Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Pri Fidel
de Ernesto CARDENAL  
13a aŭgusto 2006

Okaze de lia okdekjariĝo la 13-an de aŭgusto 2006

Ernesto Cardenal (Nikaragvo), katolika pastro, Teologio de l’ Liberigado

12-an de aŭgusto-2006

Por tiuj kiuj konatiĝis kun Fidel Castro (kaj tiuj kiuj ni karas kaj admiras lin) estas malfacile fari rakonton pri li. Ĉar kontraŭe al tio kion povas pensi tiuj kiuj nur konas lin pere de ĵurnaloj (la plejmulto kontraŭ li) ne estas persono simpla por difini, sed tre malsimpla.

Antaŭ ĉio ni devas diri ke li estas genio. Sed ne nur unu genio, sed multaj genioj.

Unue li estis gerila genio. Poste estis unu el la plej grandaj ŝtatistaj genioj je sia tempo, elstarante el ili ĉiuj pro sia saĝa rego dum multaj jaroj, aŭ se vi volas tre sukcese, alfrontante al la plej granda potenco de la mondo je tro malsimilaj kondiĉoj.

Ni devas aldoni ke li estas oratora genio, mi dirus ke ne nur estas unu el la plej grandaj genioj de sia tempo, sed de la homara historio. Estas mirinda vidi kiel li amuzigas sian aŭdantaron, en Kubo kaj en iu ajn lando, parolante dum horoj kaj horoj, sen havi la paroladojn verkitajn kiel faris Demosteno, kaj foje sen ke ili estas preparitaj, plene ne-antaŭaranĝitaj. Malsimile al siaj rivaloj la usonaj prezidentoj , kiuj laŭ Gore Vidal ne povas verki siajn paroladojn se ili ne havus iujn kiuj verku ilin, kaj foje ankaŭ ili ne povas legi la paroladojn verkitajn.

Fidel estas ankaŭ genio je tre multaj aliaj konoj. Li profundas pri agrikulturo, medicino, ekonomio (eble li estas la plej granda monda fakulo pri eksterlandana ŝuldado), elektroniko, energio, kaj multaj aferoj pli.

Gabriel García Márquez diris al mi pri la precizeco kaj profundeco kiel Fidel analizas matene romanon de li (GGM) kiun ĵus legis dum la pasinta nokto.

Je kelkaj jaroj antaŭe li decidis studi la Teologion de l’ Liberigado, pri kiu li nenion sciis, kaj iuj teologoj pri tia teologio diris al mi kiel li estis fakulo pri la afero.

Mi povus aldoni ke li estas genio pri memoro : mi mem estas atestanto kiel pri neplenumita temo pri kiu li parolis kun mi antaŭ 10 jaroj, li denove parolis kun mi pri la afero post tiuj 10 jaroj (kaj li vidas tre multajn personojn).

Estas ankaŭ fama lia facileco memori nombrojn kaj fari rapidegajn matematikajn kalkulojn.

Kiel homo kiu foje rilatis kun li persone, mi povas atesti ke li estas mirinda persono : karema, dolĉema voĉo, ĝentilema, kaj ankaŭ tenerema. Facile rilatas kun ĉiuj ekde la komenco. Li estas sprita, kaj vi facile ridas kun li…

Tio ĉi esprimas ke por la kuba popolo li estis necesa persono, kiu regis multe da tempo (ne per perforto, ĉar li ne regas perforte) kaj ke li havu nekalkulitan popularecon. Kaj ankaŭ ke li havu la malamikojn kiujn li havas.

Fonto : http://www.granma.cubaweb.cu/seccio...


Esperantigis : Lic. Luis L. Córdova Arellano Facultad de Derecho-Mexicali-UABC-DF-UNAM Diplomado en Psicologia Holokinética por la AIS (RSM), Mexico-AC Profesor de Derecho Internacional Público y Esperanto-UNAM Email : luisesperanto@yahoo.com, Tels. 044 55 + 22 56 37 52 y (01+55) 5661 4080 Es necesario para la humanidad que la Percepcion Unitaria penetre la cultura http://www.percepcionunitaria.org