Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Irano kaj Sirio en la Liban-milito
de Denis BOUCHARD  
11a aŭgusto 2006

Respondoj de Denis Bauchard, specialisto pri Mez-Oriento ĉe la Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj (IFRI), en babilejo de Le Monde, ĵaŭdon, la 10-an de aŭgusto 2006, je la 10-a horo :

Léo : Kiuj ligoj ekzistas inter la Hizbolaho kaj Irano ?

Denis Bouchard : Tiuj ligoj inter la libanaj ŝijaistoj kaj Irano estas tradiciaj. Unuavice, religiaj ligoj, ĉar Irano estas la granda ĉijaista lando en la islama mondo. Certa nombro da ŝijaistaj intelektuloj estis formita en Irano, ekzemple Nasrallah, kiu faris parton de siaj studoj en Ĥomo. Sed certas ke krom siaj naturaj parencecoj, ekde la 1980-aj jaroj Irano donis al la Hizbolaho, kiu tiam formiĝis, tre gravan politikan, sed ĉefe loĝistikan subtenon, per liverado de altteĥnikaj armiloj kies amplekson oni antaŭ nelonge malkovris, ankaŭ kun gravaj financadoj, kies alteco estas sendube je plurmilionoj da dolaroj. La ligoj inter la ambasadejo de Irano en Bejruto kaj la Hizbolaho estas densaj. Same, sine de la gvida konsilantaro de la Hizbolaho estas la partopreno de du irananoj de la ambasadejo. Fine, Irano kontribuis al trejnado kaj formado de batalantoj de la Hizbolaho. Do, tiuj ligoj estas densaj kaj fortaj, kaj cetere ne estas kaŝitaj. Dum la paradmarŝoj de la Hizbolaho videblas fotoj de Ĥamenej [la supera Gvidanto de la Islama Respubliko], ekzemple.

Tio ne signifas ke la Hizbolaho agas nur laŭ ordonoj de Teherano. La Hizbolaho havas sian propran agendon, siajn proprajn celojn. Sed certas ke por ĉiuj gravaj decidoj ĝi bezonas verdan lumon de Teherano, kaj en malpli granda mezuro de Damasko. Tiuj rilatoj estas do komplikaj. Ne estas certe ke la ekfunkciiga ago de la israela interveno, la forkonduko de du soldatoj, estis decidita en Teherano. Aliflanke, la uzado de misiloj liveritaj de Irano, la elekto de la celoj, verŝajne okazas nur kun konsento de Teherano. Temas do pri evidentaj ligoj, sed multe pli kompleksaj ol kion oni kutime diras.

Maroun : Ĉu la rolo de Irano estas eble pli grava ol tiu de Sirio en la nuna konflikto ?

Denis Bouchard : Malfacilas respondi al tiu demando. Aktuale, Irano estas pli „voĉa“ ol Sirio. La iranaj gvidantoj, la prezidanto aŭ la ministro pri eksteraj aferoj, parolas, kaj Sirio estas pli diskreta kaj evidente pli prudenta rilate Israelon. Tamen estas certe ke la Hizbolaho ĝuas la subtenon samtempe politikan kaj loĝistikan de Irano kaj de Sirio, ĉar tiuj du landoj ludas gravegan rolon en la ĝisvenigo al la Hizbolaho de rimedoj por daŭrigi ĝian agadon.

Marilou : Ĉu ekzistas rekta ligo inter la atakoj de la nordo de Israelo fare de la Hizbolaho kaj la militemaj deklaroj de Mahmud Ahmadinejad, la irana prezidanto, de kelkaj monatoj ?

Denis Bauchard : Mi ne pensas tion. La prezidanto Ahmadinejad daŭrigas per sia persona stilo politikon difinitaj en Irano de la Supera Gvidanto, Ali Ĥamenei. Do. La celo de Irano estas akiri veran statuson de regiona superpotenco. Por fari tion, Irano devas implikiĝi en la nunaj problemoj de la Mez-Oriento. Estas certe ke la atakoj kontraŭ Israelo, la aludoj al la volo elradikigi tiun landon, troviĝas en tiu perspektivo. La Mez-Oriento estas por Irano la rimedo por aserti certan volon de potenco, ĉu temas pri la iraka fronto aŭ pri la palestina fronto.

