987-1988 estas bazita sur mia aktuala esplorado pri la kuba kaj usona politikoj dum la jaroj Carter kaj Reagan.

5. Robert Hultslander (Ĉefo de la CIA-stacio, Luando, 1975), fakso al Piero Gleijeses, 22-a de decembro 1998, p. 3.

6. Anatoly Dobrynin, In Confidence : Moscow’s Ambassador to America’s Six Cold War Presidents, Novjorko, 1995, p. 362.

7. Henry Kissinger, Years of Renewal, Novjorko, 1999, p. 816.

8. Saml., p. 785.

9. Roger Sargent, Rand Daily Mail (Johanesburgo), 17-a de februaro 1976, p. 10.

10. World, (Johanesburgo), 24-an de februaro 1976, p. 4.

11. Mia komento pri Carter apogas sin sur novaj sensekretigitaj dokumentoj de la biblioteko Jimmy Carter en Atlanto. Eĉ se niaj konkludoj diverĝas, mi ege profitis la manuskripton de Profesoro Nancy Mitchell, "Pragmatic Moralist : Jimmy Carter and Rhodesia".

12. Jannie Geldenhuys, A General’s Story : From an Era of War and Peace, Johanesburgo, 1995, p. 59.

13. Chester Crocker, High Noon in Southern Africa : Making Peace in a Rough Neighborhood, Novjorko, 1992.

14. Perkins (usona ambasadoro, Pretorio) al la ministro pri eksterlandaj aferoj, 17-a de aprilo 1987, Freedom of Information Act (FOIA).

15. United Nations Security Council resolution n-ro 602 de la 25-a de novembro 1987.

16. Ministro pri eksteraj rilatoj ["ŝtatsekretario"] en la usona ambasadejo, Pretorio, 5-a de decembro 1987, FOIA.

17. Star (Johanesburgo), 21-a de januaro 1988, p. 1

18. "Transcripción sobre la reunión del Comandante en Jefe con la delegación de políticos de Africa del Sur (Comp. Slovo) efectuada en el MINFAR el 29.9.88", p. 16, CIDFAR.

19. Vd Jorge Risquet en V.I. Vorotnikov, Havana - Moskvá : pamiatnie godu, Moskvo, 2001, p. 210.

20. Jan Breytenbach, Buffalo Soldiers : The Story of South Africa’s 32 Battalion 1975-1993, Alberton, Sud-Afriko, 2002, p. 308.

21. "Conversaciones sostenidas el 26/3/88 entre el compañero Jorge Bisquet y el viceministro de relaciones exteriores de la URSS Anatoly Adamishin", p. 3, 5, en Risquet al Fidel Castro, 27-a de marto 1988, Arĥivoj de la Centra Komitato (ACK) de la Komunista Partio de Kubo.

22. "Conversación del Comandante en Jefe Fidel Castro Ruz, primer secretario del comité central del Partido Comunista de Cuba y presidente de los Consejos de Estado y de Ministros, con Anatoli L. Adamishin, viceministro de relaciones exteriores de la URSS. Efectuada el día 28 de marzo de 1988", p. 48, ACK.

23. Abramowitz (Bureau of Intelligence and Research, ministrejo pri eksterlandaj aferoj) al la ministro pri eksterlandaj aferoj, 13-a de majo 1988, p. 1-2, FOIA.

24. General Jannie Geldenhuys, ĉefo de la sud-afrika armeo, Star (Johanesburgo), 27-a de majo 1988, p. 1 ; Ministro pri Defendo Magnus Malan, Star, 17-a de majo 1988, p. 1.

25. Citaĵoj de la Bureau of Intelligence and Research, Ministrejo pri eksterlandaj aferoj, "Peacemaking in Angola : A Retrospective Look at the Effort", 10-a de junio 1988, FOIA ; P.W. Botha, 24-a de aŭgusto 1988, Respubliko Sud-Afriko, Debates of Parliament, sesa sesio, oka parlamento, kol. 15508 ; "Entrevista Dobrynin - Risquet", 10-a de majo 1988, p. 14, ACK.

26. "Interparolado de Risquet kun Chester Crocker. 26/06/88, 18H30, Hotelo Hyatt, Kairo", p. 22-23, 26-27, ACK.

27. Kol. Dick Lord, citita en Fred Bridgeland, The War for Africa : Twelve Months That Transformed a Continent, Ĝibraltaro, 1990, p. 361 ; CIA, "South Africa-Angola - Cuba", 29-a de junio 1988, FOIA.

28. CIA, "South Africa-Angola-Namibia", 1-a de julio 1988, FOIA.

29. Die Kerkbode’s (Kab-urbo), 8-a de julio 1988, p. 4 (eld.) ; Star, 8-a de julio 1988, p. 10 (eld.).

30. Vd "Documento aprobado como resultado de las discusiones militares celebradas en Cabo Verde el 22-23 de julio de 1988", CIDFAR.

31. Usona ambasadejo en Brazavilo al la ministro pri eksterlandaj aferoj ["ŝtatsekretario"], 25-a de aŭgusto 1988, p. 6, National Security Archive, Vaŝingtono DC.

32. Nelson Mandela, 26-a de julio 1991, Granma, 27-a de julio 1991, p. 3.

33. Leycester Coltman, The Real Fidel Castro, New Haven, 2003, p. 289.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org.

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html