Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La indiano kiu savis la meksikan Respublikon
de José STEINSLEGER  
13a aŭgusto 2006

Merkredo, la 21-an de marto 2001

Inter 1847 kaj 1867 Meksikio travivis kaj suferis ĉion : apogitan apartigadon, imperiismajn invadojn, perdojn da meksikaj teritorioj kontraŭ Usono, marŝipajn blokadojn, intercivitanajn militojn, kiuj faris la nacian identecon kaj la liturgian dramon, kiu je Monto de Kampaniloj ("Cerro de las Campanas"), konsekris la volemon fari veran meksikan landon.

La debatoj pri tio kio estis la 19-a amerika jarcento, ĉiam estos riĉigaj : liberalismo kaj formoj de "nacio-ŝtato", sekularismo kaj konservativismo, civilizacio kaj barbarismo. Tamen, tiuj debatoj estos sterilaj, kiuj relativigas la signifon de la 25-a-n de januaro 1862, kiam Benito Juárez (Huares) subskribis leĝon kiu konsideris "… perfidulo kontraŭ la patrujo ĉiun kiu iamaniere helpus al la eksterlanda interveno".

Tiam, la telegrafo ĵus komencis esti uzata. Tamen, la amerikaj popoloj atentiĝis pri la leĝo. La Kolombia estrarano ekspedis dekreton kiu deklaris Beniton Juárez Bonmeritulo de Ameriko (21/5/1865). Venezuelo petis ordonojn de la meksika juarista militistaro. Bolivio sendis al Meksikio eksterordinaran mision por prezenti sian solidarecon al "glora kavalireculo de tuta Ameriko". Bonaero aranĝis mesojn je la memoro de la meksikanoj falintaj je la defendo de la meksika ŝtato Puebla, gvidita de Ignacio Zaragoza, (meksika juarista soldato kiu defendis Puebla-n kontraŭ francanoj je 1862). La Ĉilia Unuiĝo Amerikana donacis 513 pundojn por la meksikaj sangaj hospitaloj.

Tiaj estraranoj ne estis necese popolemaj, demokratiemaj, socialismemaj aŭ revoluciemaj. Sed, diference de nuntempo, ili kredis je la neceso kontraŭi imperiismon. Ne aŭdante la kontinentan proteston, senatoro Nye, de Vaŝingtono, proponis "solvi geografie kaj estetike" (tiel) la problemojn de la suda najbaro (Meksikio), aneksante en Usonon tutan Meksikion favore al la "simetrieco" (tiel) de Meksikio (1866).

La pojekto ne estis nova. En la mapo desegnita de vaŝingtonaj kartografiuloj je 1812, ni vidas la meksikajn teritoriojn de Teksaso, Nova Santandaro, Koajuila, Nova Meksikio kaj parto de Nova Vizkaja kaj Sonora. Teritorioj kiujn Usono aneksis en sian teritorion je 1848, kaj la mapo inkludis Kubon, "… necesa posedaĵo por la defendo de Florido kaj de Golfo de Meksikio" (Thomas Jefferson, 1807).

Dum la 13-a de januaro 1845, asertante ke Meksikio "… vundis la limojn de Usono, invadis nian teritorion, kaj vundis usonanojn ene de usona teritorio", la prezidento James Polk aprobis la militon kontraŭ Meksikio, kiu komencis en Palo Alto (Kalifornio) kaj finis en Churubusko kaj en la Arbaroj de Chapultepek. Meksikio perdis la duonon de sia teritorio kaj la prezidento Polk notis en sian taglibron : "Mi petus pli."

Tiu "pli" inkludis la istmon de Tehuantepek. En sia libro, "La mito de Monroe", la historiisto Carlos Pereyra (Meksikio, 1871-1943) esprimis ke tri entreprenoj luktis por la ekspluatado de la istmo : tiu de Vanderbilt, tiu de Morgan kaj Garrison, kaj tiu de Jospeh White, unua apoganto de la nomata "istma komunumo" (1849). Verkis Pereyra : "La prezidento James Buchanan metis sian rigardon sur Tehuantepek-on kaj Mazatlano-n por intermara trafiko, kaj sur Kubon por la ekspansio."

La negocoj de la komenca modernismo postulis la apogon de separatismo. Januare 1849, la meksika Konsulo en Havano atentigis sian registaron ke, celante tion, usonaj agentoj envenis en Havanon por iradi al meksika urbo Tampiko.

Tiel estis ke, junie de la sama jaro (1849), estis publikigita en Brownsville "unuanima deklaracio de sendependeco de la sep ŝtatoj meksikaj de la Patrina Montoĉeno de Meksikio" (Sierra Madre de México). Du monatojn poste, la kolonelo White, kiu luktis en la milito de kastoj en meksika ŝtato Jukatano, aranĝis en Nov-Orleano ekspedicion de 540 homoj por invadi meksikan ŝtaton Tamaulipoj-n.

Februare 1852, Gastón de Rousette de Boulbon elŝipiĝis je unua fojo en meksika urbo Guajmas. Je la placo de Hermisillo, la aventuristo ["filibustero"] proklamis la "sendependencon de Sonora", sed oktobre de la sama jaro li estis venkita kaj malliberigita de la generalo Miguel Blanco, kaj sendita al Kalifornio.

