Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Cionismo, la palestinanoj kaj la dunacia ŝtato
de Michael PRÖBSTING  
6a aŭgusto 2006

Komento pri nova opinisondaĵo

En sia eldono de la 2-a de oktobro [2004], la brita semajna gazeto The Economist publikigis la rezultojn de opiniosondo inter palestinanoj pri la dezirata ŝtato-formo. La sondadon plenumis la "Jerusalem Media & Communication Center" (1) kaj aperis unue en la israela ĵurnalo Haarec. Antaŭ ol ni koncize prezentos la rezultojn de ĉi tiu opiniosondo, estu rimarkite, ke Haarec estas liberala cionisma ĵurnalo kaj la Economist estas la parolilo de la brita burĝaro, kiu sen rezervoj subtenas la "militon kontraŭ la teroro" kaj la cionisman ŝtaton. Mallonge dirite, la rezultoj estas tiom absolute kredindaj, kiom ilin agnoskas eĉ konvinkitaj adeptoj de la cionismo kaj imperiismo. Plej da apogo inter la palestinanoj (44,5% de la demanditoj) trovas laŭ ĉi tiu opiniosondo la duŝtata solvo – alivorte, la kreo de palestina ŝtato apud israela ŝtato. Tio estas malmulte surpriza, ĉar ĉi tiun solvon ja propagas la Arafat-gvidantaro kaj preskaux ĉiuj palestinaj partioj, taksantaj ĝin la sola realisma ebleco. Fatah – la plej forta grupiĝo inter la palestinanoj – sed ankaŭ la maldekstraj organizaĵoj kiel la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (PFLP) kaj la Demokratia Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (DFLP) – predikas jam de jaroj, ke duŝtata solvo almenaŭ mallongperspektive kaj mezperspektive estas la sola atingebla celo. Eĉ la islama Hamas – la dua plej forta grupiĝo inter la palestinanoj – kiu fakte postulas islaman ŝtaton en la tuta Palestino, akceptas pli kaj pli la duŝtatan solvon almenaŭ kiel provizoran solvon.

Tiun perspektivon multaj palestinanoj ankaŭ tial opinias realisma, ĉar la israela ŝtato ŝajnas superpotenca, kaj ĉar la plej liberalaj fortoj en la israela socio – pli bone direndas : tiuj, kiuj volas doni al la cionisma koloniismo liberalan vizaĝon – ankaŭ pledas por la duŝtata solvo. La cionisma dekstro ne akceptas, kiel konate, eĉ tian palestinan bantustanan ŝtaton, kiel ekzemple la proksima fidato de Ŝaron, Dov Weisglass, antaŭnelonge konfesis sen ĉirkaŭvortoj en intervjuo ĉe Haarec (2).

Sed pli interesa estas la dua plej elektita opcio en la opiniosondo, kiun porparolis 26,5% : pli ol kvarono parolas favore al "dunacia ŝtato en la tuta Palestino, en kiu palestinanoj kaj israelanoj ĝuas egalajn reprezentatecon kaj rajtojn" ! La subtengrado por tiu perspektivo de dunacia ŝtato estas en plej alta grado rimarkinda. Ekzistas fakte neniu signifa grupiĝo ĉu en la palestina socio ĉu en la juda-israela socio, kiu diskonatigas ĉi tiun sloganon. Ili ĉiuj nomas la ideon de dunacia ŝtato utopia kaj malutila.

Tiujn argumentojn prezentas en ĉi tiu lando ankaŭ cionismo-favoraj reformistoj de la tipo de la KPÖ [Komunisma Partio de Aŭstrio] kaj la SJ [Socialisma Junularo] (ĝis grupoj kiel la SLP [Socialisma Maldekstra Partio]) kontraŭ la ArbeiterInnenstandpunkt [Laborista Starpunkto] kaj aliaj kontraŭimperiistoj, kiuj subtenas la perspektivon de dunacia ŝtato. Sed fakte, ni marksismaj revoluciuloj estas centoble pli realismaj ol la pseŭdorealismaj subtenantoj de la duŝtata solvo. Ĉar nur – sur socialisma fundamento kreota – unueca dunacia ŝtato de ĉiuj en Palestino vivantaj araboj kaj judoj povas elimini la ekstreman socian malegalecon kaj la en forpeliteco kaj subpremado de milionoj da palestinanoj radikantan nacian subpremon. Duŝtata solvo, kontraste, kreus malriĉan kaj plene dependan Palestinon apud riĉa kaj potenca Israelo. Tio nur daŭrigus la ekspluatadon kaj nacian subpremon sur ŝanĝita fundamento. Kiel la opiniosondo montras, multe da palestinanoj evidente vidas la aferon tiel – malgraŭ la senĉesa propagando de ilia gvidantaro kontraŭ dunacia ŝtato.

