Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
LA MALVENKO DE ISRAELO EN LIBANO
de Thierry MEYSSAN  
30a septembro 2006

Post kiam li renkontiĝis kun multaj politikaj kaj militistaj libanaj gvidantoj, Thierry Meyssan montras la instruojn de la lasta milito. Laŭ li, la amasaj bombadoj al urbaj zonoj far Israelo kaj ties malvenko fronte al populara gerilo estas nevidita evento depost la bombadoj de Hanojo kaj la venko de la vjetnama popolo kontraŭ la usonaj trupoj.

Fiasko de la"Aerpotenco" ("Air Power")

La atakplanon konceptis interkonsentite la israelaj kaj usonaj staboj. La Pentagono trudis la teknikon de "Ŝoko kaj Teroro" (Shock and Awe) enkadre de la fulmomilito (Blitzkrieg) kutima al Cahal, la israela armeo[1].

Laŭ la usonaj generaloj, jam alvenis la momento por elmontri la "aerpotencon". Depost la 1930aj jaroj, la aerarmeo provas elpruvi ke, sen grunda batalo, amasa bombado povus sufiĉi por konvinki malamikon kapitulaci. Por tio necesus faligi fajran diluvon, kiu formetus la malamikon en malvigleca stato, en ŝoko.

Tiu teorio estis praktikita sensukcese de Usono ĉie ajn en la mondo de sesdek jaroj. Ĉi-foje, oni imagis ke la kompleta kaj sistema detruo de ĉiuj urboj en Sud-Libano instigus la libananojn ribeli kontraŭ la diktatoreco de la Hizbolaho kaj aplaŭdi la familion Hariri.

Jam, post unu tago kaj duono, Cahal estis distranĉinta la vojaron inter la Sudo kaj la Nordo de la lando, iginta la flughavenon de Bejruto neuzebla, detruinta la hidrokarbonprovizojn, blokinta la dokojn de la ĉefaj havenoj kaj trudinta maran kaj aeran embargon. Nur restis vojoj ligantaj la Nordon de Libano kun Sirio, sur kiuj enviciĝis amasoj da rifuĝintoj.

La problemo estas ke la Hizbolaho ne estas diktatoreco sed movado de rezistado kaj solidareco. La bombadoj translokis unu milionon da personoj. La unua kvarono elmigris eksterlanden, la dua rifuĝis en Sirion kaj la cetera duono translokiĝis al norda Libano. La rifuĝintoj ricevis nenian helpon de l’ ŝtato. Male, vivtenis ilin la Hizbolaho helpata de l’ Patruja Libera Movado de la kristana generalo Miŝel Aoun. Kelkaj estis akceptitaj de aliaj rifuĝintoj, palestinanoj, kiuj de sesdek jaroj mizere vivas en faveloj. Tute ne konsiderante la Hizbolahon kiel respondanton de la malfeliĉo kiu atingis ilin, la translokitoj malbenis Cahal-on, kiu ilin frapis, Usonon kiu ĝin armis kaj la registaron Siniora kiu kunlaboris. La plej miriga afero estas ke la Libananoj restintaj dum 34 tagoj en la Sudo sub diluvo da bomboj (proksimume la kvaropo de la Hiroŝima potenco), ne falis en ŝokon. Tian rezistecon kondiĉis ilia antaŭa sperto pri la milito, sed ankaŭ multe ilia instruado kaj enkadruliĝo, eĉ ilia fido. Tute ne perdante la esperon, ili estis sin pretigintaj al longa milito kaj surpriziĝis pri l’ rapideco de sia venko.

Akcesore, Cahal bombadis ekde la dua tago la televidstacion Al-Manar kaj la nacian sidejon de la Partio de Dio [ndt. la Hizbolaho], ambaŭ situitaj en popola kvartalo de Bejruto. Ĉar tiu atako interrompis la programon de Al-Manar nur du minutojn kaj okazigis nenian damaĝon al la organizado de la Hizbolaho, la israela stabo kredis ke la estroj de la televido kaj de l’ partio estis rifuĝintaj en bunkroj sub la ruboj. Cahal, do, daŭrigis dum ses tagoj la bombadojn por findetrui la supozitajn subterajn ejon antaŭ ol konscii, ke tiu ĉi ekzistas nur en la fruktodona imago de la ĵurnalistoj de Fox News. Tiuj bombadoj ruinigis la tutan sudon de l’ ĉefurbo, kiu nun estas nura amaso da ruboj. Tiu pludaŭrigo en la eraro psike profitis al la Hizbolaho, kiu aperis nevenkebla fronte al unu el la plej bone ekipitaj armeoj en la mondo.

