Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
PALESTINO KAJ LIBANO PAGAS POR OKCIDENTO
de Djémil KESSOUS  
11a aŭgusto 2006

Karaj,

ĉi poste mi resendas al vi mesaĝon de mia K-do Sami Aldeeb, kreinto de la asocio por ununura ŝtato en Palestino/Israelo, kies ano mi (kaj Lucien Bresler) estas.

Djemil

PALESTINO KAJ LIBANO PAGAS POR OKCIDENTO

S-inoj kaj S-roj la Federaciaj Konsilantoj,

S-inoj kaj S-roj la Svisaj Parlamentanoj

Kiel svisa civitano kaj kristano de palestina deveno, mi permesas min skribi al vi por peti vian rapidan intervenon cele al fini la tragedion pri kiu suferas la Proksim-Oriento.

Mi ĵus reiras de trisemajna vizito al miaj parencoj en Palestino, kie mi malkovris landon distranĉitan, ĉirkaŭitan de muroj, kun pli ol 500 kontrolpunktoj (checkpoints) de la israela armeo, kiu igas neeltenebla la vivon al la simplaj civitanoj, kun pli ol 10.000 enkarceruloj, inter kiuj estas grava nombro da virinoj kaj infanoj, kun miloj da rifuĝintoj amasigitaj de pli ol 60 jaroj en kampadejoj, forpelital el siaj teroj, kaj kiuj atendas sian rehejmiĝon, kun miloj da olivarboj kaj aliaj fruktarboj elradikigitaj de Israelo por igi neeltenebla la vivon al Palestinanoj, kun ekonomia situacio pli kaj pli necerta, kun miloj da funkciuloj, kiuj nenian salajron havis de monatoj…

Okcidento, ronĝita de sia kulpeco pro siaj krimoj kontraŭ la Judoj, kreis Israelon, ne prizorgante la konsekvencojn de siaj agoj ĉe la civila loĝantaro de la regiono. Hodiaŭ kiel hieraŭ, Palestinanoj kaj Libananoj, kiel judaj civiluloj en Israelo, pagas por la okcidentaj krimoj kontraŭ Judoj. Tio ĉi estas maljusta kaj malmorala flanke de Okcidento. Okcidento devas sur sin preni sian entutan respondecon por tiu tragedio, kiun ĝi okazigis :

- haltigante la israelan agreson kontraŭ Libano ;

- malpermesante la vendon de armiloj al Israelo kaj blokante ties monhavon en la okcidentaj bankoj ;

- postulante la reiron hejmen de la palestinaj rifuĝintoj ;

- postulante la abolon de la israelaj diskriminaciaj leĝoj kontraŭ la nejudoj en Palestino, kaj la liberigon de la dekmilaj palestinaj karceruloj ;

- agadante pro la kreado de ununura demokratia ŝtato en Palestino/Israelo samkiel tio okazas en Sudafriko, kun samaj rajtoj al ĉiu, kiu ajn estas ties religio.

Okcidento havas la ĉefan respondecon de la Proksimorienta tradegio kaj via devo estas, kiel politikaj respondeculoj, sur vin preni la tutan respondecon por fini tiun tragedion.

Ne diru, ke vi ne sciis. Jen vi estas avertitaj.

Sami Aldeeb, doktoro pri juro Svisano, palestindevena kristano

http://www.sami-aldeeb.com/

PS : Mi ne tute konsentas kun iuj diroj de Sami, ekzemple kiam li asertas ke "Okcidento kreis Israelon".