Moctar : Ĉu vi kredas ke la obstino de Irano ne suspendi sian urani-riĉigon povus esti pereiga por ĝi ?

Denis Bouchard : Tio estas demando kiu transiras la nunan problemond de Libano. Irano, fakte, nur daŭrigas politikon de akiro kaj mastrumado de la atomo kiu estis komencita de la ŝaho. Tiu tiam ĝuis kunlaboradon de la okcidentaj landoj, inkluzive de Usono kaj de Francio. Kiam okazis la revolucio de 1979, la ajatoloj suspendis tiun politikon de akiro de nuklea kapacito kaj reprenis ĝin en la momento de la Irak-Iran-milito. Ili konsciiĝis ke la akiro de nukleaj kapacitoj povas esti efika malinstigilo por protekti sin kaze de agreso. De tiam, Irano disvolvis civilan atomprogramon, sed pluraj signoj pensigas, ĉe la IAAE kiel en certaj okcidentaj landoj, ke malantaŭ tiu civila programo povas kaŝiĝi militaj celoj, malgraŭ la neadoj de la iranaj aŭtoritatoj.

De du jaroj, la intertraktadoj pri la problemo de urani-riĉigo daŭras inter Britio, Germanio kaj Francio, intertraktadoj kiuj pensigas ke Irano volas gajni tempon por daŭrigi kaj disvolvi sian atomprogramon. Irano pensas sendube ke ĝi disponas pri atutoj, ĉefe la enkaĉiĝo de Usono en Irako, kaj en malpli granda mezuro en Afganio. La tre alta nivelo de la petrolkurzo ankaŭ. Kaj ĉio igas pensi ke en tiu fortopovo kun la okcidentaj landoj, Irano daŭre ludos sian ambiguan ludon, pensante ke sankcioj kontraŭ ĝi, eĉ milita interveno, ne farotas.

Mi ligu tiun problemon al kio okazas en Libano. Ĝuste antaŭ ol disvolviĝis la israela interveno en Libano, la Sekurec-Konsilio devis kunveni por rediskuti pri la kazo de Irano. Konsidere al la eventoj kaj la unuarangeco de la libana demando, tiu ekzamenado estis prokrastita. En la nuna kunteksto, kiu montras realan senpovon de la internacia komunumo, estas klare ke la Sekurec-Konsilio malfacile decidus rezolucion kiu kondamnus Iranon, bazitan sur supozoj ke Irano volas akiri atomarmilon, dum antaŭ urĝa problemo, tuja, la Sekurec-Konsilio estas paralizita kaj senpova. Do, en tiu senco, la nuna krizo, en tiu punkto kiel en aliaj, laŭ mi, profitas al Irano.

Sumatra : Ĉu ekzistas reala volo en Irano „detrui Israelon“, aŭ ĉu temas pri pure retorika formulo flanke de Mahmud Ahmadinejad ?

Denis Bouchard : Mi pensas ke Irano kiel nacio ĝis nun ne markis tiom nete sian vortan volon elradikigi la ŝtaton Israelo. Kaj en la irana publika opinio ne vere ekzistas malkaŝa antisemitismo, aŭ se ĝi ekzistas, ĝi estas antisemitismo kontraŭ la araboj kiuj, por Irano, ĉiam estis la heredaj malamikoj. Tamen veras ke ekde kiam regas la ajatoloj, disvolviĝis antisemitisma diskurso kontraŭ Israelo. Laŭ mia kompreno tio estas diskurso kiu celas aserti tiun volon de regiona potenco de Irano, ĉar krom tiu vorta esprimiĝo, oni ne bone vidas kiel Irano, disa je pli ol 1.000 km, povus interveni milite kontraŭ ĝi. Tio estas retoriko, danĝera ĉar portanta malamon, sed evidente Irano ne havas la rimedojn por sia politiko. La Hizbolaho estas por ĝi, efektive, rimedo por montri sian nocivon kontraŭ Israelo, sed tiu nocivo restas marĝena, eĉ se ĝi starigas verajn problemojn por la sekureco de Israelo.

