Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La nepardonebla revolucio
de William BLUM  
19a oktobro 2006

William Blum, eksdiplomato, forlasis la ministrejon pri eksterlandaj aferoj (“ŝtat-departementon”) en 1967, rezignante fariĝi oficisto en la eksterlanda servo, kiam li kontraŭis la usonajn agadojn en Vjetnamio. Pro tio li fariĝis unu el la fondintoj kaj eldonistoj de la Washington Free Press, la unua alternativa gazeto de la usona ĉefurbo.

Meze de la sepdekaj jaroj li laboris en Londono kun la CIA-eksoficisto Philip Agee kaj ties kolegoj en la projekto konatigi al la mondo la identecon de la oficistoj de la agentejo kaj denunci ties malbonajn agojn.

William Blum loĝas nun en Vaŝingtono, kie li havas aliron al la Kongresa Bliblioteko kaj al la ŝtataj arĥivoj.

Lia libro : Killing Hope : U.S. Military and CIA Intenvertions since World War II estas verko tre valora kaj nepre necesa por kompreni la usonan eksteran politikon.

La nepardonebla revolucio

En la usona leksiko ekzistas, krom bonaj kaj malbonaj bazoj kaj bonaj kaj malbonaj misiloj, ankaŭ bonaj kaj malbonaj revolucioj. La revolucio de la dek tri kolonioj kaj la franca revolucio estis bonaj. La Kuba revolucio estas malbona.

Post la venko de la Kuba revolucio en januaro 1959 ni ankaŭ eksciis ke ankaŭ ekzistas bonaj kaj malbonaj ŝip- kaj flug-devojigoj. En diversaj okazoj , kubaj aviadiloj kaj ŝipoj estis deturnitaj al Usono, kaj oni ne redonis ilin al Kubo kaj ankaŭ ne punis la kulpintojn. Anstataŭ fari tion, la usonaj aŭtoritatoj konfiskis kelkajn el ili kiel kompenson de la ŝuldoj kiujn kelkaj usonaj firmaoj postulis de la Kuba registaro(1). Sed tiam ekaperis la malbonaj devojigoj : usonaj aviadiloj devigitaj ŝanĝi la vojon al Kubo. Kiam la kvanto de tiuj devojigoj fariĝis troa kompare la kvanton de tiuj kiuj venis de Kubo, Vaŝingtono estis devigita rekonsideri sian politikon.

Ŝajnas ke ekzistas ankaŭ bonaj kaj malbonaj teroristoj. Kiam la Israelanoj bombadis la sidejon de la Organizo por Liberigo de Palestino (OLP) en Tuniso, en 1985, Ronald Reagan esprimis sian aprobon. La prezidanto asertis ke la nacioj havas siajn rajtojn venĝi sin kontraŭ la teroristaj atakoj “se la respondeculoj estas klare identigitaj”(2).

Tamen se Kubo lanĉintus bombojn sur la ĉefstaboj de la kontraŭkastristaj ekzilintoj en Miamo aŭ Nov-Ĵersio, certus ke Ronald Reagan deklarintus al ĝi la militon, dum la kastrisma registaro estis celo de eksterordinara serio da teroristaj atakoj en Kubo, en Usono kaj aliaj landoj fare de la ekzilintoj kaj ties CIA-protektantoj (ni ne analizu kiajn sekvojn havus Kuba bombado de la sidejo de la CIA).

La bombadoj kaj mitraladoj de Kubo fare de aviadiloj bzitaj en Usono komencis en oktobro 1959 aŭ eĉ antaŭe(3). Komence de 1960 oni plurfoje lanĉis flambombojn sur sukerkanajn kampojn kaj sukerfabrikojn en Kubo el aviadiloj pilotataj eĉ de usonanoj. Almenaŭ tri el ili mortis kiam ilia aviadilo kraŝis, dum du aliaj estis kaptitaj. La ministrejo rekonis ke unu kraŝinta aviadilo, en kiu mortis du usonanoj, estis ja startinta en Florido, sed deklaris ke la misio okazis kontraŭ la volo de la usona registaro.(4)

En marto, franca ŝipo, kiu malŝarĝis municiojn el Belgio, eksplodis en Havano kaŭzante 75 mortintojn kaj 200 vunditojn, de kiuj kelkaj mortis iom poste. La usona registaro refutis la akuzon de Kubo pri sabotado, sed ĝi koncedis ke ĝi deziris malhelpi la liveradon.(5)

Kaj tiel plu... ĝis kiam tio kulminis per la fifama invado en la Porko-golfo, organizita de la CIA. Pli ol 100 ekzilintoj mortis en la atako. La kubanoj kaptis ankoraŭ 1.200 pliajn. Pli poste oni sciigis ke ankaŭ kvar usonaj pilotoj kiuj laboris por la CIA perdis siajn vivojn.(6)

La invado al Kubo estis organizita kun la espero ke la kuba popolo ribelus kaj aliĝus al la invadantoj.(7) Sed tio tute ne okazis. Fakte, la komando kaj eĉ la soldatoj de la ekzil-trupoj estis grandparte iamaj partizanoj de Fulgencio Batista, la diktatoro renversita de Castro, kaj ne povis esti bone akceptataj de la kuba popolo, kiaj ajn estu la cirkonstancoj.

Malgraŭ – aŭ pli ĝuste pro – la ekstrema embaraso de la Kennedy-registaro pro la totala malvenko, preskaŭ tuj oni okazigis kampanjon de atakoj de pli malgranda amplekso, sub la nomo Operacio Mangosta. Dum la sepdekaj jaroj, en la kariba insulo oni okazigis sennombrajn atakojn aere kaj mare fare de ekzilkubanaj taĉmentoj, kelfoje sub kontrolo de siaj CIA-konsilantoj kaj kiuj atakis petrol-rafinejojn, ĥemifabrikojn kaj fervoj-pontojn, sukerkampojn, sukerfabrikojn kaj sukerstokejojn ; oni ankaŭ enŝovis spionojn, sabotistojn kaj murdistojn, oni faris ion ajn por malhelpi la kuban ekonomion, igi la homojn malkontentaj aŭ makuli la imagon de la revolucio ; dum la faroj de tiaj agadoj oni mortigis milicanojn kaj aliajn homojn, oni faris pirat-atakojn kontraŭ fiŝboatoj kaj kubaj komercoŝipoj, oni bombis sovetiajn ŝipojn ankrantajn en Kubo, oni faris atakon al soveta tendaro kie laŭ la informoj 12 rusaj soldatoj estis vunditaj, hotelo kaj teatro estis mitralitaj el la maro ĉar oni supozis ke interne troviĝis rusoj kaj orient-eŭropanoj.(8)

Ne ĉiam tiaj agadoj okazis laŭ ordono de CIA aŭ kun ĝia antaŭa scio, sed estas maleble ke la agentejo povus deklari ke ĝi sciis nenion pri tio. La CIA kreis la ĉefstabon de la Operacio Mangosta en Miamo, vera ŝtato ene de la urbo, super la leĝoj de Usono, sen mencii la internacian leĝaron, kun personaro de plurcent usonanoj kiuj direktis nombron eĉ pli grandan da kubaj agantoj nur por fari tiajn agadojn, kun buĝeto de pli ol 50 milionoj da usonaj dolaroj jare kaj kun interkonsento kun la loka gazetaro por konservi sekretaj la operaciojn en Florido escepte se la CIA volis publikigi iun de ili.(9)

La artikolo 18 de la usona punleĝaro deklaras ke estas delikto fari “militan ekspedicion aŭ marŝipan atakon” el la teritorio de Usono kontraŭ lando kiu ne estas (oficiale) en milito kun Usono. Do, de tempo al tempo la usonaj aŭtoritatoj malhelpis komploton de la ekzilkubanoj aŭ konfiskis boaton - kelkfoje ĉar la bordogardistoj aŭ aliaj oficistoj ne ricevis ĝustan informojn -, sed neniu ekzilkubano estis juĝita laŭ tiu artikolo 18. Oni ne miras pri tio, se oni kalkulas ke post la epizodo de la Porkogolfo la justicministro Robert Kennedy decidis ke invado ne konsidereblas kiel milita ekspedicio.(10)

La taĉment-atakoj estis kombinataj kun totala usona embargo pri la kubaj komerco kaj kredito, kiu ankoraŭ nuntempe daŭras kaj kiu vere damaĝis la kuban ekonomion kaj malaltigis la vivnivelon de la kuba socio. La embargo estis tiel severa, ke kiam Kubo suferis la batojn de uragano en oktobro 1963, kaj la Casa de Cuba, socia klubo de Novjorko, kolektis grandan kvanton da vestaĵoj por la damaĝitoj, Usono rifuzis la eksportpermeson argumentante ke tia kargo estus “kontraŭ la naciaj interesoj”.(11)

Sed la sendube plej tikla usona operacio estis la uzo de ĥemiaj kaj biologiaj armiloj kontraŭ Kubo. Ekzistas rimarkinda historio pri tiuj agoj.

En aŭgusto 1962, brita kargoŝipo luata de Sovetunio, damaĝis sian helicon sur rifo kaj eniris la havenon de San-Juano, en Portoriko, por fari la ripar-laborojn. Ĝia celo estis sovetia haveno, kaj ĝi enhavis kargon de 80.000 sakoj da kuba sukero. La ŝipo estis metita en sekan dokon por faciligi la riparadon, kaj 14.135 sakoj estis deŝarĝitaj kaj lokitaj en intermetejon. Dum la sukero troviĝis en la intermetejo, agentoj de la CIA infektis ĝin per iu laŭdire nevenena substanco, sed kun malagrabla gusto. Kiam la prezidanto Kennedy eksciis pri la ago, li ege koleriĝis, ĉar oni faris tion en usona teritorio kaj, se oni malkovrus tion, povintus esti kialo por Sovetio skandaliĝi propagande kaj disvolvi teruran precedencon de ĥemiaj sabotadoj en la kunteksto de la malvarma milito. Kennedy ordonis ke la sukeron oni ne redonu al Sovetio, sed la oficiala klarigo ne estis publikigita.(12) Ŝajnas ke tiaj agoj ne ĉesis. CIA-oficisto kiu mondvaste respondecis pri tiaj sabotaĵoj supre menciitaj, rivelis poste ke “granda kvanto da sukero estis eksportata de Kubo kaj ni enmetis multajn toksajn produktojn”(13)

Saman jaron, kanada agrokultura teĥnikisto, kiu laboris kiel konsilisto ĉe la kuba registaro, ricevis 5.000 usonajn dolarojn de “agento de la sekretaj servoj de la usona armeo” por ke li infektu la meleagrojn produktitajn en Kubo per viruso kiu kaŭzas la mortigan malsanon Newcastle. Tia ago mortigis 8.000 meleagrojn. Poste, la teĥnikisto asertis, kvamkam li vizitis la bienon kie la meleagroj mortis, ke li fakte ne transmetis la viruson sed kontentiĝis enpoŝigi la monon, kaj ke la meleagroj mortis pro manko de prizorgado aŭ pro alia kialo kiu tute ne rilatas al la viruso. Tiu deklaro estis verŝajne nur sinpraviga. La ĵurnalo The Wasington Post raportis ke “laŭ informoj de la usona informservo, la kubanoj - kaj kelkaj usonanoj - kredas ke la meleagroj mortis kiel sekvo de spiona agado”.(14)

En siaj libroj pri Kubo, la verkistoj Warren Hinckle kaj William Turner citis partoprenanton en la projekto ; ili informas jene :

“Dum 1969 kaj 1970 la CIA evoluigis futurisman teĥnologion por meteologiaj modifoj por detrui kubajn sukerkampojn kaj tiel subfosi la ekonomion. Aviadiloj el China Lake Naval Weapons Center (Centro de mararmeaj armiloj de la Lago China), lokita en la dezerto de Kalifornio, kie oni evoluigis avangardan teĥnologion, flugis sur la insulo semantaj kristalojn en pluvnuboj kaj tiel kaŭzis pluvegojn en ne agrokulturaj zonoj kaj sekecon en la sukeraj kamparoj (tiuj pluvegoj kaŭzis mallonge daŭrajn detruajn inundojn en kelkaj zonoj).”(15)

En 1971, laŭ atestoj de partoprenintoj, la CIA donis al ekzilkubanoj viruson kiu kaŭzas la afrikan porko-febron. Post ses semajnoj, la ekapero de tiu malsano devigis mortigi 500.000 porkojn por malhelpi ke tiu malsano disvastiĝu en la lando. La FAO de la Unuiĝintaj Nacioj [Organizo pri agrokulturo kaj nutrado] konsideris tiun ekaperon de la malsano, la unuan en Ameriko, “la plej alarma evento” de la ĵaro.(16)

Dek jarojn poste, la homoj estis verŝajne la celo, kiam dengo-epidemio frapis Kubon. La malsano kontaĝata de sangosuĉaj insektoj, kuloj ĝenerale, kaŭzas gravajn griposimilajn simptomojn kaj ostodolorojn kiuj malhelpas ĉian normalan agadon. Inter majo kaj junio 1981 oni anoncis pli ol 300.000 kazojn, 158 mortigajn, inter ili troviĝis 101 infanoj sub la 15-a ĵaraĝo.(17) Laŭ sensekretigitaj dokumentoj, en 1956 kaj 1958 la usona armeo liberigis larvojn de kuloj breditaj ĉefe por tiaj celoj en Georgio kaj Florido kun la celo vidi ĉu malsan-portantaj insektoj uzeblas en biologia milito. La kuloj breditaj por eksperimenti estis de la speco Aedes aegypti, ĝuste la portanto de dengo kaj aliaj malsanoj.(18) En 1967 la revuo Science informis ke en la esplorcentro de la registaro de Usono, en Fort Detrick, Marilando, la dengofebro troviĝis inter la “malsanoj kiuj estis objekto de almenaŭ gravaj esploradoj, kaj ŝajnas ke ĝi troviĝis inter tiuj konsiderataj potencialaj armiloj de bakteriologia milito.”(19) Poste, en 1984, ekzilkubano juĝata en Novjorko atestis ke fine de 1980 ŝipo veturis de Florido al Kubo kun “la misio transporti mikrobojn kaj enkonduki ilin en Kubo kun la celo uzi ĝin kontraŭ la sovetianoj kaj kontraŭ la kuba ekonomio, kaj komenci kion oni nomis ĥemia milito, sed kiu ĉe la fino ne havis la esperitan rezulton, ĉar ni pensis ke oni uzos ĝin kontraŭ la sovetiaj fortoj, sed oni uzis ĝin kontraŭ nia propra popolo, pri kio ni ne konsentis.”(20)

En tiu atesto ne estas klare dirite ĉu tiu kubano vere pensis ke la mikroboj iel kapablis limigi sian efikon nur al la rusoj aŭ ĉu la homoj, kiuj direktis la agadon, trompis lin.

