Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Internacia alvoko al tuja kaj senkondiĉa batalhalto
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
13a aŭgusto 2006

Ĝisdatigita la 13/08/2006

Internacia alvoko por tuja kaj senkondiĉa batalhalto

Hodiaŭ, la 30-an de julio, nova masakro estas farita en Libano : pli ol 60 civiluloj, de kiuj 37 infanoj, mortis sub israelaj bomboj, en la urbo Kana, dum ili dormis en ŝirmejoj. Ili mortis ne malproksime de la granda tombejo kun la korpoj de 106 civiluloj brule pereintaj dum israela atako en aprilo 1996, en ŝirmejo disponigita de UN-kontingento.

Reage al tiuj teruraj novaĵoj, la sola sana decido tuj farenda estas tiu de batalhalto.

La batalhalto ebligos ke la humana helpo atingu la senkulpajn viktimojn, ke la korpoj povu esti enterigitaj anstataŭ esti vorataj de hundoj, kaj ke ĉiuj subkuŝantaj problemoj estu intertraktotaj kaj, eventuale, solvotaj. Pli da viktimoj povas nur krei pli da malamo.

En ĉi-lastaj tagoj, la Eŭropa Unio, Usono kaj Britio promesis al Libano helpi ĉe rekonstruado de ĝia infrastrukturo kaj humanan helpon por la 80 mil homoj delokitaj de la "humanaj koridoroj", sed ili ĉesis postuli tujan batalhalton. Tio kuraĝigis Israelon daŭrigi sian "mision" cele al trudi unuflankan solvon por senarmigi la Hizbolahon. En tiu sama logiko, la Hizbolaho povus do argumenti ke ĝia misio konsistas en validigo de la diversaj rezolucio de la Sekurec-Konsilio de la UN, kiu postulas de Isrealo retiri sin el la okupataj palestinaj teritorioj kaj realigi la rajton je reveno de la palestinaj rifuĝintoj.

La 27-an de julio, la israela ministro pri Justico, Haim Ramon, diris ke Israelo donis sufiĉe da tempo al la civiluloj por forlasi Sud-Libanon. "Ĉiuj kiuj troviĝas nun en Sud-Libano estas teroristoj iel aŭ alie ligitaj kun la Hizbolaho", diris li al la BBC. La sama strategio estas aplikata, en la lastaj tagoj, en la Gaza-strio, kie oni postulas de la loĝantaroj de la rifuĝinto-tendaroj kaj de ties ĉirkaŭaĵo forlasi sian domon. Tio prezentas malkaŝan kolektivan punon por ĉiuj loĝantaroj.

La reciproka akrigo de la perforto en Libano ne povas esti solvata unuflanke kun memklarita ĝusteco de kia ajn koncernata parto. Paco intertraktiĝas inter malamikoj, ne kun la amikoj. Kaj la unua paŝo por ĉia intertraktado estas batalhalto. Aŭ ĉu ĉiu infano devas morti por ke ĝi ne elkresku kiel "teroristo" ?

Lastan jaron, la angla ĉefministro defendis ke en la mandato de la UN estu enmetita "la respondeco protekti la loĝantarojn kontraŭ genocido, militkrimoj, etna purigado kaj krimoj kontraŭ la homaro". Hodiaŭ, la UN, la Eŭropa Unio, Usono kaj Britio fiaskis en sia respondeco protekti libanajn kaj palestinajn infanojn. Kaj eĉ en klara kondamno de la lastaj israelaj krimaĵoj.

La internacia civila socio kaj la sociaj movadoj levas sian voĉon kaj mobiliziĝas en la tuta mondo, ne nur por esprimi sian neĉeseman solidarecon kun la libana popolo, sed ankaŭ por starigi internacian baron kontraŭ la tutmonda milito kaj la rekoloniigo de la mondo.

Ni postulas :

- Tujan kaj senkondiĉan batalhalton, en Libano kiel en la Palestinaj Okupataj Teritorioj !

- Plenumado de totala suvereneco por Libano kaj de naciaj rajtoj de la palestinaj popoloj !

- Neinterveno de la armeo de la NATO en libana teritorio !

Ni apogas la alvokon lanĉitan de la delegacio de internacia solidareco kun Libano, por internacia tago de protestado kaj solidareco, por la 12-a de aŭgusto 2006.