Azerty : Ĉu Irano kaj Sirio havas la rimedojn por militi kontraŭ Israelo ?

Denis Bauchard : Pri Irano, mi kredas esti respondinta. Mi malbone vidas la iranan armeon transiri Irakon. Oni ne faras militon nur per misiloj. Ne estas certe ke la stato de la irana armeo ebligas al ĝi efike batali kontraŭ ŝtato Israelo kiu havas bone organizitan, bone trejnitan armeon, kiu ĝuas la subtenon de Usono. Tiuj pensoj validas ankoraŭ pli por Sirio, eĉ se tiu estas najbara lando. La siria armeo dotita de milit-ekipaĵoj de sovetia deveno, nun rusa, ne havas seriozajn atak-kapablojn kontraŭ Israelo. Estas klare ke Israelo aktuale, laŭ konsideroj de klasika milito, disponas pri prema milita supereco vide al najbaraj arabaj armeoj kiel fronte al la irana armeo. Tio ne malhelpas konstati ĝiajn malfacilojn venki kontraŭ bone organizita gerilo kiel la Hizbolaho.

Maroun : Kiel okazas ke la reĝimo de Bachar Al-Assad sin ankoraŭ tenas ?

Denis Bauchard : La baasisma reĝimo, kiu regas en Sirio de preskaŭ 30 jaroj, ĝuas, unuflanke, de subteno de la armeo, kaj, aliflanke, de kontrolado de la lando fare de la Baas-partio. La opoziciaj fortoj kiuj montriĝis pasintece, ĉefe islamistaj, estis brutalege subpremitaj kaj, nun, oni povas diri ke ne ekzistas kredinda opozicia forto ene de la lando. En la momento en kiu voĉdoniĝis la rezolucio 1559, kiu realiĝis per retiro de la siriaj trupoj el Libano, oni povis pensi ke tiu siria malsukceso malfortigos la reĝimon, iuj eĉ pensis ke la reĝimo disfalos per si mem. Mi pensas ke tio estis erara juĝo. La siria reĝimo, malgraŭ ĉiuj siaj malfortaĵoj, sia korupto, sia malpopulareco ĉe iuj, ankoraŭ bone tenas la landon. Cetere ne certas ke Usono kiel Israelo deziras reĝimŝanĝon en Sirio, kiu êble povus fariĝi profite al fortoj kiel la islamistaj, aparte la Islamaj Fratoj, kies pozicioj pri la Okcidento estas ekstreme kritikaj. En klaraj vortoj : ne certas ke la okcidentaj landoj havas intereson malstabiligi landon, dum la ĥaoso disvolviĝas jam en pluraj landoj de Mez-Oriento.

Sunya3 : Kiu estas la eco kaj kiuj estas la rimedoj de la siria opozicio ?

Denis Bauchard : La siria opozicio venas esence de du sektoroj : unuflanke la Islamaj Fratoj, kiuj estas tre organizita forto ligita kun la Islamaj Fratoj de aliaj arabaj landoj, kiel Egiptio, Jordanio, la palestinaj teritorioj. Sed ŝajnas ke kvankam ekzistas kaŝaj retoj en Sirio, la Islamaj Fratoj sendube ne havas la kapablon mobilizi la amasojn. La opozicio kiun mi nomus liberala, tiu estas en ekzilo ĉefe en Londono kelkfoje jam de jardekoj, kaj larĝe perdis la kontakton kun tiu lando.

loule : Ĉu ekzistas efika interkonsentiĝo inter Sirio kaj Irano en sia subteno al la Hizbolaho, aŭ ĉu ili agas sendepende ?