Neniam oni konos la veran amplekson de ĥemia kaj biologia milito kontraŭ Kubo. Fakte, la registaro de Castro dum jaroj akuzis Usonon esti enkondukinta aliajn epidemiojn kiuj efikis sur brutaro kaj rikoltoj.(21) Kaj en 1977, el nove sensekretigitaj dokumentoj de la CIA, oni eksciis ke la agentejo “havis sekretan esplorprogramon pri detruado de kultivoj kiu estis en la sesdekaj jaroj direktita kontraŭ certa nombro da landoj tra la mondo”.(22)

Okazis ke la usonanoj sentis la bezonon transdoni parton de siaj spertoj pri ĥemia kaj biologia milito en la manojn de aliaj landoj. En 1969, proksimume 550 studentoj el 36 diversaj landoj partoprenis kurson en la Ĥemia Lernejo de la usona armeo en Fort McClellan, Alabamo. La lernantoj ricevis tiujn kursojn pri biologia kaj ĥemia milito sub la preteksto de defendo kontraŭ tiaj armiloj, same kiel oni instruis metodojn de torturo en Vjetnamio. Kaj en Urugŭajo, la fabrikadon kaj uzadon de bomboj oni instruis ŝajnigante formadon por lukto kontraŭ teroristaj bombadoj.(23)

La inventemo kiun oni uzis en la biologia kaj ĥemia milito kontraŭ Kubo montriĝas ankaŭ en kelkaj el la multaj planoj por mortigi aŭ humiligi Fidel Castro-n. La planoj preparitaj de la CIA kaj de ekzilkubanoj helpe de la usona mafio iris de venenigi la cigarojn kaj nutraĵon de Castro ĝis ĥemia produkto por la faligi la harojn de lia kapo kaj barbo aŭ doni al li LSD ĝuste antaŭ publika parolado. Kompreneble estis ankaŭ la pli tradiciaj metodoj de pafarmiloj kaj bomboj ; unu el ili estis bombadi stadionon de batbalo [bazopilko] kie Castro faris paroladon ; la bombaviadilo B-26 estis forpelita de la kontraŭaviadila defendo antaŭ ol ĝi povis atingi la stadion.(24) Pro kombino de kubaj sekurec-disponoj, de informantoj, de nekompetento kaj de bona sorto, la “barbulo” daŭre vivas.

Oni atencis ankaŭ kontraŭ la vivo de la frato de Fidel, Raul, kaj de Che Guevara. Tiu lasta estis celo de bazuko pafita en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko, en decembro 1964.(25) Dum pluraj jardekoj grupoj da ekzilkubanoj dediĉis sin regule al perfortaj agoj en Usono kaj kun relativa senpuneco. En 1980 la FBI karakterizis unu el tiaj grupoj, nomata Omega 7, kun sidejo en Union City, Nov-Ĵersio, kiel “la plej danĝeran teroristan organizon en Usono”.(26) La teroristaj atakoj komencis malpliiĝi fine de la sepdekaj jaroj, eble pro manko de sukceso kaj pro maljuniĝo de la batalantoj ; la ekzil-grupoj turnis sin al celoj en Usono kaj en aliaj mondpartoj.

En la sekva jardeko, dum la CIA daŭre donis abunde monon al la ekzilkubana komunumo, okazis pli ol cent gravaj “incidentoj” en Usono pri kiuj Omega 7 kaj aliaj grupoj deklaris sin respondecaj (en tiu komunumo la diferenco inter terorista kaj ne terorista grupo ne estas tre preciza ; multaj identecoj parte kovras aliajn, kaj ofte okazas nomŝanĝoj). En kelkaj okazoj oni eksplodigis bombojn en la sovetia misiejo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj en ĝia ambasadejo en Vaŝingtono, en iliaj aŭtomobiloj, kontraŭ soveta ŝipo ankranta en Nov-Ĵersio, en oficejo de la sovetia flugkompanio AereoFlot ; atencoj ĉe kiuj usonaj kaj rusaj policistoj estis vunditaj. Okazis ankaŭ pluraj bomb-atencoj kontraŭ la Kuba Misio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, kaj en ĝia Sekcio de Interesoj en Vaŝingtono ; oni atakis kubajn diplomatojn, inklusive almenaŭ unu mortigon. En 1976 oni malkovris bombon en la Muzik-Akademio de Novjorko, momenton antaŭ la komenco de memorigo pri la Kuba Revolucio ; du jarojn poste, oni eksplodigis bombon en la Lincoln Center, tuj post prezentado de la Kuba Baleto ; en 1979 eksplodis tri bomboj en unu nokto, kiuj detruis oficejon kie oni perlaboris helpprogramon por kubaj rifuĝintoj en Nov-Ĵersio, apotekon en Nov-Ĵersio, de kie oni sendis medicinajn ekipaĵojn al Kubo, kaj valizon, kiu eksplodis en la flughaveno John F. Kennedy, vundante kvar pakaĵ-zorgantojn kelkajn minutojn antaŭ ol oni metu ĝin en la aviadilon de TWA survoje al Los-Anĝeleso.(27)

La plej violenta ago de tiu ĉi periodo estis la eksplodo de aviadilo de Cubana de Aviación iom post ĝia ekflugo el Barbado, la 6-an de oktobro 1976, ĉe kio mortis sepdek-tri homoj, inkluzive de ĉiuj membroj de la kuba nacia skermo-skipo. Iom pli poste dokumentoj de la CIA rivelis ke la 22-an de junio, oficisto de la CIA kiu troviĝis eksterlande, estis sendinta telegramon al la ĉefa oficejo de la agentejo komunikante ke pere de iu fonto oni sciiĝis ke grupo de ekzilkubanoj planis ekplodigi aviadilon de Cubana de Aviación inter Panamo kaj Havano. La ĉefo de la grupo estis homo formita kiel obstetrikisto, nomata Orlando Bosch. Post kiam la aviadilo pereis en la maro en oktobro, la reto de ekziluloj de Orlando Bosch deklaris sian respondecon pri la faro. La ekzisto de la menciita telegramo montris ke la CIA havis la rimedojn por enpenetri la Bosch-organizon, sed en neniu dokumento aperas ke en iu momento la CIA adoptis iun specialan rimedon por kontroli Bosch-on kaj ties grupon pri ties planoj, nek ke la CIA atentigis Havanon.(28)

En 1983, dum Orlando Bosch troviĝis en venezŭela malliberejo, akuzita esti la organizinto de la eksplodo de tiu aviadilo, la urba administracio de Miamo proklamis “Tagon de D-ro Orlando Bosch”.(29) Jam en 1968 oni trovis lin respondeca pri atako per bazuko kontraŭ pola ŝipo en Miamo.

Tre ofte, la ekzilkubanoj mem estis celo de reprezalioj. Tiuj kiuj vizitis Kubon pro iu ajn kialo aŭ kiuj esprimis publike – eĉ prudente – ke ili proksimiĝis al la patrujo, ankaŭ estis viktimoj de bomboj aŭ pafoj en Florido kaj Nov-Ĵersio. La usonaj grupoj kiuj deziras restarigon de la diplomatiaj rilatoj aŭ ĉesigon de la usona embargo estis ankaŭ celo de atakoj, same kiel la vojaĝagentejoj kiuj organizas ekskursojn al Kubo kaj farmacia entrepreno de Nov-Ĵersio kiu sendis medikamentojn al la insulo.

Tiuj kiuj kontraŭstaris tiajn agojn en Miamo estis efike silentigitaj, dum la polico, la urbaj respondeculoj kaj la amaskomunikiloj forturnis la rigardon kiam ili ne malkaŝe montris sian subtenon al tiuj timigo-kampanjoj de la ekziluloj.(30) En Miamo kaj ĉie, la CIA - kun la preteksto malkovri la agentojn de Castro - uzis la ekzilulojn por spioni kaj enslipigi iliajn samlandanojn kaj tiujn usonanojn kiuj rilatis kun ili.(31)

Kvankam en la ekzilkubana komunumo ekzistis ĉiam ekstrem-fanatika sektoro (kompare kun la ’normala’ fanatika sektoro) kiu asertas ke Vaŝingtono perfidis ilin, dum tiom da jaroj oni tre malofte kaptis kaj kondamnis ekzilkubanon pro terorista atako en teritorio de Usono, tiom malofte ke la ekzilkubanoj povis nur rekoni ke Vaŝingtono ne faris multajn klopodojn por aresti ilin. La aŭtoritatoj bone konas la ekzilkubanajn grupojn kaj ties ĉefajn membrojn, ĉar la kontraŭkastristoj ne vere kaŝis sin. Almenaŭ ĝis komence de la 1980-aj jaroj ili malkaŝe trejnis sin en la suda parto de Florido kaj Kalifornio kaj aperis fote en la gazeto tenante montreme siajn armilojn.(32) Se la CIA volintus, per siaj sennombraj informantoj inter la ekziluloj, ĝi povintus alporti multajn ankoraŭ mankantajn pecojn al la FBI kaj al la polico. En 1980, en detala informo pri la terorismo de la ekzilkubanoj, The Village Voice de Novjorko informis :

Jen du historioj kiujn ni ricevis de polic-oficistoj de Novjorko [...]. “Ĉu vi scias, estas kurioze”, diris unu el ili singarde, “estis unu aŭ du aferoj [...] sed lasu min diri tiamaniere. Oni sufiĉe avancas en iu kazo, kaj subite, plu nenio. Fermita kazo. Oni petas la CIA pri helpo, kaj ili respondas ke fakte tio ne interesas ilin. La mesaĝo estas klara [...]“. Alia enketisto diris ke du jarojn antaŭe li zorgis pri droga kazo kie du ekzilkubanoj estis implikitaj kaj la telefonaj subaŭskultoj, kiujn li havis, montris telefonnumeron kiu estis tre ofte alvokita en Miamo. Li sukcesis eltrovi la numeron, kaj tiu apartenis al kompanio nomata Zodiac, “kiu montriĝis esti kovraĵo de la CIA”. Li forlasis sian enketon.(33)

La ekzilkubanoj en Usono, kolektive, estas verŝajne la terorista grupo plej longdaŭre ekzistanta kaj la plej prolifera en la mondo. Pro tio, do, estas la pinto de ironio, eĉ de hipokriteco, la fakto ke la ministrejo inkludis Kubon, de antaŭ multaj jaroj ĝis nun, inter la nacioj kiuj “subtenas la terorismon”, ne ĉar la kuba registaro faris iun terorisman agon, sed ĉar “ĝi gastigas teroristojn”.

Rifuĝeĵo por la teroristoj

En 1998 la ministrejo pri eksterlandaj aferoj [“ŝtatdepartemento”] publikigis sian jarraporton pri homrajtoj, kie oni inkludis Kubon inter la nacioj kiuj “subtenas terorismon”. Scieme scii kial, mi telefonis al la ministrejo, kaj oni konektis min al tiu kiun ili nomas “oficejo pri terorismo”, kie iu sinjoro nomata Joe Reap diris al mi ke Kubo estas inkludita ĉar “ili gastigas teroristojn”.

“Same kiel Usono, respondis mi, la ekzilkubanoj en Miamo faris centojn da terorismaj agoj en Usono kaj eksterlande”.

Sinjoro Reap eksplodis. “Sinjoro, li kriis en laŭtiĝinta tono, tio estas ridinda aserto kaj mi ne estas ĉi tie por aŭskulti tiajn absurdaĵojn”. Kaj li remetis la aŭskultilon.

Laŭ mia statuso de senpenta provokulo, en la sekva jaro, la 4-an de majo por esti preciza, kiam oni donis novan raporton pri homrajtoj (ĉu la vorto fariseo memorigas ion al la homoj de la ministrejo ?), mi denove alvokis la telefonumeron 202-647-8682 kaj denove respondis al mi tiu Joe Reap. Mi dubas ke li sciis ke mi estis la sama persono kiu jaron antaŭe telefonis kun li, sed ĉiukaze la konversacio evoluis ekzakte same. Kiam mi ripetis mian komenton pri la teroristoj kiuj estis gastigataj en Usono, li indigniĝis kaj diris ke ili ne estas teroristoj.

“Sed la FBI kvalifikis kelkajn el ili precize tiel, diris mi.

“Do parolu pri ili kun la FBI”, respondis Joe.

“Sed ni parolas pri informo de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj”, mi rimarkigis.

La tono de lia voĉo laŭtiĝis... “Mi ne aŭskultos iun kiu diras ke tiu ĉi registaro subtenas terorismon !” Li ĵetis la aŭskultilon. La pasinta jaro ne mildigis tiun Joe en pli granda mesuro ol min. Ĉiam estas interese vidi kiel reagas vera kredanto antaŭ subita, surpriza kaj nerefutebla atako kontraŭ liaj fundamentideologiaj principoj.

La ekzilkubanoj estas vere unu el la plej tenacaj kaj plej proliferaj teroristaj grupoj en la mondo, kaj tiel ankoraŭ nun. Dum la nura jaro 1997 ili organizis el Miamo tutan serion da atencoj en Havano.(34)

Forkonduko de aviadilo estas ĝenerale konsiderata grava internacia krimo, sed kvamkan oni okazigis en la fluo de la jaroj multajn forkondukojn de aviadiloj kaj de ŝipoj el Kubo al Usono, uzante pafilon, tranĉilon kaj/aŭ korpan forton, kun almenaŭ unu mortigo, estas malfacile trovi pli ol unu kazon kie Usono prezentis kriman akuzon kontraŭ la forkondukintoj. En aŭgusto 1996, tri kubanoj, kiuj forkondukis aviadilon al Florido pere de tranĉilo, estis akuzitaj kaj kondukitaj al tribunaloj de tiu sama loko. Estas kvazaŭ oni juĝus iun ĉe tribunalo de Nevado pro ludŝuldoj. Kvamkan la piloto estis venigita de Kubo por atesti kontraŭ la viroj, la defendo simple diris al la ĵurianoj ke li mensogis, kaj la ĵurio debatis en malpli ol horo antaŭ ol absolvi la akuzitojn.(35)

La prezidanta direktivo numero 39, ratifita de la prezidanto Clinton en 1995, diras :

“Se ni ne ricevas adekvatan kunlaboron de ŝtato kiu gastigas teroriston kies ekstradicion ni petis, ni adoptos la taŭgajn rimedojn por instigi al tiu kunlaborado. La suspektuloj povas esti perforte revenigataj sen konsento de la gastiga registaro”.(36)

La registaro de Clinton estis tiom decida puni tiujn registarojn kiuj konkurencas kun Usono pri gastigado de teroristoj, ke en februaro 1999 ĝi deklaris rajti bombi registarajn instalaĵojn de tiuj landoj. Richard Clarke, kunordigisto de la prezidanto Clinton pri kontraŭterorismo, deklaris ke “ni povus decidi ne kontentiĝi per frapo de teroristaj instalaĵoj ; ni povus ankaŭ decidi fari reprezaliojn kontraŭ instalaĵoj de la gastiga lando se tiu lando estas konata kiel rifuĝejo por teroristoj”.(37)

Mi provis kontakti sinjoron Clarke en lia oficejo en la Blanka Domo por demandi lin ĉu li ne pensas ke Kubo rajtus denunci Usonon kiel “rifuĝejon por teroristoj” kaj bombi la sidejon de la CIA aŭ iun oficejon de la ekzilkubanoj en Miamo, interalie. Sed oni diris al mi ke “li estas tro okupita por paroli al ĝenerala publiko”. Domaĝe ! Do mi sendis al li la samajn demandojn skribe, sen multaj esperoj ricevi respondon. Mi ne eraris.

Kubaj politikaj malliberuloj... en Usono

La Asocio de Defendaj Advokatoj ĉe la Puntribunalo de Florido donis al sia propra defendo-skipo sian premion “Kontraŭ ĉiuj cirkonstancoj” kreitan por honori advokaton de jura helpo kiu defendis senŝancajn kazojn.(38)

Defendi kubanojn kiuj favoras Castro-n en Miamo, kiam temas pri afero tute plena de politikaj subkomprenoj, kun usona registaro akre decidita aresti, malliberigi ĉian bandon de ruĝuloj, estas kvazaŭ fari terarmean militon kontraŭ Rusio en ties propa teritorio dum vintro.

Eĉ kiam inter la ĵurianoj ne estis konataj kontraŭkastrismaj ekzilkubanoj, la granda influo kiun ili havas sur la resto de la komunumo estas enorma kaj neevitebla fakto en la vivo de Miamo, urbo kie la esprimo “por Castro” havas la saman efekton kiel la vorto “bombo” en flughaveno.