La retaj aliĝoj fareblas en la teksejo :

http://www.petitiononline.com/98b66... kaj http://www.choike.org/nuevo_eng/firmas/

aŭ per sendo al la sekvaj retpoŝt-adresoj : mikaic@alt-info.org kaj annd@annd.org

Organizaĵoj

Michel Warschawski, Anti-war Israeli Coalition Ziad Abdel Samad, ANND - Arab NGO Network for Development, Lebanese member coordination from Lebanon All India Peoples Science Network Walden Bello, Focus on the Global South Elisabeth Gauthier, Espaces Marx / Transform ! Christophe Aguiton, European Marches Against Unemployment / WSF IC Nicola Bullard, Focus on the Global South / WSF IC Gustave Massiah - Alternatives Internationales ATTAC-Brasil, member of WSF International Council Network for Social Justice and Human Rights (Rede Social de Justiça e Direitos Humanos), Brazil REMTE (Latinoamerican Network of Women Transforming the Economy / Red Latinoamericana Mujeres Transformando la Economia) ALAI (Agencia Latinoamericana de Información) Ubuntu Forum Secretariat, participant of the WSF Habitat International Coalition (HIC) IBASE, Brasil, member of WSF International Council International Alliance of Inhabitants Third World Network Network Institute for Global Democratization (NIGD) Central Única dos Trabalhadores (CUT), BRASIL LGBT South-South Dialogue / Dialogo Sur-Sur LGBT Articulacion Feminista Marcosur Social Development Network, Kenya, a member of the WSF International Council Attac Vlaanderen (Belgium) Karamat Ali, WSF Karachi Organising Coommittee, and Pakistan Peace Coalition. Abong - Brazilian Association of NGOs / Associação Brasileira de ONGs Jubilee South Asia Instituto Paulo Freire Red Afrolatino-americana e Afro-Caribenha de Mujeres MST - Movimento dos Trabalhadores Rurais Sem Terra, Brasil CLACSO - Consejo Latinoamericano de Ciencias Sociales REPEM, Red de Educación Popular Entre Mujeres de América Latina y el Caribe ARCI, member of Italian Working Group for WFS Red Nacional Género y Economía (de México) Palestinian grassroots Anti-Apartheid Wall Campaign Nova, Centre per a la Innovacio Social Cheri Honkala, the National Coordinator of the Poor People’s Economic Human Rights Campaign (PPEHRC)/Campaña de los Pobres por los Derechos Humanos Económicos Grassroots Global Justice The International Council for Adult Education - ICAE FAMES (Forum des Femmes Africaines pour un monde de l’Economie Solidaire) Encuentros Hemisféricos contra el ALCA Convergencia de los Movimientos de los Pueblos de las Américas (COMPA) Centro Memorial Dr.Martin Luther King Jr., Habana, Cuba Social Watch Transnational Institute Habitat International Coalition-Latin America Regional Office (HIC-AL). CADTM (Committee for the Abolition of Third World Debt) Central de Trabajadores Argentinos (CTA) Mesa Nacional del FSM en Argentina (seis comités locales) Organización Continental Latino Americana y Caribeña de Estudiantes Tavola della Pace (The Peace Roundtable), member of the IC of the WSF The Pakistan Institute of Labour, Education and Research, Karachi. INESC (Brazilian Institute of Social and Economic Studies) Foundation for Media Alternatives Ciranda Internacional da Informação Independente / Internationl Ciranda of Independent Information TWN-Africa Peruvian Committee of Support to Global Call against Poverty Regina Soares Jurkewicz, Red Latino americana de Católicas por el Derecho a Decidir - Brasil Jorge Carpio, Foro Ciudadano de Participación por la Justicia y los Derechos Humanos, Argentina Middle East Peace Now of Minnesota, St. Paul, MN, USA, Florence Steichen, president Pax Christi Minnesota, St. Paul, MN, USA, Florence Steichen, coordinator Akshara Centre, India Tamilnadu Women’s Collective, India Focus on The Global South Arci Attac Italia Associazione Per La Pace FIOM-CGIL Libera World Women March-Italy Carta-Cantieri Sociali Rete Lilliput Sin.Cobas Un Ponte Per Action For Peace Italy Forum Sociale Ponente Genovese Terre des Hommes Social Agenda Working Group,Thailand Global Policy Forum. Observatorio da Cidadania - Brasil, Fernanda Carvalho Action for Economic Reforms Associação Latino Americana de Combate a Miséria e a Violência-ONGD Red de Salud de las Mujeres Latinoamericanas y del Caribe, RSMLAC / Latin American and Caribbean Women’s Health Network, LACWHN Intervozes - Coletivo Brasil de Comunicação Social Southen Africa Human Rights Non Governmental Organizations Network Tanzania Chapter Lebanese Women Council Down Lebanese Court Of Women Minar Pimple (MDG campaign) Sunie Arima/Action Aid International Karine Lacasse, Alternative, Canada Mohamad Noman Jalal/Bahrain Center For Studies And Research Graciela Rodriguez/EQUIT Coordinator and IGTN Global Coordinator Fátima Mello/Brazil-Director-FASE Atila Roque/Brazil-INESC Driss el Yazami/FIDH Mohamed Zeidan/Arab association for Human rights-Israel Yao Graham/TWN Africa secretariat-Ghana Ana Agostino/ ICAE-International Council for Adult Education-General Secretariat/Uruguay Simon Stocker/Eurostep Anriette Esterhyusen/APC Nadim Center, Egypt Egyptian Association Against Torture, Egypt Tadamoun Wa Tanmya/Lebanon Fronteers Center/Lebanon ATTAC Lubnan Sameer Jarrah/ Arab World Center for Democratic Development Askapena (Basque Country) Marco Berlinguer/ Transform ! Italia Giampiero Rasimelli/Tavola della Pace SILAKA, Camboja World March of Women Rede Dawn Elizabeth Robinson, AMARC Projet K Network, Italy Europe solidaire sans frontières (ESSF) Abu Rayhan Al-Beeroonee, Chairperson & Ceo, Shelter For The Poor, Dhaka,Bangladesh Centre de Recherches Populaires pour l’Action Citoyenne (CERPAC) from Senegal Red de Artistas e Intelectuales En Defensa de la Humanidad (Capítulo Cubano) Forumambientalista, Italia Associazione giuristi democratici, Italia Brazilian Justice and Peace Commision/ Comissão Brasileira de Justiça e Paz da CNBB, Brasil ALOP (Asociación Latinoamericana de Organizaciones de Promoción) CONSEU