La israelaj bombadoj havas nenian komunan mezuron kun la rebato de la Hizbolaho. Cahal utiligis aviadilojn F-15 por ŝuti tapiŝon da bomboj kaj pulvorigi ĉiujn urbojn en suda Libano. Neniam nacio aŭdacis uzi tian specon de bombado en urba zono depost la detruo de Hanojo en 1972 far la "US Air Force" (usona aerarmeo), neniam, ekde tiam, moderna armeo spertis tian malvenkon fronte al gerilo. Koncerne la Hizbolahon, ghi uzis misilojn, kiuj celis nur armeaĵojn, eĉ se la alĝustigo de la artilerio necese atingis civilaĵojn. Estas pruvite ke la libana rezistado detruis militan flughavenon, la ĉefan centron de elektronikaj transsendoj, la ĝeneralan stabon de la norda israela armeo kaj grave damaĝis du armeajn ŝipojn.

De la proklamado pafĉesadon far UNO, kaj tiam ke la Hizbolaho ankoraŭ hezitis pri la taŭga konduto, la libanaj rifuĝintoj estis spontanee rehejmiĝontaj. Duonhoro post la tiom atendita momento, la uzeblaj vojoj de la lando estis ununura trafikŝtopo. Tuj, la rifuĝintoj alvenis tendumi ĉe la ruinoj de siaj loĝejoj, rifuzante simbole forlasi sian teron. Tiu homa fluo trudis la israelajn terarmeojn akceli sian retroiron.

La israela aerarmeo ankaŭ asertas, ke ĝi detruis en 72 horoj la tuton de la lanĉejoj de l’ misiloj Sahar liveritaj de Irano al la Hizbolaho. Tamen, la Hizbolaho certigas ke tio estas tute falsa kaj ke ĝi ankoraŭ povas frapi Tel-Avivon. Tio verŝajnas ĉar, kiam Cahal provis rebombadi Bejruton, Hassan Nasrallah minacis per reagoj kontraŭ Tel-Avivo kaj la Israelanoj rezignis la veton.

La respondeculoj de la Hizbolaho asertas, ke nur unu naŭono de ilia armilaro estis utiligita kaj ke ili kapablas daŭrigi tian militon dum 11 monatoj. La informoj plukitaj surloke montras ke pluraj el iliaj kontraŭtankaj taĉmentoj estis konservitaj rezerve kaj ne partoprenis la batalojn.

Finfine la totala aera superrego de Cahal neniel utilis al ties militaj celoj. La grunda ofensivo tuj fiaskis.

Fiasko de l’ terena ofensivo

Ekde la unua tago, la provo de penetrado per tankoj fiaskis kaj la trupoj devis retroiri. Nu, tradicie, unu el la Cahalaj fortaj flankoj estas ties kapableco al rapida progreso. Tiu unua fiasko estis komprenita kiel trofrua provo. La staboj pensis ke post la malembaraso de l’ tereno per la bombaviadiloj, la teraj trupoj facile purigos la poŝojn de rezistado. La Hizbolaho estis prezentita kiel grupeto de teroristoj disponanta pri 250 aŭ 500 batalantoj kun krudaj armiloj. La proklamoj de Hasan Nasralah, laŭ kiuj la Partio de Dio pridisponis plurajn milojn da trejnitaj batalantoj kaj proksimume 15 000 rezervistojn, estis traktitaj kiel fanfaronaĵoj. Tiun gravegan eraron estigis nur sinpropagando. Neniel necesis kompleksaj spionservoj por taksi la aferon, des pli ke, de jaroj, la Hizbolaho organizis vizitojn de siaj instaloj intence al la komunikilaro por malinstiga celo. Sed la retoriko de la "kontraŭterorisma milito", kiu similigas ĉian patriotisman movadon al fanatikgrupeto, venkis kontraŭ realaĵo konita de ĉiuj. La Hizbolaho estas reto de rezistantoj, kiu formiĝis dum la israela okupacio (1982-2000). Tute konscia pri la fakto, ke la paco neeblos kiel longe la problemo de la israela politika reĝimo ne estos finaranĝita, ĝi dediĉis la lastajn ses jarojn al sinpretigo por novaj bataloj. Ĝi konservis sian sekretan strukturon konstruante politikan kaj parlamentan kroman flankon. Ĝi trejnis siajn membrojn, ambaŭseksajn, por batala disciplino. Ĝi konsistigis imponan armilaron helpe de siaj aliancanoj Siroj, Iranoj, eble Rusoj Sirianoj, Irananoj, eble rusoj.

Ĝi analizis siajn proprajn erarojn dum la antaŭa periodo kaj studis la batalmetodojn de la Israelanoj en Palestino kaj de la Usonanoj en Irako. Ĝi perfekte asimilis la gerilteknikojn kaj ilin ĝisdatigis. Laŭ la teorioj de la libanaj generaloj Amine Houtait kaj Elias Hanna, ĝi inventis formon de gerilo kiu utiligas tute heterogenan ilaron. Tiel, ĝi enfosis telefonojn de kampanjo (ndt. interligitaj per klasikaj dratoj), kies interkapto neeblas kompare kun la bitigitaj komunikoj, samtempe uzante modernegajn infraruĝajn binoklojn por kreskigi la moveblecon de siaj sturmtrupetoj. Do, la Libanmilito ne estis sensimetria milito kontraŭstaranta modernan armeon bone ekipatan al gerilo de nudpieduloj. Dum tiu batalo de la israela Goliato kontraŭ la libana Davido, la malfortulo ne disponis pri nura ŝtonĵetilo, sed ankaŭ pri « RPG-29 Vampire », la plej efika bazuko en la mondo.

La tekniko de l’ « blitzkrieg », kiu permesis la germanan venkon en 1939, atingis sian limon. Ĝi totale baziĝis sur tankoj. Laŭtempe, tiuj lastaj fariĝis pli kaj pli pezaj por rezisti al pli kaj pli efikaj pafiloj. Iuj el tiuj kirasaj monstroj estas hodiaŭ kovritaj per malriĉigita uranio. Ili fariĝis la vundeblaj predoj de la hizbolah-rusaj RPG 29. Krome, oni devas sin demandi ĉu la Libanmilito ne estos la historia signo de la forpaso de la tanko, samkiel la batalo de Azincourt (ndt : en 1415 dum la Centjara milito inter Francio kaj Anglio) signas la malaperon de la kirasa kavaliro. Dume, la israela ministro pri la defendo ĵus anoncis, ke li ĉesis la produkton de la tanko Merkava, ĝisnune konsiderata kiel unu el la plej bona el la tutmondo.

Tragika analizeraro

Sed, transe de la strategio, de la taktiko kaj de la armilado, la plej grava instruo de la Libanmilito estas la valoro de la trupoj. Dum la antaŭaj konfliktoj Cahal sendis unuafronte profesiajn taĉmentojn kaj etendis dum kelkaj tagoj amason da rezervistoj. Tiuj ĉi montriĝis akraj dum la batalo por defendi la havigitajn teritoriojn kaj por konkeri novajn. Sed la tempo pasis. La herooj de la juda Legio kaj de la Haganah mortis. Iliaj nepoj fariĝis la profitantoj de apartisma reĝimo, kiuj ne luktas por hejmlando sed por privilegioj. Ilia milita sperto limiĝas en soldataj ratidmortigoj (ndt : "ratonnades" en la franca slango, tio signifas la pogromoj kontraŭ araboj, alnomitaj "ratidoj") en la palestinaj teritorioj. Ili ne eltenis la alfronton kun patriotisma Rezistado de memstara lando.

Envere, tiu milito ne estis tiu de Israelo kontraŭ Libano, sed de la cionistoj kontraŭ la egaleca idealo. Necesas memorigi tie, ke Cahal ne konsistas el la israela popolo, sed el la juddevenaj Israelanoj por kontraŭbatali la Arabojn eĉ israelaj. Laŭtempe, tiu armeo sin dediĉis ĉefe al la firmtenado ordon, aŭ prefere apartismon. La israelaj kontraŭcionismaj Judoj unue elektis la militrifuzadon kaj la neobeadon. Hodiaŭ ili lokigas sian esperon ĉe la Hizbolaho. Ili transsendis al la libana Rezistado la tutan internan dokumentaron de Cahal, kiu rapide estis arabigita kaj disdonita al la gerilanaro. La batalantoj tiel disponis pri la precizaj priskriboj de la malamikaj trupoj. Informitaj pri la detalo de la hierarkio kaj de l’ komandaj insignoj, ili pafcelis la oficirojn antaŭ ol malaperi.

Tiu kvalito de la informado de la Rezistado, kiu ege malsimilas la mempropagandon de la cionista milita informado, parte eksplikas la surterenan rezultaton. Ceteros la memoro pri Ait Aĉa, ĉe la libana-israela landlimo, kie cento da batalantoj rezistadis dum 34 tagoj kontraŭ la sturmoj de Cahal neniam venkite.

Hassan Nasrallah : samtempe Ho Ĉi Minh kaj Mandela ?

La israelaj kaj usonaj registaroj daŭre prezentadas la konflikton kiel stadion en la « kontraŭterorisma milito », kvankam la populara karaktero de la Rezistado kaj la malvenko de Cahal neas tiun analizon. Siaflanke, la Hizbolaho ĝin prezentas kiel batalon en la milito kiu starigas tiuloke iun egalecan idealon kontraŭ la cionisma ideologio. Tiu politika vidpunkto ĵus elstaris ĉi-tie kaj renversas la disdonon en Proksima-Oriento, okazigante la koleron de la plej ekstremismaj generaloj sine de la stabo de Cahal.

Kvankam neeblas nombri la israelajn oficirojn, kiuj sekrete havas kontakton kun la Hizbolaho, male estas facile taksi la manieron laŭ kiu la Israelanoj sentas la Rezistadon. Opinienketoj elmontris, ke la ĉiutagaj hebrelingvaj elsendoj de Al-Manar estis pli aŭskultitaj de la Israelanoj ol la informbultenoj de iliaj propraj televidoj (1). Ili ankaŭ evidentigis, ke la Israelanoj fidas duoble pli Hassan Nasrallah ol Ehud Olmert por solvi la krizon.

Tute ne estante elradikigita de Cahal, la Hizbolaho fariĝis politika aktoro nevidebla en Israelo, kie ĝi simbolas la finon de la apartismo kaj la starigon de daŭra paco senescepte por ĉiuj popoloj. La israela malvenko

La isreala ofensivo rilatas al kuniĝo da interesoj

- Por la novkonservativuloj regantaj en Usono, kiuj tie agadas kiel estraro, temas pri daŭrigi strategie la rearanĝplanon de la landlimoj de l’ Granda Mez-Oriento kaj forigi taktike la Hizbolahon antaŭ ol ataki Sirion, poste Iranon (2).

- Por la cionisma reĝimo reganta en Israelo, temas pri forpeli strategie la loĝantaron de Sud-Libano, aneksi tiun zonon kaj ties akvon, krei tie Bantuston por la araboj de Cisĵordanio – eĉ Gazao - kaj taktike forigi la Hizbolahon kiel oponanton al la libana registaro de Siniora.

- Por la financa sistemo kies plej elstara reprezentanto en Libano estas la familio Hariri, la detruoj permesas relanĉi la ampleksajn operaciojn de rekonstruado, kiuj ĝin pliriĉigis dum la 1990aj jaroj. Nu, la landlimoj de la Libano ne estis modifiitaj ; la loĝantaro de la Sudo reeniris la teritorion de kiu ĝi estis forpelita ; la Hizbolaho fariĝis la unua politika kaj milita forto de la Libano kaj esenca aktoro de la interna politika vivo en Israelo. Rilate la financajn celojn, la familio Hariri, tute ne kapabla konservi la potencon en Bejruto, riskas perdi la grandegajn bienojn malleĝe akiritaj dum la antaŭaj rekonstruadoj (3).

Ĉiaflanke, la milita ofensivo estas fiasko.

Thierry MEYSSAN.

(Ĵurnalisto kaj aŭtoro, prezidanto de la reto Voltaire.)

Notoj

[1] Vd. notinde The Management of Israeli PR during the Second Lebanon War de la profesoro Udi Lebel, Ben Gurion University.

[2] « Les néo-conservateurs et la politique du “Chaos constructeur” », de Thierry Meyssan, Voltaire, 25an de julio 2006.

[3] Le Pays d’où je viens ("La lando de kie mi venas") de Henri Eddé (Buchet-Chastel, 1997) ; Les Mains noires (La Nigraj manoj) de Najah Wakim (All prints publishers and distributors, 1998) ; Rafic Hariri, un homme d’affaires Premier ministre ("Rafic Hariri, negocisto kaj ĉefministro") de René Naba (L’Harmattan, 1999).

Persona komento de la tradukinto :

- Antaŭe historia kaj « teknika ». La aŭtoro sugestas ke la Libanmilito estos (eble) « la historia signo de la forpaso de la tanko, samkiel la batalo de Azincourt (1415) signas la malaperon de la kirasa kavaliro ».

Necesas aserti ke okazis bataloj kun kirasaj kavaliroj longtempe post 1415, eĉ unu jarcento poste dum la militoj en Italio. Mia amiko Bresler, profesie historiisto, ĵus diris al mi ke eĉ kelkaj trupoj de Napoleono surmetis parte kirasojn (por la brusto).

- Nun pli ĝenerale. La aŭtoro ŝajnas tre por-Hizbolaho. Kiam la aŭtoro asertas ke « la Hizbolaho utiligis misilojn, kiuj celis nur militaraĵojn », tio ŝajnas iom tendancema. Civiluloj mortis en Israelo, eĉ araboj. Tame la rilato inter civilaj kaj militistaj viktimoj estas inversa ol tiu en Libano.

Fakte, en tiu momento kiam ĉiuj traktas tiun movadon kiel integrisma aŭ terorisma la sinteno de Meyssan notinde malsimiliĝas. Ni tamen, kiel progresemuloj, bone priatentu ne tro tordi la bastonon aliflanke. La Hizbolaho estas religie fundamentisma movado iom malproksima al niaj idealoj.

Sed, kiel mi iam asertis, ni ne povas resti neŭtralaj, en ĉiu kontraŭimperiisma movado.

Elfrancigita de Djémil KESSOUS