La prezidanto Bush ripetadis en diversaj okazoj ke li ne respondos al la multaj voĉoj kiuj postulas la finon de la komerca embargo kontraŭ Kubo, se Castro ne liberigus tiujn kiuj, laŭ Vaŝingtono, estas “politikaj malliberuloj”. Bush asertas tion en la sama momento kiam troviĝas en usonaj malliberejoj kvin kubanoj, kiuj kulpas esence ne esti la speco de kubanoj kiu plaĉas al George W. Bush. Se politika malliberulo difineblas kiel iu, kiu sen siaj deklaritaj politikaj konvinkoj kaj amikoj estus libera, do la kvin malliberuloj povas esti konsiderataj politikaj malliberuloj.

Ĉio komencis en septembro 1998, kiam la ministrejo pri justico akuzis 14 kubanojn, kiuj rezidis en la suda parto de Florido, “pro konspirado por kunigi informojn pri la nacia defendo kaj transdoni ilin al eksterlanda registaro, do, al la Kuba Respubliko”, kaj ne registri sin kiel agentojn de eksterlanda registaro.(39) Kvar de la akuzitoj neniam estis kaptitaj, oni pensas ke ili vivas en Kubo. Kvin el la dek kaptitoj, kun tre limigita fido en la usona jursistemo, preferis deklari sin kulpaj por eviti pli pezajn punojn kaj estis kondamnitaj al inter tri kaj sep jaroj da malliberejo.

La justicministrejo de Usono diris ke la agoj de la akuzitoj - kiuj estis kontrolataj ek de la jaro 1995 - estis provo “frapi ĝuste en la koro de la nacia sekureco de Usono kaj demokratia procezo”.(40) Unu el la juĝistoj aldonis ke iliaj agoj “grave endanĝerigis tiun ĉi nacion kaj ties loĝantojn”.(41)

Tiu parolmaniero taŭgas pli por priskribi la atakojn de la 11-a de septembro ol la envere sendanĝeran agadon de la akuzitoj. Por iomete pligrandigi la melodramecan nivelon, la federacia registaro, en la akuzo-dosiero, en publikaj deklaroj kaj en la salono de la tribunalo, substrekis la fakton ke la kubanoj ĉeestis en kunvenoj kaj partroprenis en agadoj de kontraŭkastrismaj organizoj, nomante tion “mallojala partopreno kaj manipulado”.(42)

Tiu strategio estis direktita al la amaskomunikiloj kaj al la ĵurianoj, ĉar evidente ne ekzistas leĝo kiu malpermesas la partoprenon en iu organizo pri kiu oni ne simpatias. Fine, malgraŭ tiuj ĉi provoj de manipulado, la kaptitoj ne estis akuzitaj pro tia krimo.

La kubanoj ne neis siajn agojn. Ilia misio en Usono estis informi ĝustatempe sian landon pri provoj de atencoj, ĉar dum jaroj la kontraŭkastrismaj ekzilkubanoj vivantaj en Usono faris centojn da terorismaj agoj kontraŭ Kubo, inklusive, kiel ekzemple – en 1997 - la lokado de bomboj en luksaj hoteloj en Havano.

Kelkaj ekzilkubanoj estis asignitaj por aperi en la proceso, kiu komencis en novembro 2000, kaj la advokatoj de la defendo pridemandis ilin pri iliaj agadoj. Unu el la atestantoj parolis pri provoj mortigi Fidel Castro-n kaj pri plano fajrigi kubajn busojn kaj mikrobusojn. Surbaze de tiaj respondoj la federaciaj prokuroroj minacis fari akuzojn pri organizitaj krimoj kontraŭ ajna grupo kies membroj farus kompromitajn depoziciojn, kaj la Sekretario pri Defendo deklaris ke se fariĝus depozicioj kontraŭ la membroj de alia grupo, Alpha 66, konsiderata kvazaŭarmea organizo, tiu grupo estus akuzota pro “de jaroj ripetaj atakoj kontraŭ la kuba registaro”.(43) Dum multaj jaroj Kubo plendis pro la fakto ke la usonaj aŭtoritatoj faras kvazaŭ ili scius nenion pri la informoj kiujn ili ricevas el Havano pri la homoj kiuj en Usono financas kaj planas perfortajn agojn.(44) Fakte neniu el la ekzilintoj, kiuj atestis pri la terorisma ago de la grupoj al kiuj ili apartenis, estis akuzitaj.

La arestitaj kubanoj partoprenis kontraŭterorisman agadon – agadon tiom karan al la usona registaro, almenaŭ vorte -, sed ili agis kontraŭ la malĝusta speco de teroristoj. Fakte, kelkaj el la informoj kiujn ili malkovris pri la teroristaj agadoj kaj la ligoj kun la mondo de la drogo de la ekzilkubanoj (aparte la informojn pri bombatencoj en havanaj hoteloj en 1997) estis transmetitaj al la FBI pere de diplomatoj oficantaj en Havano. Supozeble pro tiuj informoj, la akuzo-dokumento mencias la fakton ke la akuzitoj “provis manipuli politikajn instituciojn kaj registarajn oficistojn per misinformado kaj kvazaŭa kunlaborado”(45), kaj prezentas tiel la agadon de la kubaj akuzitoj en la kiom eble plej malfavora lumo.

Unu el la kubanoj, Antonio Guerrero, laboris kiel laboristo en la usona marbazo de Boca Chica, en Florido, proksime de Cayo Hueso [angle : Key West]. La akuzo asertis ke Guerrero ricevis ordonon el Kubo kontroli la enirojn kaj elirojn por detekti “nekutimajn ekzercojn kaj manovrojn kaj ĉian aktivecon kiu indikas preparon al batalo”(46) La advokato de Guerrero, por substreki la malkaŝecon de tiu ago indikis ke iu ajn kiu veturas sur la aŭtoŝoseo US1 povis facile vidi la aviadilojn kiuj forlasis kaj eniris la bazon.(47)

Ke tia ordono estus farita al la kubaj agentoj ŝajnas mirige, ĉar malfacilas diri kio estis pli malverŝajna, ke la usona registaro faros denovan atakon kontraŭ Kubo aŭ ke tiuj kubanoj tiel povis scii antaŭe pri tio.

La FBI koncedis ke la kubanoj ne enpenetris la militbazojn kaj ke la agadplanoj en tiuj bazoj neniam estis “komprenitaj”. “Ili ne sukcesis”, deklaris proparolanto de la FBI. La Pentagono aldonis ke “nenio pruvis ke [la kubanoj] havis aliron al sekretaj informoj aŭ al tiklaj zonoj”.(48)

Tiaj deklaroj, kompreneble ne estis destinitaj por helpi la akuzitojn en ilia defendo, sed por trankviligi la landon pri la nepenetreblo de diversaj sekurec-sistemoj. Sed samtempe la registaro koncedis ke neniu ago nomebla “spionado” estis farita. Tamen, tri el la kubanoj estis daŭre akuzitaj “transdoni al Kubo informojn pri la nacia defendo de Usono [...] kun la intenco, kaj ni havas ĉiujn kialojn por tion kredi, uzi ilin por damaĝi Usonon".(49)

La agentoj de la FBI, kiuj kontrolis la kubanojn dum pluraj jaroj, ŝajnis tamen ne maltrankviliĝi pri la raportoj kiujn tiuj “spionoj” sendis al Havano, kaj ili neniel provis malhelpi la transsendojn. Cetere oni diras ke la FBI arestis la kubanojn ĉar la agentejo timis ke la grupo forlasos la landon post ŝtelo de komputilo kaj de kompaktdiskoj uzitaj de unu el la agentoj, kiuj enhavis informojn pri ilia aktiveco, do, la tuta kontrolo de la FBI estus senutila.(50)

Ekzistas iom pli akceptebla klarigo : la viroj estis arestitaj ĉar ili “laboris kiel neregistritaj agentoj de eksterlanda registaro, Kubo”. Tamen, almenaŭ en la kvin antaŭaj jaroj, neniŭ, en Usono, estis kondamnita pro io tia, sed laŭ tia ampleksa difino de “eksterlanda agento”, la justic-ministro povintus akuzi multajn individuojn esti eksterlandaj agentoj, se en ilia kazo estis la plej eta politika motivo.(51)

Krom la fakto ke la kvin kulpigitoj estis akuzitaj esti neregistritaj eksterlandaj agentoj, ekzistis ankaŭ la listo de ritaj kromaj akuzoj, kiujn ĉiu prokuroro povas facile invoki : falsado de pasporto, de peto de pasporto, falsa identeco, konspiro por trompi la usonan registaron, helpo kaj subteno de unu aŭ pliaj de la aliaj akuzitoj (tiel !), konspiro por spionado kaj krome, por ĉiuj kvin, konspiro kun la celo agi kiel neregistrita eksterlanda agento.