Individuoj

Amanda Soares de Brito, estudante, Londrina - PR, Brasil Martha de la Fuente, profesional y feminista, Argentina/Holanda Elsa Drucaroff, argentina. Alejandro Horowicz, argentina. Rodolfo Panizza, Médico, Uruguay Alicia Guerra Claudia Mauri, Casa de la Mujer, Argentina Eva Hanfstaengl, Germany Moriana Hernández, CLADEM, Uruguay Chikako Nishiguchi/Japan Valeria Bismar Illena rivera/Venezuela Jean Kasaparbauer/US citizen, Caucasian-German Hadi Bismar/Lebanese Canadian Eva Efried Leander/IGC Jean Marie Kraemer/Lebanon Rafic Baddoura/medical doctor Leila Sharaf/Jordanian senate Martin Kohr/Third World Network Shirley Walters/Cape Town- South Africa Yvonne Underhill-Sem, Cook- Islands/New Zealand Lea Maria/journalist from Rio de Janeiro, Brazil Jorge Beloqui/Maths Professor at the University of São Paulo Chola Mtonga/Zambia Professor Vijay Naidu/Director, Development Studies-Institute of Geography-School of Earth-Sciences-Victoria University-Wellington Mariama Williams/Jamaica Noji Matutu/Johannesburg -South Africa Charaf Ahmimed/IDRC-Canada Aida Seif El Dawla/Egypt Suzan Fayad/Egypt Magda Adly/Egypt Maha Youssef/Egypt Mona Hamed/Egypt Ragia El Gerzawi/Egypt Amal Abdel hamid/Egypt Ashgan Abdel Hamid/Egypt Laila Soueif/Egypt Lamis Nakkash/Egypt Haroon Rasheed/Canada Alia Moubayed/Lebanon Mona Ahmad Ali Pooja Gehi Sujata Moorti John Ishvaradas Abdallah Alessandra Ceregatti - Brasil Patrícia Giuffrida - Brasil Noemia B. Giuffrida - Brasil Subhash Lomte Shalini Gera Rini Bhattacharya Mehta Raja Swamy Indira Ravindran Lisa Armstrong Shefali Chandra Prabir Purkayastha Vijay Prashad Prasenjit Bose Kiran Chandra Pavani José Eduardo Camargo, jornalista, Brasil Githa Hariharan Tabeer badar Rahul Roy Mark Randazzo, USA Marcelo Luís Prudente do Amaral, Brasil Márcia Carolina Macedo, Brasil Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann), Francio


Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl