Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ni, judoj kontraŭ la frapoj de Israelo
10a aŭgusto 2006

Dudek-kvar jarojn post la masakro de Sabra kaj Ŝatila kaj la alvoko de Pierre Vidal-Naquet, ni kondamnas la mortigajn atakojn de Cahal [la israela armeo] kaj postulas tujan batalhalton en Libano.

De Raymond AUBRAC, Rony BRAUMAN, Rachel CHOUKROUN, Stéphane HESSEL, Marcel-Francis KAHN

Libération, merkredon, la 9-an de aŭgusto 2006, 06:00 h.

JEN antaŭ dudek-kvar jaroj, Israelo lanĉis en Libano la operacion "Paco en Galileo", kiu faris, per teraj kaj aeraj bombadoj, centojn da civilaj viktimoj kaj kiu kondukis ankaŭ, pro la subteno de Israelo al siaj libanaj helpotrupoj, al la masakroj de Sabra kaj Ŝatila.

Tiam, ĉefe danke al iniciato de Pierre Vidal-Naquet, lanĉiĝis alvoko de cent judaj intelektuloj kiuj malsolidariĝis de la senkondiĉaj subtenoj al la operacio de Ŝaron kaj kondamnis ĝin. Post la masakroj, amasiĝo antaŭ la ambasadejo de Israelo estis organizita de la Juda Komitato kontraŭ la Milito en Libano por esprimi sian koleron. Dudek-kvar jarojn poste, la posteuloj de Ŝaron elektis la saman politikon. Ili lanĉas sur Libanon mortigajn atakojn kiel tiun de Kana, kie la viktimoj estas antaŭ ĉio virinoj kaj infanoj kiel okazis dek jarojn antaŭe en la sama loko.

En Cisjordanio kaj en la Gaza-strio, post forkonduko de israela soldato, kaj pretekstante la pafadon de metie faritaj raketoj, la israela armeo, post sia perfortaĵo kontraŭ la demokratie elektita palestina registaro, pafas per peza armilo kun, ankaŭ tie, dekoj da viktimoj, inter kiuj la duono estas civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj, kaj tio post esti detruinta la infrastrukturojn kiuj certigis vivnecesan minimumon al la loĝantaroj.

Ni precizigu : la subskribintoj ne estas senkondiĉaj subtenantoj, nek de la Hizbolaho nek de la Hamaso. Kaj ni ĉiam kondamnis la memmortigajn atencojn kontraŭ la israelaj civilaj loĝantaroj, tute kiel ni hodiaŭ priploras ke la israelanoj estas viktimoj de misiloj kiuj frapas la nordon de ilia lando.

Sed kion ajn oni povas pensi pri la Hizbolaho, la atako kiun ĝi faris kontraŭ israelaj soldatoj, de kiuj iuj estis mortigitaj kaj aliaj forkondukitaj, servis pretekste al la israela registaro por apliki planon kiun ili estis longe antaŭe preparintaj.

Kaj, kiel ĉiam, revenas la alvokoj al sankta unueco kaj al senkondiĉa subteno al Israelo lanĉataj de la institucioj kiuj pretendas reprezenti ĉiujn judajn voĉojn en Francio. Ankaŭ tion ni ne povas akcepti. Kiel en 1982, kiel multfoje poste, la subskribintoj, gejudoj, reprenas la vortojn de la lasta alvoko subskribita de Pierre Vidal-Naquet kelkajn tagojn antaŭ lia forpaso : "Ŝufiĉas ! Tro, estas tro !" Necesas tuja kaj totala batalhalto, en Libano samen kiel en Israelo, en Cisjordanio kaj en Gazao. Necesas malfermi intertraktadojn kies unuaj celoj estu interŝanĝo de kaptitoj, reveno al sekureco kaj homaj kondiĉoj por ĉiuj koncernataj loĝantaroj.

Ni postulas de la franca registaro kaj de la eŭropaj instancoj defendi tiun pozicion kiu kun la justa solvo de la palestina problemo estas la sola kapabla eviti katastrofan etendiĝon de la konflikto.

Ni insistas cetere saluti niajn israelajn amikojn kiuj manifestacias en malfacilegaj kondiĉoj kontraŭ la politiko de sia propra ŝtato.

Franclingva originalo : http://www.liberation.fr/opinions/r...

Elfrancigis Monda Asembleo Socia (MAS) -vl