Tiu rezulto estas ankaŭ tiom rimarkinda, kiom la kontraŭnaciaj [evidente temas pri la politika tendenco, kiu nomas sin "kontraŭgermana" en Germanio (GM)], cionismo-favoraj fortoj – kiuj intertempe gajnas influon ĝis ene de la gvidetaĝoj de SJ kaj KPÖ – denuncas la ArbeiterInnenstandpunkt kiel "antisemitan", ĉar ni pledas por la disbato de la cionisma ŝtato Israelo kaj ĝia anstataŭigo per socialisma dunacia ŝtato en la tuta Palestino. Por tiuj amikoj de la – laŭ sia esenco rasisma – ŝtato Israelo, la marksisma kontraŭcionismo povas esti egaligita al "antisemitismo de maldekstre". (Vd. pri tio nian raporton pri la debata interparolo kun la SJ en Red Newsletter 126 ĉe www.arbeiterInnenstandpunkt.net.)

Finfine estu menciita ankoraŭ plia interesa rezulto de ĉi tiu opiniosondo. La plej malmultan subtenon ricevas – ĉe nur 2,3% de la demanditoj – la perspektivo de "islama ŝtato". Ankaŭ pri tiu rezulto la cionismo-favoraj reformistoj seniluziiĝos, ĉar la fabelo pri la "fanatika volo de la palestinanoj peli ĉiujn judojn en la maron" servas al ili por rifuzi ĉiun subtenon al la Intifado.

Por ni marksismaj revoluciuloj, ĉi tiu opiniosondo estas pli pruvo pri tio, ke nia perspektivo de dunacia laborista ŝtato en la tuta Palestino estas slogano, kiu tiom konsideras la objektivajn necesojn, kiom ĝi ekagas ekde la konscio de la palestinaj popolamasoj. Senkonsidere la kalumniojn de la kontraŭnaciuloj kaj de tiuj, kiuj cedas fronte al ilia premado, ni de ArbeiterInnenstandpunkt daŭrigas nian konsekvencan batalon kontraŭ imperiismo kaj cionismo kune kun niaj kamaradoj de la Ligo por la 5-a Internacio.

- Solidareco kun la Intifado ! Por la disbato de la cionisma ŝtato Israelo – Por dunacia laborista ŝtato en la tuta Palestino !

- Por la permanenta revolucio en la Mezoriento !

Piednotoj :

(1) La tuta opiniosondo legeblas ĉe http://www.jmcc.org/publicpoll/resu.... Por la opiniosondo oni pridemandis 1.200 palestinanojn en junio 2004, kiuj prezentas reprezentan sekcon el la diversaj urboj kaj fuĝinto-tendaroj en Cisjordanio kaj Gazao.

(2) Vidu : http://www.haaretz.com/hasen/spages...

-------------------------------------

Jen la preciza demando el la opiniosondo]] (vd. piednoton (1), citita el la menciita retpaĝo) :

Demando 6 : Kelkaj kredas, ke duŝtata formulo estas la favorata solvo por la araba-israela konflikto, dum aliaj kredas, ke la historia Palestino ne povas esti dividita, tiel ke la favorata solvo estas dunacia ŝtato, en la tuta Palestino, en kiu palestinanoj kaj israelanoj ĝuos egalajn reprezentiĝon kaj rajtojn. Kiun el la solvoj vi preferas ?

Entute / Cisjordanio / Gazao

N=1200 / N=760 / N=440

Duŝtata solvo : unu israela, unu palestina 44.5 / 45.7 / 42.5

Dunacia ŝtato en la tuta historia Palestino : 26.5 / 27.4 / 25.0

Unu palestina ŝtato en la tuta Palestino : 11.1 / 8.7 / 15.2

Ne estas solvo : 13.6 / 15.1 / 10.9

Islama ŝtato : 2.3 / 1.1 / 4.5

Ne scias : 1.4 / 1.7 / 0.9

Neniu respondo : 0.6 / 0.3 / 1.0

----------------------------------------

El : Red Newsletter 127 Informationsdienst des ArbeiterInnenstandpunkt, 2004-10-11 http://arbeiterinnenstandpunkt.net/... (trad. de Gary Mickle)