Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
POR LA DEMOKRATIA REFONDADO DE EŭROPO
de La Eŭropaj ATTAC  
13a julio 2005

POR LA DEMOKRATIA REFONDADO DE EŭROPO

La eŭropaj Attac kunvenis la 16-an de junio 2005 en Bruselo okaze de la lasta Eŭropa Konsilio prezidata de Luksemburgio. Ili adoptis deklaron, kiu planas la starigon de Konvencio de la Eŭropaj Attac kaj la realigon de Plano ABC por la Eŭropa Unio. Tiu deklaro fiksas la enhavon kaj la kalendaron de la komunaj agadoj de la eŭropaj Attac por la venontaj monatoj.

La 17-an de junio 2005

La Konvencio de la Eŭropaj Attac kaj Plano A B C por la EU

La franca kaj nederlanda « ne » al la konstitucia traktato, kaj la pozitiva efiko kiun ĝi havis sur la publikaj opinioj en Eŭropo, signifas kategorian rifuzon de la novliberalaj politikoj farataj de jardekoj sur eŭropa nivelo. Tiu situacio konstituas historian ŝancon por lanĉi vastan demokratian debaton pri la eco de la eŭropa projekto kiun volas ni. Por doni konkretan enhavon al la grandega espero vekita de la fiasko kiun spertis la novliberalismo la 29-an de majo kaj 1-an de junio, la reprezentantoj de la eŭropaj Attac kunvenintaj en Bruselo la 16-an de junio 2005, okaze de la kunveno de la Eŭropa Konsilio, anoncas la starigon de Konvencio de la eŭropaj Attac. Tiu konvencio proponas planon ABC kiu disvolviĝos en mallonga kaj mezlonga tempodaŭro. Ĝia laborprogramo ekas hodiaŭ. Ĝi sekvos la institucian agendon de la Eŭropa Unio, samtempe ellaborante sian propran.

Plano A : agoj kaj mobiliziĝoj kontraŭ la eŭropaj liberalaj politikoj

Demokratia refondado de Eŭropo implicas tuj serion da urĝaj disponoj de rompo kun la novliberalaj politikoj :

1. Postulo de la Konsilio al la Komisiono retiri ĉiujn kurantajn eŭropajn projektojn kaj direktivojn de liberaligo (nome la Bolkestejnan direktivon, tiun pri la labortempo, pri la fervojaj transportoj...), kaj la agoplanon pri la ŝtataj helpoj.

2. Urĝa kunveno de la Eŭrogrupo por postuli de la Eŭropa Centra Banko gravan modifon de la monpolitiko kun inkludo de malaltigo de la interezokvotoj.

3. Engaĝiĝo disvolvi veran politikon por dungado, kiu pasas nome tra forigo de la aktuala stabilecpakto.

4. Grava altigo de la eŭropa buĝeto por fari socialan politikon kaj por altigi la sumon de la strukturaj fondusoj destinataj al la novaj enirantaj membroŝtatoj por helpi ilin en ilia disvolvado, anstataŭ instigi al sociala kaj imposta dumpingo kaj al delokadoj.

5. Organizado de eŭropa ekonomia relanĉo, inkluzive per pruntoj, fondita sur investoj en la publikaj infrastrukturoj kontribuantaj al plibonigo de la medio, de fervojaj transportoj, edukado, sano..., kaj celanta la kreadon de laborpostenoj.

6. Moratorio pri la intertraktadoj de la Ĝenerala Akordo pri Komerco kaj Servoj (ĜAKS) ĉe la MOK.

7. Starigo de disponoj celantaj la forigon de la impostparadizoj kaj instigon de ĝeneralaj impostoj kaj la impostan harmoniigon en Eŭropo.

8. Kompleta revizio de la « agendo » de Lisbono (Eŭropa Konsilio de la 23-a kaj 24-a de marto 2000) kaj de la sociala agendo 2005-2010, kun la celo meti ilin en la servon de la sociala kaj ekologia progreso.

9. Altigo de la publika helpo al disvolvado al 0,7 % de la IMP [interna malneta produkto] de la membroŝtatoj de la Unio ; pli forta engaĝiĝo en la « Celoj de la jarmilo » kaj nuligo de la ŝuldo de la malriĉaj landoj.

10. Fino de la subteno al la okupacio de Irako kaj tuja retiro de la trupoj de membrolandoj de la Unio.

Tiu plano A enhavos serion da agoj farataj sur nacia kaj eŭropa niveloj, kaj kiuj kulminos en Bruselo en decembro 2005 per granda mobiliziĝo okaze de la lasta Eŭropa Konsilio sub brita prezido.

Vd pri la plano A la du rimarkojn de Samir ABIAD (-vl)

Plano B : por reale demokratiaj eŭropaj institucioj

La eŭropaj Attac konsideras tre valora la ekziston de aŭtente demokratiaj eŭropaj institucioj, kiuj ne troviĝas tiaj en la kazo de konstitucia traktato. Necesos, aparte, doni gravan rolon al la naciaj parlamentoj kaj samtempe ampleksigi tiun de la eŭropa parlamento ; retiri de la Komisiono la monopolon pri leĝdon-iniciato, same kiel la eksterordinarajn povojn kiujn ĝi disponas pri la konkurenco ; doni al la civitanoj veran rajton je popola iniciato ; faciligi la fortigitjn kunlaboradojn. Ĉiuj eŭropaj Attac diskutos ene de si kaj inter si pri la enhavo de nova traktato kiu pritraktu ekskluzive la eŭropajn instituciojn. La unua kunveno de la Konvencio de la Eŭropaj Attac planita por decembro 2005 bilancos tiujn proponojn.

Plano C : por alia Eŭropo ebla

Kiom ajn grava ili estas, la disponoj de institucia demokratiigo de la Plano B respondas nur tre parte al la atendoj de la vastaj popolaj sektoroj kiuj volas ankaŭ doni demokratian, politikan, pacan, socialan, kulturan, ekologian kaj feminisman enhavon al la eŭropa konstruado. La tuto de la politikoj de la Unio devas esti reviziataj.

La ambicio de la Plano C estas ebligi la naskiĝon de vasta demokratia laborejo por alternativo al la novliberala Eŭropo. Temas pri ellabori eŭropan projekton de solidareco : solidareco sine de la EU ; solidareco inter la EU kaj la resto de la mondo ; solidareco kun la estontaj generacioj. La disponoj postulataj en la Plano A konstituas unuan nepran etapon de tio.

Ĉiuj komponantoj de ĉiu Eŭropa Attac estos koncernataj por ellabori tiun Planon C : naciaj, regionaj kaj lokaj strukturoj. Ekde tiu ĉi aŭtuno, tiu dinamiko eliranta de la bazo konverĝos kun la preparado de la kunveno de la Konvencio de la Eŭropaj Attac en decembro 2005. Tiu laboro daŭros poste por pli longa periodo.

La Konvencio de la Eŭropaj Attac ekzamenos ankaŭ la manieron aliĝi al la diversaj iniciatoj kiuj povos esti farataj de la diversaj eŭropaj sociaj movadoj kaj retoj, nome en la kadro de la Eŭropa Socia Forumo de aprilo 2006.

Alia Eŭropo eblas. Ni konstruos ĝin kune !

Bruselo, la 16-an de junio 2005.

(Aŭtoroj : Attac Francio. Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano por MAS)


akceptejen