Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kio estas revolucio ?
de Fidel CASTRO RUZ  
14a oktobro 2006

En Okcidentaj landoj multas spekuladoj pri kion vere celas la revolucia potenco en Kubo, sen tamen multe okupiĝi pri ties propraj principoj. Jen aŭtenta diro de Fidel Castro pri la revolucio.

Koncepto pri revolucio esprimita de D-ro Fidel Castro Ruz dum sia parolado la unuan de Majo 2000.

“Revolucio estas senco de la historia momento ; ĝi signifas ŝanĝi ĉion ŝanĝendan ; ĝi signifas ankaŭ plenajn egalecon kaj liberecon ; esti traktata home kaj home trakti la aliajn, ĝi signifas liberigi nin mem per niaj propraj klopodoj ; ĝi signifas defii superregantajn fortajn povojn interne kaj ekstere de la socia kaj nacia spacoj ; ĝi signifas defendi moralajn valorojn en kiuj oni fidas je la prezo de kiu ajn klopodo ; estas modesto, altruismo, inteligento kaj realismo ; estas neniam mensogi kaj ne profani etikajn principojn ; estas profunda konvinko, ke ne ekzistas forto en la mondo kapabla malvenkigi la forton de la vero kaj de la ideoj. Revolucio signifas unuecon, sendependon, revolucio estas barakti por niaj revoj pri justeco por Kubo kaj por la mondo, kio estas la bazo de nia patriotismo, nia socialismo kaj nia internaciismo”.

(El la hispana tradukis Amparado Cisnero Rovira)