Denis Bauchard : Tiu interkonsentiĝo ekzistas kaj ĝi estas struktura. Efektive, Irano povas nenion fari en Sud-Libano, povas nenion alvenigi direkte al la Hizbolaho sen konsento de Sirio. Inverse, Sirio konas la parencecojn, ĉefe religiajn, inter la ŝijaisma Hizbolaho kaj Irano. Tiu interkonsentiĝo montriĝas nun. La prezidanto Ahmadinejad unuflanke kaj la prezidanto Al-Assad aliflanke kondamnis komune la francan-usonan rezoluci-projekton, traktante ĝin kiel „unuflankan kaj maljustan tekston“. La irana ministro pri eksterlandaj aferoj venis plurfoje al Damasko kaj, evidente, li uzas lingvaĵon identan kun tiu de sia siria kolego, Walid Al-Muallem.

Juyu : Ĉu imageblas rusa-irana alianco en la konflikto en Proksim-Oriento ?

Denis Bauchard : De pluraj jaroj, la ligoj inter Irano kaj Rusio forte evoluis, eĉ se tiuj rilatoj restas sub la signo de malkonfido. Ĉe la irana flanko oni ne forgesas la iamajn provojn de Sovetunio aneksi parton de la irana teritorio. Nun, tiuj rilatoj estas bonaj pro diversaj kialoj : unuflanke, ĉar Rusio havas gravajn ekonomiajn kaj strategiajn interesojn en Irano, aparte en atoma kampo. La centralo de Buŝir estas rusa centralo kaj ekzistas forta kunlaborado en la civila atomsektoro inter Rusio kaj Irano. En milita kampo estis subskribita kunlabor-kontrakto antaŭ kelkaj jaroj, kiu planas aparte la liveradon de ekipaĵoj, ĉefe de tankoj kaj misiloj. Tiu rusa politiko cetere tre maltrankviligas Usonon, kiu ĵus sankciigis la grupon Suĥoj. Evidente, Irano kalkulas kun Rusio, kaj en malpli granda mezuro kun Ĉinio, por eviti esti kondamnita de la Sekurec-Konsilio. Estas vere ke, ĝis nun, Rusio ludis moderigan rolon rilate Usonon kaj kontribuis malfortigi la atingopovon de la tekstoj kiuj estis deciditaj same de la Internacia Agentejo pri Atom-Energio kiel de la Sekurec-Konsilio.

Sarah : Kiun intereson havas Sirio ke la konflikto daŭru ?

Denis Bauchard : Mi ne scias ĉu Sirio havas intereson ke la konflikto daŭru longe. Kio certas, estas ke Sirio havas intereson montri ke ĝi povas kontribui al solvo de la konflikto kaj ke ĝi restas neevitebla interparolanto en Libano. Tiel, Sirio donis sian apogon por la seppunkta plano de la libana ĉefministro, Fuad Siniora. Tiel, Sirio havas kritikan juĝon pri la franca-usona rezoluci-projekto. Inverse, ĝi volas montri ke ĝi povas, same kiel cetere Irano, akceptigi kompromis-formulojn al la Hizbolaho. Fakte, Sirio reprenas iomete la ludon kiun ĝi ludis en 1996, dum la israela operacio „Koler-vinberoj“. Ĝi tiam ludis decidan rolon en la kriz-solvado. Kion mi diras pri Sirio, validas por Irano. Tiuj du landoj, nun izolitaj, volas montri ke ili estas neeviteblaj interparolantoj en la Mez-Oriento, ĉu temas pri la libana demando , pri la palestina demando aŭ pri Irako.

Pierrot : Ĉu aliaj landoj eble povus baldaŭ kaj malkaŝe alianciĝi kun Sirio kaj Irano en sia subteno al Hizbolaho ?