En tiu kunteksto, estis redaktita la legenda kaj terura Traktato Mac Lane-Ocampo de 1853, jaro kiam Meksikio havis kvar prezidentojn. La unua artikolo de la traktato diris : "… la Meksika Respubliko cedas ĉiame al Usono, al ties civitanoj kaj varoj, la rajton transiri tra la Istmo de Tehuantepek, de maro al alia maro, tra ĉiu ajn vojo kiu nuntempe ekzistas aŭ kiu ekzistos, kiun uzas la du respublikoj kaj ties civitanoj…"

La 5-a artikolo diris : "… se je iu tempo estus necese uzi militistan perforton por sekurigi kaj protekti la personojn kaj posedaĵojn kiuj pasas je tiuj vojoj supre menciitaj, (la Meksika Respubliko) uzos la necesan perforton por tio… ; sed se pro ajna kaŭzo ĝi ne faras tion (uzi militistajn fortojn por la ’sekureco’ de la personoj - kaj per ’personoj’ ili celas usonanojn), la registaro de Usono … povos uzi tian perforton por tiu kaj ne por alia celo..."

La 6-a artikolo de la traktato diris : "La Meksika Respubliko cedas al Usono la simplan rajton transigi siajn trupojn, militajn ekipaĵojn kaj militilojn… tra la Istmo de Tehuantepek…"

Samtempe, la usona gazetaro komencis paroli pri plena milito kaj pri aneksado de Meksikio kaj Centrameriko. Je la 2-a de majo 1853, la usona gazeto United States Review of Washington esprimis la kialon : "La arĝento por mono neniam abundos en Usono, se ĝiaj sudaj limoj ne inkluzivas la mineral-kuŝejojn de centra Meksikio, nun okupatajn de popolo kiu ne konas au ne ŝatas ĝiajn valorojn… Ne estas malproksima la tago kiam la suda iniciato iros en tiajn regionojn, kiuj apartenas al ĝi, ... pro la bone funditaj kaj legitimaj rajtoj de la industrio kaj inteligento…"

Julie 1854, ĉekape de 400 usonaj kaj alinaciaj dungosoldatoj, Gastón klopodas denove sendependigi la meksikan ŝtaton Sonora, sed estis malliberigita kaj mortpafita de generalo José María Yáñez, milita komandanto de la placo. Je la 3-a de novembro, la kuracisto kaj sklavisto William Walker elŝipiĝis en la meksika urbo La Paz kaj januare 1855 proklamis la "Respublikon de Malalta Kalifornio" kaj la "Respublikon de Sonora".

Venkita de meksika militistaro, Walker revenis en Kalifornion, kie ĵurio absolvis lin, kaj li estis proklamita heroo de jubila amaso. Januare 1858, dum la aventuristo Henry Crabb klopodis denove okupi la meksikan ŝtaton Sonora, farmista asembleo kunsidita en Double Springs (Luiziano), konsentis "ekstermi la meksikan rason".

La pirataj invadoj ne rifuzas la diplomatan vojon. Junie 1858, Usono petas trafikajn kaj komercajn avantaĝojn en havenoj kaj fervojoj de Istmo de Tehuantepek. La misioj de Frosyth, Churchwell kaj Mac Lane, klopodas trudi al prezidento Benito Juárez ke li cedu al Usono Malaltan Kalifornion kaj la rajton transiri, kaj aliajn avantaĝojn ene de Istmo de Tehuantepek, kontraŭ agnosko de la meksika registaro.

Antaŭ la Kongreso, la prezidento Buchanan aludas la eblon aneksi la tutan meksikan teritorion, "detruitan landon, drivantan, pro la impulsoj de diversaj grupoj", kaj proponas etendi "serveman manon por savi Meksikion."

La 15-an de junio 1861, Benito Juárez fariĝas prezidento de Meksikio je dua fojo kaj la meksika Kongreso decidis suspendi dum du jaroj la pagon de eksterlandaj ŝuldoj kun la motivo ekzameni ties validecon.

Tiu decido kaj la komenco de la usona intercivitana milito, estis uzataj de la eŭropaj potencoj. Hispanio, Francio kaj Britio, akordiĝis pri kuna ago por preni en sian posedon la meksikajn havenojn kaj doganejojn kiel garantion kontraŭ pago de la meksika ŝuldo.

Vaŝingtono ankaŭ serĉis sian parton. Junie 1862, la ŝtat-sekretario Wiliam H. Seward, proponis ke Usono pagu iom de la meksika ŝuldo trijare, kontraŭ konfisko de meksikaj publikaj teritorioj de Malalta Kalifornio, Chihuahua kaj Sinaloa.

Laŭ la imperia logiko de la 21-a jarcento, oni ne uzas la verbon "aneksi", jam neuzata pro manko de utileco okupi teritoriojn perforte. Sed tio pri "simetrio" de senatoro Nye, restas aktuala. Ion tian ni vidas ni vidas venontan monaton dum la pintkunveno en Kanado la regantoj subskribas senhezite la Akordon pri Libera Komerco de Ameriko (ALKA) kiu ebligas ke en la nomo de "libereco" Meksikio kaj Latinameriko senfine dispeciĝu.

Hodiaŭ (21-a de marto) estas datreveno de naskiĝo de Benito Juárez (21/03/1806). La datrevenoj, kiujn ni hodiaŭ memoras, ne estas senvaloraj datoj. Malgraŭ klopodoj de "amuzemaj" historiistoj, la historio de nia memrespekto estas ankoraŭ tute ne kuirita aŭ eĉ digestita.

Isidro Fabela nomis Beniton Juarez "la granda indiano kiu savis la Respublikon, ĉar li havis la unuaniman apogon de la meksikaj liberaluloj…" La epoko kaj pensado de Benito Juárez povas esti vidataj kiel tertremoj de la pasinta historio. El lia spirito kaj lia celo naskiĝas la venontaj taskoj.

Fonto : Meksika ĵurnalo "La Jornada" (La Taglaboro)

http://www.jornada.unam.mx/2001/03/...

Traduko : Luis Kordova Arejano, profesoro de E-o kaj Internacia Juro, UNAM. luisesperanto@gmail.com