Gravegan akuzon oni faris ok monatojn post la aresto kontraŭ la supozata ĉefo de la grupo, Gerardo Hernández : konspiron por fari mortigon. Temis pri la incidento de la 24-a de februaro 1996, en kiu kuba milit-aviadilo depafis du aviadilojn (el entute tri) venantajn el bazo de Miamo, mortigante kvar civilajn pilotojn kiuj apartenis al la organizo Brothers To The Rescue (Fratoj al Savo). Fakte, la kuba registaro ne faris alie ol kion farus ĉiu alia registaro en la mondo en samaj cirskonstancoj. La aviadiloj troviĝis en la kuba aerspaca teritorio, iliaj intencoj estis malamikaj, kaj la kubaj aŭtoritatoj klare avertis la pilotojn : “Vi estas riskantaj”. Cetere, la kubaj kaj la usonaj aŭtoritatoj antaŭe avertis simile tiujn Fratojn al Savo, kiuj patrolis en la maro inter Florido kaj Kubo serĉante fuĝintojn, pri la risko se ili enpenetras la kuban aerspacon.(52)

José Basulto, ĉefo de la Fratoj al Savo, kaj la pitoto de tiu aviadilo kiu sukcesis eskapi, atestis en la tribunalo ke ili ricevis averton ke Kubo faligos aviadilojn kiuj perfortas ĝian aerspacon.(53) En 1995, Basulto prenis kun si filmiston de la NBC dum tre malalta flugo super la centro de Havano ĉe kio li ĵetis politikajn flugfoliojn kaj religiajn medalojn sur la stratojn, kiuj, en la kazo de la medaloj, povis falante eĉ vundi homojn.liv Basulto, antaŭe longtempa kunlaboranto de la CIA, famiĝis per tio ke iun tagon li pafis obusojn al kuba hotelo plenplena de homoj.(55) Li priskribis iun de tiaj flugoj sur Havano kiel “ago de civila malobeo”.(56) La aviadiloj de lia organizo surflugis kuban teritorion naŭfoje en la du antaŭaj jaroj, kaj iliaj pilotoj ricevis multfoje averton de Kubo ke ili neniam plu revenu, oni faligus ilin se ili daŭre insistus pri siaj “provokaj” flugoj. Eksa esploristo de la usona federacia aviado atestis en la tribunalo ke en la incidento de 1996 la aviadiloj ignoris la avertojn kaj eniris en zonon difinitan “danĝer-zono”.(57)

Alia atestanto, George Buchner, estis emerita kolonelo de la usona aerarmeo kaj iama regiona komandanto de la Komando de la Aer-Defendo de Nord-Ameriko (NORAD). Li citis la transskribojn de la Agentejo pri Nacia Sekureco pri konversacioj inter kuba batal-komandanto kiu troviĝis tere kaj la kubaj pilotoj de la MIG-ĉasaviadiloj, kiuj troviĝis en la aero. Diris Buchner ke la unue menciita asertis ke la du aviadiloj “eniris profunde en la kuban aerspacon” kaj ke la kuba piloto retenis sin ne plu persekutante la trian aviadilon ĉar tio kunprenos lin al la internacia aerspaco.

La konkludo de Buchner kontraŭdiris analizojn faritajn de Usono kaj la Internacia Organizo pri Civila Aviado (kiu bazis sin ĉefe sur la donitaĵoj liveritaj de Usono). Li eĉ aldonis ke la tri aviadiloj estis anoj de unu sama patrolo kaj ke Kubo restis en sia plena rajto ataki ilin - eĉ en la internacia aerspaco - ĉar la aviadilo kiu eskapis estis enirinta la kuban aerspacon, fakto tute ne kontestita de la akuzo nek de la aliaj enketistoj.

“La eksplodilo”, diris Buchner “aktiviĝis kiam la unua aviadilo transflugis la teritorian limon de 12 mejloj. Tio permesis al la kuba registaro uzi sian rajton protekti sian aerspacon”. Li ankaŭ asertis ke la aviadiloj de la Fratoj al Savo neis sian civilan statuson, ĉar ili havis ĉiam la emblemon de la usona aerarmeo kaj ili estis uzataj por ĵeti flugfoliojn en kiuj oni kondamnis la kuban registaron.(58)

Du tagojn post la incidento, The New York Times raportis ke “la oficistoj de usonaj informservoj deklaris ke almenaŭ unu el la usonaj aviadiloj - la ĉefaviadilo kiu sekure reflugis al Florido - kaj verŝjne la tri aviadiloj perfortis la kuban aerspacon”. La altaj usonaj oficistoj interkonsentis kun la kuba registaro pri la fakto ke “la pilotoj ignoris averton kiun faris la aertrafika kontrolturo en Havano”.(59)

Hernández estis kondamnita pro tio ke supozeble li avertis Havanon pri la aviadilplanoj de la Fratoj al Savo.(60) Eĉ se tiu aserto estus vera, la informo pri tio ŝajnus sensignifa, ĉar la Administracio de la Federacia Aviado (FAA)deklaris post la incidento ke post kiam ĝi ricevis la plugplanon de Fratoj al Savo, ĝi transdonis ĝin al la kontrolturo de Havano.(61) Ĉiukaze dum tiu mortiga tago de februaro, kiam la tri aviadiloj trairis la paralelon 24 – do la zonon antaŭ la teritoria limo de 12 mejloj (kiun la kuba registaro, same kiel aliaj registaroj, difinas zono de identigado de la aerdefendo) - Basulto transdonis al la Centro de Aerkontrolo de Havano per radio sian pozicion kaj sian intencon flugi en la sudan parton. Havano, kiu jam estis kontrolanta la flugojn de la aviadiloj, respondis : “Ni informas vin ke la zono norde de Havano estas aktivigita [aerdefende pretigita]. Vi riskas vin flugante sude de la paralelo 24”(62)

Hernández estis akuzita ankaŭ esti informinta Havanon, responde al demando, ke neniu el la kubaj agentoj estis en aviadilo de la Fratoj al Savo dum la enpenetra flugo ; unu el ili antaŭe flugis kune kun la Fratoj al Savo. En la akuzo, tio estis asimilita kun “la volo [...] fari mortigon, do la fakto kontraŭleĝe mortigi homajn estulojn kun antaŭpreparo”.(63)

Fine estis konstatite ke la aviadiloj estis faligitaj pro eniri la kuban aerspacon kun malamikaj celoj, post ignori plurajn avertojn de ambaŭ registaroj. Post surflugo de Kubo fare de la Fratoj al Savo la 13-an de januaro 1996, Castro ordonis al sia aerarmeo faligi ĉian aviadilon kiu kontraŭleĝe lezas la kuban aerspacon.(64) Apenaŭ du semajnojn antaŭ la incidento, usona delegacio de pensiitaj altaj oficistoj revenis el Havano kun la averto ke Kubo ŝajnas esti preta faligi la aviadilojn Cessna de la Fratoj al Savo.(65) Gerardo González do neniel respondecis pro iu el tiuj okazaĵoj, kaj krome estas longa historio de aviadiloj kiuj eliris de Usono por bombadi, mitrali, invadi, murdi, subfosi, faligi armilojn, saboti agrokulturajn kaj industriajn instalaĵojn, inter aliaj agres-misioj.(66)

Laŭ eksmembro de Fratoj al Savo - kiu revenis al Kubo kaj verŝajne estis dekomence kuba agento -, Basulto analizis kun li manierojn enirigi en Kubon eksplodilojn por eksplodi alttensiajn liniojn gravajn por la elektroenergio de la lando kaj planojn por kontraŭleĝe enkonduki en Kubon armilojn por esti uzataj en atakoj kontraŭ kubaj gvidantoj, inklusive de Fidel Castro.(67) En la momento kiam la aviadiloj estis faligitaj, Kubo troviĝis jam 37 jarojn en sieĝostato kaj ne povis esti certa pri la intencoj de tiuj malamikaj pilotoj.

Tamen, Gerardo estis kondamnita pasigi la reston de sia vivo en malliberejo. Ramon Labañino kaj Antonio Guerrero, la laboristo de la usona marbazo, ricevis ankaŭ verdikton de vivolonga malliberejo. Ĉiuj tri estis deklaritaj kulpaj pro konspiro por spionado. Fernando González ricevis punon de 19 jaroj kaj 6 monatoj, kaj René González de 15 jaroj. Ĉiuj kvin estis akuzitaj esti neregistritaj agentoj de eksterlanda registaro kaj esti konspirintaj kun intenco spioni, tiu mire bona argumento por meti iun en la ombron kaj kiu estas la manao de la usonaj prokuroroj. Nur unu el ili ne uzis kontraŭ la akuzitoj la longan liston de fraŭdoj rilataj kun la identec-paperoj.

La plej grandan parton de sia mallibereco la kvin viroj pasigis en izolĉeloj. Post ilia kondamno oni metis ilin en kvin diversajn malliberejojn tra la tuta lando - Pensilvanio, Kalifornio, Teksaso, Viskonsino kaj Kolorado - kio malhelpas ke la homoj kiuj ilin subtenas povu viziti pli ol unu samtempe. Al la edzino kaj kvinjara filino de René González oni neis la vizon por eniri Usonon el Kubo kun la celo viziti lin. La edzino de Hernández jam troviĝis en la flughaveno en Hustono kun ĉiuj dokumentoj, kiam oni resendis ŝin al Kubo, sed antaŭe ŝi estis submetita al kelkaj horoj da humiligoj fare de la FBI.

Nuntempe, Usono estas engaĝita en mondvasta kampanjo, sen limigita daŭro kaj superleĝa, kun la celo detrui la rajtojn de iu ajn homo pri kiu oni povus pensi ke li reprezentas teroristan minacon, sur la bazoj de la plej dubindaj pruvoj, aŭ eĉ sen ajna pruvo.

Sed se la kubanoj - kiuj spertis pli longan kampanjon de teroristaj atakoj kontraŭ ili faritaj de bone konataj teroristoj – faras la plej prudentajn disponojn por protekti sin kontraŭ estontaj atakoj, ili troviĝas antaŭ la realo ke Vaŝingtono malhelpas ilin partopreni en la “milito kontraŭ la terorismo”. Aparte paradoksa afero, des pli ke tiuj kontraŭkastrismaj ekzilkubanoj faris multnombrajn teroristajn agojn en Usono mem.

William BLUM.

NOTOJ

1. Facts on File, Cuba, the U.S. & Russia : A Journalistic Narrative or Events in cuba and of Cuban Relations with the U.S. And the Soviet Union, 1960/63, Novjorko, 1964, p. 56-58.

2. International Herald Tribune, 23-a de oktobro 1959, p. 1.

3. The New York Times, 23-a de oktobro 1959, p. 1.

4. Facts on File, verko cit., p. 7-8 ; The Now York Times, 19-a kaj 20-a de februaro 1960 kaj 22-a de marto 1960.

5. The New York Times, 5-a kaj 6-a de marto 1960.

6. David Wise : “Colby of CIA – CIA of Colby”, The New York Times Magazine, 1-a de julio 1973, p. 9.

7. Raporto pri la enketo postulita de Kennedy sekve al la invado rivelis “ke la celo de la invado mem ne estis renversi Castro-n, laŭ la planintoj. Oni esperis ke la komenca sukceso stimulos ribelon de miloj da kontraŭ-kastrismaj kubanoj. La ŝipoj de la invad-ŝiparo transportis 15.000 armilojn kiuj estis disdonotaj al eventualaj volontuloj”.(U.S. News and World Report, 13-a de aŭgusto 1979, p. 82). Iuj oficiroj de la CIA, inkluzive de Allen Dulles, poste neis la fakton ke ili esperis ribelon, sed eble temis nur pri la deziro kaŝi la embarasan ideologian situacion en kiu ili troviĝis : popolo vivanta sub “komunista tiraneco” rifuzas la alvokon al “libera mondo”.

8. Atakoj kontraŭ Kubo : a) Taylor Branch kaj George Crile III : “The Kennedy Vendetta”, revuo Harper’s, Novjorko, aŭgusto 1975, p. 49-63. b) Facts on File, verko cit., diversloke. c) The New York Times, 26-a de aŭgusto 1962, p. 1 kaj 21-a de marto 1963, p. 3 ; The Washington Post, 1-a de junio 1966 kaj 30-a de septembro 1966 ; kaj aliaj artikoloj de la du gazetoj publikigitaj en la 1970-aj jaroj. ĉ) Warren Hinckle kaj William W. Turner The Fish Is Red : The Story of the Secret War against Castro, Harper & Row, Novjorko, 1981, diversloke.

9. Taylor Branch kaj George Crile III : verko cit., p. 49-63. La artikolo asertas ke pli ol 300 usonanoj partoprenis en la operacio, sed en “CBS Reports : The CIA’s Secret Army”, transdonita la 10-an de junio 1977, verkita de Bill Moyers kaj de George Crile III mem, la eksoficiro de la CIA Ray Clines asertas ke estis interr 600 kaj 700 oficiroj de la usona armeo.

10. The New York Times, 26-a de aŭgusto 1962, p. 1.

11. John Gerassi, The Great Fear in Latin America, MacMillan Publishing Company, Novjorko, 1965, korektita eldono, p. 278.

12. The New York Times, 28-a de aprilo 1966, p. 1.

13. Taylor Branch kaj George Crile III, verko cit., p. 52.

14. The Washington Post, 21-a de marto 1977, p. A18.

15. Warren Hinckle kaj William Turner, verko cit., p. 293, surbaze de intervjuo kun la partopreninto en Ridgecrest, Kalifornio, la 27-an de septembro 1975.

16. San Francisko Chronicle, 10-a de januaro 1977.

17. William Schaap, “The 1981 Cuba Dengue Epidemic”, Covert Action Information Bulletin, Vaŝingtono, n-ro 17, somero 1982, p. 28-31.

18. San Francisco Chronicle, 29-a de oktobro 1980, p. 15.

19. Science (American Association for the Advancement of Science), Vaŝingtono, 13-a de januaro 1967, p. 176.

20. Covert Action Information Bulletin, Vaŝingtono, n-ro 22, aŭtuno 1984, p. 35 ; proceso de Eduardo Victzro Arocena Pérez, Federacia Tribunalo de la Suda Distrikto de Novjorko, transskribo de la 10-a de septembro 1984, p. 2187-2189.

21. Vd ekz-e San Francisco Chronicle, 27-a de julio 1981.

22. The Washington Post, 16-a de septembro 1977, p. A2.

23. The Washington Post, 25-a de oktobro 1969, kolumno de Jack Anderson.

24. Diversloke aperis raportoj pri murdoprovoj ; vd “Alleged Assassination Plots Involving Foreign Leaders : An Interim Report of the Select Committee to Study Governmental Operations with Respect to Intelligence Activities”, 20-a de novembro 1975, p. 71-180, kiu entenas detalan kvankam nekompletan raporton. Pri la intenco bombi la stadionon, vd The New York Times, 22-a de novembro 1964, p. 26.

25. The New York Times, 12-a de decembro 1964, p. 1.

26. The New York Times, 3-a de marto 1980, p. 1.

27. Teroristaj atakoj en Usono :

a) Jeff Stein, “Inside Omega 7”, The Village Voice, Novjorko, 10-a de marto 1980.

b) San Francisco Cronicle, 26-a de marto 1979, p. 3 kaj 11-a kaj 12-a decembro 1979.

c) The New York Times, 13-a de septembro 1980, p. 24 ; 3-a de marto 1980, p. 1.

ĉ) John Dinges kaj Saul Landau, Assassination on Embassy Row, Londono, 1981, p. 251-252 (la atakoj kontraŭ la kubaj celoj en aliaj landoj estas ankaŭ entenataj).

d) Covert Action Information Bulletin, Vaŝingtono, n-ro 6, oktobro 1979, p. 8-9.

28. Pri la eksplodo de la aviadilo, vd :

a) The Washington Post, 1-a de novembro 1986, p. A1, A18.

b) Jonathan Kwitny, The Crimes of Patriots : A True Tale of Dope, Dirty Money and the CIA, Touchstone Books, Novjorko, 1987, p. 379. c) William Schaap, “New Spate of Terrorism : Key Leaders Unleashed”, Covert Action Information Bulletin, Washington, n-ro 11, decembro 1980, p. 4-8.

ĉ) John Dinges kaj Saul Landau, verko cit., p. 245-246.

d) Parolado de Fidel Castro, 15-a de oktobro 1976, transskribita en “Toward Improved U.S.-Cuba Relations”, Comité des Relations Internationales de la Chambre, Apendico A, 23-a de majo 1977.

La malsekretigitaj dokumentoj de la CIA, senditaj al la Naciaj Arĥivoj en 1993 kaj disponigitaj al la publiko. Anoncita en The Nation, Novjorko, 29-a de novembro 1993, p. 657.

29. Dangerous Dialogue : Attacks on Freedom of Expression in Miami’s Cuban Exile Community, p. 26, publikigita de America’s Watch & the Fund for Free Expression, Novjorko kaj Vaŝingtono, aŭgusto 1992.

30. Saml., diversl.. Vd ankaŭ : “Terrorism in Miami : Suppressing Free Speech !”, Revuo Counter-Spy, Vaŝingtono, vol. 8, n-ro 3, marto-majo 1984, p. 26-30 ; The Village Voice, Novjorko, 10-a de marto 1980 ; Covert Action Information Bulletin, Vaŝingtono, n-ro 6, oktobro 1979, p. 8-9.

31. The New York Times, 4-a de januaro 1975, p. 8.

32. San Francisco Chronicle, 12-a de januaro 1982, p. 14 ; revuo Parade (The Washington Post), 15-a de marto 1981, p. 5.

33. The Village Voice, Novjorko, 10-a de marto 1980.

34. The Miami Herald, 16-a de novembro 1997.

35. Associated Press (AP), Tampa, Florido, 16-a de julio 1997.

36. The Washington Post, 5-a de februaro 1998, p. 28.

37. Associated Press, 7-a de februaro 1999.

38. Associated Press, 11-a de februaro 2001.

39. Distrikta Tribunalo de Usono, Distrikto Sudo de Florido, kazo n-ro 98-3493. “Demanda”, 14-a de septembro 1998, paragrafo “Conclusions”. Por la sekvo, “Demanda”.

40. EFE News Service (sidejo en Madrido), kun filioj en Usono), 28-a de marto 2001.

41. The Miami Herald, 18-a de septembro 1998.

42. “Demanda”, paragrafo 7.

43. EFE News Service, 28-a de marto 2001.

44. Vd, ekzemple, The Miami Herald, 28-a de marto 2001, p. 1B.

45. “Demanda”, paragrafo 7 ; vd ankaŭ paragrafon 26.

46. Saml., paragrafo 19.

47. The Miami Herald, 23-a de septembro 1998.

48. The Washington Post, 15-a de septembro 1998 ; The Miami Herald, 16-a de septembro 1998.

49. Distrikta Tribunalo de Usono, Distrikto Sudo de Florido, kazo n-ro 98-721, dua anstataŭa akuzo-dokumento, 7-a de majo 1999, ĉapitro de ĉefa akuzo 2, sekcio D.

50. The Miami Herald, 16-a de septembro 1998.

51. Ministrejo pri Justico [departemento pri justico], Oficejo de justicaj statistikoj, informoj transdonitaj al la aŭtoro John Scalia, fakulo pri statistiko de la Oficejo.

52. Associated Press, 8-a de majo 2001.

53. EFE News Service, 28-a de marto 2001.

54. Carl Nagin, “Backfire”, The New Yorker, 26-a de januaro 1998, p. 32.

55. Jefferson Morley, “Shootdown”, Washington Post Magazine, 25-a de majo 1997, p. 120.

56. EFE News Service, 1-a de februaro 2001.

57. EFE News Service, 1-a de marto 2001.

58. Associated Press, 21-a de marto 2001 ; The Miami Herald, 22-a de marto 2001.

59. The New York Times, 26-a de februaro 1996, p. 1.

60. Associated Press, 5-a de decembro 2000.

61. The New York Times, 26-an de februaro, p. 1. La artikolo ne diras ĉu la transdono estis farita de la Federacia Administracio pri Aviado aŭ de la Brothers to the Rescue.

62. The New Yorker, verko cit., p. 34.

63. Dua anstataŭa kulpiga dokumento, vd la ĉapitron 3 de la akuzo, sekcio A.

64. The New Yorker, verko cit., p. 33.

65. Newsweek, 11-a de marto 1996, p. 48.

66. Jane Franklin, Cuba and the United States : A Chronological History, Ocean Press, Melburno, 1997. Vd la resumon “Planes used against Cuba” : William Blum, Killing Hope : U.S. Military and CIA Interventions Since World War 2, Common Courage Press, Maine, 1995 (vd la ĉapitron koncernantan Kubon).

67. The Washington Post, 27-a de februaro 1996.

Tradukita el la hispana de Maria Julia CÁRDENAS CÁPIRO por Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org

Kompleta enhavo de la libro

- Salim Lamrani : Enkonduko http://mas-eo.org/article104.html

A. Duonjarcento da terorismo

- Howard Zinn : La radikoj de la Kubo-politiko de Usono http://mas-eo.org/article76.html

- Noam Chomsky : Kubo kaj Usono : preskaŭ duonjarconto da teroro http://mas-eo.org/article96.html

- William Blum : La nepardonebla revolucio http://mas-eo.org/article129.html

- Michael Parenti : Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article105.html

- Piero Gleijeses : Kubo, Afriko kaj la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article130.html

- Ignacio Ramonet : Miamo - nesto de teroristoj http://mas-eo.org/article100.html

- Salim Lamrani : La Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo [-http://mas-eo.org/article102.html]

B. La afero de la Kvinopo

- Leonard Weinglass : La proceso de la Kvin Kubanoj http://mas-eo.org/article149.html

- Wayne S. Smith : Trista tago en la historio de la usona justico http://mas-eo.org/article153.html

- Saul Landau : Kvin Kubanoj en malliberejo - Viktimoj de la obsedo de Bush http://mas-eo.org/article176.html

- Michael Steven Smith : La historio de du justic-aferoj http://mas-eo.org/article157.html

- James Petras : La Kvin Kubanoj : kandidatoj por Nobel-premio pri paco http://mas-eo.org/article178.html

- Jitendra Sharma : Veraj batalantoj kontraŭ la terorismo http://mas-eo.org/article179.html

- Ricardo Alarcón : Pruvo de terorismo de Usono kontraŭ Kubo http://mas-eo.org/article175.html

- Gianni Minà : Historio cenzurita de la grandaj komunikiloj http://mas-eo.org/article78.html

- Nadine Gordimer : La homaro kiel reflekto de la justeco http://mas-eo.org/article97.html