Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-Bulteno 2006-08-22
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
26a aŭgusto 2006

MSF-Bulteno

La 22-an de aŭgusto 2006

Enhavo

1. La prepara konsultado por la MSF 2007 finiĝas la 30-an de aŭgusto

2. Rezolucioj de la Amerika Konsilantaro en Limo

3. La internacia misio en Libano diskonigas pacdeklaron

4. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

1. La prepara konsultado por la MSF 2007 finiĝas la 30-an de aŭgusto

La prepara konsultado por la MSF 2007 estos finita la 30-an de aŭgusto. La konsultado jam disponeblas en la franca, angla kaj hispana. Por aliri al tiu paĝo, eniru en la teksejon http://consultation.wsf2007.org/ kaj alklaku unu el tiuj lingvoj, butonon kiu troviĝas (por la franca) en la supera dekstra angulo de la ekrano. Tiu konsultado estas la unua etapo de preparado de la programo de la MSF 2007 en Najrobio, Kenjo. La konsultado estas grava paŝo por ellaborado de la programo de la MSF 2007 en Najrobio.

Alklaku ĉi tie por aliri al la kompletaj informoj pri la konsultado : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Alklaku ĉi tie por vidi la plej oftajn dubojn pri la konsultado : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Rezolucioj de la Amerika Konsilantaro en Limo

Ĉiuj precipaj rezolucioj kaj interkonsentoj adoptitaj en la kadro de la Amerika Konsilantaro de la Socia Forumo de Ameriko, realigita en Limo en Peruo, de la 10-a ĝis 12-a de julio, jam disponeblas en la teksejo de la MSF (http://www.forumsocialmundial.org.b...)

Krom la pritaksado de la 2-a ASF/Plurcentra MSF de 2006, de Karakaso, la AK diskutis pri la ofteco de la evento, pri la partopreno en la MSF 2007, Najrobio, kiel pri la funkciado de la AK, de la Funkcia Sekretariejo de la ASF kaj pri la venonta kontinenta evento.

Unu el la ĉefaj difinoj de la kunveno estis realigi la Socian Forumon de Ameriko kun dujara ofteco, konservante fleksiĝemon kiu ebligu adapti tiun difinon al la necesoj kaj la socia dinamiko de la kontinento. Tiel, la tria okazigo de la ASF estos en 2008, en loko ankoraŭ difinota.

La venonta kunveno de la AK okazos en decembro 2006, en Sankta Kruco en Bolivio, kadre de la Socia Pintkunveno por la Integrado de la Popoloj.

3. La internacia misio en Libano diskonigas pacdeklaron

La 14-an de aŭgusto, internacia pacisma misio, konsistanta el parlamentanoj kaj reprezentantoj de la civila socio de pluraj landoj (Filipinoj, Brazilo, Francio, Norvegio, Barato kaj Hispanio) diskonigis deklaron favore al ĉesigo de la militaĵoj en Libano. Aliru al la dokumento en la portugala (http://www.forumsocialmundial.org.b...) kaj en la angla (http://www.forumsocialmundial.org.b...).

La misio vizitis la landon de la 12-a ĝis 16-a de aŭgusto. La precipaj celoj estis : venigi solidarec-ateston al la libana popolo ; kolekti rektajn informojn pri la efikoj de la milito ; pli bone kompreni la politikan situacion de la lando ; kaj aldoni sian apogon al la monda alvoko por tuja kaj senkondiĉa batalhalto en Libano kaj Palestino. Alklaku sur la ligiloj por legi la alvokon en

- Esperanto http://mas-eo.org/article121.html

- la franca http://www.forumsocialmundial.org.b... 

- la portugala : http://www.forumsocialmundial.org.b... 

- la hispana : http://www.forumsocialmundial.org.b... 

- la angla : http://www.forumsocialmundial.org.b...  
- la itala : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Vidu ankaŭ kelkajn raportojn verkitajn de membroj de la delegacio, en la angla :

Walden Bello, Focus on the Global South, Filipinoj :

- Tracing a Trail of Destruction : Report from Lebanon, 13-an de aŭgusto http://www.forumsocialmundial.org.b...

- Bombing till the Last Minute : Report from Lebanon 2 http://www.forumsocialmundial.org.b...

Seema Mustafa, eldonisto de la gazeto "Asian Age" :

- Nasrallah new Arab world hero, Seema Mustafa, from Asian Age http://www.forumsocialmundial.org.b...

- Unbroken spirits fill highways of death 8/13/2006 http://www.forumsocialmundial.org.b...

4. Agendo de la sociaj forumoj en la mondo

- Socia Forumo Ugando, de la 31-a de julio ĝis 3-a de aŭgusto, Ugando

- 1-a Socia Forumo de la Socia Laboro, la 1-an kaj 2-an de septembro 2006, Santiago, Ĉilio

- 3-a Socia Forumo Parana Medio, de la 8-a ĝis 10-a de septembro 2006, Argentino

- 2-a Socia Forumo Junularo, de la 14-a ĝis 16-a de septembro 2006, Parana, Entre Ríos, Argentino

- Unua Regiona Socia Forumo Saguenay-Lac-Sant-Jean, de la 22-a ĝis 24-a de septembro 2006, Séminaire Marie-Reine du Clergé, Métabetchouane, Kebekio, Kanado

- Landlima Socia Forumo. Datoŝanĝo : de la 13-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Ciudad Juarez, Meksikio

- 1-a Internacia Socia Forumo „Praaj Saĝoj“, de la 12-a ĝis 15-a de oktobro 2006, Koĉabambo, Bolivio

2-a Portugala Socia Forumo, de la 13-a ĝis 15-a de oktobro, Almada, Portugalio

- 3-a Forumo de Solidara Kulturo, de la 15-a ĝis 22-a de oktobro 2006, Limo, Peruo

- Socia Forumo Norvegio, de la 19-a ĝis 22-a de oktobro 2006, Oslo, Norvegio

- Mozambika Socia Forumo, de la 6-a ĝis 10-a de novembro 2006, Maputo, Mozambiko

- Socia Forumo Barato, de la 9-a ĝis 13-a de novembro 2006, Delhio, Barato

- Socia Forumo de Portoriko, de la 17-a ĝis 19-a de novembro 2006, Rio Piedras, Portoriko

- Socia Forumo Ĉilio, la 25-an kaj 26-an de novembro 2006, Santiago, Ĉilio

- Socia Forumo Alĝerio, la 14-an kaj 15-an de decembro 2006, Alĝerio

- 5-a Forumo de la Lokaj Aŭtoritatoj, la 24-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo

- Kebekia Socia Forumo. Datoŝanĝo : junio 2007, Kebekio, Kanado

- Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio ĝis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono

- Socia Forumo Magrebo, 2007

Alklaku ĉie tie por vidi la kompletan liston, kontaktojn kaj aliajn informojn (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.b...

Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)

Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road

Poŝtadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya

Telefono : +254-020-386-0745 aŭ +254-020-386-0746

Fakso : 254-020-271-3262

Retpoŝto : socialforum@sodnet.or.ke 

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

Poŝtadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo

Poŝtkodo : 01223-010

Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br

MSF-Bulteno

Traduko/kunlaboro : Petula Guimarães, Vanessa Sigaud Pays et Sheila Saade Traduko al Esperanto (el la franca) : Monda Asembleo Socia -vl