Denis Bauchard : Mi ne pensas tion. Sine de la Araba Ligo, ekzistas solidarec-reflekso kiu ludas pri Libano. Sed malgraŭ la peto de la siria ministro Muallem, la Araba Ligo rifuzis omaĝi al la rezistado de la Hizbolaho. Povas okazi taktikaj aliancoj, ĉefe kun Sirio, sed mi ne pensas ke Sirio, kiel Irano, povas ĝui veran subtenon alian ol vortan. Tiu vorta subteno favore al Libano kaj al solvo en ilia perspektivo justa estis farita de la Araba Ligo, kiu simbole kunvenis en Bejruto. Ĝi montriĝis ankaŭ sur nivelo de la Organizo de Islamaj Landoj, kie mocio esprimis la solidarecon kun Libano. Sed estas klare ke certaj punktoj emfazataj de Sirio kaj Irano por atingi solvon estas reprenotaj de la arabaj landoj, kies proparolanto en la Sekurec-Konsilio estas Kataro.

Sarah : Kial rifuzi inviti Sirion ĉe la tablo de intertraktadoj se pasinteco ĝia rolo estis decida ?

Denis Bauchard : Tiu rifuzo inviti Sirion ĉe la tablo de intertraktadoj estas antaŭ ĉio la faro de la franca registaro, konsidere al la suspektoj kiuj pezas sur Sirio pri la murdo al Rafik Hariri. Multaj landoj pensas ke Sirio devas esti interparolanto, inkluzive ekzemple de landoj kiel Hispanio aŭ Germanio, kiuj ĵus sendis sian ministron pri eksterlandaj aferoj. Certas ke kiam temas pri Libano, malfacilas trovi solvon sen konsento de Sirio kiu, malgraŭ la retiro de siaj trupoj, havas kapablon de influo, eĉ de malutilo, en Libano.

Upyours : La politiko de Francio pri Irano kaj Sirio ne sukcesis malhelpi la malstabiliĝon de Libano. Ĉu ĝi devas ŝanĝi, kaj kiel ?

Denis Bauchard : Tiu demando estas strange metita, ĉar fakte la politiko de Francio estas politiko kiu celas certigi al Libano ĝian suverenecon kaj ĝian integrecon. Kaj se Israelo decidis interveni en tiu masiva maniero en Libano, tio estas pro kialoj kiuj estas propraj al ĝi kaj kiuj celas certigi ĝian sekurecon. Tio havas nenion por fari kun la politiko kiun Francio povis fari pri Sirio kaj Irano. Tiu malsukceso estas malsukceso antaŭ ĉio de la internacia komunumo en ĝia tutaĵo, kiu ne sukcesis, post monato da milito, kun la sekvoj videblaj pri homaj sortoj, haltigi tiun militon.

Hannibal : Kiu estas, laŭ vi, la ŝlosilo de la konflikto ?

Denis Bauchard : La ŝlosilo de la konflikto, tio estas efektive la problemo de daŭrema paco en Mez-Oriento kiu konservas samtempe la sekurecon de Israelo kaj kiu ebligas al la palestina popolo havi ŝtaton. Tiom longe kio tiu problemo ne estos solvita, la Mez-Oriento estos viktimo de malpacoj. Tiom longe kiom tiu problemo ne estos solvita, oni trovos en Mez-Oriento grupetojn, ĝihadistojn, kandidatojn de memmortigaj atencoj kiuj, en la nomo de la palestina motivo, agresos Israelon. Mi pensas ke la sekureco de Israelo solveblos nur se la demando de ĝiaj rilatoj kun la palestinanoj kaj la tutaĵo de la araba mondo povis esti solvita. Kaj transe de tiu ĉi Liban-milito, oni devas aliri la tutaĵon de la demandoj kiuj stariĝis en la Mez-Oriento.

Babilado mastrumita de Gaidz Minassian

Babilado (Chat) Irano kaj Sirio en la Liban-milito (Iran et Syrie dans la guerre du Liban) LEMONDE.FR | 03.08.06 | 11h48 " Ĝisdatigita la 10.08.06 | 12h30 http://www.lemonde.fr/web/imprimer_.... 1 sur 3 10/08/2006 08:30

Elfrancigita de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl